|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Angeliko:
(Al gesinjoroj de Sotenville.)
– Ho, venu, mi vin petegas, venu doni al mi venĝon por la plej granda aroganteco de la flanko de edzo, al kiu la vino kaj ĵaluzeco, en tia grado konfuzis la cerbon, ke li plu scias nek kion li diras, nek kion li faras, kaj kiu mem sendis inviti vin, ke vi estu atestantoj de la plej granda sensencaĵo, pri kiu oni iam aŭdis. Jen li revenas, kiel vi vidas, lasinte atendi sin la tutan nokton; kaj se vi volos lin aŭskulti, li diros al vi, ke li havas kontraŭ mi la plej grandajn plendojn; ke dum li dormis, mi forŝteligis de li, por iri vagi, kaj cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis.
Georgo Dandin:
(Al si mem.)
– Ha, kia malica kanajlo!
Klaŭdino:
– Jes, li volis kredigi al ni, ke li estis en la domo kaj ni estis ekstere; kaj ĉi tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo.
Sro de Sotenville:
– Kio! Kion tio signifas?
Sino de Sotenville:
– Kia furioza senhonteco, sendi voki nin!
Georgo Dandin:
– Neniam....
Angeliko:
– Ne, mia patro, mi ne povas plu toleri tiaspecan edzon; mia pacienco estas tute elĉerpita; kaj ĵus li diris al mi centon da plej ofendaj vortoj.
Sro de Sotenville:
(Al Georgo Dandin.)
– Al la diablo! vi estas malnobla homo!
Klaŭdino:
– Estas terure, kiam oni vidas, ke malfeliĉan junan virinon oni traktas en tia maniero, kaj tio krias pri venĝo al la ĉielo.
Georgo Dandin:
– Ĉu oni povas....
Sro de Sotenville:
– Iru, vi devus morti de honto.
Georgo Dandin:
– Lasu min diri al vi du vortojn.
Angeliko:
– Vi nur aŭskultu, li rakontos al vi belajn historiojn.
Georgo Dandin:
(Al si mem.)
– Mi enfalas en malesperon.
Klaŭdino:
– Li tiom multe drinkis, ke oni ne povas longe stari apud li; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni.
Georgo Dandin:
– Sinjoro bopatro, mi vin petegas....
Sro de Sotenville:
– Forŝoviĝu; vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo.
Georgo Dandin:
– Sinjorino, mi vin petas....
Sino de Sotenville:
– Fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta.
Georgo Dandin:
(Al Sino de Sotenville.)
– Toleru, ke mi....
Sro de Sotenville:
– Foriĝu, mi diras al vi; oni ne povas toleri vin.
Georgo Dandin:
(Al Sino de Sotenville.)
– Mi petegas vin, permesu, ke....
Sino de Sotenville:
– Hu, vi min svenigas. Parolu de malproksime, se vi volas.
Georgo Dandin:
– Nu, bone! Jes, mi parolos de malproksime. Mi ĵuras al vi, ke mi eĉ ne moviĝis el mia domo, sed nur ŝi eliris.
Angeliko:
– Ĉu ne estas tiel, kiel mi diris al vi?
Klaŭdino:
– Vi vidas, kian verŝajnecon ĝi havas.
Sro de Sotenville:
(Al Georgo Dandin.)
– Iru, vi mokas la homojn. Venu ĉi tien malsupren, mia filino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.