La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO DUA

SCENO DEK-UNUA

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino

Klaŭdino:

– Forte, sinjorino, batu bone!

Angeliko:

(Ŝajnigante, ke ŝi parolas al Klitandro)

– Se vi ankoraŭ ion havas sur la koro, mi estas ĉi tie, por respondi al vi.

Klaŭdino:

– Rimarku ĝin bone, kun kiu vi ludas.

Angeliko:

(Ŝajnigante sin mirigita)

– Ha, mia patro, vi estas ĉi tie!

Sro de Sotenville:

– Jes, mia filino; kaj mi vidas, ke koncerne la saĝon kaj kuraĝon vi montras vin inda ido de la domo de Sotenville. Venu ĉi tien, alproksimiĝu, ke mi vin ĉirkaŭprenu!

Sino de Sotenville:

– Ankaŭ min ĉirkaŭprenu, mia filino. Ha, mi ploras de ĝojo, kaj mi rekonas mian sangon en la agoj, kiujn vi ĵus faris.

Sro de Sotenville:

– Mia bofilo, kiel ravita vi devas esti! kaj kiel plena de dolĉeco certe estas por vi ĉi tiu okazaĵo! Vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi; sed viaj suspektoj montriĝas forpelitaj en la plej brilanta maniero.

Sino de Sotenville:

– Sendube, nia bofilo, kaj vi devus nun esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj.

Klaŭdino:

– Certe. Kia virino, kia virino! Vi estas tro feliĉa, ke vi ŝin posedas, kaj vi devus kisi la teron, kie ŝi paŝis.

Georgo Dandin:

(Al si mem)

– Ha, perfidulino!

Sro de Sotenville:

– Kio ĝi estas, mia bofilo? Kial vi ne dankas iomete vian edzinon por la amo, kiun, kiel vi vidas, ŝi montras rilate vin?

Angeliko:

– Ne, ne mia patro, ne estas necese; li nenion ŝuldas al mi por tio, kion li ĵus vidis; kaj ĉio, kion mi faras en tiu rilato, estas nur pro amo al mi mem.

Sro de Sotenville:

– Kien vi iras, mia filino?

Angeliko:

– Mi foriras, mia patro, por ke mi ne estu devigata akcepti liajn komplimentojn.

Klaŭdino:

(Al Georgo Dandin)

– Ŝi estas prava, ke ŝi koleras. ŝi estas virino, kiu meritas esti adorata, kaj vi ŝin ne traktas, kiel vi devus.

Georgo Dandin:

(Al si mem)

– Kanajlo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.