La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21. La Sorĉisto Trovas Sorĉaĵon

image-097

Post kiam Kalikoto malsukcesis detrui siajn gastojn, kiel estas rakontite, la Reĝo de la Knomoj faris nenion pli por damaĝi ilin sed traktis ilin amikeme. Li rifuzis, tamen, permesi Ingon vidi siajn patron kaj patrinon, aŭ paroli kun ili, aŭ eĉ scii en kiu parto de la subteraj kavernoj ili estas enfermitaj.

“Vi kapablas protekti viajn vivojn kaj korpojn, mi senrezerve agnoskas tion,” diris Kalikoto; “sed mi firme kredas ke vi ne havas povon, ĉu magian ĉu alispecan, forpreni de mi la kaptitojn kiujn mi akceptis gardi por Reĝo Goso.”

Ingo rifuzis konsenti pri tio. Li firme decidis ne foriri el la kavernoj antaŭ ol liberigi siajn patron kaj patrinon, kvankam li ne tiutempe sciis kiel tio estus efektivigebla. Rilate al Rinkitinko, tiu gaja Reĝo estis bone manĝigata kaj havis bonan liton sur kiu dormi, do li ne maltrankvilis pri io ajn kaj ŝajne tute ne fervoris foriri.

Kalikoto kaj Rinkitinko okupadis sin per ĵetludo uzanta solidajn orajn ĵetaĵojn, sur la planko de la reĝa ĉambro, kaj Ingo kaj Bilbilo rigardis ilin, kiam Klik ekenkuris. Liaj haroj staris rekte pro ekscitiĝo, kaj li kriis ke la Sorĉisto de Oz kaj Doroteo proksimiĝas.

Kalikoto paliĝis aŭdante tiun nebonvenan informon kaj, lasante sian ludon, iris sidi en sia ebura trono kaj peni konjekti kio venigis tiujn timigajn vizitantojn al lia regno.

“Kiu estas Doroteo?” demandis Ingo.

“Ŝi estas knabineto kiu iam loĝis en Kansas,” respondis Klik tremante, “sed ŝi nun loĝas en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo kaj estas Princino de Oz – tio signifas ke ŝi estas terura malamiko por ni.”

“Ĉu ŝi malamas la knomojn?” demandis la knabo.

“Ne pro tio,” diris Reĝo Kalikoto, ĝemante, “sed ŝi insistas ke la knomoj estu boneculoj, kio estas kontraŭ ilia naturo. Doroteo koleriĝas se mi faras ion ajn eĉ iomete fian, kaj penas ĉesigi min, kaj nature tio mizerigas min. Mi ne povas konjekti kial ŝi ĝuste nun venas, ĉar mi lastatempe kondutas tre bone. Kaj rilate al tiu Sorĉisto de Oz, li estas plenplena de magio kiun mi ne povas superi, ĉar li lernis ĝin de Glinda, kiu estas la plej potenca sorĉistino en la mondo. Ve al mi! Kial Doroteo kaj la Sorĉisto ne restis en Oz, kie ili devus esti?”

Ingo kaj Rinkitinko aŭskultis tion tre ĝoje, ĉar tuj ilin trafis la ideo pledi al Doroteo ke ŝi helpu ilin.

Eĉ Bilbilo atentigis siajn orelojn aŭdante mencion pri la Sorĉisto de Oz, kaj la kapro ŝajnis malpli malafabla, kaj multe pli pensema ol kutime.

Kelkajn minutojn poste knomo venis diri ke Doroteo kaj la Sorĉisto estas venintaj kaj postulas eniri, do Klik sendiĝis konduki ilin antaŭ la Reĝon de la Knomoj.

Tuj kiam ŝi envenis la knabineto kuris al la knaba Princo kaj prenis ambaŭ liajn manojn.

“Ho, Ingo!” ŝi kriis, “tiom ĝojigas min trovi vin viva kaj bonstata.”

Ingon surprizis tiom varma saluto. Profunde riverencante li diris:

“Mi kredas ke ni ne antaŭe renkontiĝis, Princino.”

“Vi ja pravas,” respondis Doroteo, “sed mi scias ĉion pri vi kaj mi venis helpi vin kaj Reĝon Rinkitinkon eskapi el viaj problemoj.” Post tio ŝi turnis sin al la Reĝo de la Knomoj: “Vi devus honti, Reĝo Kalikoto, tiel fie traktinte honestan Princon kaj honestan Reĝon.”

“Mi neniel damaĝis ilin,” plendaĉis Kalikoto, tremante dum ŝiaj okuloj flagris al li.

“Ne; sed vi penis, kaj tio estas egale fia se ne pli,” diris Doroteo, kiu estis tre indigna. “Kaj nun mi volas ke vi venigu la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario, tujtuje!”

“Mi rifuzas,” diris Kalikoto.

“Jes ja!” kriis Dorteo, piedbatante la plankon pro li. “Mi malpermesas plu malfeliĉigi tiujn povrulojn, nek apartigi ilin de ilia fileto. Ĉar estas aĉege, Kalikoto, kaj mi miras pro vi. Vi nepre estas pli fia ol mi supozis.”

“Mi ne povas, Doroteo,” diris la Reĝo de la Knomoj, preskaŭ plorante pro senesperiĝo. “Mi promesis al Reĝo Goso ke mi gardos ilin kaptitaj. Vi ne petus min rompi mian promeson, ĉu?”

image-098

“Reĝo Goso estis rabisto kaj krimulo,” ŝi diris, “kaj eble vi ne scias ke marŝtormo detruis lian boaton, dum li reiris al Regoso, kaj ke kaj li kaj Reĝino Koro dronis.”

“Jadi!” kriis Kalikoto. “Ĉu vere?”

“Mi vidis tion en la Libro de Arkivoj de Glinda,” diris Doroteo. “Do nun alpaŝigu la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario tujtujege.”

“Ne,” persistis la kontraŭema Reĝo de la Knomoj, kapneante, “mi rifuzas. Petu ion alian kaj mi penos kontentigi vin, sed mi ne povas permesi ke ĉi tiuj amikaj malamikoj triumfu min.”

“Tiukaze,” diris Doroteo, komencante depreni la kovrilon de sia korbo, “mi montros al vi kelkajn ovojn.”

“Ovoj!” kriegis la Reĝo de la Knomoj, teruroplene.

“Ĉu vi havas ovojn en tiu korbo?”

“Dekduon da ili,” respondis Doroteo.

“Do restigu ilin tie – mi petas – mi petegas! – kaj mi faros kion ajn vi ordonas,” pledis Kalikoto, kaj liaj dentoj kunklakadis tiom ke li apenaŭ povis paroli.

“Alvenigu la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario,” diris Doroteo.

“Agu, Klik,” ordonis la Reĝo de la Knomoj, kaj Klik forkuris tre rapide, ĉar li preskaŭ tiom timis kiom lia mastro.

Estis kortuŝa sceno kiam la misfortunaj Reĝo kaj Reĝino de Pingario eniris la ĉambron kaj plorante kaj larmante pro ĝojo ĉirkaŭbrakis sian bravan kaj aventureman filon. Ĉiuj aliaj staris silente ĝis la salutoj kaj kisoj estis interŝanĝitaj kaj Ingo rakontis al siaj gepatroj kelkvorte pri siaj vanaj klopodoj savi ilin kaj kiel Princino Doroteo fine venis helpi lin.

Post tio Reĝo Kitikuto premis la manojn de sia amiko Reĝo Rinkitinko kaj dankis lin pro lia lojala subteno al lia filo Ingo, kaj Reĝino Gario kisis la frunton de malgranda Doroteo kaj benis ŝin pro reliberigi ŝian edzon kaj ŝin.

La Sorĉisto staradis apud Bilbilo la kapro kaj nun surprizis lin aŭdi la beston diri:

“Ĝojoplena rekuniĝo, ĉu ne? Sed enuigas min vidi plenkreskintojn plori kvazaŭ infanoj.”

“Oho!” kriis la Sorĉisto. “Kiel estas, S-ro Kapro, ke vi, kiu neniam estis en la Lando Oz, kapablas paroli?”

“Jen mia afero,” respondis Bilbilo malafablatone.

La Sorĉisto klinis sin kaj rigardis fikse en la okulojn de la besto. Post tio li diris, ĝemante kompate, “mi vidas; vi estas sorĉita. Efektive, mi kredas vin Princo Bobo de Bobolando.”

Bilbilo ne respondis sed falklinis sian kapon kvazaŭ honte.

“Jen grava trovo,” diris la Sorĉisto, parolante al Doroteo kaj la aliaj en la grupo. “Antaŭ multaj jaroj kruela magiisto transformis la bravan Princon de Bobolando en parolantan kapron, kaj la kapro, hontante pro sia stato, forkuris kaj neniam revidiĝis en Bobolando, kiu estas lando tre sude de ĉi tie sed bordanta la Mortigan Dezerton, kontraŭpozicie al la Lando Oz. Mi aŭdis tiun rakonton antaŭ longe kaj scias ke oni diligente serĉis la sorĉitan Princon, senrezulte. Sed mi estas tute certa ke, en la besto kiun vi nomas Bilbilo, mi trovis la malfeliĉan Princon de Bobolando.”

“Jadi, Bilbilo,” diris Rinkitinko, “kial vi neniam diris tion al mi?”

“Kiel utilus?” demandis Bilbilo nelaŭtavoĉe kaj ankoraŭ rifuzante suprenrigardi.

“Utilus?” ripetis Rinkitinko, perplekse.

“Jes, jen la ĉefproblemo,” diris la Sorĉisto. “Tiu estas unu el la plej fortaj sorĉoj iam efektivigitaj, kaj la magiisto jam mortis kaj la sekreto de la antidota sorĉo estas perdita. Eĉ mi, malgraŭ mia tuta lerto, ne povas redoni al Princo Bobo lian normalan formon. Sed mi opinias ke Glinda eble povus fari tion kaj se vi ĉiuj reiros kun Doroteo kaj mi al la Lando Oz, kie Ozma bonvenigos vin, mi petos Glindan provi rompi tiun sorĉaĵon.”

image-099

Pri tio ili volonte konsentis, ĉar al ĉiuj estis bonvena la oportuno viziti la faman Landon Oz. Do ili adiaŭis Reĝon Kalikoton, kiun Doroteo avertis deteni sin de fio se eble, kaj la tuta grupo reiris per la Magia Tapiŝo al la Lando Oz. Ili tre plenigis la Ruĝan Ĉaregon, kiu ankoraŭ atendis ilin; sed la Segĉevalon tio ne ĝenis kaj per mirinda rapido li tiris ilin sekure al la Smeralda Urbo.

image-100


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.