La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 23. La Perla Regno

image-108

Domaĝe la fama Birdotimigilo – la plej populara persono en la tuta Oz, post Ozma – forestis kiam okazis la bankedo, ĉar ĝuste tiam, hazarde, li veturadis tra la lando; sed la Birdotimigilo havis oportunon poste renkonti Rinkitinkon kaj Ingon kaj la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario kaj Princon Bobon, ĉar la grupo restis plurajn semajnojn en la Smeralda Urbo, kie ili estis reĝe distrataj, kaj kie kaj la milda Reĝino Gario kaj la nobla Reĝo Kitikuto reakiris grandan parton de sia bonhumoro kaj spirita ekvilibro kaj penis forgesi siajn terurajn spertojn.

Fine, tamen, la Reĝo kaj Reĝino deziris reiri al sia propra Pingario, ĉar ili sopiris denove esti kun sia popolo kaj vidi kiel bone ili rekonstruis siajn hejmojn.

Ankaŭ Ingo tre fervoris reiri, kvankam li estis tre feliĉa en Oz, kaj Reĝo Rinkitinko, kiu estis feliĉa ĉie escepte de en Gilgado, decidis iri kun siaj antaŭaj amikoj al Pingario. Rilate al Princo Bobo, li tiom plezuriĝis pro Reĝo Rinkitinko ke li ne deziris lasi lin.

Je certa tago ili ĉiuj adiaŭis Ozman kaj Doroteon kaj Glindan kaj la Sorĉiston kaj ĉiujn siajn bonajn amikojn en Oz, kaj estis ŝoforitaj en la Ruĝa Ĉarego al la rando de la Mortiga Dezerto, kiun ili sekure transmarŝis sur la Magia Tapiŝo. Post tio ili transiris la Regnon de la Knomoj kaj la Regnon de la Raduloj, kie neniu molestis ilin, ĝis la bordo de la Nonesta Oceano. Tie ili trovis la boaton kun la arĝenta tegaĵo kuŝanta sendifekta sur la plaĝo.

Ne estis gravaj aventuroj dum la veturo kaj kiam ili atingis la perlan regnon ilin mirigis la bela aspekto de la insulo kiu estis nur ruinoj kiam ili foriris el ĝi. Ĉiuj domoj de la popolo jam estis rekonstruitaj kaj estis pli belaj ol antaŭe, kun verdaj gazonoj antaŭ si kaj florĝardenoj en la malantaŭaj kortoj. La marmoraj turoj de la nova palaco de Reĝo Kitikuto estis tre imponaj, kaj la palaco mem montriĝis multe pli grandioza ol antaŭ ol la batalistoj el Regoso detruis ĝin.

Nikoroĉjo tre aktive kaj lerte direktis la tutan laboron, kaj li ankaŭ konstruis por si belan dometon ne malproksime de la palaco de la Reĝo, kaj tie Ingo trovis Zellan, kiu loĝis tre feliĉe kaj kontente en sia nova hejmo. Nikoroĉjo ne nur efektivigis ĉion ĉi dum relative mallonga tempo, sed li ankaŭ rekomencis la perlofiŝadon kaj kiam Reĝo Kitikuto revenis al Pingario li trovis nombron da tre bonaj perloj jam en la reĝa trezorejo.

Tiom plaĉis al Kitikuto la bona juĝkapablo, laboremo kaj honesteco de la iama braĝobruligisto de Regoso, ke li nomumis Nikoroĉjon sia Alta Ĉambelano kaj estro de la perlofiŝejoj kaj ĉiuj negocoj de la insula regno.

Ili ĉiuj ekloĝis tre komforte en la nova palaco kaj la Reĝino denove grupigis ĉirkaŭ sin siajn servistinojn kaj donis al ili kiel laboron la taskon brodi novajn drapiraĵojn por la reĝa trono. Ingo metis la tri Magiajn Perlojn en ilian silkan sakon kaj remetis ilin en la sekretan kavaĵon sub la kahelkovrita planko de la bankedhalo, el kie ili estus rapide elpreneblaj se danĝero iam minacus la nun prosperan insulon.

Reĝo Rinkitinko okupis reĝan gastoĉambron konstruitan specife por li kaj ŝajne tute ne deziris rapide forlasi siajn amikojn en Pingario. La dika malgranda Reĝo devis marŝi kien ajn li iris do li pli kaj pli sentis la mankon de Bilbilo; sed li malofte marŝis longe kaj li tiom amis Princon Bobon ke li neniam bedaŭris la malsorĉiĝon de Bilbilo.

Efektive, la gaja monarko povus resti por ĉiam en Pingario, se li dezirus, ĉar lia gaja humoro ridetigis la vizaĝojn de ĉiuj liaj amikoj kaj gajigis ĉiun apud li tiom kiom gajis li mem. Kiam Reĝo Kitikuto ne tro okupis sin pri ŝtataferoj li amis kuniĝi kun sia gasto kaj aŭskulti la kantojn kaj rakontojn de sia frata monarko. Ĉar li trovis Rinkitinkon, malgraŭ ties senzorga humoro, sagaca filozofo, kaj priparolante la aventurojn unu tagon la Reĝo de Gilgado diris:

“La vivo estas bela pro siaj subitaj ŝanĝoj. Neniu scias kio sekve okazos, do ni konstante estas surprizataj kaj distrataj. La multaj leviĝoj kaj malleviĝoj devas ne senkuraĝigi nin, ĉar kiam ni subiris ni scias ke ŝanĝo venos kaj ni resupreniros; kaj kiuj estas supre preskaŭ certe subiros. Mia avo havis kanton kiu bone esprimas tion kaj se vi aŭskultos mi kantos ĝin.”

image-109

“Kompreneble mi aŭskultos vian kanton,” respondis Kitikuto, “ĉar estus malĝentile ne aŭskulti.”

Do Rinkitinko kantis la kanton de sia avo:

Potenca Reĝo landon regis –
Sed nun li bakas tortojn.
Malriĉulo lignon segis,
Nun diras Reĝajn vortojn.

Tigro iam en ĝangalo loĝis,
Nun en Zoo paŝas;
Al leon’ en kaĝo nun la malo:
En ĝangalo li sin kaŝas.

Knabon batis vir’ ĝisoste,
Plorigis lin per vip’ el fero.
La knabo Juĝistiĝis poste,
La viron sendis al karcero.

Nokton sekvas suna tago;
Neĝo sekvas la someron!
Misfaron sekvas bona ago,
Saĝulo scias tiun veron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.