La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18. Ingo Transdonas Sian Palruĝan Perlon

image-083

La Blanka Perlo gvidis Ingon fidele dum li serĉis la boaton de Reĝo Goso, sed la knabo perdis tiom da tempo sendante sian popolon hejmen al Pingario ke nur plenan tagon post la alteriĝo de Goso kaj Koro sur la bordon de la Lando de la Raduloj la boato de Ingo venis al la sama loko.

Tie li trovis la kvardek remistojn gardantajn la barĝon de Reĝino Koro, kaj kvankam ili ne volis aŭ ne povis diri al la infano kien la Reĝo kaj Reĝino kondukis liajn patron kaj patrinon, la Blanka Perlo konsilis ke li sekvu la vojon al la lando kaj la kavernoj de la knomoj.

Rinkitinko ne deziris entrepreni la rokoplenan kaj montan veturon, eĉ dum Bilbilo portos lin, sed li rifuzis dizerti Ingon, eĉ kvankam lia propra regno situas tuj preter aro da montoj kiuj estas videblaj turante sudokcidente de ili. Do la Reĝo brave suriris la kapron, kiu ĉiam grumblis sed ĉiam obeis sian mastron, kaj la trio tuj ekiris cele la kavernojn de la knomoj.

Ili veturis same nerapide kiel Reĝino Koro kaj Reĝo Goso, tiel ke kiam ili estis ĉirkaŭ duonvoje ili trovis la Reĝon kaj Reĝinon revenantaj al sia boato.

La fakto ke Goso kaj Koro nun estas solaj pruvis ke ili postlasis la patron kaj patrinon de Ingo; do, laŭ propono de Rinkitinko, la trio kaŝis sin malantaŭ alta roko ĝis la Reĝo de Regoso kaj la Reĝino de Koregoso, kiuj ne observis ilin, preterpasis. Post tio ili daŭrigis sian veturon, feliĉaj ĉar ili ne denove devis batali aŭ kvereli siajn fimalamikojn.

“Tamen, ni povus esti demandintaj al ili kion ili faris pri viaj povraj gepatroj,” diris Rinkitinko.

“Ne gravas,” respondis Ingo. “Mi estas certa ke la Blanka Perlo ĝuste gvidos nin.”

Dum iom da tempo ili plumarŝis silente kaj post tio Rinkitinko komencis ridi laŭ la plaĉa maniero kiun li kutimis antaŭ ol liaj misfortunoj trafis lin.

“Kio amuzas Vian Moŝton?” demandis la knabo.

“Penso pri kiom surprizitaj estus miaj karaj regatoj se ili komprenus kiom proksima al ili mi estas, tamen kiom distanca. Mi ĉiam volis viziti la Landon de la Knomoj, kiu estas plena de misteroj kaj magio kaj ĉiaj aventuroj, sed miaj amantaj regatoj malpermesis ke mi pripensu tian aferon, timante ke mi estus damaĝita aŭ sorĉita.”

“Ĉu vi timas, nun kiam vi estas ĉi tie?” demandis Ingo.

“Iomete, sed ne multe, ĉar oni diras ke la nova Reĝo de la Knomoj ne estas tiel fia kiel la malnova Reĝo. Tamen, ni ja entreprenas danĝeran veturon kaj mi opinias ke vi devus protekti min per pruntedono de unu el viaj perloj al mi.”

Ingo pripensis tion kaj la peto ŝajnis inda.

“Kiun perlon vi deziras?” demandis la knabo.

“Nu, ni pensu,” respondis Rinkitinko; “vi eble bezonos forton por liberigi viajn kaptitajn gepatrojn, do vi devas reteni la Bluan Perlon. Kaj vi bezonos la konsilon de la Blanka Perlo, do estos plejbone ke vi retenu ankaŭ tiun. Sed se ni apartiĝus, mi havus nenion por protekti min kontraŭ damaĝo, do vi devus pruntedoni al mi la Palruĝan Perlon.”

“Konsentite,” konsentis Ingo, kaj sidiĝinte sur rokon li deprenis sian dekstran ŝuon kaj eltirinte la tukon el la pinta piedfingrejo li elprenis la Palruĝan Perlon – tiun kiu protektas kontraŭ damaĝo tiun personon kiu portas ĝin.

“Kien vi povos meti ĝin, por sekure gardi ĝin?” li demandis.

“En la poŝon de mia veŝto,” respondis la Reĝo. “La poŝo havas klapon kaj mi povas pingle fermi ĝin tiel ke la perlo ne povos eliri kaj perdiĝi. Rilate al rabo, neniu fiintenca povos tuŝi min dum mi havos la perlon.”

Do Ingo donis al Rinkitinko la Palruĝan Perlon kaj la malgranda Reĝo metis ĝin en la poŝon de sia ruĝ-kaj-verde brokita velura veŝto, kaj firme fermpinglis la klapon de la poŝo.

Ili nun rekomencis sian veturon kaj fine atingis la enirejon de la kavernoj de la Reĝo de la Knomoj.

image-084

Metinte la Blankan Perlon apud sian orelon, Ingo demandis: “Kion mi faru nun?” kaj la Voĉo de la Perlo respondis: “Kunfrapu viajn manojn kvarfoje kaj laŭtvoku la vorton ‘Klik’. Post tio permesu vin esti kondukitaj al la Reĝo de la Knomoj, kiu nun gardas kaptitaj viajn patron kaj patrino.”

Ingo obeis tiujn instrukciojn kaj kiam Klik alvenis responde al la alvoko la knabo petis renkontiĝon kun la Reĝo de la Knomoj. Do Klik kondukis ilin al Reĝo Kalikoto, kiu tiutempe suferis pro severa kapdoloro, pro sia gaja festenado dum la pasinta nokto, kaj tial estis nekutime malafabla kaj grumblema.

“Mi scias kiucele vi venis,” diris li, antaŭ ol Ingo povis paroli. “Vi volas forpreni de mi la kaptitojn el Regoso; sed vi ne povos fari tion, do plej bone estas ke vi reforiru.”

“La kaptitoj estas miaj patro kaj patrino, kaj mi intencas liberigi ilin,” diris la knabo firme.

La Reĝo gapis Ingon firme, mirante pro lia aŭdaco.

Post tio li turnis sin por rigardi Reĝon Rinkitinkon kaj diris:

“Mi supozas ke vi estas la Reĝo de Gilgado, kiu estas en la Regno Rinkitinko.”

“Vi ĝuste divenis jam la unuan fojon,” respondis Rinkitinko.

“Kiom ronda kaj dika vi estas!” krietis Kalikoto.

“Mi ĵus pensis kiom dika kaj ronda estas vi,” diris Rinkitinko. “Vere, Reĝo Kalikoto, ni devus esti amikoj, ĉar ni tiel similas ĉiel escepte de pri humoro kaj inteligento.”

Post tio li komencis nelaŭte ridi, dum Kalikoto forte gapis lin, ne sciante ĉu aŭ ne akcepti lian parolon kiel komplimenton. Kaj nun la okuloj de la knomo vagis al Bilbilo, kaj li demandis:

“Ĉu tiu estas via parolanta kapro?”

Bilbilo renkontis la grimacan gapon de la Reĝo de la Knomoj per rigardo egale malafabla kaj defia, dum Rinkitinko respondis: “Jes, Via Moŝto.”

“Ĉu li vere kapablas paroli?” demandis Kalikoto, scivoleme.

“Li kapablas. Sed lia plej granda talento estas riproĉado. Parolu al Lia Moŝto, Bilbilo.”

Sed Bilbilo restis silenta kaj rifuzis paroli.

“Ĉu vi ĉiam rajdas sur lia dorso?” pludiris Kalikoto, demandante Rinkitinkon.

“Jes,” estis la respondo, “ĉar estas malfacile por dikulo longe marŝi, kiel eble vi mem scias pro via sperto.”

“Estas vere,” diris Kalikoto. “Deiru de la dorso de la kapro kaj lasu min rajdi lin dum kelka tempo por trovi kiel plaĉos al mi. Eble mi forprenos lin de vi, por rajdi tra miaj kavernoj.”

Rinkitinko ridis tre nelaŭte aŭdante tion, sed tuj li deiris de la dorso de Bilbilo kaj permesis ke Kalikoto suriru. La Reĝo de la Knomoj estis iom mallerta, sed kiam li fine sidis sur la selo li vokis laŭtavoĉe: “Ek!”

Kiam Bilbilo tute ne atentis la ordonon kaj rifuzis moviĝi, Kalikoto piedfrapis per siaj kalkanumoj feroce la korpon de la kapro, kaj tiam Bibilo ekiris. Li kuris rapide trans la grandan kavernon, ĝis preskaŭ atingi la kontraŭan muron, kie li tiom abrupte haltis ke Reĝo Kalikoto flugis trans lian kapon kaj batiĝis kontraŭ la juvelitan muron. Li batiĝis tiom forte ke la pintoj de lia krono estis ĉiuj fleksitaj kaj misformitaj kaj lia kapo estis puŝita multe en la diamantornamitan randon de la krono, tiel ke ĝi kovris unu okulon kaj parton de lia nazo. Eble tio protektis la kapon de Kalikoto kontraŭ frakasiĝo pro la roka muro, sed multe damaĝis la kronon.

Al Bilbilo multe plaĉis la sukceso de lia ago kaj Rinkitinko ridis gaje pro la komika aspekto de la Reĝo de la Knomo; sed Kalikoto murmuradis kaj grumbladis dum li relevis sin kaj klopodis tiri la misbatitan kronon de sia kapo, kaj estis evidente ke li estas neniel amuzita. Efektive, Ingo povis vidi ke la Reĝo estas tre kolera, kaj la knabo sciis ke la evento verŝajne malamikigos Kalikoton kontraŭ la tuta grupo.

image-085

La Reĝo de la Knomoj sendis Klikon alporti alian kronon kaj ordonis al siaj riparistoj ripari la damaĝitan kronon. Dum li atendis la novan kronon li sidis rigardante siajn vizitantojn sulkante la frunton, kaj tio des pli maltrankviligis Ingon. Fine, kiam la nova krono estis metita sur lian kapon, Reĝo Kalikoto diris: “Sekvu min, fremduloj!” kaj gvidis ilin al malgranda pordo ĉe unu ekstremo de la kaverno.

Ingo kaj Rinkitinko sekvis lin tra la pordejon kaj trovis sin starantaj sur balkono kiu alrigardis enorman kupolitan kavon – tiel vastan ke ŝajnis esti kilometroj ĝis ĝia alia flanko. Tute ĉirkaŭ tiu ronda kavo, kiun hele lumigis brilo el nevidebla origino, estis arkaĵoj konektitaj kun aliaj kavernoj.

Kalikoto prenis oran fajfilon el sia poŝo kaj sonigis akran noton kiu eĥis tra ĉiu parto de la kavo. Tuj Knomoj komencis enfluadi tra la flankaj arkaĵoj multnombre, ĝis la enorman spacon ili plenigis ĝis preter la vidpovo de la rigardantoj. Ĉiuj estis armitaj per scintilantaj armiloj el poluritaj arĝento kaj oro, kaj Ingon mirigis ke Reĝo povus komandi tiel grandan armeon.

Ili komencis marŝi kaj remarŝi laŭ tre bonorda aranĝo ĝis nova sonigo de la ora fajfilo sendis ilin rekurantaj tiom rapide kiom kiam ili ekaperis. Kaj tuj kiam la granda kavo denove estis malplena Kalikoto reiris kun siaj vizitantoj al sia propra reĝa ĉambro, kie li denove sidigis sin sur sian eburan tronon.

“Mi montris al vi,” diris li al Ingo, “parton de mia korpogardistaro. La reĝaj armeoj, de kiuj ĉi tiu estas nur parto, estas multenombraj kiel la sableroj de la oceano, kaj loĝas en multaj miloj da miaj subteraj kavernoj. Vi venis ĉi tien celante devigi min transdoni al vi la kaptitojn de Reĝo Goso kaj Reĝino Koro, kaj mi volis konvinki vin ke mia povo estas tro granda tiel ke neniu povas kontraŭi ĝin. Oni diris al mi ke vi estas sorĉisto, kaj dependas de magio por helpi vin; sed sciu ke la knomoj ne estas mortipovuloj, kaj ili mem sufiĉe bone komprenas magion, do se ni devos batali magion per magio plej verŝajne ni montriĝos centoble pli potencaj ol vi mem povus esti. Pripensu tion zorge, mia knabo, kaj penu kompreni ke mi superfortas vin. Mi ne kredas ke vi povos devigi min liberigi Reĝon Kitikuton kaj Reĝinon Garion, kaj mi scias ke vi ne povos kaĵoli min fari tion, ĉar mi promesis al Reĝo Goso. Tial, ĉar mi ne volas damaĝi vin, mi petas ke vi pace foriru kaj lasu min sola.”

“Pardonu min se mi ne konsentas kun vi, Reĝo Kalikoto,” respondis la knabo. “Kvankam malfacila kaj danĝera eble estas mia tasko, mi ne povas foriri el via regno antaŭ ol fari ĉian penon liberigi miajn gepatrojn kaj fiaskinte plene senkuraĝiĝi.”

“Bone,” diris la Reĝo, al kiu evidente malplaĉis tio.

“Mi avertis vin, do nun se malbono superos vin vi mem kulpos. Mia kapo doloras hodiaŭ, do mi ne povas dece konduti al vi laŭ viaj rangoj; sed Klik gvidos vin al miaj gastoĉambroj kaj morgaŭ mi denove parolos kun vi.”

Tiu ŝajnis justa kaj ĝentila maniero trakti sindeklarintajn malamikojn, do ili ĝentile esprimis deziron ke la kapdoloro de Kaliko kuraciĝu, kaj sekvis sian gvidanton, Klik, laŭ bone iluminata koridoro kaj tra plurajn arkaĵojn ĝis fine ili atingis tri bele meblitajn litoĉambrojn ĉizitajn el solida griza roko kaj bone lumigatajn kaj aerumatajn per ia mistera metodo konata de la knomoj.

La unua de tiuj ĉambroj doniĝis al Reĝo RinkiĈapitro Dek Ok tinko, la dua al Ingo kaj la tria al Bilbilo la kapro.

Estis balanciĝanta roka pordo inter la tria kaj dua ĉambroj kaj alia inter la dua kaj unua, kiu ankaŭ havis pordon kiu malfermiĝas al la koridoro. La ĉambro de Rinkitinko estis la plej granda, do tie bonega manĝo estis provizita de kelkaj knomaj servistoj, kiuj, malgraŭ siaj malrektaj formoj, montriĝis bone trejnitaj kaj kompetentaj.

“Vi ne estas kaptitoj, sciu,” diris Klik, “nek vi estas bonvenaj gastoj, ĉar vi deklaris intencon kontraŭi nian potencan Reĝon kaj ĉiujn liajn armeojn. Sed ni ne malbonvolas al vi, kaj vi estos bone manĝigataj kaj prizorgataj dum vi restos en niaj kavernoj. Manĝu ĝissate, dormu trankvile, kaj bonajn sonĝojn havu.”

Dirinte tion, li lasis ilin solaj kaj tuj Rinkitinko kaj Ingo komencis interkonsiliĝi pri la plej bona metodo liberigi Reĝon Kitikuton kaj Reĝinon Garion. La konsilo de la Blanka Perlo estis iom nekontentiga al la knabo ĝuste nun, ĉar la Voĉo diris responde al liaj demandoj nur: “Estu pacienca, kuraĝa, kaj firmintenca.”

Rinkitinko proponis ke ili provu trovi en kiu parto de la serio de subteraj kavernoj la gepatroj de Ingo estas enfermitaj, ĉar tiu sciaĵo estas necesa antaŭ ol ili povos agi; do kune ili komencis serĉi, lasante Bilbilon dormantan en sia ĉambro, kaj marŝis neoponate tra multaj koridoroj kaj kavernoj.

En kelkaj lokoj estis grandaj fornoj, kie oni fandadis orpulvoron en brikojn. En aliaj ĉambroj metiistoj faradis el la oro diversajn objektojn kaj ornamaĵojn. En unu kaverno grandegaj radoj rotaciis polurante valorajn gemojn, kaj ili trovis multajn kavernojn uzatajn kiel magazenojn, kie trezoro ĉiuspeca estis alte stakita. Ankaŭ ili venis al la loĝejoj de la armeo kaj la grandaj kuirejoj.

Estis Knomoj ĉie – nenombreblaj miloj da ili – sed neniu eĉ ete atentis la vizitantojn el la surfaco de la tero. Tamen, kvankam Ingo kaj Rinkitinko marŝis ĝis laciĝo, ili ne povis trovi la lokon kie la patro kaj patrino de la knabo estis enfermitaj, kaj kiam ili provis reiri al siaj propraj ĉambroj ili trovis sin senespere perdiĝintaj en la labirinto da koridoroj.

Tamen, Klik baldaŭ venis al ili, ridante pro ilia embarasiĝo, kaj regvidis ilin al iliaj litoĉambroj.

Antaŭ ol endormiĝi ili zorge barieris la pordon inter la ĉambro de Rinkitinko kaj la koridoro, sed ili lasis la pordojn konektantajn la tri ĉambrojn plene malfermaj.

Dum la nokto Ingon vekis mola grata sono kiu plenigis lin per maltrankvilo ĉar li ne povis konjekti la kaŭzon. Estis mallume en lia ĉambro, ĉar la lumo malaperis tuj kiam li enlitiĝis, sed li sukcesis palpi sian vojon al la pordo kondukanta en la ĉambron de Rinkitinko kaj trovis ĝin firme ŝlosita kaj nemovebla.

Post tio li paŝis al la kontraŭa pordo, kondukanta al la ĉambro de Bilbilo, kaj trovis ke ankaŭ tiu estis fermita kaj ŝlosita.

La knabo havis kuriozan senton ke lia tuta ĉambro – la muroj, planko kaj plafono – malrapide rotacias kvazaŭ sur pivoto, kaj la sento estis tiel malkomfortiga ke li denove enlitiĝis, ne sciante kion alian fari. Kaj ĉar la gratsono jam ĉesis kaj la ĉambro nun ŝajne estis senmova, li baldaŭ reendormiĝis.

Kiam la knabo vekiĝis, post multaj horoj, li trovis la ĉambron denove lumoplena. Do li vestis sin kaj trovis ke malgranda tablo, sur kiu estas fume varmega matenmanĝo, subite ekaperis en la centro de lia ĉambro. Li provis la du pordojn, sed trovinte ke li ne povas malfermi ilin li manĝis iom, penseme demandante al si kiu enŝlosis lin kaj kial li fariĝis kaptito. Post tio li denove iris al la pordo kiu laŭ lia supozo kondukas en la ĉambron de Rinkitinko kaj surprize al li la riglilo facile leviĝis kaj la pordo malfermiĝis.

Antaŭ li estis kruda koridoro ĉizita en la roko kaj nebrile iluminata. Ĝi ne havis allogan aspekton, do Ingo fermis la pordon, perpleksa pri kio okazis al la ĉambro de Rinkitinko kaj la Reĝo, kaj li iris al la kontraŭa pordo. Malferminte tion, li trovis solidan rokan muron antaŭ si, kiu efike neebligis ke li eskapu tiudirekte.

La knabo nun komprenis ke Reĝo Kalikoto trompis lin, kaj kvankam dirante akcepti lin kiel gaston tamen komplotis apartigi lin de liaj kamaradoj.

Unu vojo tamen restis, per kiu li povus eskapi, kaj li decidis vidi kien ĝi kondukas.

Do, irinte al la unua pordo, li malfermis ĝin kaj nerapide paŝis en la malhele iluminatan koridoron.

Antaŭenirinte kelkajn paŝojn li aŭdis la pordon de sia ĉambro brufermiĝi malantaŭ li. Li rekuris tuj, sed la roka pordo tiel strikte plenigis la aperturon ke li trovis ke estas neeble remalfermi ĝin. Tio ne multe gravis, tamen, ĉar la ĉambro estis karcero kaj la sola eskapvojo ŝajnis esti antaŭ li.

Laŭ la koridoro li rampis ĝis, turninte sin ĉirkaŭ angulon, li trovis sin en granda kupolhava kaverno kiu estis vaka kaj senhoma. Ankaŭ tie estis nehela lumo kiu ebligis al li vidi alian koridoron ĉe la kontraŭa flanko; do li transiris la rokan plankon de la kaverno kaj eniris duan koridoron. Tiu serpentumis ĉiudirekte sed ne estis tre longa, do baldaŭ la knabo atingis duan kavernon, ne tiel grandan kiel la unua.

image-086

Tiun li ankaŭ trovis vaka, sed alia koridoro kondukis el ĝi, do Ingo eniris tiun. Ĝi estis rekta kaj mallonga kaj preter ĝi estis tria kaverno, kiu malmulte diferencis de la aliaj krom ke ĉe unu ĝia flanko estis fortika fera krado.

Ĉiuj tri kavernoj estis krude ĉizitaj el la roko kaj aspektis neniam uzitaj, malsimile al ĉiuj aliaj kavernoj de la knomoj kiujn li antaŭe vizitis. Starante en la tria karavano, Ingo vidis kion li kredis ankoraŭ plia koridoro ĉe la kontraŭa flanko, do li marŝis cele ĝin. Tiu aperturo estis senluma, kaj tiu fakto, kaj la solena silento tute ĉirkaŭ li, dum kelka tempo hezitigis lin eniri ĝin. Pripensinte, tamen, li komprenis ke krom se li esploros la lokon ĝis la plejfino li ne povos esperi eskapi el ĝi, do li kuraĝe eniris la senluman koridoron kaj palpis sian vojon zorge dum li antaŭenpaŝis.

Apenaŭ li faris du paŝojn kiam bruego sonis malantaŭ li kaj peza ŝtalplato fermis la aperturon en la kaverno el kiu li ĵus venis. Li paŭzis momente, sed ankoraŭ ŝajnis ke estos plej bone plumarŝi, kaj dum Ingo antaŭeniris en la mallumo, tenante siajn manojn etenditaj antaŭ si por palpi la vojon, manligiloj falis sur liajn pojnojn kaj kunŝlosis sin per akra klako, kaj momenton poste li trovis sin ĉenita al fortika fera stango firme fiksita en la roka planko.

La ĉenoj estis sufiĉe longaj por permesi lin moviĝi unu-du metrojn ĉiudirekte kaj palpante la murojn li trovis sin en malgranda ronda ĉambro kiu havis neniun elirejon krom la koridoron per kiu li eniris, kaj tio nun estis fermita per la ŝtala pordo. Jen la fino de la serio de kavernoj kaj koridoroj.

Nur nun la hororo de lia situacio trafis la knabon plenforte. Sed li firme decidis ne cedi al sia fato senbarakte, kaj ekmemorante ke li posedas la Bluan Perlon, kiu donas al li mirindan forton, li rapide rompis la ĉenojn kaj liberigis sin de la manligiloj.

Post tio li tordis la ŝtalan pordon de ĝiaj ĉarniroj, kaj rampinte laŭ la mallonga koridoro, li trovis sin en la tria kavo.

Nun la nehela lumo, kiu antaŭe gvidis lin, jam malaperis; sed rigardetante en la senlumecon de la kavo li vidis ion kio aspektas du rondaj diskoj de flamo, kiuj ĵetis neklaran brilon super la planko kaj muroj. Per tiu neklara brilo li sukcesis vidi la formon de enorma viro, kiu sidas en la centro de la kavo, kaj li vidis ke la fera krado estis forprenita, tiel ke la viro povis eniri.

La giganto estis nevestita kaj ĝiaj membroj estis dike kovrataj de maldelikataj ruĝaj haroj. La rondaj diskoj de flamo estis ĝiaj du okuloj kaj kiam ĝi malfermis sian buŝon por oscedi Ingo vidis ke ĝiaj makzeloj estas sufiĉe larĝaj por dispremi dekduon da homoj inter la gigantaj vicoj de dentoj.

Baldaŭ la giganto suprenrigardis kaj perceptis la knabon kaŭrantan ĉe la kontraŭa flanko de la kaverno, do li vokis per raŭka kruda voĉo:

“Venu ĉi tien, mia bela knabo. Ni kune baraktos, vi kaj mi, kaj se vi sukcesos ĵeti min surteren mi permesos ke vi trairu mian kavon.”

La knabo ne respondis al la defio. Li komprenis ke li estas en severa danĝero kaj bedaŭris ke li pruntedonis la Palruĝan Perlon al Reĝo Rinkitinko.

image-087

Sed nun estis tro malfrue por vanaj bedaŭroj, kvankam li timis ke eĉ lia granda forto malmulte helpos lin kontraŭ tiu harkovrita monstro. Ĉar liaj brakoj ne estis sufiĉe longaj por etendiĝi trans kvaronon de la grandega korpo de la giganto, kaj la fortegaj membroj de la monstro verŝajne premus la vivon el Ingo antaŭ ol li povus fariĝi mastro.

Tial la Princo decidis uzi aliajn rimedojn por batali tiun malamikon, kiu sendube estis metita tien por bari lian revenon. Retroirinte tra la koridoro li atingis la ĉambron kie li estis antaŭe ĉenita kaj torde tiris la feran stangon el ĝia ingo. Ĝi estis duonan metron dika kaj pli ol metron longa, kaj ĉar ĝi estis el solida fero ĝi estis tiel peza ke tri ordinaraj viroj trovus ĝin malfacile levebla.

Reirinte al la kaverno, la knabo svingis la grandan stangon super sia kapo kaj ĵetis ĝin fortege rekte al la giganto. Finaĵo de la stango batis la frunton de la monstro, kaj farinte unusolan ĝemon ĝi falis sternite sur la plankon kaj kuŝis senmove.

Kiam la giganto falis, la brilo fadis el ĝiaj okuloj, kaj fariĝis tute senlume. Zorgoplene, ĉar Ingo ne estis certa ke la giganto estas morta, la knabo palpis sian vojon cele la aperturon kiu kondukas al la meza kaverno. La aperturo estis mallarĝa kaj la mallumo estis intensa, sed, estante nun pli kuraĝa, la knabo paŝis brave antaŭen. Tuj la planko komencis fali sub li kaj tre alarmite li turnis sin kaj saltis sufiĉe forte por kroĉiĝi al la rokaj flankoj de la muro kaj refirmigi sian staron en la koridoro tra kiun li ĵus venis.

Apenaŭ li atingis tiun rifuĝejon kiam giganta bruo sonegis tra la kaverno kaj la sono de rapide fluanta torento venis el tre sube. Ingo palpis en sia poŝo kaj trovis plurajn alumetojn; li flamigis unu el ili kaj tenis ĝin antaŭ si. Dum ĝi flagris li vidis ke la tuta planko de la kaverno estis forfalinta, kaj li sciis ke se li ne estus tuj regajinta sian piedstaron en la koridoro li estus plonĝinta en la abismon situantan sub li.

Per la lumo de alia alumeto li vidis la aperturon ĉe la alia flanko de la kavo kaj trafis lin la penso ke eble li povus salti trans la abismon. Kompreneble, tio tute ne estus farebla sen la mirinda forto pruntita al li de la Blua Perlo, sed Ingo havis senton ke unu fortega salto eble portus lin trans la abismon sekure.

Li ne povis resti kie li estas, tio estis certa, do li decidis provi.

Li faris longan kuron tra la unuan kavon kaj la nelongan koridoron; post tio, uzante sian tutan forton, li ĵetis sin trans la nigran abismon de la dua kavo. Rapide li flugis kaj, kvankam lia koro pro timo ĉesis bati, nur pasis kelkaj sekundoj antaŭ ol liaj piedoj tuŝis la breton de la kontraŭa koridoro kaj li eksciis ke li sekure sukcesis fari la mirindan taskon.

Paŭzinte nur por entiri unu senŝarĝigan spiron, Ingo rapide trairis la nerektan koridoron kiu kondukas al la lasta el la tri kavernoj. Sed kiam li ekvidis ĝin li paŭzis abrupte, ĉar liajn okulojn preskaŭ blindigis brilego de forta lumo kiu ekfrapis ilin. Kovrinte sian vizaĝon per siaj manoj, Ingo retroiris malantaŭ etendiĝon de rokangulo kaj iom post iom li kutimigis siajn okulojn al la lumo kaj li fine povis rigardi senpalpebrume la strangan brilon kiu tiel rapide ŝanĝis la kondiĉon de la kaverno. Kiam li antaŭe trapasis ĉi tiun volbon ĝi estis tute vaka.

Nun la plata planko el roko estis ĉie kovrata de bedo da ardantaj karboj, kiu suprenetendis malgrandajn langojn da ruĝaj kaj blankaj flamoj. Efektive, la tuta kavo estis unu monstra forno kaj la varmego venanta el ĝi estis timiga.

La koro de Ingo sinkis en li dum li komprenis pri la terura obstaklo metita de la ruza Reĝo de la Knomoj inter lin kaj la sekurecon troveblan en la aliaj kavernoj. Ne eblis retroiri, ĉar estus neeble ke li denove transsaltu la abismon en la dua kaverno, ĉar la koridoro ĉiflanke estas tiom nerekta ke li ne povus kuri antaŭ ol salti. Nek li povus transsalti la ardantajn karbojn de la kaverno antaŭ li, ĉar ĝi estis multe pli granda ol la meza kaverno. Pro tiu dilemo li timis ke lia granda forto ne utilos al li kaj li amare riproĉis sin ke li fordonis la Palruĝan Perlon, kiu protektus lin kontraŭ damaĝo.

image-088

Tamen, Princo Ingo ne havis naturon kiu malesperus longatempe, ĉar liaj pasintaj aventuroj instruis al li fidon kaj kuraĝon, akrigis lian intelekton kaj donis al li genion de eltrovemo. Li sidiĝis kaj pensis profunde pri metodoj eskapi el sia danĝero kaj fine lerta ideo trafis lian menson. Jen la metodo akiri ideojn: neniam permesu ke miscirkonstancoj senkuraĝigu vin, sed kredu ke ekzistas metodo eliri ĉiun embarason, kaj oni povas trovi ĝin per profunda pensado.

Estis multaj pintoj kaj etendaĵoj de roko en la muroj de la malrekta koridoro en kiu staras Ingo kaj kelkaj el tiuj rokoj estis fenditaj kaj malfiksitaj, kvankam ili ankoraŭ kroĉiĝis al siaj lokoj. La knabo elektis grandan pecon, kaj, per sia tuta forto, ŝirtiris ĝin el la muro. Li poste portis ĝin al la kaverno kaj ĵetis ĝin sur la ardantajn karbojn, proksimume tri metrojn for de la fino de la koridoro. Post tio li reiris por alia fragmento da roko, kaj ŝirtirinte ĝin el ĝia loko, li ĵetis ĝin tri metrojn preter la unua, direkte al la kontraŭa flanko de la kavo. La knabo daŭrigis tiun laboron ĝis li estis farinta serion de paŝŝtonoj rekte trans la kavernon ĝis la obskura pretera koridoro, kiu laŭ lia espero rekondukos lin al sekureco eĉ se ne al libereco.

image-089

Kompletiginte sian laboron, Ingo ne longe hezitis uzi avantaĝe siajn paŝŝtonojn, ĉar li sciis ke lia plej bona ŝanco eskapi konsistas el transiro de la bedo da karboj antaŭ ol la rokoj fariĝos tiom varmaj ke ili bruligos liajn piedojn. Do li saltis al la unua roko kaj de tie li komencis salti de unu al alia rapide sinsekve.

Velkiga ondo da varmego tuj kovris lin, kaj dum kelka tempo li timis sufokiĝi antaŭ ol povi transiri la kavernon; sed li entenis sian spiron, por neebligi ke la varmega aero eniru liajn pulmojn, kaj daŭrigis siajn saltojn firme kvankam preskaŭ senespere.

Post tio, antaŭ ol li sciiĝis, liaj piedoj premis la malpli varmajn rokojn de la pretera koridoro kaj li ruliĝis senhelpe sur la planko, anhelante pro manko de spiro. Lia haŭto estis tiom ruĝa ke ĝi similis la ŝelon de boligita omaro, sed lia rapida moviĝo evitigis brulon, kaj liaj ŝuoj havis dikajn plandumojn, kiuj sekurigis liajn piedojn.

Ripozinte dum kelkaj minutoj, la knabo sentis sin sufiĉe forta por pluiri. Li iris al la fino de la koridoro kaj trovis ke la roka pordo per kiu li foriris el sia ĉambro ankoraŭ estis ferma, do li reiris al proksimume la mezo de la koridoro kaj pripensadis kion li devus sekve fari, kiam subite la solida roko antaŭ li komencis moviĝi kaj aperturo aperis tra kiun brilis helega lumo. Ŝildante siajn okulojn, kiuj estis iomete blinditigaj, Ingo saltis tra la aperturon kaj trovis sin en unu el la loĝataj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj, kie antaŭ li staris Reĝo Kalikoto, kun larĝa rideto sur sia vizaĝo, kaj Klik, la ĉambelano de la Reĝo, kiu aspektis surprizita, kaj Reĝo Rinkitinko sidanta sur Bilbilo la kapro, al kiuj klare plaĉis la reveno de Ingo.

image-090


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.