La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1. La Princo de Pingario

image-014

Se, hazarde, vi havas mapon de Oz ĉemane, vi trovos ke la granda Nonesta Oceano lavas la limojn de la Regno Rinkitinko, inter kiuj kaj la Lando Oz situas strio de la lando de la Reĝo de la Knomoj kaj la Sabla Dezerto. La Regno Rinkitinko ne estas tre granda kaj situas proksime al la oceano, kaj ĉiuj domoj kaj la palaco de la Reĝo estis konstruitaj apud la bordo. La civitanoj loĝas grandparte sur la akvo, boatante kaj fiŝkaptante, kaj la riĉoj de Rinkitinko akiriĝas per komercado laŭlonge de la bordo kaj kun la insuloj plej proksimaj.

Kvar tagojn da veturado per boato norde de Rinkitinko estas la Insulo Pingario, kaj kiam komenciĝas nia rakonto ĉi tie mi devas informi vin iomete pri tiu insulo. Ĉe la norda ekstremo de Pingario, kie ĝi estas plej larĝa, la tero estas du kilometrojn de unu bordo al la alia, sed ĉe la suda ekstremo ĝi estas apenaŭ duonan kilometron larĝa; sekve, kvankam Pingario longas ses kaj duonan kilometrojn de la nordo ĝis la sudo, oni ne povas diri ke ĝi estas tre granda insulo.

Ĝi estas vere bela, tamen, kaj al la okuloj de la mevoj kiuj proksimiĝas al ĝi super la maro ĝi sendube similas grandegan verdan kojnon kuŝantan sur la akvo, ĉar ĝiaj herbo kaj arboj donas al ĝi la koloron de smeraldo.

La herbo atingis la randon de la deklivaj bordoj; la belaj arboj okupis la tutan centran parton de Pingario, farante seninterrompan arbareton kie la branĉoj renkontiĝis superkape kaj estis ĝuste sufiĉa spaco sub ili por la komfortaj domoj de la loĝantoj.

Tiuj domoj troviĝis dise ĉie en la insulo, tiel ke mankis urbo aŭ urbego, krom se oni nomus la tutan insulon urbo. La baldakeno de folioj, alte superkape, faris protektilon kontraŭ la suno kaj la pluvo, kaj la loĝantoj en la arbareto ĉiuj povis rigardi preter la rektajn arbotrunkojn kaj trans la herbokovritajn deklivojn al la purpura akvo de la Nonesta Oceano.

Ĉe la larĝa ekstremo de la insulo, norde, staris la reĝa palaco de Reĝo Kitikuto, la estro kaj reganto de Pingario. Ĝi estis bela palaco, konstruita tute el neĝblanka marmoro kaj sur ĝia kapo estis kupoloj el polurita oro, ĉar la Reĝo estis ekstreme riĉa. Tute laŭlonge de la bordo de Pingario troviĝis la plej grandaj kaj plej altkvalitaj perloj en la tuta mondo.

Tiuj perloj kreskis en la ŝeloj de grandaj ostroj, kaj la homoj rastis la ostrojn el iliaj akvaj bedoj, elserĉis la laktecajn perlojn kaj portis ilin laŭregule al sia Reĝo. Tial, unufoje en ĉiu jaro, lia Moŝto povis sendi ses el siaj boatoj, kun sesdek remantoj kaj multaj sakoj da valoraj perloj, al la Regno Rinkitinko, kie situis urbo nomata Gilgado, en kiu la palaco de Reĝo Rinkitinko staris sur rokoplena promontoro kaj agis, per siaj altaj turoj, kiel lumturo por gvidi velistojn al la haveno. En Gilgado la perlojn el Pingario aĉetis la kasisto de la Reĝo, kaj la boatoj reiris al la insulo portante riĉajn varojn kaj tiujn nutraĵprovizojn kiujn bezonis la popolo kaj la reĝa familio de Pingario.

La homoj de Pingario neniam vizitis alian landon ol Rinkitinkon, kaj tial malmultaj aliaj landoj sciis ke ekzistas tiu insulo. Sudokcidente estis insulo nomata la Insulo Frikso, kie la loĝantoj ne ŝatas perlojn. Kaj tre norde de Pingario – ses tagojn da veturado per boato, laŭdire – estis ĝemelaj insuloj nomataj Regoso kaj Koregoso, loĝataj de feroca kaj militema popolo.

Multajn jarojn antaŭ la efektiva komenco de ĉi tiu rakonto, dek grandaj boatoj da tiuj ferocaj militistoj el Regoso kaj Koregoso vizitis Pingarion, subite alteriĝante ĉe la norda ekstremo de la insulo. Tie ili komencis prirabi kaj konkeri, laŭ sia kutimo, sed la popolo de Pingario, kvankam nek tiel granda nek tiel forta kiel la malamikoj, sukcesis venki ilin kaj peli ilin ĉiujn reen al la maro, kie granda ŝtormo trafis la invadintojn el Regoso kaj Koregoso kaj detruis ilin kaj iliajn boatojn, tiel ke eĉ ne unu militisto revenis al sia propra lando.

Tiu venkiĝo de la malamikoj ŝajnis eĉ pli mirinda ĉar la perloserĉistoj de Pingario estis mildaj kaj pacemaj personoj kaj malofte kverelis eĉ inter si mem.

Iliaj solaj armiloj estis iliaj ostrorastiloj; tamen restas fakto ke ili pelis siajn ferocajn malamikojn el Regoso kaj Koregoso for de siaj bordoj.

Reĝo Kitikuto estis nur knabo kiam tiu rimarkinda batalo okazis, kaj nun lia hararo estis griza; sed li bone memoris tiun tagon kaj, dum la sekvaj jaroj, lia sola konstanta timo estis pri nova invado fare de la malamikoj. Li timis ke ili sendos pli grandan armeon al lia lando, kaj por konkeri kaj por venĝi, kaj tiuokaze li povus malmulte esperi sukcese kontraŭbatali ilin.

Tiu malkvieto flanke de Reĝo Kitikuto instigis lin zorge atenti por trovi nekonatajn boatojn, kaj unu el liaj servistoj patrolis la marbordon konstante, sed li estis tro saĝa por lasi timon malfeliĉigi lin aŭ liajn regatojn. Li estis bona Reĝo kaj loĝis tre kontente en sia bela palaco, kun sia bela Reĝino Gario kaj ilia sola infano, Princo Ingo.

La riĉoj de Pingario kreskis jaron post jaro; kaj ankaŭ la feliĉeco de la popolo kreskis. Eble estis neniu loko, ekster la Lando Oz, kie kontento kaj paco manifestiĝis pli ol sur tiu bela insulo, kaŝita en la sino de la Nonesta Oceano. Se tiuj kondiĉoj restus neĝenite, ne necesus paroli pri Pingario en ĉi tiu rakonto.

Princo Ingo, la heredonto de ĉiuj riĉoj kaj la reĝposteno de Pingario, kreskis ĉirkaŭate de ĉia lukso; sed li estis maturspirita etulo, kvankam iom tro solena kaj pensema, kaj li neniam povis toleri esti pigra dum eĉ minuto. Li sciis kie situas la plej bonaj ostroj kaŝite laŭlonge de la bordo kaj estis tiel sukcesa ostrotrovisto kiel ĉiu alia viro de la insulo, kvankam li estis tiel neforta kaj malgranda. Li havis propran boateton kaj rastilon por eltreni la ostrojn kaj li estis vere tre fiera kiam li povis porti grandan blankan perlon al sia patro.

Ne estis lernejo sur la insulo, ĉar la popolo de Pingario estis tre for de la civiliziteco kiu donas al niaj modernaj infanoj avantaĝojn kiaj lernejoj kaj kleraj profesoroj, sed la Reĝo posedis plurajn manuskriptajn librojn, kies paĝoj konsistis el ŝafpelo.

Ĉar li estis inteligentulo, li povis instrui al sia filo iom da legado, skribado, kaj aritmetiko.

Studante siajn lecionojn Princo Ingo kutimis iri en la arbareton proksiman al la palaco de sia patro kaj rampi en la branĉojn de alta arbo, kie li iam konstruis platformon kun komforta seĝo sursidebla, kaj ĉion kaŝis la baldakeno de folioj. Tie, kie neniu ĝenis lin, li studadis la ŝafpelon sur kiu estis skribitaj la kuriozaj signoj de la Pingaria lingvo.

Reĝo Kitikuto multe fieris pri sia malgranda filo, tute prave, kaj li baldaŭ alte estimis la juĝkapablon de Ingo kaj opiniis lin inda esti fidata pri multaj ŝtataferoj. Li instruis al la knabo la bezonojn de la popolo kaj kiel juste regi ĝin, ĉar li sciis ke iun tagon Ingo estos Reĝo anstataŭ li. Unu tagon li vokis sian filon al sia flanko kaj diris al li:

“Nia insulo nun ŝajnas sufiĉe paca, Ingo, kaj ni estas feliĉaj kaj prosperaj, sed mi ne povas forgesi tiujn terurajn homojn el Regoso kaj Koregoso. Mia konstanta timo estas ke ili sendos amason da boatoj por serĉi siajn samrasanojn kiujn ni venkis antaŭ multaj jaroj kaj kiujn la maro poste detruis. Se la militistoj venos multnombre ni eble ne povos kontraŭbatali ilin, ĉar mia popolo estas ja malmulte trejnita batali; ili certe kaŭzus al ni multajn vundojn kaj suferadon.”

“Ĉu do ni estas malpli fortaj ol dum la tempo de mia avo?” demandis Princo Ingo.

La Reĝo penseme kapneis.

“Tio ne,” diris li. “Por ke vi plene komprenu tiun mirindan batalon, mi devos konfidi al vi grandan sekreton. Mi posedas tri Magiajn Talismanojn, kiujn mi de ĉiam gardas zorgege, kaŝante de ĉiuj homoj la fakton ke ili ekzistas. Sed, por ke kiam mi mortos la sekreto ne perdiĝu, mi decidis informi vin kio estas tiuj talismanoj kaj kie ili estas kaŝitaj. Venu kun mi, mia filo.”

Li gvidis lin tra la ĉambroj de la palaco ĝis ili atingis la grandan bankedhalon. Tie, haltinte en la centro de la ĉambro, li klinis sin kaj tuŝis kaŝitan risorton en la kahelkovrita planko. Tuj unu el la kaheloj subeniris kaj la Reĝo etendis manon en la kavaĵon kaj eltiris silkan sakon.

Tiun sako li sekve malfermis, kaj montris al Ingo ke ĝi enhavas tri grandajn perlojn, el kiuj ĉiu estas granda kiel marmora globeto. Unu estis blua kaj unu estis delikate rozkolora, sed la tria estis purblanka.

“Ĉi tiuj tri perloj,” diris la Reĝo, parolante per solena, impona voĉo, “estas la plej mirindaj kiujn iam konis la mondo. Ilin donacis al unu el miaj prapatroj la Reĝino de la Marvirinoj, potenca feino kiun foje li bonfortune savis de ŝiaj malamikoj. Danke pro tiu favoro ŝi donis al li ĉi tiujn perlojn. Ĉiu el la trio posedas mirigan potencon, kaj kiu ajn posedas ilin rajtas opinii sin tre bonfortuna. Ĉi tiu blukolora donas al la portanto forton tiel grandan ke nenia forto povas kontraŭi lin. Tiu palruĝe brilanta protektas sian posedanton kontraŭ ĉiuj minacantaj danĝeroj, negrave el kie ili venas. La tria perlo – ĉi tiu purblanka – kapablas paroli, kaj ĝiaj vortoj estas ĉiam saĝaj kaj helpaj.”

image-015

“Kion vi diras, mia patro!” kriis la Princo, ege mirante; “ĉu vi diras al mi ke perlo kapablas paroli? Laŭsone tio estas neebla.”

“Via dubo ŝuldiĝas al via manko de scio pri fepovoj,” respondis la Reĝo serioze. “Aŭskultu, mia filo, kaj vi scios ke mi parolas la veron.”

Li tenis la blankan perlon ĉe orelo de Ingo kaj la Princo aŭdis voĉeton klare diri: “Via patro pravas. Neniam dubu tion kion vi ne povas kompreni, ĉar la mondo estas plena de mirindaĵoj.”

“Mi petas pardonon de vi, kara patro,” diris la Princo, “ĉar klare mi aŭdis la perlon paroli, kaj ĝiaj vortoj estis plenaj de saĝeco.”

“La povoj de la aliaj perloj estas eĉ pli grandaj,” pludiris la Reĝo. “Se mi estus malriĉa ĉiualimaniere, ĉi tiuj gemoj farus min pli riĉa ol ĉiu alia monarko en la mondo.”

“Mi kredas tion,” respondis Ingo, rigardante la belajn perlojn tre respektoplene. “Sed diru al mi, mia patro, kial vi timas la militistojn el Regoso kaj Koregoso kiam vi posedas tiajn mirindajn povojn?”

“La povoj apartenas al mi nur kiam mi portas la perlojn sur mi,” respondis Reĝo Kitikuto, “kaj mi ne kuraĝas konstante porti ilin ĉar mi timas ke ili perdiĝus. Tial mi gardas ilin sekure kaŝitaj en ĉi tiu niĉo. La sola danĝero estas ke eble hazarde miaj gardistoj malsukcesos trovi la alvenon de niaj malamikoj kaj lasos la militistajn invadantojn kapti min antaŭ ol mi povos alpreni la perlojn. Tiuokaze mi estus tute ne kapabla rezisti. Mia patro posedis la magiajn perlojn dum la tempo de la Granda Batalo, pri kiu vi tre ofte jam aŭdis, kaj la palruĝa perlo protektis lin kontraŭ damaĝo, dum la blua perlo ebligis ke li kaj lia popolo forpelu la malamikojn. Ofte mi suspektas ke la detruantan ŝtormon kaŭzis la femarvirinoj, sed pri tio mi ne havas pruvon.”

“Mi ofte demandis al mi kiel ni sukcesis venki en tiu batalo,” komentis Ingo penseme. “Sed la perloj helpos nin se la militistoj revenos, ĉu ne?”

“Ili estas same potencaj kiel ĝis nun,” deklaris la Reĝo. “Efektive, mia filo, mi malmulte bezonas timi malamikon. Sed por ke kiam mi mortos la sekreto ne estu kaŝita forde la sekva Reĝo, mi nun donas ĝin por ke vi gardu ĝin. Memoru ke ĉi tiuj perloj estas la laŭrajta heredaĵo de ĉiuj Reĝoj de Pingario. Se iam mi estos forprenita disde vi, Ingo, gardu bone ĉi tiun trezoron kaj ne forgesu ĝian kaŝejon.”

“Mi ne forgesos,” diris Ingo.

La Reĝo remetis la perlojn en la kaŝejon kaj la knabo iris al sia propra ĉambro por pripensi la mirindan sekreton kiun lia patro tiutage konfidis al li ke li gardu ĝin.

image-016


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.