|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Klitandro:
– Estas jam profunda nokto, kaj mi timas, ke eble estos jam tro malfrue. Mi tute ne povas min orienti. Lubin?
Lubin:
– Sinjoro?
Klitandro:
– Ĉu per ĉi tie?
Lubin:
– Mi pensas, ke jes. Al la diablo! Kia malsaĝa nokto, ke ĝi estas tiel malluma!
Klitandro:
– Certe ĝi estas malprava; sed, se de unu flanko ĝi malhelpas nin vidi, de la dua flanko ĝi malhelpas nin esti vidataj.
Lubin:
– Vi estas prava; la nokto ne estas tiel malprava. Mi volus scii, vi, sinjoro, estas ja tiel instruita, kial en la nokto neniam estas tago?
Klitandro:
– Ĝi estas granda demando, kaj tre malfacila. Vi estas scivola, Lubin?
Lubin:
– Jes. Se mi estus lerninta, mi esplorus aferojn, kjujn oni neniam esploris.
Klitandro:
– Mi kredas. Vi havas la mienon de homo, kiu havas spiriton subtilan kaj penetrantan.
Lubin:
– Tute vere. Ekzemple, mi komprenas la lingvon latinan, kvankam mi neniam ĝin lernis. Kiam mi antaŭ nelonge vidis sur iu granda pordo la surskribon ”Collegium”, mi tuj divenis, ke, tio signifas kolegion.
Klitandro:
– Mireginde! Vi scias do legi, Lubin?
Lubin:
– Jes, mi scias legi presitajn literojn; sed neniam mi sukcesis lernatingi legi skribitaĵon.
Klitandro:
– Jen ni estas apud la domo.
(Frapinte la manplatojn.)
Tio estas la signalo, pri kiu mi interkonsentis kun Klaŭdino.
Lubin:
– Vorton de honoro, ŝi estas knabino, kiu valoras monon, kaj mi ŝin amas per mia tuta koro.
Klitandro:
– Ĝuste tial mi vin alkondukis kun mi, por ke vi pasigu kun ŝi la tempon babilante.
Lubin:
– Sinjoro, mi estas al vi....
Klitandro:
– Ts! mi aŭdas ian brueton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.