|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() GEORGO DANDINAŭtoro: Molière |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sro de Sotenville:
– Kio estas, mia bofilo? ŝajnas al mi, ke vi estas tre ekscitita.
Georgo Dandin:
– Kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj....
Sino de Sotenville:
– Mia Dio! Kiel malmulte da ĝentileco vi havas, ke vi ne salutas la homojn, kiam vi aliras al ili!
Georgo Dandin:
– Kredu al mi, mia bopatrino, mi havas aliajn aferojn en la kapo; kaj....
Sino de Sotenville:
– Denove! ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi tiel malmulte konas la mondajn postulojn, kaj oni ne povas lernigi al vi la manieron, en kiu oni devas vivi inter personoj de bona deveno?
Georgo Dandin:
– Kial?
Sino de Sotenville:
– Ĉu vi neniam en rilato al mi formetos la familiarecon de tiu vorto ”bopatrino”? kaj ĉu vi ne povus alkutimiĝi diri al mi ”sinjorino”?
Georgo Dandin:
– Al ĉiuj patronoj! Se vi min nomas via bofilo, ŝajnas al mi, ke mi povas vin nomi mia bopatrino!
Sino de Sotenville:
– Oni forte povus ion diri kontraŭ tio, kaj la aferoj ne estas egalaj. Sciu do, mi petas, ke ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton kun persono de mia situacio; ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni, kaj vi devas koni vin mem.
Sro de Sotenville:
– Sufiĉe pri tio, mia amata; ni lasu ĝin.
Sino de Sotenville:
– Mia Dio! sinjoro de Sotenville, vi havas ian apartan malseverecon, kaj vi ne scias devigi la homojn doni al vi tion, kio al vi decas.
Sro de Sotenville:
– Al la diablo! Pardonu, pri tio oni ne povas fari al mi lecionojn, kaj en la daŭro de mia vivo, mi per dudek bravaj agoj montris, ke mi ne estas homo, kiu lasus defali eĉ unu colon de miaj pretendoj; sed nun suffiĉas, ke ni donis al li negrandan averton. Nun ni iom aŭdu, mia bofilo, kion vi havas en via kapo.
Georgo Dandin:
– Ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros al vi, sinjoro de Sotenville, ke mi havas kaŭzon....
Sro de Sotenville:
– Kviete, mia bofilo! Sciu, ke ne estas respekte, paroli al homoj per ilia nomo, kaj ke al tiuj, kiuj staras pli alte ol ni, oni devas diri simple ”sinjoro”.
Georgo Dandin:
– Nu, bone, simple sinjoro, kaj ne plu sinjoro de Sotenville, mi devas diri al vi, ke mia edzino....
Sro de Sotenville:
– Haltu; sciu ankaŭ, ke vi ne devas diri ”mia edzino”, kiam vi parolas pri nia filino.
Georgo Dandin:
– Mi povas fariĝi furioza! Kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?
Sro de Sotenville:
– Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino; sed vi ne devas permesi al vi nomi ŝin tiel; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso.
Georgo Dandin:
(Al si mem.)
– Ha, Georgo Dandin kien vi enŝoviĝis!
(Laŭte.)
He, mi vin petas, lasu por momento flanke vian nobelecon kaj permesu, ke mi parolu al vi, kiel mi povas.
(Al si mem.)
La diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn ceremoniojn!
(Al Sro de Sotenville.)
Mi diras do al vi, ke mi estas malkontenta pri mia edziĝo.
Sro de Sotenville:
– Kaj la kaŭzo, mia bofilo?
Sino de Sotenville:
– Kio! Paroli tiamaniere pri afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn!
Georgo Dandin:
– Kaj kiajn profitojn, sinjorino, se sinjorino nepre volas sin enmiksi? La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj – volu min pardoni – estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn; sed mi, kion mi profitis, mi vin petas? nur plilongigon de mia nomo, ĉar anstataŭ ”Georgo Dandin” mi ricevis de vi la titolon ”sinjoro de la Dandinière”.
Sro de Sotenville:
– Ĉu vi kalkulas kiel nenion, mia bofilo, la honoron, ke vi parenciĝis kun la domo de Sotenville?
Sino de Sotenville:
– Kaj kun la domo de la Prudoterie, el kiu mi havas la honoron deveni; domo, en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas, kaj kiu, dank’ al la bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj?
Georgo Dandin:
– Jes, tre bone, miaj infanoj estos nobeloj, sed mi estos trompita koko, se oni ne faros ordon.
Sro de Sotenville:
– Kion vi volas diri, mia bofilo?
Georgo Dandin:
– Mi volas diri, ke, via filino ne kondutas tiel, kiel edzino devas konduti, kaj ke ŝi faras aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la honoro.
Sino de Sotenville:
– Haltu; gardu vin pri tio, kion vi parolas. Mia filino devenas de gento, kiu estas tro plena de virto, por fari iam ian aferon, de kiu la honesteco povus esti difektita; kaj, koncerne la domon de la Prudoterie, oni dank’ al Dio de tricent jaroj tie ne vidis virinon, kiu donus kaŭzon, ke oni parolu pri ŝi.
Sro de Sotenville:
– Al la diablo! En la domo de Sotenville oni neniam vidis koketulinon; kaj la ĉasteco de la virinoj tie estas ne malpli hereda, ol la kuraĝeco de la viroj.
Sino de Sotenville:
– Ni havis iun Jakelinon de la Prudoterie, kiu ne volis esti amdonantino de duko kaj regna konsilisto, reganto de nia provinco.
Sro de Sotenville:
– Ekzistis iu Maturino de Sotenville, kiu rifuzis akcepti dudek mil talerojn de reĝa favorato, kiu volis nur havi la privilegion libere paroli kun ŝi.
Georgo Dandin:
– Nu, via filino ne estas tiel obstina, kaj ŝi fariĝis malpli sovaĝa de la tempo, kiam ŝi estas ĉe mi.
Sro de Sotenville:
– Parolu pli klare, mia bofilo. Ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus ŝin en malbonaj faroj, kaj ni ja unuaj, ŝia patrino kaj mi, estas pretaj doni al vi justecon pri tio.
Sino de Sotenville:
– Ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron, kaj ni edukis ŝin en la plej granda severeco.
Georgo Dandin:
– Ĉio, kion mi povas diri, estas, ke troviĝas ĉi tie iu kortegulo, kiun vi vidis, kiu montras al ŝi amon antaŭ mia nazo, kaj kiu faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon, kiun ŝi aŭskultis tre homame.
Sino de Sotenville:
– Granda Dio! Mi ŝin sufokus per miaj propraj manoj, se montriĝus, ke ŝi dekliniĝis de la honesteco de sia patrino.
Sro de Sotenville:
– Al la diablo! Mi trapikus per mia spado ŝin kaj ŝian amanton, se ŝi pekus kontraŭ sia honoro.
Georgo Dandin:
– Mi rakontis al vi la fakton, por prezenti al vi miajn plendojn; kaj mi postulas de vi kontentigon pri tiu afero.
Sro de Sotenville:
– Estu tute trankvila, mi donos al vi kontentigon de la flanko de ili ambaŭ; al kiu ajn oni devas meti la pugnon al la brusto, mi taŭgas por tio. Sed, ĉu vi estas tute certa pri tio, kion vi diras al mi?
Georgo Dandin:
– Tute certa.
Sro de Sotenville:
– Gardu vin bone; ĉar inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj, kaj estas danĝere, se oni faras en tio ian maltrafon.
Georgo Dandin:
– Mi diris al vi nenion, kio estus malvera.
Sro de Sotenville:
– Mia koro, iru paroli kun via filino, dum mi kun mia bofilo iros paroli kun la viro.
Sino de Sotenville:
– Ĉu ĝi estas ebla, mia filo, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun, kiel vi mem scias, mi donis al ŝi!
Sro de Sotenville:
– Ni klarigos la aferon. Sekvu min, mia bofilo, kaj zorgu pri nenio. Vi vidos, per kia ligno ni nin hejtas, kiam oni faras atencon pri tiuj, kiuj apartenas al ni.
Georgo Dandin:
– Jen li mem venas al ni renkonte.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.