La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO DUA

SCENO SEPA

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin:

(Al si mem)

– Jen, estas mia homo de antaŭe. Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi!

Lubin:

– Ha, jen vi estas, sinjoro babilulo, al kiu mi tiel forte rekomendis nenion paroli, kaj kiu ĝin tiel forte promesis al mi! Vi estas do babilisto, kaj vi tuj ĉion transdiras, kion oni diras al vi sekrete?

Georgo Dandin:

– Mi?

Lubin:

– Jes, vi ĉion raportis al la edzo, kaj vi estas la kaŭzo de tio, ke li faris bruegon. Mi ĝojas, ke mi nun scias, ke vi havas tian langon kaj tio min instruos, ke mi nenion plu diru al vi.

Georgo Dandin:

– Aŭskultu, mia amiko....

Lubin:

– Se vi ne estus babilinta, mi rakontus al vi, kio fariĝas en la nuna momento; sed pro puno vi nenion scios.

Georgo Dandin:

– Kio? kio do fariĝas?

Lubin:

– Nenio, nenio. Jen kio estas, se oni babilis; vi ne sciiĝos eĉ unu vorton, kaj pri la plej interesa parto mi silentos.

Georgo Dandin:

– Haltu do iom.

Lubin:

– Neniel.

Georgo Dandin:

– Mi volas diri al vi nur unu vorton.

Lubin:

– Ho ne, ho ne! Vi volas eltiri de mi la sekreton.

Georgo Dandin:

– Ne, ne tion.

Lubin:

– He, Vi pensas, ke mi estas malsaĝa! Mi vidas, kion vi celas.

Georgo Dandin:

– Estas io tute alia. Aŭskultu.

Lubin:

– Vi nenion atingos. Vi, volus ke mi diru al vi, ke sinjoro la vicgrafo donis monon al Klaŭdino, kaj ke ŝi kondukis lin al sia mastrino. Sed mi ne estas tiel malsaĝa.

Georgo Dandin:

– Mi vin petas!

Lubin:

– Ne!

Georgo Dandin:

– Mi donos al vi....

Lubin:

– Mendu-atendu!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.