La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO TRIA

SCENO TRIA

Angeliko, Klitandro, kaj Klaŭdino, sidante en la profundo de la scenejo; Georgo Dandin duone senvestigita, Lubin.

Georgo Dandin:

(Al si mem.)

– Mi aŭdis, ke mia edzino iras malsupren, tial mi rapide min vestis, por sekvi ŝin. Kien ŝi povis iri? ĉu eble ŝi eliris?

Lubin:

(Serĉante Klaŭdinon.)

– Kie do vi estas, Klaŭdino?

(Prenante Georgon Dandin por Klaŭdino.)

Ha, jen vi estas! Vorton de honoro, via mastro estas bele aranĝita, kaj mi trovas tion tiel same gajiga, kiel la bastonbatoj de antaŭe, pri kiuj oni al mi rakontis. Via mastrino diras, ke li ronkas nun kiel mil diabloj; kaj li ne scias, ke sinjoro la vicgrafo kaj ŝi estas nun kune, dum li dormas. Mi volus scii, kion li nun sonĝas. Ĝi estas treege ridinda. Sed kial do venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino kaj voli, ke ŝi apartenu sole nur al li? Li estas arogantulo, kaj sinjoro la vicgrafo faras al li tro da honoro. Vi nenion diras, Klaŭdino! Venu, ni ilin sekvu, kaj donu al mi vian maneteton, ke mi ĝin kisu. Ha, kiel dolĉa ĝi estas! ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵon.

(Al Georgo Dandin kiun li ĉiam ankoraŭ prenas por Klaŭdino, kaj kiu lin krude repuŝas.)

Al la diablo! kiel vi batas! Ĝi estas ja maneteto iom tre kruda!

Georgo Dandin:

– Kiu iras?

Lubin:

– Neniu.

Georgo Dandin:

– Li forkuras, informinte min pri la nova perfidaĵo de mia sentaŭgulino. Nu, estas necese, ke, ne perdante tempon, mi sendu alvoki ŝiajn gepatrojn, kaj ke ĉi tiu aventuro servu al mi por liberiĝi de ŝi. Hola! Colin! Colin!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.