La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO SESA

Sro de Sotenville, Sino de Sotenville, Angeliko, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino.

Sino de Sotenville:

– Koncerne tion mi devas diri, ke la ĵaluzo estas efektive stranga afero. Mi alkondukas ĉi tien mian filinon, por klarigi la aferon en ĉies alesto.

Klitandro:

(Al Angeliko.)

– Ĉu ĝi estas vi, sinjorino, kiu diris al via edzo, ke mi vin amas?

Angeliko:

– Mi? Kiel mi povus tion diri al li? ĉu ĝi estas vero? Mi volus efektive vidi, ke vi provus min ami! Provu ĝin, mi vin petas; vi vidus, kun kiu vi parolas! Mi konsilas al vi tion fari. Uzu ĉiujn artifikojn de amantoj; provu iom, por plezuro, sendi al mi sendatojn, skribi al mi sekrete amajn leteretojn, serĉi la momenton, kiam mia edzo ne estas hejme, aŭ kiam mi eliras, kaj parolu al mi pri via amo: vi bezonas nur veni, mi promesas al vi, ke vi estos dece akceptita.

Klitandro:

– Nu, nu, sinjorino, kviete! Ne estas necese fari al mi tiom da lecionoj kaj tiom skandaliĝi. Kiu diris al vi, ke mi havas la ideon vin ami?

Angeliko:

– Kiel mi povas scii, kion oni ĉi tie rakontis?

Klitandro:

– Oni rakontu, kion oni volas; sed vi ja scias, ĉu mi parolis kun vi pri amo, kiam mi vin renkontis.

Angeliko:

– Vi devus nur tion fari, vi havus bonan akcepton!

Klitandro:

– Mi certigas vin, ke kun mi vi devas nenion timi: mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj; kaj mi vin tro respektas, vin kaj viajn estimatajn gepatrojn, por ke mi havu la penson enamiĝi en vin.

Sino de Sotenville:

(al Georgo Dandin)

– Nu, vi vidas?

Sro de Sotenville:

– Jen vi estas kontentigita, mia bofilo. Kion vi diros al tio?

Georgo Dandin:

– Mi diros, ke tio estas fabeloj por enluliĝi; ke mi bone scias, kion mi scias, kaj ke, ĉar mi jam devas paroli klare, ŝi ĵus akceptis komisiulon de li.

Angeliko:

– Mi? mi akceptis komisiulon?

Klitandro:

– Mi sendis komisiulon?

Angeliko:

– Klaŭdino!

Klitandro:

(al Klaŭdino)

– Ĉu estas vere?

Klaŭdino:

– Mian vorton de honoro, ĝi estas stranga malveraĵo!

Georgo Dandin:

– Silentu, vi malĉastulino. Mi bone vin konas. Ĝi estas vi, kiu ĵus enkondukis la komisiulon.

Klaŭdino:

– Kiu? mi?

Georgo Dandin:

– Jes, vi. Ne ludu rolon de purulino.

Klaŭdino:

– Ho ve, kiel la mondo nun estas plena de malboneco! tiele min suspekti, min, kiu estas la senkulpeco mem!

Georgo Dandin:

– Silentu, virinaĉo! vi ludas la rolon de modestulino, sed mi konas vin jam de longe, vi estas ruza kanajlo.

Klaŭdino:

(al Angeliko)

– Sinjorino, ĉu....

Georgo Dandin:

– Silentu, mi diras al vi! alie vi povus tre kare pagi por ĉiuj, ĉar vi ja ne havas patron nobelon.

Angeliko:

– Ĝi estas kalumnio tiel granda, kaj kiu tiel forte vundas mian koron, ke mi ne povas eĉ havi la forton por respondi. Ĝi estas ja io terura, esti akuzata de edzo, kiam oni faris al li nenion, kio estas ne farinda! Ho ve, se mi meritas ian riproĉon, ĝi estas nur tio, ke mi agis kun li tro bone.

Klaŭdino:

– Certe.

Angeliko:

– Mia tuta malfeliĉo estas tio, ke mi tro zorgas pri li; la ĉielo volu, ke mi estu kapabla toleri, kiel li diras, ies amindumaĵojn! mi ne estus tiam tiel plendinda. Adiaŭ, mi foriras; mi ne povas plu toleri, ke oni min tiamaniere ofendu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.