La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 17. La Reĝo de la Knomoj

image-080

La Regno de la Knomoj ne bordas la Nonestan Oceanon, de kiu ĝi estas apartigita de la Regno de Rinkitinko kaj la lando de la Raduloj, kiu estas parto de la Lando Ev. La lando de Rinkitinko estas apartigita disde la lando de la Knomoj de vico de altaj kaj krutaj montoj, de kiuj ĝi etendiĝas ĝis la maro. La Lando de la Raduloj estas sabla dezertaĵo kiu estas unuflanke malferma al la Nonesta Oceano kaj aliflanke ne havas barieron por apartigi ĝin de la Lando de la Knomoj, tial sur la bordon de la Raduloj Reĝo Goso surteriĝis – en loko tute dizertita de ĉiuj kuriozaj loĝantoj de tiu lando.

La Lando de la Knomoj estas tre vasta, kaj estas apartigita disde la Lando Oz, ĉe sia orienta bordo, nur de Mortiga Dezerto kiun ne povas transiri mortipovuloj, krom se ilin helpas la feoj aŭ magio.

La Knomoj estas grandnombra kaj petolema popolo, loĝanta en subteraj kavernoj tre larĝaj, interkonektitaj per arkaĵoj kaj koridoroj. La vorto “knomo” signifas “kiu konas”, kaj tiuj uloj estas tiel nomitaj ĉar ili scias kie troviĝas la kaŝejoj de la tutaj oro kaj arĝento kaj valoregaj ŝtonoj en la tero – tiun scion kunscias neniuj aliaj vivantoj. La Knomoj estas multe okupataj personoj, kiuj konstante elfosas oron el unu loko kaj portas ĝin al alia loko, kie ili sekrete enterigas ĝin, kaj eble jen la kialo ke nur ili mem scias kie trovi ĝin. La knomojn regis, dum la tempo pri kiu mi skribas, Reĝo nomata Kalikoto.

Reĝo Goso anticipis esti ĉasata de Ingo en lia magia boato, do li laŭeble plej rapidis, urĝante siajn kvardek remistojn plej forte labori nokte kaj tage.

Ĝojige al li li ne estis atingita, sed surteriĝis sur la sabla plaĝo de la Raduloj la matenon de la oka tago.

La kvardek remistoj lasiĝis kun la boato, dum Reĝino Koro kaj Reĝo Goso, kun siaj reĝaj kaptitoj, kiuj estis ankoraŭ ĉenitaj, komencis la veturon al la Reĝo de la Knomoj.

Post nelonge ili pasis la sablojn kaj atingis la rokan landon apartenantan al la knomoj, sed ili ankoraŭ estis longan distancon for de la enirejo al la subteraj kavernoj en kiuj loĝas la Reĝo de la Knomoj. Estis obskureta pado serpentumanta inter ŝtonoj kaj rokegoj, trans kiujn la marŝado estis tre malfacila, precipe ĉar la pado kondukis trans montetojn kiuj estis nur malgrandaj montoj, kaj poste laŭ krutaj kaj abruptaj deklivoj kie ĉia mispaŝo povus signifi rompitan kruron. Tial nur dum la dua tago de sia veturo ili grimpis duonvoje sur severa monto kaj trovis sin ĉe la enirejo de la kavernoj de la Reĝo de la Knomoj.

Je ilia alveno, la enirejo aspektis libera kaj negardata, sed Goso kaj Koro jam antaŭe estis tie, kaj ili estis tro saĝaj por provi eniri sen anonci sin, ĉar la koridoro al la kavernoj estis plena de kaptiloj kaj faliloj. Do Reĝo Goso staris senmove kaj kriis, kaj tuj ilin ekĉirkaŭis grupo de malrektaj knomoj, kiuj kvazaŭ saltis el la tero.

image-081

Unu el ili havis tre longajn orelojn kaj nomiĝis La Longorela Aŭdanto. Li diris: “Mi aŭdis vin venantaj frue ĉimatene.”

Alia havis okulojn kiuj rigardas diversdirekte je la sama tempo kaj estis kurioze helaj kaj penetremaj. Li povis transrigardi monteton aŭ ĉirkaŭ angulon kaj nomiĝis La Vidisto. Diris li: “Mi vidis vin venantaj hieraŭ.”

“Sekve,” diris Reĝo Goso, “eble Reĝo Kalikoto ekspektas nin.”

“Estas vere,” respondis alia Knomo, ĉirkaŭ kies kolo estis ora kolumo kaj kiu portis aron da oraj ŝlosiloj. “La potenca Reĝo de la Knomoj atendas vin, kaj ordonas ke vi sekvu min al lia ĉeestejo.”

Dirinte tion li gvidis en la kavernojn, kaj Goso kaj Koro sekvis, kuntrenante siajn lacajn kaptitojn, ĉar povra Reĝo Kitikuto kaj lia milda Reĝino devis porti, dum la tuta teda veturo, la sakojn da oro kaj juveloj kiuj estos uzitaj por subaĉeti la Reĝon de la Knomoj por ke li akceptu ilin kiel sklavojn.

Tra pluraj longaj koridoroj la gvidisto kondukis ilin kaj fine ili eniris malgrandan kavernon kiu estis bele ornamita kaj inkrustita per raraj juveloj kiuj flagris de ĉiu parto de la muro, planko kaj plafono.

Tiu estis atendejo por vizitantoj, kaj tie ilia gvidanto lasis ilin dum li iris informi Reĝon Kalikoton pri ilia alveno.

Post nelonge ili estis eskortitaj en grandan kupolhavan ĉambron, ĉizitan el la solida roko kaj tiom grandiozan ke ili ĉiuj – la Reĝo kaj Reĝino de Pingario kaj la Reĝo kaj la Reĝino de Regoso kaj Koregoso – enspiregis pro miro kaj kiel eble plej larĝe malfermis siajn okulojn.

En ebura trono sidis malgranda ronda viro kiu havis pintan barbon kaj hararon kiu leviĝis kaj fariĝis alta buklo sur la supro de lia kapo. Li estis vestita per silkaj roboj, riĉe broditaj, kiuj havis larĝajn butonojn el tajlitaj rubioj. Sur lia kapo estis diamanta krono kaj en sia mano li tenis oran sceptron kun granda juvelita globo ĉe unu finaĵo. Tiu estis Kalikoto, la Reĝo kaj reganto de ĉiuj knomoj. Li gestis per sia kapo sufiĉe afable al siaj vizitantoj kaj diris per gaja voĉo:

“Nu, Viaj Moŝtoj, kion mi povas fari por vi?”

“Mia deziro,” respondis Reĝo Goso, respektoplene, “estas meti en vian zorgon du kaptitojn, kiujn vi nun vidas antaŭ vi. Ili devas esti zorge gardataj, por malebligi ilian eskapon, ĉar ili havas la lertecon de vulpoj kaj ne estas fideblaj. Kompense por la komplezo kiun mi petas de vi, mi alportis al Via Moŝto valorajn donacojn de oro kaj valoregaj gemoj.”

“Tre bone,” diris Reĝo Kalikoto, kapjesante aprobon, ĉar kiel ĉiuj knomoj li amis trezorojn de oro kaj juveloj. “Sed kiuj estas la kaptitoj kiujn vi venigis ĉi tien, kaj kial vi metas ilin je mia dispono anstataŭ mem gardi ilin? Ili aspektas sufiĉe mildaj, mi certas.”

“La kaptitoj,” respondis Reĝo Goso, “estas la Reĝo kaj Reĝino de Pingario, malgranda insulo norde de ĉi tie. Ili estas tre fiintencaj personoj kaj venis al niaj insuloj Regoso kaj Koregoso por konkeri ilin kaj mortigi nian povran popolon. Ankaŭ ili intencis rabi de ni ĉiujn niajn riĉaĵojn, sed bonfortune ni povis venki kaj kapti ilin. Tamen ili havas filon kiu estas terura sorĉisto kaj kiu per magia arto penas trovi ĉi tiujn fiajn Reĝon kaj Reĝinon de Pingario, kaj liberigi ilin, por ke ili plu faru sian fiagadon. Tial, ĉar ni ne havas magion por defendi nin, ni alvenigis la kaptitojn al vi por ke vi sekure gardu ilin.”

“Via Moŝto,” ekparolis Reĝo Kitikuto, parolante al la Reĝo de la Knomoj tre indigne, “ne kredu tiun rakonton, mi petegas vin. La tuto estas mensogo!”

“Mi scias tion,” diris Kalikoto. “Tamen mi opinias ĝin lerta mensogo, ĉar ĝi estas teksita tute sen fadeno da vero. Tamen, tio ne estas mia afero. La fakto restas ke mia bona amiko Reĝo Goso deziras meti vin en miajn subterajn kavernojn, por ke vi ne povu eskapi. Kaj kial mi ne favoru lin per ĉi tiu komplezeto? Goso estas potenca Reĝo kaj potenca batalisto, sed via insulo Pingario estas dizerta kaj via popolo estas dissendita. En mia koro, Reĝo Kitikuto, mi simpatias kun vi, sed laŭ negocpolitiko ni la potencaj Reĝoj devas kune stari kaj treti la malfortajn sub niajn piedojn.”

Reĝon Kitikuton surprizis trovi la Reĝon de la Knomoj tiel klarparola kaj tiel bone informita, kaj li provis argumenti ke li kaj lia milda edzino ne meritas sian kruelan faton kaj ke estus pli saĝe ke Kalikoto alianciĝu kun ili ol kun la fia Reĝo de Regoso. Sed Kalikoto nur skuis sian kapon kaj ridetis, dirante:

“La fakto ke vi estas kaptito, mia povra Kitikuto, estas indiko ke vi estas malpli forta ol Reĝo Goso, kaj mi preferas trakti kun la fortuloj. Flanke,” li pludiris, turninte sin al la Reĝo de Regoso, “ĉu ĉi tiuj kaptitoj iel rilatas al la Lando Oz?”

image-082

“Kial vi demandas?” diris Goso.

“Ĉar mi ne nepre ne ofendu la Ozanojn,” estis la respondo. “Mi estas tre potenca, kiel vi scias, sed Ozma de Oz estas multe pli potenca ol mi; tial, se ĉi tiuj Reĝo kaj Reĝino de Pingario troviĝus protektataj de Ozma, mi neniel pritraktus ilin.”

“Mi certigas al Via Moŝto ke la kaptitoj neniel rilatas al la Ozanoj,” Goso hastis diri. Kaj Kitikuto, demandite, agnoskis ke tio estas vera.

“Sed kio pri tiu sorĉisto kiun vi menciis?” demandis la Reĝo de la Knomoj.

“Ho, li estas nur knabo; sed li estas tre feroca kaj obstina kaj lin helpas malgranda dika sorĉisto nomata Rinkitinko kaj parolanta kapro.”

“Oho! Parolanta kapro, ĉu? Tio certe sonas kiel magio; kaj ankaŭ sonas kiel la Lando Oz, kie ĉiuj bestoj parolas,” diris Kalikoto, kun dubema mieno.

Sed Reĝo Goso certigis al li ke la parolanta kapro neniam estis en Oz.

“Rilate al Rinkitinko, kiun vi nomas sorĉisto,” pludiris la Reĝo de la Knomoj, “li estas najbaro mia, sciu, sed ĉar ni estas apartigitaj unu de la alia de altaj montoj sub kiuj fluas tre forta rivero, mi ankoraŭ neniam renkontis Reĝon Rinkitinkon. Sed mi ja aŭdis pri li, kaj laŭ ĉiuj raportoj li estas gaja fripono, kaj plene sendanĝera. Tamen, malgraŭ viaj falsaj deklaroj kaj misdiroj, mi perlaboros la trezoron kiun vi portis al mi, per sekura gardado de viaj kaptitoj en miaj kavernoj.”

“Laborigu ilin,” konsilis Reĝino Koro. “Ili estas iom delikataj, kaj se vi laborigos ilin tio bele suferigos ilin.”

“Mi agos laŭ mia propra deziro pri tio,” diris la Reĝo de la Knomoj severe. “Kontentiĝu per la fakto ke mi konsentas sekurigi ilin.”

Ĉar la interkonsento estis tiel farita kaj finita, Kalikoto unue ekzamenis la oron kaj juvelojn kaj poste sendis ilin al sia reĝa magazeno, kiu estis tre plena de tia trezoro. Poste la kaptitoj estis forsenditaj estrate de la Knomo kun la ora kolumo kaj ŝlosiloj, kies nomo estis Kliko, kaj li eskortis ilin al malgranda kaverno kaj donis al ili bonan manĝon.

“Mi ŝlosos vian pordon,” diris Kliko, “do ne plu necesas ke vi portu tiujn pezajn ĉenojn.” Li tial forprenis la ĉenojn kaj lasis solaj Reĝon Kitikuton kaj lian Reĝinon. La unuan fojon post sia forportiĝo el Pingario fare de la Norduloj la bonaj Reĝo kaj Reĝino estis kune solaj kaj liberaj de ĉiuj ligiloj, kaj dum ili ĉirkaŭbrakis unu la alian ame kaj kunmiksis siajn larmojn pri sia malfeliĉa sorto ili ankaŭ estis dankemaj ke ili pasis el la estrado fare de la senkora Reĝo Goso en la pli mildan estradon fare de Reĝo Kalikoto. Ili ankoraŭ estis kaptitoj sed ili kredis ke ili estos pli feliĉaj en la subteraj kavernoj de la Knomoj ol en Regoso kaj Koregoso.

Intertempe, en la reĝa kaverno de la Reĝo granda festeno estis pretigita. Reĝo Goso kaj Reĝino Koro, triumfinte pri sia intrigo, estis tiom plaĉitaj ke ili gaje festenadis kun la gaja Reĝo de la Knomoj ĝis malfrua horo tiun nokton. Kaj la sekvan matenon, avertinte al Kalikoto ke li nenial liberigu la kaptitojn krom se ili ordonos tion, la Reĝo kaj Reĝino de Koregoso forlasis la kavernojn de la knomoj por reiri al la bordo de la oceano kie ili estis lasintaj sian boaton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.