La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9. Donaco por Zella

image-049

Nu, okazis, tiun matenon dum tiu sama tago kiam la Princo de Pingario spertis la perdiĝon de siaj senprezaj ŝuoj, ke hazarde laŭlonge de la vojo kiu bordis la flankon de la reĝa palaco, marŝis malriĉa braĝobruligisto nomata Nikoroĉjo, kiu intencis reiri al sia hejmo en la arbaro.

Nikoroĉjo kunportis hakilon kaj faskon da torĉoj sur sia ŝultro kaj li marŝis rigardante la teron, ĉar li estis profunde pensanta pri la stranga maniero laŭ kiu potenca Reĝo Goso kaj lia urbo estis konkeritaj de knaba Princo kiu venis el Pingario.

Subite la braĝobruligisto ekvidis ŝuon kuŝantan sur la tero, tuj preter la alta muro de la palaco kaj rekte antaŭ li. Li prenis ĝin kaj, vidinte ke ĝi estas bela ŝuo, kvankam multe tro malgranda por lia propra piedo, li metis ĝin en sian poŝon.

Nelonge poste, ĉirkaŭirinte angulon de la muro, Nikoroĉjo atingis rubaĵaron kie, kuŝanta inter amaso da rubaĵoj, estis alia ŝuo – la parulo de tiu kiun li jam antaŭe trovis. Ankaŭ tiun li metis en sian poŝon, dirante al si:

“Nun mi havas belan paron da ŝuoj por mia filino Zella, al kiu multe plaĉos trovi ke mi portis al ŝi donacon el la urbo.”

Kaj dum la braĝobruligisto turnis sin en la arbaron kaj paŝadis laŭ la pado cele sian hejmon, Ingo kaj Rinkitinko ankoraŭ serĉadis la mankantajn ŝuojn.

Kompreneble ili ne sciis ke Nikoroĉjo trovis ilin, nek la honestulo supozis ke li prenis ion pli valoran ol paron da forĵetitaj ŝuoj kiujn neniu deziras.

Nikoroĉjo devis marŝi plurajn kilometrojn tra la arbaro antaŭ ol povi atingi la malgrandan kabanon el ŝtipoj kie atendas lian revenon lia edzino kaj ankaŭ lia filineto Zella, sed li kutimis al longa marŝado kaj paŝadis laŭ la pado gaje fajfante por distri sin.

Malmultaj homoj, kiel mi jam diris, iam trairis la senlumajn kaj kunplektiĝintajn arbarojn de Regoso, krom por iri al la minoj en la pretera monto, ĉar multaj danĝeraj bestoj kaŝis sin en la sovaĝaj ĝangaloj, kaj Reĝo Goso neniam sciis, kiam li sendis mesaĝiston al la minoj, ĉu aŭ ne tiu sekure alvenos tien.

Tamen la braĝobruligisto bone konis la sovaĝan arbaron, kaj precipe tiun parton ĝian kuŝantan inter la urbo kaj lia hejmo. Ĝi estis la plejamata loĝejo de la feroca besto Ĉogenmugero, timegata de ĉiu loĝanto de la Insulo Regoso. Ĉogenmugero estis tiom olda ke ĉiu opiniis ke sendube ĝi estas tie ekde la kreiĝo de la mondo, kaj ĉiun jaron de ĝia vivo la gigantaj skvamoj kiuj kovras ĝian korpon fariĝis pli densaj kaj pli duraj kaj ĝiaj makzeloj fariĝis pli larĝaj kaj ĝiaj dentoj fariĝis pli akraj kaj ĝia apetito fariĝis pli vorema ol iam antaŭe.

Dum antaŭaj epokoj estis multaj drakoj en Regoso, sed Ĉogenmugero tiom amis la drakojn ke li manĝis ĉiujn jam antaŭ longe. Estis ankaŭ grandaj serpentoj kaj krokodiloj en la arbarmarĉoj, sed ĉiun voris la malsata Ĉogenmugero. La popolo de Regoso bone sciis ke ne utilas kontraŭi la Grandan Beston, do kiam iu el ili misfortune renkontis ĝin li kalkulis sin jam pereinta.

image-050

Ĉion ĉi Nikoroĉjo bone sciis, sed la sorto ĉiam favoris lin dum liaj veturoj tra la arbaro, kaj kvankam li fojfoje renkontis multajn sovaĝajn bestojn kaj batalis ilin per sia akra hakilo, ĝis tiu tago li neniam renkontis la teruran Ĉogenmugeron. Efektive, li tute ne pensadis pri la Granda Besto dum li marŝis, sed subite li aŭdis la bruadon de rompiĝantaj arboj kaj sentis tremadon de la tero kaj vidis la gigantajn makzelojn de Ĉogenmugero malfermiĝi antaŭ li.

Tiam Nikoroĉjo kalkulis sin pereinta kaj lia koro preskaŭ ĉesis batadi.

Li kredis ke ne eblas eskapi. Neniu iam kuraĝis kontraŭi Ĉogenmugeron. Sed Nikoroĉjo malvolis morti sen montri al la monstro, iumaniere, ke li estas manĝata malgraŭ protestoj. Do li levis sian hakilon kaj faligis ĝin sur la ruĝan etendiĝantan langon de la monstro – kaj plene fortranĉis ĝin!

Dummomente la braĝobruligisto apenaŭ kredis kion vidas liaj okuloj, ĉar li nenion sciis pri la perloj kiujn li portas en sia poŝo nek pri la magia povo kiun ili donas al lia brako. Tamen, lia sukceso kuraĝigis lin denove bati, kaj ĉifoje la giganta skvamokovrita makzelo de Ĉogenmugero estis splitita kaj la besto kriegis pro teruriĝoplena kolero.

Nikoroĉjo deprenis sian mantelon, por ebligi al si pli libere agi, kaj li komencis fervore reatakadi. Sed nun la hakilon ŝajnis rezisti la malmolaj skvamoj kaj ĝi tute ne damaĝis ilin. La besto antaŭeniris kun kolere gapantaj fiokuloj, kaj Nikoroĉjo ekprenis sian mantelon kaj metis ĝin sub sian brakon kaj turnis sin por fuĝi.

Tiu estis malsaĝa ago, ĉar Ĉogenmugero povis kuri kiel la vento. Post momento ĝi atingis la braĝobruligiston kaj ekkunpremis siajn kvar vicojn de akraj dentoj. Sed ili ne tuŝis Nikoroĉjon, ĉar li ankoraŭ tenis firme sian mantelon proksima al sia korpo, kaj en la poŝo de la mantelo estis la ŝuoj de Ingo, kaj en la pintoj de la ŝuoj estis la magiaj perloj. Trovinte sin sendifekta, Nikoroĉjo surmetis sian mantelon, denove prenis sian hakilon, kaj post nelonge jam dispecigis Ĉogenmugeron – tasko kiu montriĝis ne nur facila sed tre agrabla.

“Sendube mi estas la plej forta homo en la tuta mondo!” pensis la braĝobruligisto, dum li fiere rekomencis marŝi, “ĉar Ĉogenmugero estas la teroranto de Regoso ekde la komenco de la mondo, kaj nur mi sola kapablis detrui la beston. Tamen estas kurioze ke neniam antaŭ nun mi trovis kiom forta persono mi estas.”

Li renkontis neniun plian aventuron kaj je la tagmezo li atingis malgrandan klaran spacon en la arbaro kie staras lia modesta kabano.

“Bonan informon! Mi havas bonegajn informojn por vi,” li kriis, dum liaj edzino kaj filineto venis saluti lin. “Reĝo Goso estas konkerita de knaba Princo de la fora insulo Pingario, kaj mi hodiaŭ mem – sen helpo – detruis Ĉogenmugeron per la forto de mia brako.”

Tio ja estis bonega informo. Ili kondukis Nikoroĉjon en la domon kaj sidigis lin en fotelon kaj devigis lin diri ĉion kion li scias pri la Princo de Pingario kaj la dika Reĝo de Gilgado, kaj ankaŭ la detalojn de sia mirinda batalo kontraŭ potenca Ĉogenmugero.

“Kaj nun, mia filino,” diris la braĝobruligisto, kiam li jam la trian fojon rakontis ĉiujn siajn informojn, “jen bela donaco kiun mi portis al vi el la urbo.”

Dirante tion li tiris la ŝuojn el la poŝo de sia mantelo kaj transdonis ilin al Zella, kiu dekdufoje kisis lin kiel page kaj al kiu multe plaĉis la donaco.

image-051

La knabineto neniam antaŭe surhavis ŝuojn, ĉar ŝiaj gepatroj estis tro malriĉaj kaj ne povis aĉeti tiajn luksaĵojn por ŝi, do nun, posedi ilin, kiuj ne estis multe uzitaj, ĝojplenigis la koron de la infano. Ŝi admiris la ruĝan ledon kaj la gracian bukliĝon de la pintaj piedfingroj. Kiam ŝi provis ilin sur siaj piedoj, ili taŭgis kvazaŭ specife faritaj por ŝi.

La tutan posttagmezon, dum ŝi helpis sian patrinon prizorgi la domon, Zella pensadis pri siaj belaj ŝuoj. Ili ŝajnis pli gravaj al ŝi ol la veno al Regoso de la konkeranta Princo de Pingario, aŭ eĉ la morto de Ĉogenmugero.

Kiam Zella kaj ŝia patrino ne laboris en la kabano, kuirante aŭ kudrante, ili ofte traserĉis la najbaran arbaron por trovi mielon kiun la sovaĝaj abeloj lerte kaŝis en kavaj arboj. La tagon post la reveno de Nikoroĉjo, dum ili eliris denove serĉi mielon, Zella decidis surmeti siajn novajn ŝuojn, ĉar ili protektos ŝiajn piedojn kontraŭ la vergetoj kiuj kovras la teron.

Ŝi kutimis al la vergetoj, kompreneble, sed kiel utilas belaj komfortaj ŝuoj, se oni ne uzas ilin?

Do ŝi dance promenis, tre feliĉe, sekvate de sia patrino, kaj baldaŭ ili atingis arbon en kiu estas profunda kavaĵo. Zella enmetis siajn manon kaj brakon en la spacon kaj trovis la arbon plena de mielo, do ŝi komencis elfosi ĝin per ligna padeleto.

Ŝia patrino, kiu tenis la sitelon, subite kriis averte:

“Atentu, Zella; la abeloj venas!” kaj tuj la bonulino kuris rapide cele la domon por eskapi.

Tamen Zella ne havis tempon pli ol sufiĉe por turni sian kapon kiam densa abelsvarmo ekĉirkaŭis ŝin, kaj la abeloj koleris ĉar ili trovis ŝin ŝtelanta ilian mielon kaj ili firme* intencis piki la knabinon pune. Ŝi konis la danĝeron kaj anticipis grave vundiĝi per la amaso da pikantaj abeloj, sed surprize al ŝi la bestetoj ne kapablis flugi sufiĉe proksimen al ŝi por puŝi siajn sagetsimilajn pikojn en ŝian karnon. Ili svarmadis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ obskura nubo, kaj ilia kolera zumado estis terursona, sed la knabineto restis nevundita.

Ekrekonante tion, Zella ne plu timis sed plu elĉerpis mielon ĝis ŝi havis ĉiom kiom estis en la arbo. Post tio ŝi reiris al la kabano, kie ŝia patrino ploradas kaj lamentas la sorton de sia amata infano, kaj la bonulinon multe mirigis la trovo ke Zella eskapis senvunde.

Denove ili eniris la arbaron por serĉi mielon, kaj kvankam la patrino ĉiam forkuris kiam ajn la abeloj alproksimiĝis, Zella tute ne atentis la bestetojn sed daŭris labori, tiel ke antaŭ la horo por la vespermanĝo la siteloj estis denove superfluantaj per bongustega mielo.

“Pro tia bonfortuno kiel hodiaŭ,” diris ŝia patrino, “ni baldaŭ kolektos sufiĉan mielon por ke vi portu ĝin al Reĝino Koro.” Ĉar montriĝas ke la fireĝino tre amis mielon kaj Zella kutimis, unufoje dum ĉiu jaro, iri al la Urbo Koregoso, por porti al la Reĝino provizon da dolĉa mielo por ŝia tablo. Kutime ŝi alportis nur unu sitelon.

“Sed ĉifoje,” diris Zella, “mi povos alporti du sitelojn al la Reĝino, kiu certe pagos bonan prezon pro ĝi.”

“Estas vere,” respondis ŝia patrino, “kaj, ĉar la knaba Princo eble ekpensos konkeri Koregoson kaj ne nur Regoson, mi opinias ke estos plej bone ke vi komencu vian veturon al Reĝino Koro morgaŭ matene. Ĉu vi ne akordas kun mi, Nikoroĉjo?” ŝi pludiris, turnante sin al sia edzo, la braĝobruligisto, kiu vespermanĝas.

“Mi samopinias,” li respondis. “Se Zella iru al la Urbo Koregoso, estos bone ke ŝi komencu morgaŭ matene.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.