La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO OKA

Sro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.

Klitandro:

(al Sro de Sotenville)

– Sinjoro, vi vidas, kiel false mi estis akuzita: vi estas homo, kiu scias la principojn de honoro, kaj mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi.

Sro de Sotenville:

– Tio estas tute justa kaj tute laŭ la ordo. Nu, mia bofilo donu kontentigon al la sinjoro.

Georgo Dandin:

– Kio? kontentigon?

Sro de Sotenville:

– Jes, la ordo tion postulas, ĉar vi malprave lin akuzis.

Georgo Dandin:

– Sed tio ja estas la afero, ke mi tute ne konsentas, ke mi lin malprave akuzis; kaj mi bone scias, kion mi pri tio pensas.

Sro de Sotenville:

– Tio ne estas grava. Kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis, kaj tio devas sufiĉi; kaj oni ne havas rajton plendi pri iu, se li neas kulpecon.

Georgo Dandin:

– Sekve, se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, kaj tio lin jam senkulpigus?

Sro de Sotenville:

– Ne rezonadu. Petu lin pri pardono, kiel mi diras al vi.

Georgo Dandin:

– Mi! Mi devas ankoraŭ peti lin pri pardono, post tio, ke....

Sro de Sotenville:

– Rapide, mi diras al vi, vi havas nenion por pripensi; kaj vi ne devas timi, ke vi faras tro multe, ĉar mi mem ja tion konsilas al vi.

Georgo Dandin:

– Mi ne povas....

Sro de Sotenville:

– Al la diablo! mia bofilo, ne incitu al mi la galon, ĉar mi kuniĝus kun li kontraŭ vi. Nu, lasu, ke mi vin gvidu.

Georgo Dandin:

(al si mem)

– Ha, Georgo Dandin!

Sro de Sotenville:

– Antaŭ ĉio prenu vian ĉapon en la manon: la sinjoro estas nobelo, kaj vi ne estas tia.

Georgo Dandin:

(al si mem, tenante la ĉapon en la mano)

– Mi krevas de furiozo!

Sro de Sotenville:

– Ripetu post mi: Sinjoro....

Georgo Dandin:

– Sinjoro....

Sro de Sotenville:

– Mi petas vian pardonon....

(vidante, ke Georgo Dandin penas ne obei lin)

Ha!

Georgo Dandin:

– Mi petas vian pardonon....

Sro de Sotenville:

– Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin....

Georgo Dandin:

– Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin....

Sro de Sotenville:

– Ĝi estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni....

Georgo Dandin:

– Ĝi estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni....

Sro de Sotenville:

– Kaj mi petas vin kredi....

Georgo Dandin:

– Kaj mi petas vin kredi....

Sro de Sotenville:

– Ke mi estas via servanto.

Georgo Dandin:

– Vi volas, ke mi estu servanto de homo, kiu volas fari min trompita koko?

Sro de Sotenville:

(Farante al li signon de minaco)

– Ha!

Klitandro:

– Sufiĉas, sinjoro.

Sro de Sotenville:

– Ne, mi volas, ke li finu, kaj ke ĉio estu farata laŭforme.... Ke mi estas via servanto.

Georgo Dandin:

– Ke mi estas via servanto.

Klitandro:

(Al Georgo Dandin)

– Sinjoro, mi estas tutkore via, kaj mi plu ne pensas pri tio, kio okazis.

(Al Sro de Sotenville)

Al vi, sinjoro, mi diras adiaŭ, kaj mi bedaŭras la malgrandan ĉagrenon, kiun vi havis.

Sro de Sotenville:

– Ni kisas al vi la manojn; kaj se ĝi plaĉos, al vi, mi liveros al vi la amuziĝon ĉasi kun mi leporon.

Klitandro:

– Vi estas tro bona kontraŭ mi.

(Klitandro foriras)

Sro de Sotenville:

– Jen, mia bofilo, kiel oni devas konduki la aferojn! Adiaŭ. Sciu, ke vi eniris en familion, kiu donos al vi apogon kaj neniam toleros, ke oni faru al vi ian honton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.