La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20. Doroteo Venas Savi

image-093

Unu tagon kiam Doroteo de Oz vizitis Glindan la Bonan, kiu estas la Reĝa Sorĉistino de Ozma, ŝi trarigardis la Grandan Libron de Arkivoj – en kiu estas enskribitaj ĉiuj gravaj eventoj okazantaj en ĉiu parto de la mondo – kaj ŝi ekvidis la arkivon pri la detruiĝo de Pingario, la kaptiĝo de Reĝo Kitikuto kaj Reĝino Gario kaj ilia tuta popolo, kaj la kurioza eskapo de Ingo, la knaba Princo, kaj de Reĝo Rinkitinko kaj la parolanta kapro.

Turninte kelkajn el la sekvaj paĝoj, Doroteo legis pri kiel Ingo trovis la Magiajn Perlojn kaj remas la arĝente tegitan boaton al Regoso por provi savi siajn gepatrojn.

La knabineton multe interesis scii kiel Ingo sukcesos, sed ŝi reiris al la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo de Oz la sekvan tagon kaj aliaj eventoj forgesigis al ŝi la knaban Princon de Pingario provizore. Tamen, unu tagon dum ŝi sencele rigardis la Magian Bildon de Ozma, kiu montras kiun ajn scenon oni deziras, la knabino ekpensis pri Ingo kaj ordonis la Magian Bildon montri kion faras la knabo tiumomente.

Tiutempe Ingo kaj Rinkitinko estis sekvintaj la Reĝon de Regoso kaj la Reĝinon de Koregoso al la lando de la Reĝo de la Knomoj, kaj ŝi vidis ilin kaŝiĝintaj malantaŭ la roko dum Koro kaj Goso pasis ilin transdoninte la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario al la Reĝo de la Knomoj por ke li gardu ilin. Ekde tiam Doroteo observis, per la Magia Bildo, la aventurojn de Ingo kaj liaj amikoj en la kavernoj de la Reĝo de la Knomoj, kaj la danĝero kaj la senhelpeco de la povra knabo vekis kompaton kaj indignon en la knabineto.

Do ŝi iris al Ozma kaj rakontis ĉion pri Ingo kaj Rinkitinko al la bela knabina Reganto de Oz.

“Mi opinias ke Kalikoto ege aĉe mistraktas ilin,” deklaris Doroteo, “kaj mi volas ke vi permesu ke mi iru al la Lando de la Knomoj kaj helpu ilin eskapi el siaj problemoj.”

“Iru, kara, se vi deziras,” respondis Ozmo, “sed mi opinias ke estos plej bone ke vi kunprenu la Sorĉiston.”

“Ho, mi ne timas la Knomojn,” diris Doroteo, “sed mi volonte kunprenos la Sorĉiston kiel kompanon. Kaj ĉu ni rajtos uzi vian Magian Tapiŝon, Ozma?”

“Kompreneble. Metu la Magian Tapiŝon en la Ruĝan Ĉaregon kaj lasu la Segĉevalon tiri vin kaj la Sorĉiston al la rando de la dezerto. Dum via foresto, Doroteo, mi observos vin en la Magia Bildo, kaj se ia danĝero minacos vin mi certigos ke vi ne estos damaĝita.”

Doroteo dankis la Reganton de Oz kaj kise adiaŭis ŝin, ĉar ŝi firme decidis tuj komenci la veturon. Ŝi trovis la Sorĉiston de Oz, kiu plantas ŝuarbojn en la ĝardeno, kaj kiam ŝi rakontis al li pri Ingo li volonte akceptis akompani la knabineton al la kavernoj de la Reĝo de la Knomoj. Ili ambaŭ jam antaŭe estis tie kaj konkeris la Knomojn facile, do ili tute ne timis.

La Sorĉisto, kiu estis gaja vireto kun kalva kapo kaj ĉarma rideto, jungis la Lignan Segĉevalon al la Ruĝa Ĉarego kaj enŝarĝis la Magian Tapiŝon de Ozma. Post tio li kaj Doroteo grimpis sur la sidejon kaj la Segĉevalo ekkomencis tiri ilin rapide tra la bela Lando Oz al la rando de la Mortiga Dezerto kiu apartigis ilian felandon de la Lando de la Knomoj.

Eĉ Doroteo kaj la lerta Sorĉisto ne kuraĝus transiri tiun dezerton sen la helpo de la Magia Tapiŝo, ĉar ĝi rapide detruus ilin; sed kiam la rulo de tapiŝo estis metita sur la randon de la sableroj, kun ĝuste sufiĉe da ĝi sternita plate sur kiu ili povis stari, la tapiŝo tuj komencis malruliĝi antaŭ ili kaj dum ili marŝis sur ĝi ĝi plu malruliĝis, ĝis ili sekure transmaŝis la Mortigan Dezerton kaj estis sur la bordo de la regno de la Reĝo de la Knomoj.

Tiu veturo estis kompletigita dum kelkaj minutoj, kvankam tioma distanco necesigus plurajn tagojn da veturado se ili ne marŝus sur la Magia Tapiŝo.

Alveninte ili tuj marŝis cele la enirejon de la kavernoj de la knomoj.

La Sorĉisto portis malgrandan nigran sakon en kiu estis liaj sorĉiloj, dum Doroteo portis sur sia brako kovritan korbon en kiu ŝi estis enmetinta dek du ovojn, per kiuj ŝi konkeros la knomojn se ili okazigos problemojn.

image-094

Eble vi opinias ke ovoj estas kurioza armilo per kiu batali, sed la knabineto bone konis ilian valoron.

La knomoj estas senmortaj; tio estas, ili ne pereas, kiel mortipovuloj, krom se ili ekkontaktas ovon. Se ovo tuŝas ilin – aŭ la ekstera ŝelo aŭ la interno de la ovo – la knomoj perdas sian ŝorĉkaŭzitan eternan vivon kaj post tio povas morti pro akcidento aŭ maljuneco, same kiel ĉiuj homoj.

image-095

Pro tio eĉ la ekvido de ovo plenigas knomon per teroro kaj li akceptas fari ion ajn por neebligi ke ovo trafos lin eĉ dum momenteto. Do, kiam Doroteo kunprenis sian korbon da ovoj, ŝi sciis ke ŝi estas pli forte armita ol se ŝi havus regimenton da soldatoj malantaŭ si.

image-096


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.