La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14. La Eskapo

image-067

“Nia eraro,” diris Rinkitinko, “konsistas el konkeri nur unu el ĉi tiuj ĝemelaj insuloj je unu fojo. Kiam ni konkeris Regoson, niaj malamikoj ĉiuj venis al Koregoso, kaj nun kiam ni konkeris Koregoson, la Reĝino fuĝis al Regoso. Kaj ĉiufoje ili forprenis la ponton el boatoj, por ke ni ne povu sekvi ilin.”

“Kio okazis al nia propra boato, en kiu ni venis el Pingario?” demandis Bilbilo.

“Ni lasis ĝin sur la bordo de Regoso,” respondis la Princo, “sed mi demandas al mi ĉu eble ni povos rehavi ĝin.”

“Kial ne demandi la Blankan Perlon?” sugestis Rinkitinko.

“Jen bona ideo,” respondis la knabo, kaj tuj li tiris la Blankan Perlon el ĝia silka sako kaj tenis ĝin apud sia orelo. Farinte tion, li demandis: “Kiel mi povos rehavi nian boaton?”

La Voĉo de la Perlo respondis: “Iru al la suda ekstremo de la Insulo Koregoso, kaj kunfrapu viajn manojn trifoje kaj la boato venos al vi.”

“Tre bone!” kriis Ingo, kaj post tio li turnis sin al siaj kompanoj kaj diris: “Ni povos rehavi nian boaton kiam ajn ni deziros; sed kion ni faru poste?”

“Portu min hejmen en ĝi!” pledis Zella.

“Venu kun mi al mia Urbo Gilgado,” diris la Reĝo, “kie vi estos tre bonvenaj kaj rajtos resti por ĉiam.”

“Ne,” respondis Ingo, “mi devas savi miajn patron kaj patrinon, kaj ankaŭ mian popolon. Jam mi havas la virinojn kaj infanojn el Pingario, sed la viroj estas kun mia patro en la minoj de Regoso, kaj mia kara patrino estas forprenita de Reĝino Koro. Antaŭ ol ĉiuj estos savitaj mi ne povos konsenti foriri de ĉi tiuj insuloj.”

“Tute prave!” kriis Bilbilo.

“Repensinte,” diris Rinkitinko, “mi konsentas kun vi. Se vi zorgos dormi en viaj ŝuoj, kaj neniam demetos ilin denove, mi kredas ke vi povos plenumi la taskon kiun vi entreprenis.”

Ili interkonsiliĝis dum longa tempo pri sia agmaniero kaj fine decidiĝis ke plej bone estos provi liberigi unue Reĝon Kitikuton, kaj kun li la virojn el Pingario. Tio provizos al ili armeon kiu povos helpi ilin kaj poste ili povos marŝi al Regoso kaj devigi Reĝinon Koron cedi la Reĝinon de Pingario. Zella diris al ili ke ili povos iri en sia boato laŭ la bordo de Regoso al loko kontraŭ la minoj, tiel ili povos eviti konflikon kun la batalistoj de Reĝo Goso.

Ĉar decidiĝis ke jen la plej bona agplano, ili decidis komenci la sekvan matenon, ĉar la nokto jam nun proksimiĝas. La servistoj estis plene okupataj per prizorgado de la virinoj kaj infanoj, do Zella entreprenis prepari manĝon por Ingo kaj Rinkitinko kaj si kaj baldaŭ preparis belan manĝon en la kuirejo de la palaco, ĉar ŝi estis bona kuiristineto kaj ofte helpis sian patrinon. La manĝon ŝi estigis en malgranda ĉambro kiu elrigardis al la ĝardenoj kaj Rinkitinko opiniis ke la plej bona parto ĝia estas la dolĉa mielo, kiun li ŝmiris sur la panbuletojn kiujn bakis Zella. Rilate al Bilbilo, li vagis tra la tereno de la palaco kaj trovis herbon kiu fariĝis por li bona manĝo.

image-068

Dum la vespero Ingo parolis kun la virinoj kaj feliĉigis ilin, promesante ke baldaŭ li rekunigos ilin kun iliaj edzoj kiuj laboras en la minoj kaj resendos ilin al ilia propra insulo Pingario.

La sekvan matenon la knabo ellitiĝis sunleviĝe frue kaj trovis ke Zella jam preparis belan matenmanĝon.

Kaj post la manĝo ili iris al la plej suda parto de la insulo, kiu ne estas tre for; Rinkitinko rajdis sur la dorso de Bilbilo kaj Ingo kaj Zella sekvis ilin, manen-mane.

Kiam ili atingis la randon de la akvo la knabo antaŭeniris kaj kunfrapis siajn manojn trifoje, kiel instrukciis al li la Blanka Perlo. Kaj post kelkaj momentoj ili trovis tre for la nigran boaton kun la arĝenta tegaĵo, venantan rapide iliadirekten de la maro.

Baldaŭ ĝi surteriĝis sur la plaĝon kaj ili ĉiuj eniris ĝin.

Al Zella plaĉegis la boato, kiu estis la plej bela kiun iam ŝi vidis, kaj la mirindaĵo ke ĝi venas al ili tra la akvo sen remisto iom timigis ŝin pri la feveturilo. Sed Ingo prenis la remilojn kaj komencis remi kaj tuj la boato ekiris rapide cele al Regoso. Ili ĉirkaŭiris la pinton de tiu insulo kie la urbo estis konstruita kaj rimarkis ke la bordo surhavas vicon de soldatoj kiuj vidis ilian boaton sed aspektis ne esti decidintaj ĉu aŭ ne ĉasi ĝin. Verŝajne tio estis ĉar ili ne ricevis ordonojn pri kion fari, aŭ eble ili jam lernis timi la magiajn povojn de ĉi tiuj aventurantoj el Pingario kaj ne volis ataki ilin krom se ilia Reĝo ordonos.

La bordo de la okcidenta flanko de la Insulo Regoso estis tre neglata kaj Zella, kiu konis relative bone la situon de la minoj de la enlanda arbara pado, ne sciis decidi kiu el la montoj kiujn ili nun vidas de la maro estas tiu kie troviĝas la enirejo de la subteraj kavernoj.

Unue ŝi kredis ke la ĝusta estas tiu ĉi pinto, kaj poste ŝi supozis ke estas tiu; do konsiderinda kvanto da tempo perdiĝis pro ŝia necerto.

Ili fine decidis alteriĝi kaj esplori la landon, por vidi kie ili estas, do Ingo direktis la boaton en malgrandan rokoplenan krekon kie ili ĉiuj elboatiĝis.

Dum horo ili serĉis la padon sen trovi spuron de ĝi kaj nun Zella kredis ke ili jam iris tro for norden kaj devas reiri al alia monto kiu estas pli proksima al la urbo.

Denove ili eniris la boaton kaj sekvis la serpentumantan bordon suden ĝis ili kredis esti atingintaj la ĝustan lokon. Jam, tamen, komencis senlumiĝi, ĉar la tuta tago estis pasigita per serĉado je la enirejo de la minoj, kaj Zella avertis ilin ke estos pli sekure pasigi la nokton en la boato ol sur la tero, kie sovaĝaj bestoj sendube ĝenos ilin. Neniu el ili komprenis ĉimomente kiom fatala tiu tago da serĉado estis por iliaj planoj kaj eble se Ingo komprenus kio okazas li surteriĝus kaj batalus ĉiujn sovaĝajn bestojn en la arbaro anstataŭ trankvile resti en la boato ĝis la mateno.

Tamen, nenion sciante pri la ruzaj planoj de Reĝino Koro kaj Reĝo Goso, ili ankris sian boaton en golfeto kaj gaje manĝis, trovinte abundajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en la konservujoj de la boato. Vespere la steloj montriĝis en la ĉielo kaj kovris la ondojn ĉirkaŭ ilia boato per arĝenta kolono. Tute ĉirkaŭ ili estis belege kviete escepte de hazardaj muĝoj de besto sur la najbara bordo.

Ili interparolis trankvile pri siaj aventuroj kaj planoj pri la estonteco kaj Zella rakontis al ili sian simplan historion kaj pri kiel ŝia povra patro devas labori, bruligante braĝon por vendi ĝin por sufiĉa mono por subteni siajn edzinon kaj infanon.

Nikoroĉjo eble estas la plej humila viro en la tuta Regoso, sed Zella deklaris lin bonulo, kaj honestulo, kaj ne kulpis li ke lian landon regas tiel fia Reĝo.

Post tio Rinkitinko, por amuzi ilin, proponis kanti, kaj kvankam Bilbilo protestis laŭ sia malafabla maniero, pretendante ke la voĉo de lia mastro estas fendita kaj malagrabla, la malgrandan Reĝon kuraĝigis la aliaj kanti sian kanton, kaj tion li faris.

Ned, ruĝharulo sed mortulo,
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!
En batal’ kap’ iĝis nulo;
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!
‘Ho ve, Ned!’, diris mi, ‘sur tulo
Kial perdis vi kapbulon?’
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!

Diris Ned: ‘Por la land’ mi sangis,’
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!
‘Do mort’ en lit’ al mi mankis;’
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!
‘Sed kial per fuĝ’ ne flankis
Kaj plu la kapon por mi dankis?’
Kantu fidle-kum-fadle-kum-fi-do!

Al Ned mi diris –

“Tamen ĉesu, Via Moŝto!” petegis Bilbilo. “Vi dolorigas mian kapon.”

“Sed la kanto ne estas finita,” respondis Rinkitinko, “kaj rilate al via kapdoloro, pensu pri povra Ned, kiu ne plu eĉ havis kapon!”

“Mi povas pensi nur pri via morna kantado,” respondis Bilbilo kolere. “Kial vi ne elektis feliĉigan temon, anstataŭ paroli pri kiel mortulo perdis sian ruĝan kapbulon? Vere, Rinkitinko, vi mirigas min.”

“Mi parkere lernis belegan kanton pri vivanto,” diris la Reĝo.

“Do ne kantu ĝin,” petegis Bilbilo.

Zellan kaj mirigis kaj malfeliĉigis la senrespektaj vortoj de la kapro, ĉar ŝi vere ĝuis la kantadon de Rinkitinko kaj al ŝi estis instruita deca respekto al Reĝoj kaj altaŭtoritatuloj. Sed ĉar nun malfruiĝis ili decidis endormiĝi, por povi frue la sekvan matenon vekiĝi, do ili ĉiuj kuŝiĝis sur la planko de la granda boato kaj kovris sin per lankovriloj kiujn ili trovis gardataj sub la seĝoj precize por tiaj eventoj. Ili ne bezonis longan tempon por endormiĝi kaj ne vekiĝis antaŭ la tagiĝo.

Post hasta matenmanĝo, ĉar Ingo fervoris liberigi sian patron, la knabo remis la boaton al la tero kaj ili ĉiuj surteriĝis kaj komencis serĉi la padon.

image-069

Zella trovis ĝin dum la sekva duonhoro kaj deklaris ke ili sendube estas tre proksimaj al la enirejo de la minoj; do ili sekvis la padon norden, Ingo iris la unua, kaj Zella sekvis lin, dum Rinkitinko estis malantaŭ ili rajdante sur la dorso de Bilbilo.

Post nelonge ili vidis grandan muron el roko turanta antaŭ ili, en kiu estas malalta arkhava enirejo, kaj ambaŭflanke de tiu enirejo staras gardisto, armita per glavo kaj lanco. La gardistoj de la minoj ne estis tiom ferocaj kiel la batalistoj de Reĝo Goso; ilia tasko estis laborigi la sklavojn pri siaj taskoj kaj gardi ilin por ke ili ne eskapu; sed ili estis tiom kruelaj kiom deziris ilia kruela mastro, kaj egale kovardaj kiel kruelaj.

Ingo marŝis al la du viroj ĉe la enirejo kaj diris:

“Ĉu ĉi tiu aperturo kondukas al la minoj de Reĝo Goso?”

“Jes,” respondis unu el la gardistoj, “sed estas malpermesate ke iu kiu jam eniris eliros.”

“Tamen,” diris la knabo, “ni intencas eniri kaj ni elvenos kiam ajn ni deziros. Mi estas la Princo de Pingario, kaj mi venis liberigi mian popolon, kiun sklavigis Reĝo Goso.”

Nu kiam la du gardistoj aŭdis tiun parolon ili rigardis unu la alian kaj ridis, kaj unu el ili diris:

“La Reĝo pravis, ĉar li diris ke la knabo verŝajne venos ĉi tien kaj ke li provos liberigi sian popolon. Kaj ankaŭ la Reĝo ordonis ke ni restigu la Princeton en la minoj, kaj devigu lin labori, kune kun liaj kompanoj.”

“Do ni obeu la Reĝon,” respondis la alia viro.

Ingon surprizis aŭdi tion, kaj li demandis:

“Kiam Reĝo Goso donis al vi tiun ordonon?”

“Lia Moŝto mem estis ĉi tie la pasintan nokton,” respondis la viro, “kaj li reforiris antaŭ nur unu horo. Li suspektis ke vi venas ĉi tien kaj diris ke ni kaptu vin se ni povos.”

Tiu raporto tre malkvietigis la knabon, ne rilate al si sed rilate al sia patro, ĉar li timis ke la Reĝo fiagas iel. Do li rapidis eniri la minojn kaj la gardistoj faris nenion por kontraŭi lin aŭ liajn kompanojn, ĉar la ordono al ili diris ke ili permesu lin eniri sed ne eliri.

La malgranda grupo de aventurantoj pasis tra longa roka koridoro kaj atingis nealtan, larĝan kavernon kie ili trovis dekduon da gardistoj kaj cent sklavojn, ĉi tiuj laboregadis per pioĉoj kaj ŝoveloj fosante oron, dum la gardistoj staras estrante ilin per longaj vipoj.

Ingo trovis multajn el la viroj el Pingario inter tiuj sklavoj, sed Reĝo Kitikuto ne estis en tiu kaverno; do ili trapasis ĝin kaj eniris alian koridoron kondukantan al dua kaverno. Ankaŭ tie centoj da viroj laboradis, sed la knabo ne trovis sian patron inter ili, do ili pluiris al tria kaverno.

La koridoroj ĉiuj deklivetis malsupren, tiel ke ju pli ili iris des pli malsupren en la teron ili descendis, kaj nun ili trovis la aeron varmega kaj prema kaj malfacile spirebla. Flamantaj torĉoj estis metitaj en la murojn por doni lumon al la laborantoj, kaj tiuj aldonis al la superprema varmego.

La tria kaj plej suba kaverno estis la lasta en la minoj, kaj tie estis multaj dekoj da sklavoj kaj multaj gardistoj por laborigi ilin. Ĝis nun, neniu el la gardistoj atentis la grupon de Ingo, sed permesis ke ili plumarŝu laŭdezire, kaj kvankam la sklavoj scivole rigardetis la knabon kaj la knabinon kaj viron kaj kapron, ili ne aŭdacis diri ion. Sed nun la knabo paŝis al kelkaj el la viroj el Pingario kaj petis informon pri sia patro, dirante al ili ke ili ne timu la gardistojn ĉar li protektos ilin kontraŭ la vipoj.

image-070

Tiam li informiĝis ke Reĝo Kitikuto ja vere laboris en ĉi tiu kaverno mem ĝis la antaŭa vespero, kiam Reĝo Goso venis kaj forkondukis lin – ankoraŭ ŝarĝitan per ĉenoj.

“Ŝajnas al mi,” diris Reĝo Rinkitinko, kiam li aŭdis tiun raporton, “ke Goso forkondukis vian patron al Regoso, por ke ni ne savu lin. Li eble kaŝos povran Kitikuton en karcero, kie ni ne povos trovi lin.”

“Eble vi pravas,” respondis la knabo, “sed mi firme intencas trovi lin, negrave kie li estas.”

Ingo parolis firme kaj kuraĝe, sed lin multe desapontis la trovo ke Reĝo Goso estis jam antaŭ ol li ĉe la minoj kaj forportis lian patron. Tamen, li penis ne senti malkuraĝon, kredante ke li fine sukcesos, malgraŭ ĉia oponado. Turninte sin al la gardistoj, li diris:

“Forprenu la ĉenojn de ĉi tiuj sklavoj kaj liberigu ilin.”

La gardistoj ridis pro tiu ordono, kaj unu el ili alportis manplenon da ĉenoj, dirante: “Lia Moŝto ordonis ke ni sklavigu ankaŭ vin, ĉar vi neniam reiros el ĉi tiuj kavernoj.”

image-071

Tiam li provis meti la ĉenojn sur Ingon, sed la knabo indigne prenis ilin kaj disrompis ilin facile kiel katunajn ŝnuretojn. Kiam dekduo aŭ pli da gardistoj ekkuris kapti lin, la Princo svingis la finaĵon de la ĉeno kvazaŭ vipon kaj pelis ilin en angulon, kie ili kaŭriĝis kaj petegis kompaton.

Rakontoj pri la miriga forto de la knaba Princo jam disvastiĝis en la minojn de Regoso, kaj kvankam Reĝo Goso diris al ili ke de Ingo jam estis forprenita ĉiu lia magia povo, la gardistoj nun vidis ke tio ne estas vera, do ili opiniis ke estas saĝe ne provi kontraŭi lin.

La ĉenoj de la sklavoj estis ĉiuj nititaj firme al iliaj maleoloj kaj pojnoj, sed Ingo rompis la ŝtalajn ligilojn per siaj manoj kaj liberigis la povrulojn – ne nur tiujn el Pingario sed ĉiujn kaptitajn dum la multaj militoj kaj ŝtelekspedicioj de Reĝo Goso. Ili estis tre dankemaj, kiel vi povas supozi, kaj akceptis subteni princon Ingon negrave kian agadon li ordonos.

Li gvidis ilin al la meza kaverno, kie ĉiuj gardistoj kaj intendantoj fuĝis terurite pro lia proksimiĝo, kaj baldaŭ li disrompis la ĉenojn de la sklavoj laborintaj en tiu parto de la minoj. Tie ili proksimiĝis al la unua kaverno kaj liberigis ĉiujn tri.

La sklavojn traktis tiel kruele la servistoj de Reĝo Goso ke ili fervoris ĉasi kaj mortigi ilin, venĝe; sed Ingo retenis ilin kaj grupigis ilin, kaj ĉiu grupo ricevis propran ĉefon. Post tio li kunvokis la ĉefojn kaj ordonis ke ili marŝu bonorde laŭ la pado al la Urbo Regoso, kie li renkontos ilin kaj ordonos al ili kion sekve fari.

Ili volonte konsentis, kaj, arminte sin per feraj stangoj kaj pioĉhakiloj kiujn ili alportis el la minoj, la sklavoj komencis sian marŝon al la urbo.

Unue Zella volis postresti, por povi marŝi al sia propra hejmo, sed nek Rinkitinko nek Ingo opiniis ke ŝi estus sekura vagante sola tra la arbaro, do ili instigis ŝin reiri kun ili al la urbo.

La knabo surterigis sian boaton ĉifoje ĉe la sama loko kiel kiam li unue alteriĝis ĉe Regoso, kaj, kvankam multaj el la batalistoj staris sur la bordo kaj antaŭ la muroj de la urbo, neniu el ili provis iel ajn ĝeni la knabon. Efektive, ili aspektis maltrankvilaj kaj malkvietaj, kaj kiam Ingo renkontis Kapitanon Buzumon li demandis ĉu io okazis dum lia foresto.

“Multo okazis,” respondis Buzubo. “Niaj Reĝo kaj Reĝino forkuris kaj lasis nin, kaj ni ne scias kion fari.”

“Forkuris!” kriis Ingo. “Kien ili iris?”

“Kiu scias?” diris la viro, gestante malgaje per sia kapo. “Ili foriris antaŭ kelkaj horoj, en boato kun kvardek remistoj, kaj ili kunprenis la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario!”

image-072


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.