La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO DUA

SCENO OKA

Georgo Dandin sola.

Kun ĉi tiu malsaĝulo mi ne povis plenumi la penson, kiun mi havis. Sed la nova sciigo, kiu elglitis el lia buŝo, povas fari al mi tian saman servon; kaj, se la amisto estas en mia domo, tio donos al mi la eblon montriĝi prava en la okuloj de la gepatroj kaj plene ilin konvinki pri la senhonteco de ilia filino. La malbono en la afero estas nur tio, ke mi ne scias kiel min aranĝi, ke mi tiru profiton el tiu sciigo. Se mi eniros en mian domon, mi forkurigos la sentaŭgulon; kaj kion ajn malhonorigan por mi mi povus vidi per miaj propraj okuloj, oni tute ne kredos miajn vortojn, kaj oni diros al mi, ke mi fantazias. Aliflanke, se mi venigos la bogepatrojn, ne havante la certecon, ke ni trovos en mia domo la amiston, estos tiel same, kaj mi refalos, en la malbonan staton de antaŭe. Eble mi povus senbrue esplori, ĉu li tie estas ankoraŭ?

(Rigardinte tra la truo de la seruro.)

Ha! ĉielo! Oni plu ne povas dubi, mi vidis lin tra la truo de la seruro. La sorto donas al mi la eblon konfuzi miajn homojn; kaj, por kroni la tutan aventuron, ĝi alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.