La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3. La Batalistoj el la Nordo

image-020

Al Reĝo Rinkitinko tiom plaĉis la Insulo Pingario ke li daŭrigis sian reston tagon post tagon kaj semajnon post semajno, bone manĝante, parolante kun Reĝo Kitikuto, kaj dormante. De tempo al tempo li legis sian rulaĵon.

“Ĉar,” diris li, “kiam mi reiros hejmen, miaj regantoj fervore volos scii ĉu mi lernis ‘Kiel Bone Konduti’, kaj mi nepre ne seniluziigu ilin.”

La dudek remistoj loĝis sur la malgranda ekstremo de la insulo, kun la perloserĉistoj, kaj ŝajne al ili tute ne gravis ĉu aŭ ne iam ili reiros al la Regno Rinkitinko. La kapro Bilbilo vagis sur la herbokovritaj deklivoj, aŭ inter la arboj, kaj pasigis siajn tagojn precize kiel li deziris. Lia mastro malofte volis rajdi sur li. Bilbilo estis malofta kuriozaĵo por la insulanoj, sed ĉar estis malmulte plezurige paroli kun la kapro ili tenis sin for de li. Tio plaĉis al la besto, kiu ŝajnis bone kontenta esti sola por fari kion li deziras.

Foje Princo Ingo, dezirante esti ĝentila, marŝis al la kapro kaj diris: “Bonan matenon, Bilbilo.”

“La mateno ne estas bona,” respondis Bilbilo grumble. “Estas nube kaj humide, kaj laŭaspekte pluvos.”

“Mi esperas ke vi kontentas en nia regno,” pludiris la knabo, ĝentile ignorante la severajn vortojn de la aliulo.

“Ne,” diris Bilbilo. “Mi neniam kontentas; do ne gravas al mi ĉu mi estas en via regno aŭ en iu alia regno. Foriru – ĉu vi bonvolos?”

“Certe,” respondis la Princo, kaj post tiu forpuŝo li ne reprovis amikiĝi kun Bilbilo.

Nun kiam la Reĝo, lia patro, estas tiom okupata pri sia reĝa gasto, Ingo ofte estis lasita distri sin, ĉar ne estus permeseble ke knabo partoprenu en la konversaciado de du gravaj monarkoj. Do li dediĉis sin al siaj studoj, kaj tagon post tago li grimpis en la branĉojn de sia plej amata arbo kaj sidis dum horoj en sia “arbosupra ripozejo”, legante la valorajn manuskriptojn de sia patro kaj pensante pri tio kion li legas.

Ne supozu ke Ingo estis dorlotata aŭ aroganta ĉar li estas tiom solena kaj studema. Ĉar li estis filo de Reĝo kaj heredonto de trono, li ne rajtis ludi kun la aliaj knaboj de Pingario, kaj li devis esti tiom ofte kun la Reĝo kaj Reĝino, kaj lin ĉirkaŭis la pompo kaj digno de la kortego, ke mankis al li la gajaj oportunoj kiujn kutime havas knaboj. Mi ne dubas ke se li povus vivi kiel aliaj knaboj, li estus tre simila al aliaj knaboj; sed en la praktiko, lin premis liaj ĉirkaŭaĵoj, kaj li estis pli serioza kaj pensema ol konvenas por liaaĝulo.

Ingo estis en sia arbo unu matenon kiam, senaverte, granda nebulo ekkovris la Insulon Pingarion. La knabo apenaŭ povis vidi la arbon apud tiu en kiu li sidas, sed la folioj super li neebligis ke la humideco malsekigu lin, do li rulis sin en sia sidejo kaj profunde ekdormis.

image-021

Tiun tutan antaŭtagmezon la nebulo daŭris. Reĝo Kitikuto, kiu sidis en sia palaco parolante kun sia gaja vizitanto, ordonis flamigi la kandelojn, por ke oni povu vidi unu la alian. La bona Reĝino, patrino de Ingo, trovis ke estas tro mallume por labori pri sia brodado, do ŝi kunvokis siajn servistinojn kaj rakontis al ili belegajn rakontojn pri pasintaj temoj, por pasigi la tedajn horojn.

Sed nelonge post la tagmezo la vetero ŝanĝiĝis.

La densa nebulo forruliĝis kvazaŭ peza nubo kaj subite la suno ŝutis siajn helajn radiojn sur la insulon.

“Tre bone!” kriis Reĝo Kitikuto. “Ni spertos plaĉan posttagmezon, mi certas,” kaj li blovestingis la kandelojn.

Tie li staris momenton senmove, kvazaŭ ŝtonigite, ĉar terura krio el ekster la palaco atingis liajn orelojn – krio tiel plena de timo kaj hororo ke la koro de la Reĝo preskaŭ ĉesis bati. Tuj aŭdiĝis la kurado de piedoj dum ĉiu en la palaco, plene de ektimo, rapidis eksteren por vidi kio okazis. Eĉ dika malgranda Rinkitinko saltis de sia seĝo kaj sekvis sian gastiganton kaj la aliajn tra la arkohava vestiblo.

image-022

Post multaj jaroj la plej profundaj timoj de Reĝo Kitikuto realiĝis.

Surteriĝante ĉe la plaĝo, kiu estis nur kelkajn paŝojn for de la palaco mem, estis centoj da boatoj, ĉiu el ili estis plena de amaso da ferocaj batalistoj. Ili saltis sur la teron sovaĝe kriante defion kaj rapidis al la palaco de la Reĝo, supren svingante siajn glavojn kaj lancojn kaj batalhakilojn.

Reĝo Kitikuto, tiel plene surprizita ke li perpleksis, gapis la alvenantan armeon terurate kaj malgajigate.

“Ili estas la homoj el Regoso kaj Koregoso!” li ĝemis. “Ni vere perdiĝis!”

Tiam li ekpensis, unuafoje, pri siaj mirindaj perloj.

Turninte sin rapide li rekuris en la palacon kaj rapidis al la halo kie kaŝiĝis la trezoroj. Sed la ĉefo de la batalistoj vidis la Reĝon eniri la palacon kaj ĉasis lin, kredante ke li intencas eskapi. Ĝuste kiam la Reĝo klinis sin por premi la sekretan risorton en la kaheloj, la batalisto ekkaptis lin de malantaŭe kaj sternis lin sur lian dorson sur la plankon, kaj samtempe li kriis al siaj soldatoj alporti ŝnuregojn kaj ligi la kaptiton.

Tion ili faris tre rapide, kaj baldaŭ Reĝo Kitikuto trovis sin senpove ligita kaj superfortita de la malamikoj. En tiu malgajiga kondiĉo lin levis la batalistoj kaj eksteren portis, kie la bona Reĝo vidis hontigan scenon.

La Reĝino kaj ŝiaj servistinoj, la oficiroj kaj servistoj de la reĝa domo kaj ĉiuj loĝantoj en tiu ekstremo de la Insulo Pingario jam estis kaptitaj de la invadantoj kaj ligitaj per ŝnuregoj. Tuj ili komencis porti siajn viktimojn al la boatoj, enĵetante ilin senzorge kvazaŭ ili estus amasoj da varoj.

La Reĝo ĉirkaŭrigardis serĉante sian filon Ingo, sed malsukcesis trovi la knabon inter la kaptitoj. Nek la dika Reĝo, Rinkitinko, estis ie videbla.

La batalistoj svarmadis en la palaco kvazaŭ abeloj en abelujo, serĉante ĉiun kiu kaŝis sin, kaj post iom longa daŭro de la serĉo la ĉefo demandis senpacience:

“Ĉu vi trovas iun alian?”

“Ne,” liaj soldatoj diris al li. “Ni kaptis ĉiujn.”

“Sekve,” ordonis la ĉefo, “forprenu ĉion valoran el la palaco kaj distiru ĝiajn murojn kaj turojn, tiel ke eĉ ne unu ŝtono restos sur alia!”

Dum la batalistoj okupas sin pri tiu tasko ni reiru al la knaba Princo, kiu, kiam la nebulo leviĝis kaj la suno ekbrilis, vekiĝis el sia dormo kaj komencis descendi de sia sidejo en la arbo. Sed la terorigaj krioj de la popolo, miksitaj kun la krioj de la krudaj militistoj, devigis lin heziti kaj aŭskulti atente.

Post tio li rapide grimpis en la arbon, multe super sia platformo, al la plej supraj svingiĝantaj branĉoj. Tiu arbo, kiun Ingo nomis la propra, estis iomete pli alta ol la aliaj ĉirkaŭaj arboj, kaj atinginte la supron li depuŝis la foliojn kaj vidis grandan amason da boatoj sur la bordo – fremdaj boatoj, kun standardoj kiajn li neniam antaŭe vidis.

Turninte sin por rigardi la palacon de sia patro, li trovis ĝin ĉirkaŭata de amaso da malamikoj.

Tiam Ingo ekkonsciis pri la vero: ke la insulon invadis la barbaraj militistoj el la nordo. Li tiom malfortiĝis pro la teroro ke li eble falus se li ne volvus siajn brakojn ĉirkaŭ branĉon kaj alkroĉus sin ĝis la svensento forpasis. Post tio per sia balteo li ligis sin al la branĉo kaj denove kuraĝis rigardi tra la folioj.

La batalistoj nun okupis sin per portado de Reĝo Kitikuto kaj Reĝino Gario kaj ĉiuj aliaj kaptitoj al la boatoj, kie ili enĵetis ilin kaj kunĉenis ilin. Teruran scenon la Princo devis vidi, sed li sidis tute senmove, kaŝita de la laŭro da foliplenaj branĉoj disde ĉiu person sur la tero. Ingo tute bone sciis ke li neniom povos helpi siajn amatajn gepatrojn, kaj ke se li descendos li nur estos devigata partopreni en ilia kruela sorto.

image-023

Nun procesio de la Norduloj pasis inter la boatoj kaj la palaco, portante la riĉajn meblojn, belegajn drapiraĵojn kaj maloftajn ornamaĵojn kiujn ili ŝtelis el la reĝa palaco, kune kun la manĝaĵoj kaj aliaj rabaĵoj kiujn ili povis akiri. Post tio la viroj el Regoso kaj Koregoso ĵetis ŝnuregojn ĉirkaŭ la marmorajn kupolojn kaj turojn kaj centoj da batalistoj tiris tiujn ŝnuregojn ĝis la kupoloj kaj turoj ekfalis ruiniĝinte sur la teron. Post tio ili dispecigis la murojn mem, ĝis malmulto de la bela palaco postrestis, krom vasta amaso da blankaj marmoraj blokoj faligitaj kaj dispuŝitaj sur la tero.

Princo Ingo amare larmis pro malĝojo rigardante la ruiniĝon de sia hejmo; tamen li estis senpova malhelpi la detruon. Kiam la palaco estis jam plene detruita, kelkaj el la batalistoj eniris siajn boatojn kaj remis laŭ la bordo de la insulo, dum la aliaj marŝis kiel granda korpuso laŭlonge de la insulo mem. Ili estis tiom multenombraj ke ili estiĝis vico etendiĝanta de unu bordo al la alia kaj ili detruis ĉiun domon renkontatan kaj kaptis ĉiun loĝanton.

La perloserĉistoj kiuj loĝis sur la suba ekstremo de la insulo penis eskapi per siaj boatoj, ili estis baldaŭ atingitaj kaj kaptitaj, samkiel la aliaj. Nek estis ia provo rezisti la malamikojn, ĉar la akraj lancoj kaj pikiloj kaj glavoj de la invadantoj teruris la korojn de la sendefenda popolo de Pingario, kies solaj armiloj estis la ostrorastiloj.

Kiam noktiĝis la tuta Insulo Pingario jam estis plene konkerita de la viroj el la Nordo, kaj ĝia tuta popolo estis sklavoj de la konkerintoj. La sekvan matenon la viroj el Regoso kaj Koregoso, kiuj ne povis fari pli da fiagoj, foriris de la sceno de sia triumfo, kunportante siajn kaptitojn kaj kunprenante ankaŭ ĉiun boaton troveblan sur la insulo. Multajn el la boatoj ili plenigis per riĉaj rabaĵoj, per perloj kaj silkaĵoj kaj veluraĵoj, per arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj kaj la tuta trezoro kiu famigis Pingarion kiel unu el la plej riĉaj regnoj en la mondo. Kaj la centoj da sklavoj kaptitaj estos devigataj eklabori en la minoj de Regoso kaj la grenkampoj de Koregoso.

Tiel kompleta estis la venko fare de la Norduloj ke ne mirigas ke la batalistoj triumfe kantadis dum ili rerapidis hejmen. Grandaj premioj atendis, por kiam ili montros al la aroganta Reĝo de Regoso kaj la terura Reĝino de Koregoso la rezultojn de siaj oceana atako kaj konkero.

image-024


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.