La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Klitandro:
(Aparte, en la profundo de la scenejo)
– Ha, jen ŝi estas; sed ŝia edzo estas kune kun ŝi.
Georgo Dandin:
(Ne vidante Klitandron)
– Trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi, kaj kiom da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas.
(Klitandro kaj Angeliko reciproke sin salutas.)
Mia Dio, lasu vian riverencon; ne pri tia speco de respekto mi parolas al vi, kaj vi ne devas ankoraŭ moki.
Angeliko:
– Mi? mi mokas? neniel!
Georgo Dandin:
– Mi scias, kion vi pensas, kaj mi konas...
(Klitandro kaj Angeliko sin denove reciproke salutas.)
– Denove! Ha, ĉesu do fari ŝercojn! Mi scias tre bone, ke pro via nobeleco vi rigardas min, kiel starantan tre malsupre de vi; sed la respekto, pri kiu mi parolas al vi, tute ne koncernas mian personon. Mi parolas pri tiu respekto, kiun vi ŝuldas al ligo tiel estimeginda, kiel estas la ligo de edzeco...
(Angeliko faras signon al Klitandro.)
Ne, levu la ŝultrojn, mi tute ne parolas malsaĝaĵojn.
Angeliko:
– Sed kiu levas la ŝultrojn?
Georgo Dandin:
– Mia Dio! Mi vidas tre klare. Mi diras al vi ankoraŭ unu fojon, ke la edzeco estas ĉeno, al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto, kaj estas tre malbone, fari el ĝi tian uzon, kian vi faras.
(Angeliko faras al Klitandro signon per la kapo.)
Jes, jes, tre malbone de via flanko; kaj vi tute ne bezonas balanci la kapon kaj fari al mi grimacojn.
Angeliko:
– Mi? mi ne scias, kion vi volas diri.
Georgo Dandin:
– Sed, mi tion scias tre bone; kaj vian malestimon mi konas. Se mi ne naskiĝis nobelo, almenaŭ mi estas el familio, al kiu oni povas fari neniun riproĉon; kaj la familio de la Dandinoj....
Klitandro:
(Malantaŭ Angeliko, nerimarkate de Georgo Dandin)
– Nur unu vorton!
Georgo Dandin:
ne vidante Klitandron – Kio?
Angeliko:
– Kio? mi nenion diris.
(Georgo Dandin turnas sin ĉirkaŭ sian edzinon, kaj Klitandro foriĝas, farante grandan riverencon al Georgo Dandin.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.