La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8. Rinkitinko Grave Eraras

image-044

La dika Reĝo rajdis sian kapron tra la stratoj de la konkerita urbo kaj la knaba Princo marŝis fiere apud li, dum ĉiuj homoj klinis siajn kapojn humile al siaj novaj mastroj, kiujn ili pretis servi sammaniere kiel Reĝon Goson.

Eĉ ne unu batalisto restis en la tuta Regoso por kontraŭi la triumfan trion; la ponto el boatoj estis detruita; Ingo kaj liaj kompanoj estis ekster danĝero – almenaŭ provizore.

La gaja malgranda Reĝo rekonis tiun fakton kaj ĝojis ĉar li eskapis ĉian damaĝon dum la batalo. Kiel ĉio okazis tion li ne sciis, eĉ ne povis diveni, sed li kontentis esti sekura kaj libera ekposedi la urbon de la malamikoj. Do, pasante tra la vicojn da respektoplenaj civitanoj survoje al la palaco, la Reĝo puŝis sian kronon iomete retren sur sia kalva kapo kaj kunfaldis siajn brakojn kaj kantis per sia plej bona voĉo la ĉisekvajn liniojn:

Ho, jen la armeo de Reĝ’ Rinkitink’!
Ĝi estas negranda, kaj eĉ ne el zink’!
Malamikojn ĝi traktis pli tuje ol ink’ – 
Rink-i-tink, tink-i-tink, tink!
Heroa la Reĝo, kaj ankaŭ Bilbil’;
Malamikoj forkuris ade po mil;
Ĉar venkis la ulojn vivanta batil’ – 
Rink-i-tink, tink-i-tink, tink!

“Kial vi ne iomete kreditas Ingon?” demandis la kapro. “Se mi ĝuste memoras, li mem faris parton de la konkerado.”

“Tiel estis,” respondis la Reĝo, “kaj tial mi konigas laŭdon al ni, Bilbilo. Kiuj malplej agas, ofte plej laŭte proklamas sin kaj tiel ricevas la plejan gloron. Ingo faris tiom ke ekzistas danĝero ke oni opinios lin pli grava ol ni, do plej bone estas tute ne mencii lin.”

Kiam ili atingis la palacon, kiu estis giganta konstruaĵo, plene meblita per reĝaj grandiozaĵoj, Ingo formale ekposedis ĝin kaj ordonis al la domestro ke li gvidu ilin al la plej belaj ĉambroj en la konstruaĵo.

Estis multaj plaĉaj ĉambraroj, sed Rinkitinko proponis al Ingo ke ili kune uzu unu el la plej grandaj litĉambroj.

“Ĉar,” diris li, “ni ne certas ke olda Goso ne revenos kaj provos rekapti sian urbon, kaj necesas memori ke mi ne havas protektan magion. Se venos danĝero dum mi estas sola, mi povos esti facile mortigita aŭ kaptita, sed se vi estos apud mi vi povos savi min kontraŭ damaĝo.”

La knabo rekonis la saĝecon de tiu plano, kaj elektis belan grandan litĉambron sur la dua etaĝo de la palaco, kaj ordonis ke oni enmetu kaj pretigu du orajn litojn por Reĝo Rinkitinko kaj li mem. Al Bilbilo li donis ĉambraron alifianke de la palaco, kie servistoj portis al la kapro freŝtonditan herbon kiel manĝaĵon kaj faris por li molan liton sur kiu kuŝi.

Tiun vesperon la knaba Princo kaj la dika Reĝo festenis tre formale en la altkupola manĝhalo de la palaco, kie kvardek servistoj servis ilin. La reĝa ĉefkuiristo, fervora favorigi la konkerintojn de Regoso, preparis siajn plej elegantajn kaj plej gustoplenajn manĝaĵojn por ili, kiujn Rinkitinko manĝis tre grandapetite kaj trovis tiel bonegaj ke li ordonis venigi la reĝan ĉefkuiriston en la bankedhalon kaj donacis al li oran butonon kiun la Reĝo tondis de sia propra jako.

“Vi nepre akceptu ĝin,” diris li al la ĉefkuiristo, “ĉar mi mem tiom manĝis ke mi tute ne plu povas uzi tiun malsupran butonon.”

Al Rinkitinko multege plaĉis denove loĝi en komforta palaco kaj manĝi ĉe bone provizita tablo.

Lia ĝojo pligrandiĝis ĉiumomente, tiel ke post kelka tempo li fariĝis tiel gaja kaj feliĉa kiel antaŭ la detruiĝo de Pingario. Kaj, kvankam li estis multe timoplena dum la defio fare de Ingo je la armeo de Reĝo Goso, li nun komencis fari ŝercon el ĝi.

“Nu, mia knabo,” diris li, “vi vipis la grandan nigrabarban Reĝon ĝuste kvazaŭ li estus lernejano, eĉ kvankam vi uzis tute nenian militecan armilon. Li humiliĝis pro timo al via magio, kaj tio memorigas al mi ke mi devas postuli ke vi klarigu. Kiel vi faris tion, Ingo? Kaj el kie venis la mirinda magio?”

image-045

Eble la Princo saĝe agus se li klarigus la rolon de la magiaj perloj, sed tiumomente li ne emis fari tion.

Anstataŭe, li respondis:

“Paciencu, Via Moŝto. La sekreto ne apartenas al mi, do bonvolu ne peti ke mi konigu ĝin. Ĉu ne sufiĉas, por nun, ke la magio savis vin kontraŭ la morto hodiaŭ?”

“Ne kredu min sendanka,” respondis la Reĝo fervore. “Miliono da lancoj falis sur min de la muro, kaj pluraj ŝtonoj grandaj kiel montoj, tamen neniu el ili eĉ vundis min!”

“La ŝtonoj ne estis grandaj kiel montoj, sinjoro,” diris la Princo ridetante. “Ili estis, efektive, ne pli grandaj ol via kapo.”

“Ĉu vi estas certa pri tio?” demandis Rinkitinko.

“Plene certa, Via Moŝto.”

“Kiom trompas aspektoj!” ĝemis la Reĝo. “Ĉi tiu kvereleto memorigas al mi la rakonton pri Tom Tiko, kiun mia patro ofte rakontis al mi.”

“Mi neniam aŭdis tiun rakonton,” Ingo respondis.

“Nu, kiel li rakontis ĝin, ĝi estas tia:”

Tom eliris kaj rigardis,
Petola kulo lin ekgardis;
Sed Tom ne sciis ke jen kul’,
‘Jen kato!’ diris lia okul’.

“Ĝi pikis, vere granda ĝi!
‘Ĉu porko?’ sin demandis li.
Li tiam aŭdis ĝin muĝanta,
Kaj kriis: ‘Ho, ja elefanta!’

“Sed – jen de l’ kulo reelflugo
Doloro ĉesis en la pugo,
Li diris: ‘Estis, ho okul’,
Malgranda, eta, eta pul’

“Vere,” diris Ingo, ridante, “la kulo estis tre simila al la ŝtonoj kiuj ŝajnis grandaj kiel montoj.”

Post sia manĝo ili inspektis la palacon, kiu estis plena de rabaĵoj ŝtelitaj de Reĝo Goso el multaj nacioj. Sed la tageventoj lacigis ilin kaj ili enlitiĝis frue en sia granda dormoĉambro.

“En la mateno,” diris la knabo al Rinkitinko, dum li senvestis sin por enlitiĝi, “mi komencos serĉi miajn patron kaj patrinon kaj la Pingarianojn. Kaj, trovinte kaj savinte ilin, ni ĉiuj reiros hejmen, kaj estos feliĉaj kiel antaŭe.”

Ili zorge riglis la pordon de sia ĉambro, por ke neniu eniru, kaj poste eniris siajn litojn, kie Rinkitinko tuj endormiĝis. La knabo kuŝis veka dum kelka tempo pripensante la tagaventurojn, sed baldaŭ ankaŭ li endormiĝis, kaj tiom laca estis li ke nenio ĝenis lian dormon ĝis li vekiĝis la sekvan matenon kiam sunradio lumis en liajn okulojn, rampinte en la ĉambron tra la malferma fenestro apud la lito de Reĝo Rinkitinko.

Decidinte komenci serĉi siajn gepatrojn tute sen nenecesa prokrasto, Ingo tuj eliris la liton kaj komencis vesti sin, dum Rinkitinko, en la alia lito, ankoraŭ dormis pace. Sed kiam la knabo surmetis ambaŭ siajn ŝtrumpojn kaj komencis serĉi siajn ŝuojn, li povis trovi nur unu. La maldekstra ŝuo, en kiu estis la Palruĝa Perlo, mankis.

Plena de maltrankvilo pro tiu trovo, Ingo traserĉis la tutan ĉambron, serĉante sub la litoj kaj divanoj kaj seĝoj kaj malantaŭ la drapiraĵoj kaj en la anguloj kaj en ĉiu alia ebla loko kie ŝuo povus esti. Li provis la pordon, kaj trovis ĝin ankoraŭ riglita; do, pli kaj pli maltrankvile, la knabo devis agnoski ke la valora ŝuo ne estas en la ĉambro.

Kun koro forte batanta li vekis sian kompanon.

image-046

“Reĝo Rinkitinko,” diris li, “ĉu vi scias kio okazis al mia maldekstra ŝuo?”

“Via ŝuo!” krietis la Reĝo, larĝe oscedante kaj frotante siajn okulojn por eligi la dormon. “Ĉu vi perdis ŝuon?”

“Jes,” diris Ingo. “Mi serĉis ĉie en la ĉambro, kaj ne povas trovi ĝin.”

“Sed kial ĝeni min pri tia trivialaĵo?” demandis Rinkitinko. “Ŝuo estas nur ŝuo, kaj vi facile ricevos novan. Sed, jen! Eble vian ŝuon mi ĵetis kontraŭ la katon dum la nokto.”

“La katon!” kriis Ingo. “Kio okazis?”

“Nu, dum la nokto,” klarigis Rinkitinko, sidiĝante kaj komencante vesti sin, “min vekis la miaŭado de kato sidanta sur muro de la palaco tuj ekster mia fenestro. Ĉar la bruo ĝenis min, mi en la mallumo etendis manon kaj prenis ion kaj ĵetis ĝin kontraŭ la katon, por fortimigi la beston. Mi ne sciis kion mi ĵetas, kaj mi estis tro dormema, do ne gravis al mi; sed verŝajne mi ĵetis vian ŝuon, ĉar nun ĝi mankas.”

“Do,” diris la knabo, per senespera voĉtono, “via malzorgemo ruinigis min kaj ankaŭ vin, Reĝo Rinkitinko, ĉar en tiu ŝuo estis kaŝita la magia forto kiu protektis nin kontraŭ danĝero.”

image-047

La vizaĝo de la Reĝo fariĝis tre seriozaspekta kiam li aŭdis tion kaj li nelaŭte fajfis pro surpriziĝo kaj bedaŭro.

“Jadi! Kial vi ne avertis min pri tio?” li demandis tre malkviete. “Kaj kial vi gardis tiom necesan povon en malnova ŝuo? Kaj kial vi ne metis la ŝuon sub kapkusenon? Vi ege eraris, mia knabo, kiam vi ne konfidis la sekreton al mi, via fidela amiko, ĉar tiuokaze la ŝuo ne estus nun perdita.”

Al ĉio ĉi Ingo ne povis respondi. Li sidis sur la flanko de sia lito, kun pendanta kapo, plene senkonsola, kaj vidante tion, Rinkitinko kompatis lin pro lia malfeliĉo.

“Sed jen!” kriis la Reĝo; “ni tuj eliru kaj serĉu la ŝuon kiun mi ĵetis kontraŭ la katon. Sendube ĝi ankoraŭ nun kuŝas sur la korto de la palaco.”

Tiu propono vigligis la knabon. Li tuj malfermis la pordon kaj havante sur siaj piedoj nur ŝtrumpojn li kuris malsupren laŭ la ŝtuparo, tuj sekvate de Rinkitinko. Sed kvankam ili serĉis ambaŭflanke de la muro de la palaco kaj en ĉiu ebla fendeto kaj angulo kie ŝuo povus troviĝi, ili malsukcesis trovi ĝin.

Post duonhoro da zorga serĉado la knabo diris lamente:

“Nepre iu trapasis, dum ni dormis, kaj prenis la necesegan ŝuon, ne sciante ĝian valoron. Por ni, Reĝo Rinkitinko, ĉi tio estos aĉa misfortuno, ĉar nin ĉirkaŭas danĝeroj kontraŭ kiuj ni nun havas nenian protekton. Bonfortune mi havas ankoraŭ la alian ŝuon, en kiu estas la magia povo kiu donas al mi forton; do ne ĉio estas perdita.”

Kaj li rakontis al Rinkitinko, per nemultaj vortoj, la sekreton pri la mirindaj perloj, kaj kiel li retrovis ilin en la ruinoj kaj kaŝis ilin en siaj ŝuoj, kaj kiel ili ebligis al li forpeli Reĝon Goson kaj liajn soldatojn el Regoso kaj kapti la urbon. La Reĝo miregis, kaj post la fino de la rakonto li diris al Ingo:

“Kion vi faris pri la alia ŝuo?”

“Nu, mi lasis ĝin en nia litĉambro,” respondis la knabo.

“Do mi konsilas ke vi tuj iru preni ĝin,” pludiris Rinkitinko “ĉar nin forte ĉagrenus perdi la duan ŝuon, kaj ne nur tiun kiun mi ĵetis kontraŭ la katon.”

“Vi pravas!” kriis Ingo, kaj ili retrorapidis al sia litĉambro.

Enirante la ĉambron ili trovis maljunulinon balanta kaj disflugiganta multan polvon.

“Kie estas mia ŝuo?” demandis la Princo, malkviete.

La maljunulino ĉesis balai kaj rigardis lin stulte, ĉar ŝi ne estis tre inteligenta.

“Ĉu vi parolas pri la sola senpara ŝuo kuŝinta sur la planko kiam mi eniris?” ŝi fine demandis.

“Jes – jes!” respondis la knabo. “Kie ĝi estas? Diru al mi kie ĝi estas!”

“Nu, mi ĵetis ĝin en la rubaĵojn, ekster la malantaŭa barilo,” diri ŝi, “ĉar ĝi estis nur sola ŝuo senpara, do ĝi estas tute senutila.”

“Montru al ni la vojon al la rubaĵoj – tuj!” ordonis la knabo severe, ĉar lin multe timigis tiu nova misfortuno minacanta lin.

La maljunulino forlamis kaj ili sekvis ŝin, konstante urĝante ŝin rapidi; sed kiam ili atingis la rubaĵojn neniu ŝuo troveblis.

“Estas terure!” lamentegis la juna Princo, preta plori pro la perdo. “Ni nun estas plene ruinigitaj, kaj subigitaj al niaj malamikoj. Nek mi povos liberigi miajn karajn patron kaj patrinon.”

“Nu,” respondis Rinkitinko, apogante sin per malnova barelo kaj aspektante tre solena, “la okazo estas certe misfortuna, negrave kiel ni rigardas ĝin. Mi supozas ke iu trapasis ĉi tie kaj, vidinte la ŝuon en la rubaĵoj, forportis ĝin. Sed neniu povus scii pri la magia povo kiun la ŝuo enhavas kaj sekve ne uzos ĝin kontraŭ ni. Mi kredas, Ingo, ke ni devas de nun dependi de niaj intelektoj por liberigi nin el nia nuna katastrofa situacio.”

Kun malĝojaj koroj ili reiris al la palaco, kaj enirinte malgrandan ĉambron kie neniu povis observi ilin aŭ aŭdi ilin, la knabo prenis la Blankan Perlon el ĝia silka sako kaj tenis ĝin apud sia orelo, kaj demandis:

“Kion mi faru nun?”

“Informu neniun pri via perdo,” respondis la Voĉo de la Perlo. “Se viaj malamikoj ne scios ke vi estas senpova, ili timos vin same kiel ĝis nun. Gardu la sekreton, estu pacienca, kaj ne timu!”

Ingo obeis tiun konsilon kaj ankaŭ avertis Rinkitinkon diri nenion al iu ajn pri la perdiĝo de la ŝuoj kaj la magiaj povoj en ili. Li alvokis la ŝufariston de Reĝo Goso, kiu baldaŭ portis al li novan paron da ruĝaj ledaj ŝuoj kiuj tre bone taŭgis al li. Metinte ilin sur siajn piedojn, la Princo, akompanate de la Reĝo, komencis marŝi tra la urbo.

Kien ajn ili iris oni klinis sin profunde antaŭ la konkerinto, kvankam kelkaj, memorante la teruran forton de Ingo, forkuris timante kaj tremante. Ili kutimis al severaj mastroj kaj ankoraŭ ne sciis kiel ilin traktos la posteulo de Reĝo Goso. Ĉar ne estis bezono uzi la povojn montritajn dum la antaŭa tago, lian nunan senhelpecon ne suspektis iu ajn el la Regosanoj, kiuj ankoraŭ konsideris lin mirinda magiisto.

Ingo ne kuraĝis perforte eniri la minojn, nuntempe, nek li povis provi konkeri la Insulon Koregoso, kie lia patrino estas sklavigita; do li komencis prireguligi la Urbon Regoso, kaj establinte sin tre pompe en la reĝa palaco li komencis regi la popolon afable, komplezante al eĉ la plej humilaj homoj.

La Reĝo de Regoso kaj liaj sekvantoj transsendis spionojn al la insulo kiun ili forlasis dum sia fuĝo, kaj tiuj spionoj retroiris por informi ke la terura knaba konkerinto ankoraŭ okupas la urbon. Tial neniu el ili provis reiri al Regoso sed daŭris loĝi sur la najbara urbo Koregoso, kie ili pasigis la tagojn time kaj treme, kaj penis komploti kaj plani metodojn superforti la Princon de Pingario kaj la dikan Reĝon de Gilgado.

image-048


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.