La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5. La Tri Perloj

image-029

Post kiam Reĝo Rinkitinko kaj Princo Ingo banis sin en la maro kaj manĝis simplan matenmanĝon, ili komencis demandi al si kion ili povos fari por plibonigi sian staton.

“La povraj Gilgadanoj,” diris Rinkitinko gaje, “tre malverŝajne iam denove vidos sian Reĝon mem, ĉar miaj boato kaj remistoj estas for kun ĉio alia. Ni frontu la fakton ke ni estas enkarcerigitaj por la resto de nia vivo sur ĉi tiu insulo, kaj ke niaj vivoj estos kurtaj krom se ni povos akiri pli da manĝaĵoj ol kiom estas en ĉi tiu malgranda sako.”

“Mi ne mortmalsatos, ĉar mi povas manĝi herbon,” komentis la kapro per plezuresprima tono – aŭ tono tiel plezuresprima kiom Bilbilo povis fari.

“Vere, tute vere,” diris la Reĝo. Poste li aspektis pensema dum momento kaj turninte sin al Ingo li demandis: “Ĉu vi opinias, Princo, ke se nepre necese, ni povos manĝi Bilbilon?”

La kapro ĝemis kaj riproĉe rigardis sian mastron dum li diris:

“Monstro! Ĉu vi, vere, manĝus vian malnovan amikon kaj serviston?”

“Ne se mi povus eviti tion, Bilbilo,” respondis la Reĝo afable. “Vi estus rimarkinde malmola manĝaĵo, kaj miaj dentoj ne estas tiel fortikaj kiel antaŭe.”

Dum tiu konversacio okazis Ingo subite memoris la tri perlojn kiujn lia patro iam kaŝis sub la kahelitan plankon de la bankedhalo. Sendube Reĝo Kitikuto estis tiel subite surprizita de la invadantoj ke li trovis nenian oportunon preni la perlojn, ĉar alie la ferocaj batalistoj estus venkitaj kaj forpelitaj el Pingario. Do ili sendube plu estas en sia kaŝloko, kaj Ingo kredis ke ili montriĝos granda helpo por li kaj liaj kamaradoj dum ĉi tiu horo de bezono. Sed la palaco estis amaso da ruinoj; eble li nun ne povos trovi la lokon kie la perloj estis kaŝitaj.

Li diris nenion pri tio al Rinkitinko, memorante ke lia patro ordonis ke li gardu la sekreton de la perloj kaj iliaj magiaj fortoj. Malgraŭe, la penso ke li povos akiri la mirindajn trezorojn de siaj prapatroj donis al la knabo novan esperon.

Li stariĝis kaj diris al la Reĝo:

“Ni reiru al la alia ekstremo de Pingario. Estas pli plaĉe ol ĉi tie malgraŭ la pereo de la palaco de mia patro. Kaj tie, se ie ajn, ni povos trovi metodon eliri niajn problemojn.”

Tiu propono akiris aprobon fare de Rinkitinko kaj la grupeto tuj komencis sian reiron. Ĉar ne estis bezono halti survoje, ili atingis la grandan ekstremon de la insulo ĉirkaŭ la tagmezo kaj tuj komencis traserĉi la ruinojn de la palaco.

Ili trovis, kontentige al si, ke unu ĉambro ĉe la malsupro de turo estis ankoraŭ loĝebla, kvankam la tegmento estis rompita kaj la loko estis iomete kovrita de ŝtonoj. La Reĝo estis, laŭ sia diro, tro dika por forte labori, do li sidiĝis sur blokon de marmoro kaj rigardis dum Ingo purigis la ĉambron de ĝia rubo.

Farinte tion, la knabo traserĉis la ruinojn ĝis li trovis tabureton kaj fotelon kiuj ne estis rompitaj ĝis neuzebleco. Iom da litkovraĵoj kaj matraso ankaŭ troviĝis, do je la noktiĝo la ĉambreto jam estis tre komforta.

La sekvan matenon, dum Rinkitinko ankoraŭ profunde dormis kaj Bilbilo okupadis sin per manĝado de la roskovrita herbo kiu kreskis laŭ la bordo, Princo Ingo komencis traserĉi la falintajn amasojn da marmoro por trovi la lokon kie antaŭe estis la reĝa bankedhalo. Grimpinte trans la ruinojn dum kelka tempo li atingis platan lokon kiun li rekonis, per la kahela planko kaj la rompitaj mebloj dismetitaj, kiel la grandan halon kiun li serĉas. Sed en la centro de la planko, rekte super la punkto kie kaŝiĝis la perloj, kuŝis pluraj grandaj kaj pezaj marmoraj blokoj, kiuj estis ŝiritaj el la diserigitaj muroj.

Tiu misfortuna trovo dum kelka tempo senkuraĝigis la knabon, kiu komprenis kiom senhelpa li estas por forigi tiel vastajn obstaklojn; sed estis tiel grave akiri la perlojn ke li ne kuraĝis cedi al senesperiĝo antaŭ ol ĉia homa peno estos farita, do li sidigis sin por pripensi la aferon tre zorge.

Intertempe Rinkitinko ellitiĝis kaj marŝis sur la gazonon, kie li trovis Bilbilon kuŝanta kontente sur la herbo.

“Kie estas Ingo?” demandis Rinkitinko, frotante siajn okulojn per siaj fingrartikoj ĉar ilia vido estis malklarigita de tro da dormo.

“Ne demandu min,” diris la kapro, maĉante tre kontente remaĉaĵon el dolĉaj herboj.

“Bilbilo,” diris la Reĝo, kaŭrante apud la kapro kaj apogante sian dikan mentonon per siaj manoj kaj siajn kubutojn per siaj genuoj, “permesu ke mi konfidu al vi la fakton ke mi estas tedita kaj bezonas distron. Mia bona amiko Kitikuto estas forŝtelita de la barbaroj kaj prenita forde mi, do estas neniu kiu povas inteligente konversaciadi kun mi. Mi estas la Reĝo kaj vi estas la kapro. Bonvolu rakonti al mi.”

“Ne,” diris Bilbilo, sulkante la frunton, ĉar la vizaĝo de kapro estas tre esprimkapabla.

“Se vi rifuzos, mi estos eĉ pli malfeliĉa, kaj mi scias ke via humoro estas tro dolĉa por permesi tion.

Rakontu al mi, Bilbilo.”

La kapro rigardis lin kun malestima esprimo. Diris li:

“Oni supozus ke vi estas nur kvarjaraĝa, Rinkitinko!

Sed jen – mi obeos vian ordonon. Aŭskultu atente, kaj la rakonto eblos helpos vin – kvankam mi dubas ke vi komprenos ĝian signifon.”

“Mi estas certa ke la rakonto helpos min,” deklaris la Reĝo, kies okuloj scintiladis.

“Foje,” komencis la kapro.

“Kiam, Bilbilo?” demandis la Reĝo leĝere.

“Ne interrompu; estas malĝentile. Foje estis Reĝo kun kavo en sia kapo, kie kutime oni havas cerbon, kaj – ”

“Ĉu la rakonto estas vera, Bilbilo?”

“Kaj la Reĝo kun kava kapo povis babiladi vortojn, kiuj ne havis sencon, kaj ridi sencerbe pro sensencaĵoj. Tiu parto de la rakonto estas sufiĉe vera, Rinkitinko.”

“Do daŭrigu la rakonton, dolĉa Bilbilo. Tamen estas malfacile kredi ke Reĝo povus esti sencerba – krom se, kompreneble, li pruvus tion per la fakto ke li posedas parolantan kapron.”

Bilbilo gapis lin kolere dum plena minuto, silente.

Post tio li daŭrigis sian rakonton:

“Tiu vakkapa viro estis akcidente Reĝo, ĉar li naskiĝis reĝa. Ankaŭ la reĝo estis vakkapa pro la sama akcidento, ĉar li naskiĝis sencerba.”

“Povrulo!” komentis la Reĝo. “Ĉu li posedis parolantan kapron?”

“Jes ja,” respondis Bilbilo.

“Do li eraris, efektive, pro sia naskiĝo mem. Ĉikik-ik-ik, u, hu!” ridis Rinkitinko, dum lia dika korpo skuiĝis pro amuziĝo. “Sed estas malfacile deteni sin de naskiĝo; ne eblas protesti, ĉu ne, Bilbilo?”

“Kiu do rakontas, mi volas scii,” tre kolere diris la kapro.

“Demandu al cerbohavulo, mia knabo; certe mi mem ne povas respondi,” respondis la Reĝo, ekridegante gaje denove.

Bilbilo surhufiĝis kaj formarŝis digne, lasante Rinkitinkon denove ridadi pro la amara mieno de la vizaĝo de la besto.

“Ho, Bilbilo, vi kaŭzos mian morton iutage – nepre vi kaŭzos!” anhelegis la Reĝo, elprenante sian puntan poŝtukon por viŝi siajn okulojn; ĉar, kiel ofte, li ridis ĝis fluis larmoj.

Bilbilo estis profunde ĉagrenita kaj rifuzis eĉ turni sian kapon por rigardi sian mastron. Por eskapi de Rinkitinko li vagis inter la ruinoj de la palaco, kie li trovis Princon Ingon.

“Bonan matenon, Bilbilo,” diris la knabo. “Mi planis trovi vin, por konsulti vin pri grava afero. Se vi bonvolos reiri kun mi mi certas ke via bona juĝkapablo estos granda helpo.”

La koleran kapron tre trankviligis la respektoplena tono per kiu la knabo parolis al li, sed li tuj demandis:

“Ĉu vi ankaŭ konsultos tiun vakkapan Reĝon tie?”

“Mi bedaŭras aŭdi vin paroli pri via afabla mastro tiel,” diris la knabo serioze. “Ĉiuj homoj meritas respekton, ĉar ili estas la plej altaspecaj vivantoj, kaj Reĝoj meritas pli da respekto ol aliaj, ĉar ili estas postenigitaj regi multajn homojn.”

“Tamen,” diris Bilbilo plene konvinkite, “la kapo de Rinkitinko estas certe sencerba.”

“Tion mi malvolonte kredus,” insistis Ingo. “Sed ĉiuokaze lia koro estas afabla kaj milda kaj tio estas pli bona ol saĝeco. Li estas gaja malgraŭ misfortunoj kiuj plorigus aliulojn kaj li neniam diras malafablajn vortojn kiuj vundas la sentojn de liaj amikoj.”

“Tamen,” grumblis Bilbilo, “li estas – ”

“Ni forgesu ĉion escepte de lia bona naturo, kiu metas novan koron en nin kiam ni malfeliĉas,” konsilis la knabo.

“Sed li estas – ”

“Bonvolu veni kun mi,” interrompis Ingo, “ĉar la afero pri kiu mi volas paroli estas tre grava.”

Bilbilo sekvis lin, kvankam la knabo ankoraŭ aŭdis la kapron murmuradi ke la Reĝo ne havas cerbon.

Rinkitinko, vidante ilin eniri la ruinojn, ankaŭ sekvis, kaj atinginte ilin petis sian matenmanĝon.

Ingo malfermis la sakon da manĝaĵoj kaj dum li kaj la Reĝo manĝis la knabo diris:

“Se mi povus trovi metodon forpreni kelkajn el la blokoj de marmoro kiuj falis en la bankedhalon, mi kredas ke mi povus trovi rimedon per kiu ni povus eskapi de ĉi tiu senhava insulo.”

“Do,” murmuris Rinkitinko, per buŝo plena, “ni movu la blokojn de marmoro.”

“Sed kiel?” demandis Princo Ingo. “Ili estas pezegaj.”

“Ha, jes, kiel?” respondis la Reĝo, ŝmacante kontente per siaj lipoj. “Jen serioza demando. Sed – mi scias! Ni vidu kion diras pri tio mia fama pergameno.” Li viŝis siajn fingrojn per tuko kaj poste, preninte la rulaĵon el poŝo interne de sia brodita bluzo, li malrulis ĝin kaj laŭtlegis la ĉisekvantajn vortojn: “‘Neniam tretu sur la piedfingrojn de alia persono.’”

La kapro elspiris brue kaj malestime tra sia nazo; Ingo silentis; la Reĝo rigardis de unu al la alia demandeme.

“Jen precize la solvo!” deklaris Rinkitinko.

“Tute certe,” diris Bilbilo malestime, “ĝi informas nin precize kiel movi la blokojn de marmoro.”

“Ho, ĉu?” respondis la Reĝo, kaj post tio dum momento li frotis la supron de sia kalva kapo perplekse. La sekvan momenton li ekridis gajege. La kapro rigardis Ingon kaj ĝemis.

“Kion mi diris al vi?” demandis la besto. “Ĉu mi pravis aŭ malpravis?”

“Ĉi tiu rulaĵo,” diris Rinkitinko, “vere estas majstroverko. Ĝia konsilo ege valoras. ‘Neniam tretu sur la piedfingrojn de alia persono.’ Ni pripensu tion. La konkludo estas ke ni tretu sur niaj propraj piedfingroj, kiuj doniĝis al ni tiucele. Tial, se mi paŝus sur la piedfingrojn de alia persono, mi estus la alia persono. Hu, hu, hu! – la alia persono – hi, hi, hik-kik-ik! Amuze, ĉu ne?”

“Ĉu mi ne diris – ” komencis Bilbilo.

“Ne gravas kion vi diris, mia knabo,” muĝis la Reĝo. “Neniu stultulo povus solvi tion tiel bele kiel mi mem.”

“Ni ankoraŭ devas decidi kiel forpreni la blokojn de marmoro,” sugestis Ingo maltrankvile.

“Ligu ŝnuregon al ili kaj tiru,” diris Bilbilo. “Ne plu atentu Rinkitinkon, ĉar li ne estas pli saĝa ol la persono kiu verkis tiun sencerban rulaĵon. Nur alportu ŝnuregon, kaj ni ligos Rinkitinkon al unu ĝia finaĵo kiel pezaĵon kaj mi helpos vin tiri.”

“Dankon, Bilbilo,” respondis la knabo. “Mi alportos ŝnuregon tuj.”

Bilbilo trovis ke estas malfacile rampi trans la ruinojn al la planko de la bankedhalo, sed malmultajn lokojn kapro ne povas atingi kiam ĝi penas, do Bilbilo fine sukcesis, kaj eĉ dika malgranda Rinkitinko fine partoprenis kun ili, kvankam multe senspire.

Ingo ligis unu finaĵon de la ŝnurego ĉirkaŭ blokon de marmoro kaj poste faris maŝon alifinaĵe por ĉirkaŭiri la kapon de Bilbilo. Kiam ĉio estis preta la knabo prenis la ŝnuregon kaj helpis la kapron tiri; tamen, malgraŭ sia penado, la giganta bloko ne moviĝis el sia loko. Vidante tion, Reĝo Rinkitinko antaŭeniris kaj komencis helpi, kaj la pezo de lia korpo devigis la pezan marmoron gliti unu-du metrojn for de sia kuŝejo.

Sed la laboro estis malfacila kaj ili ĉiuj devis longe ripozi antaŭ ol entrepreni movi la sekvan blokon.

“Agnosku, Bilbilo,” diris la Reĝo, “ke mi iom utilas en la mondo.”

“Via pezo multe helpis,” agnoskis la kapro, “sed se via kapo estus tiel plena kiel via stomako la tasko estus eĉ pli facila.”

Kiam Ingo preparis ligi la ŝnuregon duafoje li ĝoje trovis ke se ili movos unu plian blokon de marmoro li povos malkovri la kahelon kun la sekreta risorto.

image-030

Do la trio tiris per nova energio kaj ĝojige la bloko moviĝis kaj ruliĝis sur sian flankon, lasante Ingan libera depreni la trezoron laŭplaĉe.

Sed la knabo tute ne intencis lasi Bilbilon kaj la Reĝon partopreni en la sekreto de la reĝaj trezoroj de Pingario; do, kvankam kaj la kapro kaj ĝia mastro postulis scii kial ili devis movi la marmorajn blokojn kaj kiel tio helpos, Ingo petis ilin atendi ĝis la sekva mateno, kiam li esperis kontentigi ilin ke ilia laborego ne estis vana.

image-031

Malmulte fidante tiun promeson de nura knabo, la kapro grumblis kaj la Reĝo ridis; sed Ingo ne atentis iliajn mokojn kaj ekkomencis labori preparante fiŝkaptan stangon, kun ŝnuro kaj hoko. Dum la posttagmezo li vadis al kelkaj rokoj proksimaj al la bordo kaj atendis pacience ĝis kapti sufiĉajn perkojn por iliaj vesper- kaj maten-manĝoj.

“Ha,” diris Rinkitinko, rigardante la belan kaptaĵon kiam Ingo revenis al la bordo; “ili bonege gustos kuirite; sed ĉu vi scipovas kuiri ilin?”

“Ne,” estis la respondo. “Mi ofte kaptis fiŝojn sed neniam kuiris ilin. Eble Via Moŝto komprenas la kuirarton.”

“Kuiro kaj moŝteco estas du apartaj aferoj,” ridis la malgranda Reĝo. “Mi ne povus kuiri fiŝon eĉ se tio savus min de morto pro malsato.”

“Rilate al mi,” diris Bilbilo, “mi neniam manĝas fiŝojn, sed mi povas informi kiel kuiri ilin, ĉar mi ofte rigardis dum la kuiristoj en la palaco laboris.” Do, per la helpo de la kapro, la knabo kaj la Reĝo sukcesis prepari kaj kuiri la fiŝojn, kaj post tio manĝis ilin bonapetite.

Tiun nokton, kiam Rinkitinko kaj Bilbilo ambaŭ profunde dormis, Ingo kaŝe marŝis senbrue tra la lunlumo al la senpersona bankedhalo. Tie, surgenuiĝinte, li tuŝis la sekretan risorton kiel instruis al li lia patro kaj ĝojige al li la kahelo subiris kaj malkaŝis la aperturon. Imagu kiel la koro de la knabo bategis pro ekscitiĝo dum li malrapide puŝis sian manon en la kavaĵon kaj ĉirkaŭpalpis por trovi ĉu la valoregaj perloj ankoraŭ restas tie. Post momento liaj fingroj tuŝis la silkan sakon kaj, sen paŭzi por fermi la niĉon, li premis la trezoron kontraŭ sian bruston kaj kuris en la lunlumon por ekzameni ĝin. Atinginte lumoplenan lokon li komencis malfermi la sakon, sed li rimarkis Bilbilon kuŝantan sur la apuda herbo. Do, tremante pro timo vidiĝi, li kuris al alia loko, kaj kiam li paŭzis li aŭdis Rinkitinkon ronkadi vigle.

Denove li fuĝis kaj sekvis vojeton al la marbordo, kie li kaŭris sub dekliveto kaj komencis malfermi la ŝnurojn kiuj ligis la buŝon de la sako. Sed nun nova timo atakis lin.

“Se la perloj glitus de mia mano,” li pensis, “kaj ruliĝus en la akvon, mi eble perdus ilin por ĉiam. Mi nepru trovu pli sendanĝeran lokon.”

Tien kaj tien li vagis, ankoraŭ firme tenante la silkan sakon per ambaŭ manoj, kaj fine li iris al la arbareto kaj grimpis en la altan arbon kie li estis farinta siajn platformon kaj sidejon. Sed tie estis plene mallume, do li trovis ke necesos sidi pacience ĝis la mateno antaŭ ol li kuraĝos tuŝi la perlojn. Dum tiuj horoj da atendado li havis tempon por pripensado kaj li riproĉis sin pro sia multa timo posedi la trezorojn de sia patro.

“Tiuj perloj apartenas al nia familio jam de generacioj,” li pensis, “tamen ankoraŭ neniu perdis ilin. Se mi simple atente zorgos mi certe ne bezonos timi pri ilia sekureco.”

Kiam tagiĝis kaj li povis klare vidi, Ingo malfermis la sakon kaj elprenis la Bluan Perlon. Ne eblis ke aliaj vidos lin, do li uzis iom da tempo ekzamenante ĝin mire, dirante al si: “Ĉi tiu donos al mi forton.”

Depreninte sian dekstran ŝuon li metis la Bluan Perlon en ĝin, kaj puŝis ĝin en la pintan piedfingrejon. Post tio li ŝiris pecon de sia poŝtuko kaj puŝis ĝin en la ŝuon por teni la perlon en tiu loko. La ŝuoj de Ingo estis longaj kaj pintaj, samkiel ĉiuj ŝuoj uzataj en Pingario, kaj la pintoj kurbiĝis supren, tiel ke estis granda vaka spaco preter la loko kiun atingis la piedfingroj de la knabo kiam la ŝuo estis sur lia piedo.

Surmetinte la ŝuon kaj liginte la laĉojn li malfermis la sakon kaj elprenis la Palruĝan Perlon. “Ĉi tiu protektos min kontraŭ danĝero,” diris Ingo, kaj depreninte la ŝuon de sia maldekstra piedo li zorge metis la perlon en la vakan piedfingrejon. Tiun ankaŭ li sekurigis en tiu loko per strio ŝirita el la poŝtuko.

image-032

Surmetinte la duan ŝuon kaj laĉinte ĝin, la knabo tiris el la silka sako la trian perlon – tiun kiu estis purblanka – kaj tenante ĝin apud sia orelo li demandis:

“Ĉu vi bonvolos konsili al mi kion fari, dum ĉi tiu mia horo de misfortuno?”

Klare la voĉeto de la perlo respondis:

“Mi konsilas ke vi iru al la Insuloj Regoso kaj Koregoso, kie vi povos liberigi viajn sklavigitajn gepatrojn.”

“Kiel mi povus fari tion?” kriis Princo Ingo, kiun mirigis aŭdi tian konsilon.

“Hodiaŭ nokte,” parolis la voĉo de la perlo, “estos ŝtormo, kaj en la mateno boato drivos sur la bordon. Prenu tiun boaton kaj remu al Regoso kaj Koregoso.”

“Kiel mi, febla knabo, tiros la boaton tiel distancen?” li demandis, dubante la eblecon.

“La Blua Perlo donos al vi forton,” estis la respondo.

“Sed eble mia boato rompiĝos kaj mi dronos antaŭ ol atingi Regoson kaj Koregoson,” protestis la knabo.

“La Palruĝa Perlo protektos vin kontraŭ damaĝo,” murmuris la voĉo, softa kaj nelaŭta sed tute klara.

“Do mi agos laŭ via konsilo,” deklaris Ingo, parolante firme ĉar tiu promeso donis al li kuraĝon, kaj dum li forprenis la perlon de sia orelo ĝi flustris:

“Kiu estas saĝa kaj sentima, tiu nepre sukcesos.”

Remetinte la Blankan Perlon en la fundon de la silka sako, Ingo ligis ĝin sekure ĉirkaŭ sian kolon kaj butonumis sian talion super ĝi por kaŝi la trezoron de ĉiuj rigardantaj okuloj. Post tio li nerapide grimpis de la arbo kaj reiris al la ĉambro kie ankoraŭ dormas Reĝo Rinkitinko.

La kapro manĝetadis sur la herbo sed aspektis malafabla kaj kolerema. Kiam la knabo diris bonan matenon, dum li pasis, Bilbilo faris tute nenian respondon. Dum Ingo eniris la ĉambron la Reĝo vekiĝis kaj demandis:

“Kio estas tiu mistera sekreto via? Mi sonĝadis pri ĝi, kaj mi ankoraŭ ne reakiris mian spiradon post la tiregado al tiuj pezaj blokoj. Diru al mi la sekreton.”

“Sekreto konigita ne plu estas sekreto,” respondis Ingo, ridante. “Krome, temas pri familia sekreto, kiun decas ke mi gardu al mi mem. Sed mi povas diri al vi almenaŭ unu aferon: Ni foriros de la insulo morgaŭ matene.”

La Reĝo aspektis perpleksa pro tiu deklaro.

“Mi ne estas kapabla naĝanto,” diris li, “kaj, kvankam mi estas sufiĉe dika por flosi sur la surfaco de la akvo, mi nur balanciĝus kaj tute nenien atingus.”

“Ni ne naĝos, sed rajdos komforte en boato,” promesis Ingo.

“Ne estas boato sur ĉi tiu insulo!” deklaris Rinkitinko, rigardante la knabon miroplene.

“Vere,” diris Ingo. “Sed boato venos al ni matene.”

Li parolis certecoplene, ĉar li plene fidis la promeson de la Blanka Perlo; sed Rinkitinko, kiu sciis nenion pri la tri eksterordinaraj juveloj, komencis timi ke la malgranda Princo freneziĝis pro malfeliĉo kaj misfortuno.

Pro tio la Reĝo ne plu demandis al la knabo sed provis gajigi lin rakontante al li spritaĵojn. Li mem ridis pro ĉiuj rakontetoj, laŭ sia gaja maniero, kaj Ingo partoprenis libere en la ridado ĉar lian koron senpezigis la espero savi siajn karajn gepatrojn. Ne post la atako al Pingario fare de la ferocaj batalistoj la knabo estis tiel esperoplena kaj feliĉa.

Dum Rinkitinko rajdis sur la dorso de Bilbilo, la trio trairis la insulon kaj trovis en la centra parto kelkajn arbustojn kaj arbojn sur kiuj estis maturaj fruktoj. Ili kolektis ilin libere, ĉar – escepte de la fiŝoj kaptitaj de Ingo – ili estis ilia sola manĝaĵo, kaj ju malpli ili havis, des pli ŝajnis grandiĝi la apetito de Rinktinko.

“Mi neniam estas pli feliĉa,” diris li ĝemante, “ol kiam mi manĝas.”

Ĉirkaŭ la vesperiĝo la ĉielo nubiĝis kaj baldaŭ granda ŝtormo ekfuriozis. Princo Ingo kaj Reĝo Rinkitinko rifuĝis en la protektanta ĉambro kiun ili pretigis kaj tie Bilbilo ankaŭ kunestis. La kapron kaj la Reĝon iom ĝenis la violenteco de la ŝtormo, sed Ingon ĝi ne ĝenis, ĉar lin plaĉis tiu pruvo ke la Blanka Perlo estas fidinda.

Dum la tuta nokto la vento kriegis ĉirkaŭ la insulo; tondro ruliĝis, fulmo ekbrilis kaj pluvo torente falis. Sed jam je la mateniĝo la ŝtormo ĉesis kaj kiam la suno leviĝis neniu spuro de la tempesto restis escepte de kelkaj falintaj arboj.

image-033


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.