La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO UNUA

Georgo Dandin sola.

Ha, nobela edzino estas malbona afero! kaj mia edziĝo estas instrua leciono por ĉiuj kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo, kiel mi faris! La nobeleco per si mem estas bona; ĝi estas io valora, tute certe; sed ĝi estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke. Pri tio mi fariĝis saĝa per mia propra kostopago, kaj mi scias, kiel nin traktas la nobeloj, kiam ili nin ne-nobelojn akceptas en sian familion. La ligiĝo, kiun ili faras, estas tre malgranda rilate nian personon; sole kun nia havo ili edziĝas; kaj kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kaj bona kampulino, anstataŭ preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol mi, vidas ofendon por si en tio, ke ŝi portas mian nomon, kaj pensas, ke per mia tuta riĉeco mi ne sufiĉe pagis por la honoro esti ŝia edzo. Georgo Dandin, Georgo Dandin! vi faris malsaĝaĵon la plej grandan en la mondo. Mia domo estas nun por mi io terura, kaj ĉiufoje, kiam mi eniras en ĝin, mi nepre trovas tie ian ĉagrenon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.