La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10. La Ruzeco de Reĝino Koro

image-052

Estu certa ke al la Reĝino de Koregoso tute ne plaĉis ke Reĝo Goso kaj ĉiuj liaj batalistoj loĝas en ŝia urbo post sia fuĝo el sia propra urbo. Ili estis sovaĝnaturaj kaj kverelemaj viroj ĉiam, kaj ilia temperamento ne pliboniĝis post ilia konkeriĝo fare de la Princo de Pingario. Krome, ili voradis la manĝprovizaĵojn de Reĝino Koro kaj troplenigis la domojn de ŝiaj propraj regatoj, kiuj grumblis kaj plendis ĝis ilia Reĝino plene enuis pro tio.

“Fi!” ŝi diris al sia edzo, Reĝo Goso, “vi estas pelita el via urbo de knabo, ridinde dika Reĝo kaj virkapro!

Kial vi ne reiras batali ilin?”

“Neniu homo povas batali kontraŭ la povoj de magio,” respondis la Reĝo per malafabla voĉo. “Tiu knabo aŭ estas feo aŭ protektata de feoj. Ni eskapis vivaj nur ĉar ni hastis forkuri; sed se ni reirus al Regoso, la sama terura povo kiu rompegis la urbopordegojn disatomigus nin.”

“Ba! vi estas kovardo!” kriis la Reĝino, moke.

“Mi ne estas kovardo,” diris la granda Reĝo. “Mi mortigis enbatale dekojn da malamikoj miaj; per la forto de mia glavo kaj mia bona dekstra brako mi konkeris multajn naciojn; kaj dum mia tuta vivo homoj timas min. Sed neniu kuraĝus fronti la gigantan povon de la Princo de Pingario, eĉ kvankam li estas nur knabo. Tio ne estus kuraĝo, tio estus malsaĝo.”

“Do frontu lian povon per ruzemo,” sugestis la Reĝino. “Akceptu mian konsilon, kaŝe transiru al Regoso dum la nokto, kiam estos obskure, kaj kaptu aŭ detruu la knabon dum li dormas.”

“Neniu armilo povas tuŝi lian korpon,” estis la respondo. “Lia vivo estas sorĉita kaj li ne estas damaĝebla.”

image-053

“Ĉu la dika Reĝo posedas magiajn povojn, aŭ la kapro?” demandis Koro.

“Mi kredas ke ne,” diris Goso. “Ni ja ne povus damaĝi ilin, same kiel ne la knabon, sed ili ne ŝajnis havi nekutiman forton, kvankam la kapo de la kapro estas pli dura ol murrompilo.”

“Nu,” meditis la Reĝino, “certe eblas iel konkeri tiun feblan knabon. Se vi timas entrepreni la taskon, mi mem iros. Per ia ruzo mi sukcesos kapti lin. Li ne kuraĝos defii Reĝinon kaj nenia magio povas kontraŭstari la ruzemon de virino.”

“Agu laŭvole,” respondis la Reĝo, figrimacante, “kaj se vi pendiĝos per la dikfingroj aŭ estos ĵetita en karceron, vi estos juste rekompencita pro via supozo ke vi povos sukcesi kie trejnita batalisto ne aŭdacas eĉ provi.”

“Mi ne timas,” respondis la Reĝino. “Nur soldatoj kaj tiranemuloj estas kovardaj.”

Malgraŭ tiu aserto, Reĝino Koro ne estis tiel kuraĝa kiel ruza. Dum pluraj tagoj ŝi pripensis tiun aŭ tiun planon, kaj penis decidi kiu plano plej verŝajne sukcesus. Ŝi neniam vidis la knaban Princon sed ŝi aŭdis tiom da rakontoj pri li de la venkitaj batalistoj, kaj precipe de Kapitano Buzubo, ke ŝi sciis respekti lian povon.

Insigate de la scio ke ŝi neniam povos forsendi siajn nebonvenajn gastojn antaŭ ol Princo Ingo estos superregita kaj Regoso reakirita por Reĝo Goso, la Reĝino de Koregoso fine decidis fidi la fortunon kaj sian propran intelekton por venki naivan knabon, negrave kiom fortan. Ingo ne povus suspekti kion ŝi faros, ĉar ŝi mem ne sciis. Ŝi intencis agi aŭdace kaj fidi al la ŝanco ke ŝi venkos.

Estas evidente ke se la ruzema Reĝino scius ke Ingo perdis ĉiun sian magion, ŝi ne dediĉus tiom da tempo al la simpla temo kiel kapti lin, sed kiel ĉiuj aliaj ŝin imponis la miriga montro de povo kiun li faris konkerante Regoson, kaj estis nenia kialo kredi ke la knabo estas malpli forta nun.

Unu matenon Reĝino Koro kuraĝe eniris boaton, kaj, kunprenante kvar virojn kiel eskorton kaj gardistojn, ŝi estis remita trans la mallarĝan markolon al Regoso. Princo Ingo sidis en la palaco ludante damojn kun Reĝo Rinkitinko kiam servisto venis al li, dirante ke Reĝino Koro alvenis kaj deziras paroli kun li.

Tre heziteme, ĉar li timis ke la fireĝino eble trovos ke li nun jam perdis siajn magiajn povojn, la knabo ordonis enkonduki ŝin, kaj ŝi baldaŭ eniris la ĉambron kaj profunde kliniĝis antaŭ li, mokrespekte.

Koro estis granda virino, preskaŭ tiel alta kiel Reĝo Goso. Ŝi havis flagrantajn nigrajn okulojn kaj la malpalan haŭtkoloron kiun oni vidas ĉe ciganoj. Ŝia temperamento, kiam ŝi estis malplezurigita, estis vere terura, kaj ŝia vizaĝo havis fimienon kiun ŝi penis kovri per dolĉa rideto – ofte kiam ŝi celis plej fian agon.

“Mi venis,” diris ŝi per nelaŭta voĉo, “por honori la noblan Princon de Pingario. Oni diras ke Via Moŝto estas la plej forta persono en la mondo, kaj nevenkebla en bataloj, kaj tial mi volas ke vi estu mia amiko, kaj ne mia malamiko.”

Nu, Ingo ne sciis respondi al tiu parolo. Li ne ŝatis la aspekton de la virino kaj li timis ŝin kaj li ne kutimis al trompado kaj li ne sciis maski siajn verajn sentojn. Do li uzis iom da tempo por pripensi sian respondon, kiun fine li faris ĉivorte:

“Mi ne deziras malpaci kun Via Moŝto, kaj la sola kialo de mia alveno ĉi tien estas liberigi miajn patron kaj patrinon, kaj mian popolon, kiujn vi kaj via edzo sklavigis, kaj reakiri la rabaĵojn kiujn Reĝo Goso ŝtelis de la Insulo Pingario. Tion mi esperas baldaŭ efektivigi, kaj se vi vere deziras esti mia amiko, vi povos multe helpi min.”

Dum li parolis Reĝino Koro studadis la vizaĝon de la knabo kaŝe, el la anguloj de siaj okuloj, kaj ŝi diris al si: “Li estas tiel juna kaj naiva ke mi kredas povi sola kapti lin, kaj facile. Li ne aspektas tre terura kaj mi suspektas ke Reĝo Goso kaj liaj batalistoj ektimis pro nenio.” Post tio, voĉe ŝi diris al Ingo:

“Mi deziras inviti vin, potenca Princo, kaj vian amikon, la grandan Reĝon de Gilgado, viziti mian modestan povran palacon ĉe Koregoso, kie ĉiuj miaj regatoj honoros vin. Ĉu vi venos?”

“Nuntempe,” respondis Ingo, maltrankvile, “mi devas rifuzi vian afablan inviton.”

“Estos festenado, kaj dancistinoj, kaj ludoj kaj piroteknikaĵoj,” diris la Reĝino, parolante kvazaŭ fervorante logi lin kaj je ĉiu vorto venante paŝon pli proksimen al kie li staras.

“Mi ne povus ĝui ilin dum miaj povraj gepatroj estas sklavoj,” diris la knabo, malfeliĉe.

image-054

“Ĉu vi certas pri tio?” demandis Reĝino Koro, kaj jam ŝi estis tre proksima al Ingo. Subite ŝi antaŭen klinis sin kaj ĵetis ambaŭ siajn longajn brakojn ĉirkaŭ la korpon de Ingo, tenante lin per firma teno kia de ŝraŭbtenilo.

Nun Rinkitinko eksaltis antaŭen por savi sian amikon, sed Koro fortege piedfrapis kaj batis la Reĝon rekte sur lia stomako – tre delikata loko por piedfrapo, precipe kiam oni estas dika. Post tio, ankoraŭ strikte ĉirkaŭbrakumante Ingon, la Reĝino laŭte kriis:

“Mi havas lin! Enportu la ŝnurojn.”

Tuj la kvar viroj kiujn ŝi kunportis kuris en la ĉambron kaj ligis la manojn kaj piedojn de la knabo.

Post tio ili kaptis Rinkitinkon, kiu ankoraŭ frotadis sian somakon, kaj simile ligis lin.

Ridante pro fitriumfo, Reĝino Koro nun kondukis siajn kaptitojn al la boato kaj reiris kun ili al Koregoso.

Granda estis la mirego de Reĝo Goso kaj liaj batalistoj kiam ili vidis ke la potenca Princo de Pingario, kiu antaŭe fuĝigis ilin ĉiujn, estas kaptita de virino. Kvankam kovardoj, ili nun dense amasiĝis ĉirkaŭ la knabon kaj mokkriis al li, kaj kelkaj el ili batus lin se la Reĝino ne elkrius:

“Detenu la manojn! Li estas mia kaptito, memoru – ne via.”

“Nu, Koro, kion vi faros pri li?” demandis Reĝo Goso.

“Mi sklavigos lin, por ke li distru min dum miaj neokupataj horoj. Ĉar li estas belaspekta knabo, kaj milda, kvankam li ja fortimigis tiom terure ĉiujn vin la grandajn batalistojn.”

La Reĝo sulkis la frunton pro tiu parolo, ĉar ne plaĉis al li esti mokata, sed li nenion pli diris. Li kaj liaj soldatoj reiris tiun saman tagon al Regoso, reestablinte la ponton el boatoj. Kaj ili okazigis sovaĝan karnavalon da ĝojado, kaj en la palaco de la Reĝo kaj en la urbo, kvankam la povraj homoj de Regoso kiuj ne estis batalistoj ĉiuj bedaŭris ke la afabla juna Princo estas kaptita de siaj malamikoj kaj ne plu povas regi ilin.

Kiam ŝiaj nebonvenaj gastoj jam reiris al Regoso kaj la Reĝino estis sola en sia palaco, ŝi ordonis venigi Ingon kaj Rinkitinkon antaŭ ŝin kaj forpreni iliajn ligilojn. Ili venis sufiĉe malfeliĉe, sciante ke ili estas en serioza missituacio kaj je la dispono de kruela mastrino. Ingo antaŭe konsiliĝis kun la Blanka Perlo, kiu konsilis ke li elportu brave sian misfortunon, promesante pliboniĝon tre baldaŭ. Konsolite de tiu promeso, Ingo frontis la Reĝinon per digna mieno kiu indikis kaj fieron kaj kuraĝon.

“Nu, junuleto,” diris ŝi, gajatone ĉar al ŝi plaĉis ŝia sukceso, “vi lerte ruzis je mia povra edzo kaj ege timigis lin, sed pri tiu friponago mi emas pardoni vin. Denun mi intencas ke vi estu mia paĝio, kio signifas ke vi devos venigi por mi kaj porti por mi kion ajn mi deziras. Kaj mi konsilas vin ke vi obeu ĉiun mian kapricon sendemande kaj senprokraste, ĉar kiam mi koleras mi fiiĝas, kaj kiam mi fiiĝas, iun neeviteble trafas vipo. Ĉu vi komprenas min?”

Ingo riverencis, sed ne respondis. Ŝi turnis sin al Rinkitinko kaj diris:

“Rilate al vi, mi ne povas decidi kiel utiligi vin por mi, ĉar vi estas multe tro dika kaj mallerta por labori en la kampoj. Tamen, eble mi povos uzi vin kiel pinglokusenon.”

“Kio!” kriis Rinkitinko hororoplene, “ĉu vi puŝus pinglojn en la Reĝon de Gilgado?”

“Kial ne?” respondis Reĝino Koro. “Vi estas dika kiel pinglokuseno, kiel vi mem nepre devas agnoski, kaj kiam ajn mi bezonus pinglon mi povus alvoki vin.” Post tio ŝi ridis pro lia timoplena aspekto kaj demandis: “Krome, ĉu vi estas tikliĝema?”

Jam tiun demandon Rinkitinko timegis. Li ĝemis pro malespero kaj gestis per sia kapo.

“Mi volonte tiklus la plandojn de viaj piedoj per plumo,” pludiris la kruelulino. “Bonvolu depreni viajn ŝuojn.”

“Ho, via Moŝto!” pledis povra Rinkitinko, “mi petegas ke vi permesu ke mi amuzu vin alimaniere. Mi povas danci, aŭ kanti por vi.”

“Nu,” ŝi diris, tremante pro ridado, “vi rajtas kanti – se la kanto estas gaja. Sed vi ne aspektas tre gajhumora.”

“Mi sentas min gajhumora – ja vere, Via Moŝto!” protestis Rinkitinko, fevora eskapi de tiklado. Sed eĉ dum li protestis ke li “sentas sin gaja”, lia ronda ruĝa vizaĝo havis mienon de hororo kaj malkvieto kiu estis vere komika.

“Kantu, do!” ordonis Reĝino Koro, multe amuzite.

Rinkitinko ĝemis pro senŝarĝiĝo kaj, grakinte kaj penante subpremi siajn plorsingultojn li komencis kanti ĉi tiun kanton – milde, unue, sed fine elmuĝante ĝin plenvoĉe:

Ho!
Estis Beba Tigro, li loĝis en me-na-ĝe-ri’ –
Vula-vala-vila – liberiĝi volis li;
Ĉiu kredis ke li mildas, ne povus mildi pli –
Vula-vala-vila – Be-ba Ti-gro!
“Ho!
Oni premis la piedon, kapon amkaresis –
Vula-vala-vila – prioste interesis;
Sed li kreskis kaj li kreskis kaj kreski li ne ĉesis –
Vula-vala-vila – ki-a Ti-gro!
“Ho!
Oni venis al la besto kaj li ekkomence batis –
Vula-vala-vila – senĉese mordis, gratis!
Kolere rompis kaĝon, eskapon vere ŝatis –
Vula-vala-vila ve-ra Ti-gro!

“Kaj ĉu la kanto havas celon?” demandis Reĝino Koro, kiam Reĝo Rinkitinko finis sian kanton vere vigle.

“Se jes,” respondis Rinkitinko, “temas pri averto ne ludi kun tigroj.”

image-055

La malgranda Princo ne povis ne rideti pro tiu sagaca respondo, sed Reĝino Koro sulkis la frunton kaj akre rigardis la Reĝon.

“Ho,” diris ŝi; “mi kredas scii la diferencon inter tigro kaj dorlothundeto. Sed mi memoros la averton, malgraŭ tio.”

Ĉar, malgraŭ siaj sukcesoj kiam ŝi kaptis ilin, ŝi iom timis tiujn personojn kiuj antaŭe montris tiom da eksterordinaraj povoj.

image-056


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.