La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19. Rinkitinko Subridas

image-091

Ni nun rakontos kio okazis al Rinkitinko kaj Bilbilo tiumatene, dum Ingo spertis siajn ĉagrenajn spertojn dum sia eskapo de la timigaj danĝeroj de la tri kavernoj.

La Reĝo de Gilgado vekiĝis kaj trovis ke la pordo de la ĉambro de Ingo estas firme fermita kaj ŝlosita, sed li tute ne spertis problemon kiam li malfermis sian propran pordon en la koridoron, ĉar ŝajnas ke la ĉambro de la knabo, kiu estis la meza ĉambro, rotaciis sur pivoto, sed la apudaj ĉambroj, okupataj de Bilbilo kaj Rinkitinko, restis senmovaj. La malgranda Reĝo ankaŭ trovis matenmanĝon magie sendita en sian ĉambron, kaj dum li manĝis ĝin, Klik venis al li kaj deklaris ke Lia Moŝto, Reĝo Kalikoto, deziras ke li ĉeestu en la reĝa kaverno.

Do Rinkitinko, unue certiginte ke la Palruĝa Perlo ankoraŭ estas en la poŝo de lia veŝto, volonte sekvis Klikon, kiu kuris antaŭe je ioma distanco. Sed tuj kiam Rinkitinko paŝis en la koridoron granda roko, peza almenaŭ tunon, malfiksiĝis kaj falis de la plafono rekte super lia kapo. Kompreneble, ĝi ne povis damaĝi lin, ĉar li estis protektata de la Palruĝa Perlo, kaj ĝi flankensaltis kaj frakasiĝis sur la plankon, kie ĝi diseriĝis pro sia propra pezo.

“Tre senzorge!” kriis la malgranda Reĝo, kaj anaspaŝis sekvante Klikon, kiu aspektis surprizegita de lia eskapo.

Baldaŭ alia roko super Rinkitinko plonĝis suben, kaj ankaŭ alia, sed neniu tuŝis lian korpon. Klinko aspektis multe perpleksa pro tiuj pluaj eskapoj kaj certe Kalikoto estis surprizita kiam Rinkitinko, plene sekura, eniris la reĝan kavernon.

“Bonan matenon,” diris la Reĝo de Gilgado. “Viaj rokoj malfiksiĝas, Kalikoto, kaj vi nepre regluigu ilin en iliajn lokojn antaŭ ol ili damaĝos iun.” Poste li komencis subridi: “Hu, hu, hu-hi, hi-hik, kik, ik!” kaj Kalikoto sidis kaj sulkis la frunton ĉar li ekkomprenis ke la malgranda dika Reĝo mokas lin.

“Mi petis ke Via Moŝto venu ĉi tien,” diris la Reĝo de la Knomoj, “por montri al vi kuriozan buklaron da ora fadeno kiun faris miaj metiistoj. Se ĝi plaĉas al vi, mi donacos ĝin al vi.”

Dirinte tion li etendis malgrandan buklaron da scintilanta ora ŝnuro, kiu estis vere bela kaj kurioza.

Rinkitinko prenis ĝin per mano kaj tuj la ora fadeno komencis malvolviĝi – tiel rapide ke la okulo ne povis sekvi ĝian moviĝon. Kaj, dum ĝi malvolviĝis, ĝi volvis sin ĉirkaŭ la korpon de Rinkitinko, samtempe teksante sin en reton, ĝis ĝi kovris la malgrandan Reĝon de kapo ĝis piedo kaj metis lin en oran karceron.

“Aha!” kriis Kalikoto; “ĉi tiu magio ĝuste funkciis, laŭŝajne.”

“Ho, ĉu?” respondis Rinkitinko, kaj antaŭenpaŝante li marŝis tute tra la oran reton, kiu falis surplanken, konfuzita amaso.

Kalikoto frotis sian mentonon penseme kaj gapis firme Rinkitinkon.

“Mi komprenas multan magion,” diris li, “sed Via Moŝto havas ian magion kiu multe perpleksigas min, ĉar ĝi estas malsimila al ĉio tia kion mi ĝis nun renkontis.”

“Nu, atentu, Kalikoto,” diris Rinkitinko; “se vi celas damaĝi min aŭ miajn kompanojn, ĉesu, ĉar vi neniam sukcesos. Ni estas nedamaĝeblaj, pli-malpli, kaj vi nur malŝparas vian tempon penante difekti nin.”

“Vi eble pravas, kaj mi esperas ne esti tiom malĝentila ke mi kverelus kun gasto,” respondis la Reĝo de la Knomoj. “Sed pardonu min ke mi ankoraŭ ne estas konvinkita ke vi estas pli forta ol mia fama magio. Tamen, mi petas ke vi kredu ke mi neniel malbonvolas al vi, Reĝo Rinkitinko; sed mia devo estas detrui vin, se eble, ĉar vi kaj tiu sensignifa knaba Princo malkaŝe minacis forpreni miajn kaptitojn kaj firme rifuzis reiri al la tersurfaco kaj ĉesi ĝeni min. Mi estas tre molkora, efektive, kaj mi multege ŝatas vin kaj ĝuus vin kiel amikon, sed – ” Nun li premis butonon sur la brako de sia tronseĝo kaj la parto de la planko kie staras Rinkitinko ekmalfermiĝis kaj montris nigran truegon suban, kiu estis parto de la terura Senfunda Abismo.

image-092

Sed Rinkitinko ne falis en la truon; lia korpo restis ŝvebanta en la aero ĝis li antaŭenmetis piedon kaj paŝis sur la solidan plankon, kaj tiam la aperturo ekrefermiĝis.

“Mi altetaksas la amikecon de Via Moŝto,” komentis Rinkitinko, trankvile kvazaŭ neniu okazis, “sed mi laciĝas pro starado. Ĉu vi bonvolos venigi mian kapron, Bilbilo, por ke mi sidu sur lia dorso kaj ripozu?”

“Jes ja!” promesis Kalikoto. “Mi ankoraŭ ne kompletigis mian provon de via magio, kaj ĉar mi ŝuldas iom da venĝo al tiu kapro ĉar li batis mian kapon kaj frakasis mian preskaŭ-plej-bonan kronon, mi volonte trovos ĉu ankaŭ la besto povos eskapi de miaj plezurigaj sorĉaĵetoj.”

Do Klik estis senditu venigi Bilbilon kaj baldaŭ revenis kun la kapro, kiu estis tre malafabla tiun matenon ĉar ĝi ne bone dormis en la subteraj kavernoj.

Rinkitinko ne prokrastis suriri la ruĝveluran selon kiun konstante portis la kapro, ĉar li timis ke la Reĝo de la Knomoj provos detrui Bilbilon kaj sciis ke dum lia korpo tuŝas tiun de la kapro la Palruĝa Perlo protektos ilin ambaŭ; sed, se Bilbilo starus sola, nenia magio savus lin.

Bilbilo figapis Reĝon Kalikoton, kiu moviĝis maltrankvile en sia ebura trono. Post tio la Reĝo de la Knomoj flustris dum momento en orelon de Kliko, kiu kapjesis kaj foriris el la ĉambro.

“Bonvolu senti vin ĉehejme ĉi tie dum kelkaj minutoj, dum mi prizorgos taskon,” diris la Reĝo de la Knomoj, stariĝante de la trono. “Mi revenos al vi baldaŭ, kaj mi esperas trovi vin pecama aŭ pacema – ha, ha, ha! – tiun ŝercon vi ne povas ĝuste taksi nun sed vi povos poste. Estu pacpecema – jen la koncepto. Ho, ho, ho! Vere komike.” Post tio li anaspaŝis el la kaverno, kaj fermis la pordon post si.

“Nu, kial vi ne ridis kiam Kalikoto ridis?” demandis la kapro, kiam ili estis solaj en la kaverno.

“Ĉar li fiplanas ion,” respondis Rinkitinko, “kaj ni ridos post la finiĝo de la danĝero, Bilbilo. Malnova maksimo diras: ‘Kiu laste ridas plej bone ridas’, kaj oni nur laste ridas se la aliulo havas oportunon. El kie venis tiu tranĉilo? Kurioze.”

Ĉar longa akra tranĉilo subite aperis en la aero proksime al ili, tordiĝante kaj turniĝante de flank-alflank’, kaj flugante tien kaj tien tre danĝere, tute sen videbla subteno. Post tio alia tranĉilo vidiĝis – kaj plia kaj plia – ĝis la tuta spaco en la reĝa kaverno aspektis plena de ili. Iliaj akraj pintoj kaj randoj flugis cele Rinkitinkon kaj Bilbilon konstante kaj nenio savus ilin de diseriĝo escepte de la protektanta povo de la Palruĝa Perlo. Sed efektive, neniu tranĉilo tuŝis ilin kaj eĉ Bilbilo raŭke ridis pro la fiasko de la lerta magio de Kalikoto.

La kapro vagis tien kaj tien en la kaverno, portante Rinkitinkon sur sia dorso, kaj neniu el ili eĉ ete atentis la zumantajn tranĉilojn, kvankam la scintilo de la centoj da poluritaj klingoj iom ĝenis iliajn okulojn. Dum eble dek minutoj la tranĉiloj ĉirkaŭflugis ilin konfuzege; sed subite ili malaperis subite kiel ili estis aperintaj.

Kalikoto sinzorge puŝis sian kapon tra la pordejon kaj trovis la kapron maĉanta la brodaĵojn de lia reĝa mantelo, kiun li lasis kuŝanta sur la trono, dum Rinkitinko legas sian manuskripton pri “Kiel Bone Konduti” kaj subridas pro ĝia konsilo. La Reĝo de la Knomoj aspektis ege malfeliĉa dum li envenis kaj residiĝis sur la tronon. Diris Rinkitinko subridante:

“Vere estis tre pace, Kalikoto, kvankam ne pece kiel anticipis vi. Pardonu ke mi indulgas min per rido – hu, hu, hu-hi, hik-kik-ik! Kaj nun, diru al mi; ĉu vi ne enuas pro la provoj damaĝi nin?”

“E-he,” diris la Reĝo de la Knomoj. “Mi vidas nun ke via magio povas protekti vin kontraŭ ĉiuj miaj artoj. Sed ĉu la knabo Ingo estas tiel bone protektata kiel Via Moŝto kaj la kapro?”

“Kial vi demandas?” demandis Rinkitinko, kiun maltrankviligis la demando ĉar li memoris ne esti vidinta la malgrandan Princon de Pingario tiumatene.

“Ĉar,” diris Kalikoto, “la knabo trasuferas provojn multe pli grandajn kaj pli danĝerajn ol tiuj kiujn vi renkontis, kaj de centoj da jaroj neniu kapablas eskapi viva el la danĝeroj de miaj Tri Trompaj Kavernoj.”

Reĝon Rinkitinkon multe alarmis aŭdi tion, ĉar kvankam li sciis ke Ingo posedas la Bluan Perlon, tio donus al li nur eksterordinaran forton, kaj eble forto sola ne ebligus lian eskapon el danĝero. Sed li malvolis ke Kalikoto vidu la timon kiun li sentas pri la sekureco de Ingo, do li diris laŭ senzorga maniero:

“Vi estas ege malkompetanta magiisto, Kalikoto, kaj mi donos al vi mian kronon se Ingo ne eskapis el ĉiu danĝero per kiu vi minacis lin.”

“Via tuta krono ne valoras unu el la valoraj diamantoj en mia krono,” respondis la Reĝo de la Knomoj, “sed mi prenos ĝin. Ni iru tuj, do, kaj vidu kio okazis al la knaba Princo, ĉar se li ne estas jam detruita, mi agnoskas ke li ne estas damaĝebla per iu el la magiaj artoj kiujn mi komandas.”

Li foriris el la ĉambro, akompanate de Klik, kiu nun jam revenis al sia mastro, kaj de Rinkitinko rajdanta sur Bilbilo. Trairinte plurajn el la gigantaj kavernoj ili eniris kavernon kiu estis iom pli lumoplena kaj gaja ol la aliaj, kie la Reĝo de la Knomoj haltis antaŭ roka muro. Tiam Kliko premis sekretan risorton kaj sekcio de la muro malfermiĝis kaj montris la koridoron kie staras Princo Ingo frontante ilin.

“Tortoj kaj ranidoj!” kriis Kalikoto surprizite. “La knabo ankoraŭ vivas!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.