La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GEORGO DANDIN

Aŭtoro: Molière

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Personoj
Akto Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Akto Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Akto Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15

AKTO UNUA

SCENO KVINA

Sro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin.

Sro de Sotenville:

– Sinjoro, ĉu vi min konas?

Klitandro:

– Kiom mi scias, .... ne.

Sro de Sotenville:

– Mia nomo estas barono de Sotenville.

Klitandro:

– Mi tre ĝojas.

Sro de Sotenville:

– Mia nomo estas konata de la kortego; kaj en mia juneco mi havis la honoron esti el la unuaj, kiuj distingiĝis ĉe la nobelara armiĝo en Nancy.

Klitandro:

– Mi gratulas.

Sro de Sotenville:

– Sinjoro mia patro, Jean-Gilles de Sotenville, havis la gloron partopreni persone en la granda sieĝo de Montauban.

Klitandro:

– Mi estas ravita.

Sro de Sotenville:

– Mi havis praavon, Bertrandon de Sotenville, kiu estis tiel eminenta en sia tempo, ke li ricevis la permeson vendi sian tutan bienon, por veturi trans la maron.

Klitandro:

– Mi volonte kredas.

Sro de Sotenville:

– Oni raportis al mi, sinjoro, ke vi amas kaj persekutas iun junan personon, kiu estas mia filino, kaj pri kiu mi interesiĝas tiel same, kiel pri la homo, kiun vi vidas (montrante Georgon Dandin), kaj kiu havas la honoron esti mia bofilo.

Klitandro:

– Kiu? mi?

Sro de Sotenville:

– Jes; kaj estas al mi tre agrable paroli kun vi, por ricevi de vi, mi petas, klarigon pri tiu afero.

Klitandro:

– Ĝi estas stranga kalumnio! Kiu tion diris al vi?

Sro de Sotenville:

– Iu, kiu pensas, ke li bone tion scias.

Klitandro:

– Tiu iu mensogis. Mi estas honesta homo. ĉu vi opinias min kapabla, sinjoro, por tia malnobla agado? Mi amindumus junan kaj belan personon, kiu havas la honoron esti la filino de sinjoro barono de Sotenville! Mi tro multe vin respektas kaj tro multe estas preta vin servi, por ke mi faru ion similan. Kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo.

Sro de Sotenville:

– Nu, mia bofilo?

Georgo Dandin:

– Kio?

Klitandro:

– Estas fripono kaj sentaŭgulo.

Sro de Sotenville:

(Al Georgo Dandin.)

– Respondu!

Georgo Dandin:

– Respondu vi mem!

Klitandro:

– Se mi scius, kiu li povas esti, mi enpuŝus al li, en via alesto, la spadon en la ventron.

Sro de Sotenville:

(Al Georgo Dandin.)

– Pruvu do la aferon.

Georgo Dandin:

– Ĝi estas tute pruvita. Ĝi estas vero.

Klitandro:

– Ĉu ĝi estas via bofilo, sinjoro, kiu....?

Sro de Sotenville:

– Jes, li estas ĝuste tiu, kiu plendis al mi pri tio.

Klitandro:

– Certe, ĝi estas lia feliĉo, ke li havas la honoron aparteni al vi; alie mi bone instruus lin fari tiajn parolojn pri persono kiel mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.