La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(Al Klitandro.)
– Adiaŭ! Estas tempo disiri.
Klitandro:
– Kio? tiel frue?
Angeliko:
– Ni sufiĉe longe parolis kune.
Klitandro:
– Ha, sinjorino! ĉu mi povas paroli sufiĉe kun vi kaj trovi en tiom malmulte da tempo ĉiujn vortojn, kiujn mi bezonas? Mi bezonus tutajn tagojn, por bone esprimi al vi ĉion, kion mi sentas; kaj mi ne diris al vi ankoraŭ eĉ la plej malgrandan parton de tio, kion mi havas por diri al vi.
Angeliko:
– Ni aŭdos plue alian fojon.
Klitandro:
– Ho ve! Per kia bato vi traboras al mi la animon, kiam vi parolas pri via foriro kaj en kiom da malĝojo vi nun min lasas!
Angeliko:
– Ni trovos la eblon, por nin revidi.
Klitandro:
– Jes; sed mi pensas pri tio, ke forlasante min, vi iras al edzo. Tiu ĉi penso min mortigas; kaj la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas.
Angeliko:
– Ĉu vi estas tiel malforta, ke vi havas tian maltrankvilecon? kaj ĉu vi pensas, ke oni estas kapabla ami certajn edzojn? Oni ilin prenas, ĉar oni nenion povas fari kontraŭ tio, kaj ĉar oni dependas de siaj gepatroj, kiuj rigardas nur la havon; sed oni scias ankaŭ agi kun ili juste, kaj oni tute ne havas la intencon ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas.
Georgo Dandin:
(Al si mem.)
– Jen niaj kanajlaj edzinoj!
Klitandro:
– Ha, oni devas konfesi, ke tiu, kiun oni donis al vi, tre malmulte meritas la honoron, kiun li ricevis! kaj ĝi estas tre stranga afero, tiu kunigo, kiun oni faris inter tia persono, kiel vi, kaj tia viro, kiel li!
Georgo Dandin:
(Al si mem.)
– Malfeliĉaj edzoj! jen kiel oni vin traktas!
Klitandro:
– Vi meritas tre certe tute alian destinon, kaj la ĉielo tute vin ne kreis, por esti edzino de kampulo.
Georgo Dandin:
– Se la ĉielo volus, ke ĝi estu via! vi baldaŭ parolus alie. Mi eniru; mi havas sufiĉe da tio.
(Georgo Dandin enirinte, fermas la pordon de interne.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.