La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24. La Kaptita Reĝo

image-110

Unu matenon, ĝuste dum la reĝa grupo finis sian matenmanĝon, servisto alkuris por diri ke granda amaso da boatoj proksimiĝas al la insulo el la sudo. Reĝo Kitikuto tuj ekstaris, alarmite, ĉar li pro tre bonaj kialoj timis fremdajn boatojn. La aliaj rapide sekvis lin al la bordo por vidi kia invado eble venas al ili.

Ingo ĉeestis kun la unuaj, kaj Nikoroĉjo kaj Zella baldaŭ kuniĝis kun la rigardantoj. Kaj baldaŭ, dum ĉiuj gapis fervore la alproksimiĝantan boataron, Reĝo Rinkitinko subite kriis:

“Alportu viajn perlojn, Princo Ingo – alportu rapide!”

“Ĉu venas niaj malamikoj, do?” demandis la knabo, rigardante surprizite la dikan malgrandan Reĝon, kiu komencis tremi forte.

“Estas mia popolo el Gilgado!” respondis Rinkitinko, viŝante larmon el sia okulo. “Mi rekonas miajn reĝajn standardojn flirtantajn de la boatoj. Do, mi petas, kara Ingo, alportu viajn perlojn por protekti min!”

“Kion vi timas el la manoj de viaj propraj regatoj?” demandis Kitikuto, mirante.

Sed antaŭ ol lia timoplena gasto povis respondi la demandon Princo Bobo, kiu staris apud sia amiko, amuzite ridis kaj diris:

“Finfine kaptita, kara Rinkitinko. Via popolo reportos vin hejmen kaj devigos vin regi kiel Reĝo.”

Rinkitinko laŭte ĝemis kaj kunpremis siajn manojn per senespera gesto, mieno tiel komika ke la aliaj apenaŭ povis deteni sin de ridado.

Sed nun la boatoj surteriĝadis. Ili estis kvindek, bele ornamitaj kaj remburitaj kaj remataj de viroj vestitaj per la gajaj uniformoj de la Reĝo de Gilgado.

Unu grandioza boato havis tronon el oro en sia centro, sur ĝi estis drapirita la Reĝa robo purpurvelura, brodita per oraj ranunkoloj.

Rinkitinko tremis vidante tiun tronon; sed nun alta viro, bele vestita, proksimiĝis kaj surgenuiĝis antaŭ sia Reĝo, dum ĉiuj aliaj perrsonoj en la boato kriis ĝoje kaj gestis en la aero per siaj plumhavaj ĉapeloj.

“Dank’ al nia bonfortuno,” diris la surgenua viro, “ni fine trovis Vian Moŝton!”

“Pinkerbluo,” respondis Rinkitinko severe, “mi nepre pendumigu vin, ĉar vi trovis min kontraŭ mia volo.”

“Tion vi opinias nun, Via Moŝto, sed vi neniam faros tion,” respondis Pinkerbluo, stariĝante kaj kisante manon de la Reĝo.

“Kial ne?” demandis Rinkitinko.

“Ĉar vi estas multe tro molkora, Via Moŝto.”

“Eble tiel – eble tiel,” konsentis Rinkitinko, malfeliĉe.

“Jen unu el miaj plej grandaj kulpoj. Sed kiu fortuno venigis vin ĉi tien, Lordo Pinkerbluo?”

“Ni serĉis vin ĉie, sinjoro, kaj la tuta popolo de Gilgado malesperas ekde kiam vi tiel mistere malaperis. Ni ne povis nomumi novan Reĝon, ĉar ni ne sciis ĉu vi plu vivas; do ni entreprenis trovi vin, ĉu mortan ĉu vivan. Vizitinte multajn insulojn de la Nonesta Oceano ni fine pensis pri Pingario, el kie venas la valoregaj perloj; kaj nun nia fidela serĉo estas respondita.”

“Kio okazos nun?” demandis Rinkitinko.

“Nun, Via Moŝto, vi devas reveni hejmen kun ni, kiel bona kaj fidela Reĝo, kaj regi vian popolon,” deklaris la viro per firma voĉo.

“Mi rifuzas.”

“Sed vi devas – pardonu Via Moŝto mian kontraŭdiron.

“Kitikuto,” ploris povra Rinkitinko, “vi devas savi min de kaptiĝo fare de tiuj miaj regatoj. Kion! Ĉu mi devas reiri al Gilgado kaj devi regi grandioze kvankam mi multe preferas manĝi kaj dormi kaj kanti trankvile laŭ mia propra maniero? Ili devigos min sidi en trono tri horojn ĉiutage kaj aŭskulti sekajn tedajn ŝtataferojn; kaj mi devos stari surpiede dum horoj dum kortegaj akceptoj, ĝis kaloj formiĝas sur miaj kalkanumoj; kaj ĉiam mi devos aŭskulti enuigajn parolojn kaj senfinajn petojn kaj plendojn!”

“Sed iu devas fari tion, Via Moŝto,” diris Pinkerbluo respektoplene, “kaj ĉar vi estis naskita nia Reĝo vi ne povas eskapi de via devo.”

image-111

“Fato terura!” ĝemis Rinkitinko. “Volonte mi mortus, anstataŭ esti Reĝo – se ne tiom dolorus la mortado.”

“Vi trovos ke estas multe pli komforte regi ol morti, kvankam mi plene komprenas la malfacilecon de la pozicio de Via Moŝto kaj vere kompatas vin,” diris Pinkerbluo.

Reĝo Kitikuto aŭskultis tiun konversacion penseme, do nun li diris al sia amiko:

“La viro pravas, kara Rinkitinko. Via devo estas regi, ĉar la fato faris vin Reĝo, kaj mi ne vidas honoroplenan eskapon por vi. Mi lamentos la perdon de via kompaneco, sed mi kredas ke la apartiĝo ne estas evitebla.”

Rinkitinko ĝemis.

“Do,” diris li, turninte sin al Lordo Pinkerbluo, “post tri tagoj mi foriros kun vi al Gilgado; sed dum tiuj tri tagoj mi intencas festeni kaj ĝui, akompanate de mia bona amiko Reĝo Kitikuto.”

Tiam ĉiuj homoj el Gilgado kriis pro ĝojo kaj fervore saltis surteren por partopreni en la festado.

Tiuj tri tagoj longe memoriĝis en Pingario, ĉar neniam – nek antaŭe nek poste – koniĝis tiaj festado kaj gajeco sur tiu insulo. Rinkitinko bonege okupis sin kaj ĉiuj ridis kaj kantis kun li tage kaj nokte.

Fine la horo de foriro okazis kaj la Reĝon de Gilgado kaj Reganton de la Regno Rinkitinko eskortis granda procesio al lia boato kaj sidigis sur lian oran tronon. La remistoj de la kvindek boatoj paŭzis, kun siaj scintilantaj remiloj montrantaj supren kvazaŭ gigantaj levitaj sabroj, dum la popolo de Pingario – viroj, virinoj kaj infanoj – staris sur la bordo kriante reĝan adiaŭon al la gaja Reĝo.

Sekvis subita silento, dum Rinkitinko stariĝis kaj, riverencinte al la personoj kiuj grupiĝis por rigardi lian foriron, kantis la ĉisekvan kanton, kiun li ĵus verkis por la evento.

Do ĝis!, Insulo Pingari’ –
Plej bela lando mara vi!
Neniu homo pova morti
Hontus viajn perlojn porti.

Reĝo Kitikuto, kun bedaŭro
Min plorigas l’ adiaŭo.
Sed mi ne povas resti pli,
Ĉar kvindek ŝipoj prenos min.

Adiaŭ, Princ’ de Pingari’;
Nobla Reĝo estos vi
Kaj longe, saĝe volu regi
Al neniu malamiko cedi!

image-112

Ili hurais lin de la bordo; ili hurais lin de la boatoj; kaj post tio ĉiuj remiloj de la kvindek boatoj ekplonĝis kvazaŭ unumove kaj premis siajn platajn flankojn en la purpurkoloran akvon de la Nonesta Oceano.

Dum la boatoj moviĝis rapide trans la ondetojn de la maro Rinkitinko turnis sin al Princo Bobo, kiu decidis ne dizerti sian eksmastron kaj nun-amikon, kaj demandis maltrankvile:

“Ĉu plaĉis al vi tiu kanto, Bilbilo – mi volas diri, Bobo? Ĉu majstroverko, laŭ via opinio?”

Kaj Bobo respondis ridetante:

“Kiel ĉiuj viaj kantoj, kara Rinkitinko, la sento multe superas la poezion.”

image-113

image-001image-002


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.