|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Angeliko:
– Klaŭdino?
Klaŭdino:
– Nu?
Angeliko:
– Lasu la pordon iom malfermita.
Klaŭdino:
– Mi tion faris.
(Nokta sceno. La aktoroj serĉas sin reciproke en la mallumo.)
Klitandro:
(Al Lubin)
– Ĝi estas ili. Ts!
Angeliko:
– Ts!
Lubin:
– Ts!
Klaŭdino:
– Ts!
Klitandro:
(Al Klaŭdino, kiun li prenas por Angeliko.)
– Sinjorino!
Angeliko:
(Al Lubin, kiun ŝi prenas por Klitandro.)
– Kio?
Lubin:
(Al Angeliko, kiun li prenas por Klaŭdino.)
– Klaŭdino!
Klaŭdino:
(Al Klitandro, kiun ŝi prenas por Lubin.)
– Kio estas?
Klitandro:
(Al Klaŭdino, pensante, ke li parolas al Angeliko.)
– Ha, sinjorino, kiom mi ĝojas!
Lubin:
(Al Angeliko, pensante, ke li parolas al Klaŭdino.)
– Klaŭdino, mia bona Klaŭdino!
Klaŭdino:
(Al Klitandro.)
– Kviete, sinjoro!
Angeliko:
(Al Lubin.)
– Trankvile, Lubin!
Klitandro:
– Ĉu ĝi estas vi, Klaŭdino?
Klaŭdino:
– Jes.
Lubin:
– Ĉu ĝi estas vi, sinjorino?
Angeliko:
– Jes.
Klaŭdino:
(Al Klitandro.)
– Vi prenis unu por alia.
Lubin:
(Al Angeliko.)
– Honestan vorton, en la nokto oni nenion vidas.
Angeliko:
– Ĉu ĝi ne estas vi, Klitandro?
Klitandro:
– Jes, sinjorino.
Angeliko:
– Mia edzo ronkas tute dece; kaj mi uzas tiun ĉi tempon, por esti kun vi.
Klitandro:
– Ni serĉu ian lokon, por sidiĝi.
Klaŭdino:
– Tre bona konsilo.
(Angeliko, Klitandro kaj Klaŭdino sidiĝas en la profunda parto de la scenejo.)
Lubin:
(Serĉante Klaŭdinon.)
– Klaŭdino, kie vi estas?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.