La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7. La Ĝemelaj Insuloj

image-039

La Insulo Regoso estis dek kvin kilometrojn larĝa kaj sesdek kvin longa kaj ĝin regis granda kaj potenca Reĝo nomata Goso. Proksime al la bordoj estis verdaj kaj fekundaj kampoj, sed malpli proksimaj al la maro estis krutaj montetoj kaj montoj, tiel rokoplenaj ke nenio povis kreski tie. Sed en tiuj montoj estis minoj de oro kaj arĝento, kiujn devis fosi la sklavoj de la Reĝo, fermite en obskuraj subteraj koridoroj tiucelaj.

Dum la paso de tempo la sklavoj fosis gigantajn kavernojn en kiuj ili loĝis kaj dormis, kaj neniam vidis la taglumon. Kruelaj mastroj kun vipoj staris super tiuj povruloj, kiujn kaptis en multaj landoj la atakogrupoj de Reĝo Goso, kaj la mastroj tute volonte vipis la sklavojn se ili paŭzis eĉ momente dum sia laborado.

Inter la verdaj bordoj kaj la montoj estis arbaroj da densaj interplektitaj arboj, inter kiuj oni tranĉis nelarĝajn padojn kondukantajn al la minkavoj. Sur la ebenaj verdaj kampoj, ne distance de la oceano, la granda Urbo Regoso estis konstruita, en kiu situis la palaco de la Reĝo. Tiun urbon loĝis miloj da ferocaj batalistoj de Goso, kiuj ofte eniris siajn boatojn kaj etendis sin trans la maron al la najbaraj insuloj por konkeri kaj rabi, kiel ĉe Pingario. Kiam ili ne estis for pro iu el tiuj ekspedicioj, en la Urbo Regoso ili svarmis kaj la urbo tiel fariĝis danĝera loko por iu ajn pacema persono, ĉar la batalistoj estis egale senleĝaj kiel ilia Reĝo.

La Insulo Koregoso situis proksime al la Insulo Regoso; tiel proksime, efektive, ke oni povus ĵeti ŝtonon de unu bordo al la alia. Sed Koregoso estis nur duone tiel granda kiel Regoso kaj anstataŭ esti montoplena ĝi estis riĉa kaj plaĉa lando, kovrata de kampoj da greno. La kampoj de Koregoso provizis manĝaĵojn por la batalistoj kaj civitanoj de ambaŭ landoj, dum la minoj de Regoso riĉigis ilin ĉiujn.

Koregoson regis Reĝino Koro, kiu estis edzino de Reĝo Goso; sed tiel severa kaj kruela estis la naturo de tiu Reĝino ke la popolo ne povis decidi kiun el la regantoj ili plej timis.

Reĝino Koro loĝis en sia propra Urbo Koregoso, kiu situis sur tiu flanko de la insulo kiu frontis Regoson, kaj ŝiaj sklavoj, plejparte virinoj, devis plugi la teron kaj semi kaj rikolti la grenon.

De Regoso al Koregoso etendiĝis ponto el boatoj, unu apud la alia, sur kiuj estis tabuloj etenditaj trans la randojn tiel ke oni povis marŝi sur ili. Tiel estis facile transiri de unu insulo al la alia kaj kiam estis danĝero la ponto estis facile forprenebla.

La indiĝenoj de Regoso kaj Koregoso konsistis el la batalistoj, kiuj nenion alian faris ol batali kaj rabadi, kaj la tremantaj servistoj kiuj servis ilin. Reĝo Goso kaj Reĝino Koro militis kontraŭ la tuta cetera mondo. Aliaj insulanoj hatis kaj timis ilin, ĉar iliajn sklavojn ili kruele mistraktis kaj absolute nenian kompaton ili donis al la feblaj aŭ malsanaj.

Kiam revenis la boatoj irintaj al Pingario, ŝarĝite per riĉaj ŝtelaĵoj kaj amaso da kaptitoj, estis multa ĝojo en Regoso kaj Koregoso kaj la Reĝo kaj Reĝino okazigis bonegan festenon por la batalistoj kiuj efektivigis tiel grandan konkeron. Tiu festeno okazis por la batalistoj sur la tereno de la palaco de Reĝo Goso, kaj kun ili en la granda tronĉambro ĉiuj kapitanoj kaj estroj de la batalistoj kunvenis kun Reĝo Goso kaj Reĝino Koro, kiu venis de sia insulo por partopreni en la festo. Tiam ĉiujn rabaĵojn ŝtelitajn disde la Reĝo de Pingario oni dividis laŭ la rangoj, la Reĝo kaj la Reĝino prenis duonon, la kapitanoj kvaronon, kaj la resto dividiĝis inter la batalistoj.

La tagon tuj post la festeno Reĝo Goso sendis Reĝon Kitikuton kaj ĉiujn Pingarianojn labori en la minoj sub la montoj, unue kunĉeninte ilin tiel ke ili ne povos eskapi. La milda Reĝino de Pingario kaj ĉiuj ŝiaj servistinoj, kune kun la kaptitaj infanoj, estis donitaj al Reĝino Koro, kiu laborigis ilin en siaj grenkampoj.

Tiam la regantoj kaj batalistoj de tiuj teruraj insuloj kredis esti por ĉiam detruintaj Pingarion. Sen ĝiaj riĉoj, kun ĉiuj domoj detruitaj, ĝiaj boatoj kaptitaj kaj la tuta popolo sklavigita, kiel verŝajne estus ke ili iam denove aŭdus pri la dizertita insulo?

image-040

Tial la popolojn de Regoso kaj Koregoso surprizis kaj perpleksigis ke unu matenon ili rimarkis proksimiĝi al iliaj bordoj el la sudo nigran boaton en kiu estis knabo, dikulo kaj kapro. La batalistoj demandis unu al la alia kiuj ili povus esti, kaj el kie ili venis? Neniu iam venis al tiuj insuloj propravole, tio estis certa.

Princo Ingo gvidis sian boaton al la suda ekstremo de la Insulo Regoso, kiu estis la alteriĝejo plej proksima al la urbo, kaj kiam la batalistoj vidis tiun agon ili iris al la bordo por renkonti lin, kondukate de granda kapitano nomata Buzubo.

“Tiuj homoj certe malbonintencas kontraŭ ni,” diris Rinkitinko maltrankvile al la knabo. “Tute sendube ili intencas kapti kaj sklavigi nin.”

“Ne timu, sinjoro,” respondis Ingo, per trankvila voĉo. “Restu kviete en la boato kun Bilbilo ĝis mi estos parolinta kun tiuj homoj.”

Li haltigis la boaton kvar metrojn de la bordo, kaj ekstarante en sia loko li solene riverencis al la amaso da homoj frontantaj lin. Diris la granda Kapitano Buzubo malafablavoĉe:

“Nu, etulo, kiu vi estas? Kaj kial vi aŭdacas veni, neinvitite kaj tute sola, al la Insulo Regoso?”

“Mi estas Ingo, Princo de Pingario,” respondis la knabo, “kaj mi venis ĉi tien por liberigi miajn gepatrojn kaj mian popolon, kiujn vi fie sklavigis.”

Kiam ili aŭdis tiun aŭdacan parolon granda rido aŭdiĝis de la amaso da batalistoj, kaj kiam la rido ĉesis la kapitano diris:

“Vi amas ŝerci, mia beba Princo, kaj la ŝerco estas ne malbona. Sed kial vi volonte ĵetis vian kapon en la buŝon de leono? Kiam vi estis libera, kial vi ne restis libera? Ni ne sciis ke ni lasis eĉ unu personon en Pingario! Sed ĉar vi sukcesis eskapi de ni, nu, do estas vere afable veni ĉi tien tute propravole por esti nia sklavo. Kiu estas la komika dikulo kun vi?”

“Tiu estas Lia Moŝto, Reĝo Rinkitinko de la granda Urbo Gilgado. Li akompanis min por certigi ke vi plene kompensos ĉion ŝtelitan el Pingario.”

“Eĉ pli bone!” ridis Buzubo. “Li estos bela sklavo por Reĝino Koro, kiu amas tikli dikulojn kaj saltigi ilin.”

Reĝo Rinkitinko pleniĝis per hororo kiam li aŭdis tion, sed la Princo respondis aŭdace kiel antaŭe, dirante:

“Nin ne timigas fanfaronoj, kredu min; nek ni estas feblaj kiel vi imagas. Ni havas magiajn povojn tiel grandajn kaj terurajn ke neniu amaso da batalistoj povus kontraŭstari nin, kaj tial mi petas vin cedi vian urbon kaj vian insulon al ni, por ke ni ne dispremu vin per nia potenco.”

La knabo parolis tre serioze kaj fervore, sed liaj vortoj nur vekis novan ridadon. Do dum la homoj de Regoso ridadis Ingo movis la boaton firme sur la sablan plaĝon kaj elsaltis. Li ankaŭ helpis Rinkitinkon eliri, kaj kiam la kapro sen helpo saltis sur la sablon, la Reĝo suriris la dorson de Bilbilo, tremante iomete interne sed penante aspekti laŭeble kuraĝa.

Estis aro da maldelikataj haroj inter la oreloj de la kapro, kaj tiun Ingo firme tenis per sia maldekstra mano. La knabo sciis ke la Palruĝa Perlo protektos ne nur lin sed ĉiun kiun li tuŝas, kontraŭ ĉia damaĝo, kaj ĉar Rinkitinko estis rajdanta la kapron kaj Ingo tenis sian manon sur la besto, la trio ne estus damaĝebla per io farata de la batalistoj. Sed Kapitano Buzubo ne sciis tion, kaj la grupo de tri uloj aspektis tiel febla kaj ridinda ke li kredis ke estos facile kapti ilin. Do li turnis sin al siaj soldatoj kaj kun mangesto diris:

“Kaptu la entrudiĝintojn!”

Tuj du aŭ tri el la batalistoj antaŭenpaŝis por obei, sed mirige al ili ili ne povis atingi iun el la tri uloj; iliaj manoj estis haltigitaj kvazaŭ de nevidebla fera muro. Sen atenti tiujn provojn kapti, Ingo antaŭeniris malrapide kaj la kapro sampaŝis kun li. Kaj kiam Rinkitinko vidis ke li estas sekura kontraŭ damaĝo li faris unu el siaj grandaj gajaj ridoj, kaj tio alarmis la batalistojn kaj nervozigis ilin. La okuloj de Kapitano Bezubo grandiĝis pro surprizo dum la trio senpaŭze antaŭeniris kaj pelis liajn soldantojn retren; nek li mem estis libera de teroro pro la magio protektanta tiujn fremdajn vizitantojn. Rilate al la batalistoj, ili baldaŭ teroriĝis kaj fuĝis panike suprenirante deklivon urben, kaj Buzubo devis ĉasi ilin kaj krii punminacojn antaŭ ol povi haltigi ilin kaj devigi ilin formi batalvicon.

Ĉiuj soldatoj de Regoso portis lancojn kaj pafarkojn kaj sagojn, kaj kelkaj oficiroj havis glavojn kaj batalhakilojn; do Buzubo ordonis ke ili restu firme kaj pafu por mortigi la proksimiĝantajn fremdulojn. Tion ili penis fari. Ingo estis la plej antaŭa, do la batalisto pafis flugon da akraj sagoj rekte kontraŭ la bruston de la knabo, dum aliaj ĵetis siajn longajn lancojn kontraŭ lin.

Ŝajnis al Rinkitinko ke la malgranda Princo nepre pereos starante antaŭ tiu hajlo de murdaj ĵetaĵoj; sed la potenco de la Palruĝa Perlo ne dizertis lin, kaj kiam la sagoj kaj lancoj atingis pozicion tri centimetron for de lia korpo ili resaltis kaj falis sendamaĝe ĉe liaj piedoj. Nek Rinkitinko nek Bilbilo estis eĉ plejete damaĝita, kvankam ili staris tute apud Ingo.

Buzubo staris dum momento rigardante la knabon kaj silente mirante. Post tio, rekonsciiĝinte, li kriis per laŭta voĉo:

“Denove! Ĉiuj kune, viroj. Neniu iam defios nian potencon kaj plu vivos!”

Denove flugo da sagoj kaj lancoj rapidis cele la trion, kaj ĉar multe pli da batalistoj de Regoso jam grupiĝis kun siaj kompanoj, la aero dum momento senlumiĝis pro la mortigaj ĵetaĵoj. Sed denove ĉiuj falis sendanĝere pro la potenco de la Palruĝa Perlo, kaj Bilbilo, kiu fariĝis tre kolera pro la provoj damaĝi lin kaj lian grupon, subite kuris antaŭen, forpuŝante la tenon de Ingo, kaj kapfrapis la vicon da batalistoj, kiuj staradis mirigite de la malsukceso konkeri.

image-041

Surprizite de la atako fare de la kapro, dekduo da batalistoj ekfalis kune, kriante pro timo, kaj iliaj kamaradoj, ne sciante kio okazis sed imagante ke iliaj malamikoj atakas ilin, turnis sin kaj kuris al la urbo laŭeble plej forte. Bilbilo, ankoraŭ kolera, nur ĝustatempe kaptis la grandan kapitanon turniĝantan por sekvi siajn soldatojn, kaj Buzubo unue sterniĝis kapantaŭe sur la teron, poste ruliĝis du-trifoje, kaj fine saltis al siaj piedoj kaj kuris kriante, sekvante siajn venkitajn batalistojn. Tiu kapbato fare de la kapro estis tre malfacila por Reĝo Rinkitinko, kiu preskaŭ falis de la dorso de Bilbilo pro la ŝoko de la bato; sed la malgranda dika Reĝo vindis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la kapro kaj fermis siajn okulojn kaj tenis laŭeble plej firmege. Nur kiam li aŭdis Ingon diri triumfe, “Ni venkis en la batalo sen eĉ unufoje frapi!” Rinkitinko kuraĝis remalfermi siajn okulojn. Kaj li vidis la batalistojn kurantaj en la Urbon Regoson kaj barantaj la pezajn pordegojn, kaj li multe pli facile spiris pro tiu vidaĵo.

“Sen eĉ unufoje frapi!” diris Bilbilo indigne. “Tio ne estas tute vera, Princo Ingo. Vi ne batalis, mi agnoskas tion, sed mi plurfoje batis tute bonrezulte, kaj mi pretendas esti konkerinta la malkuraĝajn batalistojn tute sen helpo.”

“Vi kaj mi kune, Bilbilo,” diris Rinkitinko milde.

“Sed kiam vi sekvafoje batkuros, bonvolu akurate antaŭaverti min, por mi deiru de via dorso kaj povu aklami vin kiel la solan atakinton.”

Ĉar neniu nun restis por kontraŭi ilian antaŭeniron, la trio marŝis al la pordegoj de la urbo, kiuj estis fermitaj kontraŭ ili. La pordegoj estis feraj kaj peze baritaj, kaj sur la supro de la altaj muroj de la urbo amaso da batalistoj nun aperis armite per sagoj kaj lancoj kaj aliaj bataliloj. Ĉar Buzubo iris rekte al la palaco de Reĝo Goso kaj raportis sian venkiĝon, rakontante pri la potenca magio de la knabo kaj de la dika Reĝo kaj de la kapro, kaj demandis kion fari ĉisekve.

La granda kapitano ankoraŭ tremadis pro timo, sed Reĝo Goso ne kredis pri magio, kaj nomis Buzubon malkuraĝa feblulo. Tuj la Reĝo komencis mem komandi siajn soldatojn, kaj li ordonis ke ili okupu la murojn kaj pafu mortige se iu el la tri fremduloj proksimiĝos al la pordegoj.

Kompreneble nek Rinkitinko nek Bilbilo sciis kiel ili estis protektitaj kontraŭ damaĝo do unue ili emis malaprobi la ordonon kiun faris la knabo ke la trio devas resti ĉiam kune kaj oni devas ĉiam tuŝi unu la alian. Sed kiam Ingo klarigis ke alie lia magio ne savos ilin de damaĝo, ili akceptis obei, ĉar ili nun jam vidis sufiĉon por konvinkiĝi ke la Princon vere protektas ia nevidebla potenco.

Dum ili proksimiĝis al la pordegoj nova pluvo da sagoj kaj lancoj descendis sur ilin, kaj same kiel antaŭe eĉ ne unu ĵetaĵo tuŝis iliajn korpojn. Reĝo Goso, kiu estis sur la muro, miregis kaj iom maltrankviliĝis, sed li dependis de la forto de siaj pordegoj kaj ordonis al siaj soldatoj ke ili plu pafadu ĝis plene eluziĝos ĉiuj iliaj armiloj.

Ingo lasis ilin pafadi laŭvole, dum li staris antaŭ la grandaj pordegoj kaj ekzamenis ilin zorge.

“Eble Bilbilo povos forbati la pordegojn,” sugestis Rinkitinko.

“Ne,” respondis la kapro; “mia kapo estas dura, sed ne pli dura ol fero.”

“Do,” respondis la Reĝo, “ni restu ekstere; precipe ĉar ni ne povas eniri.”

Sed Ingo estis tute ne certa ke ili ne povos eniri.

La pordegoj malfermiĝis internen, kaj tri pezajn riglilojn tenis en pozicio fortikaj krampoj nititaj al la ŝtalaj plakoj. Al la knabo estis dirite ke la potenco de la Blua Perlo ebligos ke li efektivigu ian ajn fortagon, kaj li kredis ke tio estas vera.

La batalistoj, komandate de Reĝo Goso, ankoraŭ ĵetadis sagojn kaj sagetojn kaj lancojn kaj hakilojn kaj grandajn ŝtonojn sur la invadantojn, tute sensukcese. La tero sub ili estis dense kovrita de armiloj, sed eĉ ne unu el la tri uloj antaŭ la pordegoj estis iometete vundita. Kiam ĉio havebla estis jam ĵetita kaj nenia armilo restis ĉemane, la mirantaj batalistoj vidis la knabon meti sian ŝultron kontraŭ la pordegojn kaj disrompi la gigantajn nitojn kiuj tenis la riglilojn en pozicio. Mil soldatoj ne povus fari tion, sed la malgranda maldika knabo faris ĝin ŝajne plenfacile. La pordegoj ekmalfermiĝis kaj Ingo antaŭenmarŝis en la urbostraton kaj vokis al Reĝo Goso ke li cedu.

Sed Goso nun estis tiom timoplena kiel liaj batalistoj.

Li kaj liaj soldatoj kutimis al militado kaj rabado kaj ili antaŭe portis teroron en multaj landojn, sed jen la malgranda knabo, dikulo kaj kapro ne estis vundeblaj per lia tuta militlerto, lia abunda armeo kaj miloj da mortigaj armiloj. Krome, ili ne nur defiis la tutan armeon de Reĝo Goso sed ili rompis la grandegajn pordojn de la urbo – kvazaŭ ili konsistus el papero – kaj tia montriĝo de enorma forto devigis la fireĝon timi pri sia pluvivo. Kiel ĉiuj tiranoj kaj kaperistoj, Goso estis en sia koro malkuraĝulo, kaj nun paniko kaptis lin kaj li turnis sin kaj fuĝis pro la trankvila antaŭeniro de Princo Ingo el Pingario. La batalistoj estis kiaj sia mastro, kaj ĵetinte ĉiujn armilojn trans la muron kaj estante senhelpaj penante kontraŭi la fremdulojn, ili ĉiuj svarmis sekvante Goson, kiu forlasis sian urbon kaj transiris la ponton el boatoj al la Insulo Koregoso.

Okazis fervorega bataktado inter la malkuraĝaj batalistoj por transiri la ponton, kaj multaj estis puŝitaj en la akvon kaj devis naĝi; sed fine ĉiu batalisto de Regoso atingis la bordon de Koregoso kaj post tio ili forŝiris la ponton el boatoj kaj tiris ilin sur sian propran bordon, esperante ke la kvanto da nekovrita akvo neebligos ke la magiaj invadantoj sekvu ilin.

image-042

La humilaj citivanoj kaj servistoj de Regoso, kiuj estis terurataj kaj mistraktataj de la krudaj batalistoj dum la tuta vivo, ne nur multe miris pro tiu subita konkeriĝo de siaj mastroj sed multe ĝojis. Dum la Reĝo kaj lia armeo fuĝis al Koregoso, la popolanoj ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj dancis ĝoje, kaj post tio ili turnis sin por vidi kiaj estas la konkerintoj de Regoso.

image-043


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.