La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO TRIA

Georgo Dandin sola

Nu, Georgo, Dandin, vi vidas, en kia maniero via edzino kun vi agas! Jen kio venas, se oni volis edziĝi kun fraŭlino! Oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj, kaj vi eĉ ne povas venĝi, kaj la nobeleco ligas al vi la manojn. Egaleco de la statoj lasas almenaŭ al la honoro de edzo la liberecon montri siajn sentojn; kaj se ĝi estus kampulino, vi estus nun tute libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj. Sed vi volis gustumi nobelecon, kaj tedis vin esti mastro en via domo. Ha, mi furiozas el mia tuta koro, kaj mi volonte donus al mi vangofrapojn. Kiel senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto kaj al tio promesi ankoraŭ interkomunikiĝon! La diablo ĝin prenu! Tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi. Kiel mi nun staras, mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭzas. Sed, jen, ili ambaŭ venas, tre ĝustatempe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.