La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2. La Alveno de Reĝo Rinkitinko

image-017

Kelkajn tagojn poste, dum hela sunoplena mateno kiam la venteto blovis milde kaj dolĉe de la oceano kaj la arboj skuis siajn foliŝarĝitajn branĉojn, la Reĝa Gardisto, kies tasko estis patroli la bordon, venis kurante al la Reĝo kun informo ke nekonata boato proksimiĝas al la insulo.

Unue la Reĝo multe timis kaj ekpaŝis cele la kaŝitajn perlojn, sed la sekvan momenton li pensis ke unu boato, eĉ se plena de malamikoj, ne povus damaĝi lin, do li bridis sian timon kaj marŝis al la plaĝo por trovi kiuj estas la fremduloj. Multaj el la viroj de Pingario ankaŭ kunvenis tie, kaj Princo Ingo sekvis sian patron. Veninte al la bordo de la akvo, ili ĉiuj staris gapante fervore la alvenantan boaton.

Ĝi estis tre granda boato, ili vidis, kaj kovrita per baldakeno el purpura silko, brodita per oro. Ĝin remis dudek viroj, po dek ĉiuflanke. Dum ĝi proksimiĝis, Ingo povis vidi ke en la malantaŭo, sidante sur alta kusenkovrita ŝtatseĝo, estis malgranda viro kiu estis tiel ege dika ke li estis preskaŭ egale larĝa kiel alta.

Tiu viro estis vestita per loza silka robo purpura kies faldaĵoj atingis liajn piedojn, kaj sur lia kapo estis ĉapo el blanka veluro kurioze kudrita per oraj fadenoj kaj havanta cirklon da diamantoj kudritaj ĉirkaŭ la rando. Ĉe la kontraŭa ekstremo de la boato staris kuriozforma kaĝo, kaj pluraj grandaj kestoj el santalligno estis stakitaj apud la centro de la veturilo.

Dum la boato proksimiĝis al la bordo la dika malgranda viro surpiediĝis kaj riverencis plurfoje laŭ la direkto de tiuj kiuj kunvenis saluti lin, kaj dum li riverencis li gestis per sia blanka ĉapo energie. Lia vizaĝo estis ronda kiel pomo kaj preskaŭ egale rozkolora. Ĉesinte riverencadi li ridetis tiel dolĉe kaj feliĉe ke Ingo opiniis ke nepre li estas tre gaja persono.

La pruo de la boato surteriĝis sur la plaĝo, ekĉesigante sian rapidon tiel subite ke la vireto estis surprizita kaj preskaŭ falis kapantaŭe en la maron.

Sed li sukcesis ekpreni la seĝon per unu mano kaj la harojn de unu el siaj remistoj per la alia, kaj tiel ekvilibrigis sin. Post tio, denove svingante sian juvelitan ĉapon ĉirkaŭ sian kapon, li kriis per gaja voĉo:

“Nu, finfine, jen mi alvenis!”

“Tion mi rimarkas,” respondis Reĝo Kitikuto, riverencante tre digne.

La dikulo ĉirkaŭrigardetis ĉiujn solenajn vizaĝojn antaŭ li kaj ekridis gajege. Eble mi diru ke li duone ridis kaj duone gajkrietis, ĉar la sonoj kiujn li faris estis kuriozaj kaj komikaj kaj tentis ĉiun aŭdanton ridi kun li.

“He, he – ho, ho, ho!” li muĝis. “Ne anticipis min, mi komprenas. Kik-ik-ik-ik! Estas komike – vere komike. Ne sciis ke mi venas, ĉu? Hu, hu, hu, hu! Estas certe amuze. Sed jen mi, malgraŭ tio.”

“Ĉit!” diris profunda, muĝe grumbla voĉo. “Vi ridindigas vin.”

Ĉiuj rigardis por vidi el kie venis tiu voĉo, sed neniu povis diveni kiu sonigis la riproĉvortojn. La remantoj de la boato estis ĉiuj solenaj kaj silentaj kaj certe neniu sur la bordo parolis. Sed la vireto aspektis tute ne surprizita, eĉ ne ĉagrenita.

Reĝo Kitikuto nun alparolis la fremdulon, dirante ĝentile:

“Vi estas tre bonvena en la Regno Pingario. Eble vi degnos surteriĝi kaj laŭoportune informi nin pri kiun ni honorate rajtas akcepti kiel gaston.”

“Dankon; mi faros tion,” respondis la malgranda dikulo, paŝante kvazaŭ anaso el sia loko en la boato kaj transirante, iom malfacile, sur la sablan plaĝon.

“Mi estas Reĝo Rinkitinko, el la Urbo Gilgado en la Regno Rinkitinko, kaj mi venis al Pingario por mem vidi la monarkon kiu sendas al mia urbo tiom da belaj perloj. Delonge mi deziras viziti ĉi tiun insulon; sekve, kiel mi jam diris, jen mi!”

“Min plezurigas bonvenigi vin,” diris Reĝo Kitikuto. “Sed kial Via Moŝto havas tiel malmulte da servistoj? Ĉu ne estas danĝere ke la Reĝo de grava lando longe veturas en unusola nefortika boato, kaj kun nur dudek servistoj?”

“Nu, supozeble,” respondis Reĝo Rinkitinko, ridante. “Sed kion alian mi povis fari? Miaj regatoj ne permesus ke mi iru ien ajn, se ili scius. Do mi simple forkuris.”

image-018

“Forkuris!” kriis Reĝo Kitikuto, surprizite.

“Komike, ĉu ne? He, he, he – u, hu!” ridis Rinkitinko, kaj nur tiel mi povas laŭeble literumi la gajajn sonojn de lia ridado. “Imagu, Reĝo forkuras de sia propra popolo – hu, hu – kik, ik, ik, ik! Sed mi devis, ĉu vi komprenas!”

“Kial?” demandis la alia Reĝo.

“Ili timas ke mi miskondutos. Ili ne fidas min. Kik-ik-ik – Ho ve! Ne fidas sian propran Reĝon. Komike, ĉu ne?”

“Nenia damaĝo povas trafi vin sur ĉi tiu insulo,” diris Kitikuto, ŝajnigante ne rimarki la kuriozecon de sia gasto. “Kaj, kiam ajn plaĉos al vi reiri al via propra lando, mi sendos kun vi taŭgan eskorton el mia propra popolo. Intertempe, bonvolu akompani min al mia palaco, kie oni faros ĉion por komfortigi kaj feliĉigi vin.”

“Multe dankas,” respondis Rinkitinko, puŝante sian blankan ĉapon sur sian maldekstran orelon kaj elkore premante la manon de sia fratmonarko. “Mi estas certa ke vi povos komfortigi min se vi havas multe da manĝaĵoj. Kaj rilate al feliĉeco – ha, ha, ha, ha! – nu, jen mia problemo. Mi estas tro feliĉa. Sed atendu! Mi kunportis al vi kelkajn donacojn en ĉi tiuj kestoj. Bonvolu ordoni al viaj servistoj ke ili portu ilin al la palaco.”

“Certe,” respondis Reĝo Kitikuto, multe plaĉite, kaj tuj li diris la necesajn ordonojn al siaj servistoj.

“Kaj krome,” daŭrigis la dika Reĝeto, “ili ankaŭ prenu mian kapron el lia kaĝo.”

“Kapron!” kriis la Reĝo de Pingario.

“Precize; mia kapro Bilbilo. Mi ĉiam rajdas lin kien ajn mi iras, ĉar tute ne al mi plaĉas marŝi, ĉar mi estas iomete dika – ĉu ne, Kitikuto? – iomete dika! Hu, hu, hu – kik, ik!”

La Pingarianoj komencis levi la grandan kaĝon el la boato, sed ĝuste tiam bruska voĉo kriis: “Zorgu, friponoj!” kaj ĉar la vortoj laŭŝajne venis el la buŝo de la kapro la servistoj tiom surpriziĝis ke ili maldelikate faligis la kaĝon sur la sablon.

“Jen! Mi avertis vin!” kriis la voĉo kolere. “Vi forfrotis la haŭton de mia maldekstra genuo. Ja kial vi ne milde traktis min?”

“Trankvile, Bilbilo,” diris Reĝo Rinkitinko konsole; “ne riproĉu, mia knabo. Memoru ke ili estas fremduloj, kaj ni estas iliaj gastoj.” Post tio li turnis sin al Kitikuto kaj komentis: “Vi ne havas parolantajn kaprojn sur via insulo, supozeble.”

“Ni tute ne havas kaprojn,” respondis la Reĝo; “nek iajn ajn bestojn kapablajn paroli.”

“Ankaŭ mi volegas ke mia besto ne povu paroli,” diris Rinkitinko, palpebrumante komike al Ingo kaj poste rigardante la kaĝon. “Li estas kelkfoje tre kolerema, kaj li indulgas sin per vortoj tute ne respektaj. Mi opiniis, unue, ke estos bonege havi parolantan kapron, kun kiu mi povos konversacii dum mi rajdos en mia urbo sur lia dorso; sed – kikik-ik-ik! – la fripono traktas min kvazaŭ mi estus kamenpurigisto anstataŭ Reĝo. He, he, he, kik, ik! Kamenpurigisto – hu, hu, hu! – kaj mi estas Reĝo! Komike, ĉu ne?” Tiujn lastajn vortojn li parolis al Princo Ingo, kiun li tuŝetis familiare sub la mentono, tre embarasante la knabon.

“Kial vi ne rajdas sur ĉevalo?” demandis Reĝo Kitikuto.

“Mi ne povas grimpi sur ĝian dorson, ĉar mi estas iom dika; jen la kialo. Ki, ki, kik, ik! – iom dika – hu, hu, hu!” Li paŭzis por viŝi la larmojn de gajeco el siaj okuloj kaj aldonis: “Sed mi povas facile suriri kaj deiri la dorson de Bilbilo.”

Nun li malfermis la kaĝon kaj la kapro zorge elmarŝis kaj ĉirkaŭrigardis paŭte. Unu el la remistoj portis el la boato selon el ruĝa veluro kaj sur kiu estis broditaj arĝentaj kardoj, kiun li ligis sur la dorson de la kapro. La dika Reĝo transmetis sian kruron trans la selon kaj sidigis sin komforte, dirante:

“Gvidu, mia nobla gastiganto, kaj ni sekvos.”

“Kion! Laŭ tiu kruta monteto?” kriis la kapro.

“Deiru de mia dorso tuj, Rinkitinko, alie mi ne movos min eĉ unu paŝon.”

“Sed – pripensu, Bilbilo,” protestis la Reĝo. “Kiel mi povos ascendi tiun monteton se mi ne rajdos?”

“Marŝu!” muĝe grumblis Bilbilo.

“Sed mi estas tro dika. Vere, Bilbilo, vi surprizas min. Ĉu mi ne portis vin tiel distancen por ke vi povu vidi iom de la mondo kaj ĝui la vivon? Kaj nun vi tiom maldankemas ke vi rifuzas porti min! Interkompense estas pripense, mia knabo. La boato portis vin al ĉi tiu bordo ĉar vi ne scipovas naĝi, kaj nun vi devos porti min laŭ la monteto ĉar mi ne povas grimpi. Nu, Bilbilo, ĉu ne juste?”

“Nu, nu, nu,” diris la kapro, malafable, “silentu kaj mi portos vin. Sed vi vere enuigas min, Rinkitinko, per via senĉesa babilado.”

Farinte tiun proteston Bibbili komencis marŝe ascendi la monteton, portante la dikan Reĝon sur sia dorso tute facile.

Princon Ingon kaj lian patron kaj la tutan servistaron de Pingario multe mirigis aŭdi tiun disputon inter Reĝo Rinkitinko kaj lia kapro; sed ili estis tro ĝentilaj por fari kritikajn komentojn dum ĉeestas iliaj gastoj. Reĝo Kitikuto marŝis apud la kapro kaj la Princo sekvis, la servistoj venis plej malantaŭe kun la kestoj el santalligno.

Kiam ili proksimiĝis al la palaco, la Reĝino kaj ŝiaj servistinoj elvenis renkonti ilin kaj la reĝa gasto estis eskortita solene al la grandioza tronĉambro de la palaco. Tie oni malfermis la kestojn kaj Reĝo Rinkitinko montris la multaj belajn silkaĵojn kaj puntojn kaj juvelojn kiuj plenigis ilin. Ĉiu el la korteganoj kaj la damoj ricevis belan donacon, kaj la Reĝo kaj Reĝino ricevis multajn riĉajn donacojn kaj Ingo ne malmultajn. Tiel la tempo pasis plaĉe ĝis la Ĉambelano anoncis ke la manĝo estas preta.

Bilbilo la kapro deklaris ke li preferas manĝi la dolĉan riĉan herbon kiu kreskas abunde sur la tereno de la palaco, kaj Rinkitinko diris ke la besto neniam povis toleri esti enfermita en stalo; do ili deprenis la selon de lia dorso kaj permesis lin vagi kien ajn li deziras.

image-019

Dum la manĝo Ingo dividis sian atenton inter admirado al la belaj donacoj kiujn li ricevis kaj aŭskultado al la gajaj paroloj de la dika Reĝo, kiu ridis kiam li ne manĝis kaj manĝis kiam li ne ridis kaj laŭŝajne multe ĝuis la oportunon.

“Dum kvar tagoj mi loĝis en tiu mallarĝa boato,” diris li, “kaj la sola distraĵo estis rigardi la remistojn kaj kvereli kun Bilbilo; do min multe plezurigas denove esti sur la tero kun tiel amikemaj kaj agrablaj homoj.”

“Vi multe honoras nin,” diris Reĝo Kitikuto, ĝentile riverencante.

“Tute ne – tute ne, mia frato. Ĉi tiu Pingario nepre estas mirinda insulo, ĉar ĝiajn perlojn admiras la tuta mondo; nek mi neos la fakton ke mia regno estus malriĉa sen la riĉoj kaj gloro kiujn ĝi ricevas per negocado per viaj perloj. Tial mi de multaj jaroj volas veni ĉi tien por renkonti vin, sed mia popolo diris: ‘Ne! Restu enhejme kaj bone kondutu, alie ni punos vin.’”

“Ĉu ili ne trovos ke Via Moŝto mankas en via palaco en Gilgado?” demandis Kitikuto.

“Mi kredas ke ne,” respondis Rinkitinko.

“Komprenu, unu el miaj lertaj regatoj verkis pergamenon titolitan ‘Kiel Bone Konduti’, kaj mi opiniis ke estus profitige studi ĝin, ĉar mi kredas ke bona konduto estas unu el la belartoj. Mi ĵus severe riproĉis mian Lordon Kancelieron ĉar li venis matenmanĝi ne kombinte siajn okulbrovojn, kaj mi estis tiom malfeliĉa kaj bedaŭroplena ĉar mi vundis la sentojn de la povrulo ke mi decidis fermi min en mian propran ĉambron kaj studi la rulaĵon ĝis mi scipovos bone konduti – hi, hik, kik, ik, ik! – bone konduti! Lerta ideo, ĉu ne? Multe lerta! Kaj mi dekretis ke neniu eniru mian ĉambron, alie mi ege malplezuros, antaŭ ol mi estos preta eliri. Ili ege timas mian reĝan malplezuron, kvankam ili neniom timas min. Post tio mi metis la pergamenon en mian poŝon kaj eskapis tra la malantaŭa pordo al mia boato – kaj jen mi. Ho, hu-hu, kik-ik! Imagu kiom da ĉagreno estus en Gilgado se miaj regatoj scius kie mi estas jam ĉiminute!”

“Mi volonte vidus tiun pergamenon,” diris la solenokula Princo Ingo, “ĉar se ĝi efektive instruas onin bone konduti ĝi nepre valoras sian pezon per perloj.”

“Ho, ĝi estas bonega eseo,” diris Rinkitinko, “kaj bele skribita per ansera plumo. Aŭskultu ĉi tion: Vi ĝuos ĝin – ti, hi, hi! – ĝuos ĝin.”

Li prenis el sia poŝo pergamenan rulaĵon ligitan per nigra rubando, kaj zorge malrulinte ĝin li laŭtlegis ĉi tion:

“‘Bona Persono estas Tiu kiu Neniam estas Malbona.’ Kion vi opinias, ĉu? Bela penso, ĉu ne? ‘Sekve, por esti Bona, vi devas eviti Tion kio estas Malbona.’ Ho, hu-hu-hu! – tre lerte! Kiam mi retroiros mi nomumos la verkinton de tio reĝa hipolorumo, ĉar, tute sendube, li estas la plej saĝa persono en mia regno – kion li ofte mem diris al mi.” Dirinte tion, Rinkitinko klinis sin en sia seĝo kaj faris sian kuriozan nelaŭtan ridadon ĝis li tusis, kaj li tusis ĝis li sufokiĝis kaj li sufokiĝis ĝis li ternis. Kaj li ĉifigis sian vizaĝon tiel komike gaje ke malmultaj povis deteni sin de kunridado, kaj eĉ la bona Reĝino devis nelaŭte ridi malantaŭ sia ventumilo.

Kiam Rinkitinko resobriĝis post sia ridegado kaj viŝis siajn okulojn per fajna punta poŝtuko, Princo Ingo diris al li:

“La pergameno diras veron.”

“Jes, ĝi estas tute sendube vera,” respondis Rinkitinko, “kaj se mi povus persvadi Bilbilon legi ĝin li estus multe pli bona kapro ol nun. Jen alia parto: ‘Por eviti diri Malplaĉaĵojn, ĉiam Parolu Agrablaĵojn.’ Tio taŭgas por Bilbilo, tute senerare. Kaj jen parto kiu aplikindas al vi, mia Princo: ‘Bonaj Infanoj malofte estas punataj, pro tio ke ili ne meritas punon.’ Nu, mi opinias tion bone dirita, kaj ĝi montras ke la aŭtoro estas profunda pensanto. Sed la konsilo kiu plej multe impresas al mi estas en la sekva alineo: ‘Eble vi ne trovos ke estas egale Plaĉe Bone Konduti kiel Malbone, sed Aliaj Personoj opinios ke estas pli Plaĉe.’ Ha-hu-ho! kik-ik! ‘Aliaj Personoj opinios ke estas pli Plaĉe!’ – hi, hi, hik, kik! – ‘pli Plaĉe.’ Jadi – jadi! En tio troviĝas nobla instigo bone konduti, kaj kiam mi havos sufiĉan tempon mi provos ĝin.”

Li denove viŝis siajn okulojn per la punta poŝtuko, kaj subite memorante sian manĝon, li ekprenis siajn tranĉilon kaj forkon kaj komencis manĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.