La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4. La Dizertita Insulo

image-025

Dum tiu tuta terura nokto Princio Ingo restis kaŝita en sia arbo. En la mateno li rigardis la Grandan amason da boatoj foriri cele sian propran landon, kunportante liajn gepatrojn kaj samlandanojn, kiel ankaŭ ĉion valoran kiun havis la Insulo Pingario.

Malfeliĉaj vere estis la pensoj de la knabo kiam la lasta boato fariĝis nur makuleto en la distanco, sed Ingo ne kuraĝis deiri de sia sekura sidejo antaŭ ol ĉiuj boatoj de la invadintoj malaperis preter la horizonto. Tiam li descendis, tre malrapide kaj atente, ĉar li estis febla pro malsato kaj la longa laciga vaĉo, ĉar li estis en la arbo dum dudek kvar horoj sen manĝaĵoj.

La suno brilis sur la belan verdan insulon tiel hele kiel se neniu senkompata invadinto estus trairinta kaj ruiniginta ĝin. La birdoj plu ĉirpis inter la arboj kaj la papilioj flugis de floro al floro tiel feliĉe kiel kiam la lando estis plena de prospera kaj kontenta popolo.

Ingo timis ke nur li restas el la tuta nacio. Eble li devos pasigi sian vivon tie, tute sola. Li ne malsatos, ĉar la maro donos al li ostrojn kaj fiŝojn, kaj la arboj fruktojn; tamen la vivo frontanta lin estis tute ne alloga.

La unua ago de la knabo estis marŝo al kie la palaco iam staris kaj serĉo tra la ruinoj ĝis li trovis kelkajn erojn da manĝaĵo kiujn pretervidis la malamikoj. Li sidis sur bloko el marmoro kaj manĝis, kaj larmoj plenigis liajn okulojn dum li rigardis la ruinojn ĉirkaŭ si. Sed Ingo penis elteni brave, kaj satinginte sin li marŝis al la puto, intencante ĉerpi sitelon da trinkakvo.

Bonfortune ankaŭ tiun puton pretervidis la invadantoj kaj la sitelo estis ankoraŭ ligita al la ĉeno kiu volviĝis ĉirkaŭ dika ligna vinĉo. Ingo prenis la krankon kaj komencis lasi la sitelon en la puton, kiam subite lin alarmis iom sufokita voĉo elkrianta:

“Atentu, tie supre!”

La sono kaj la vortoj ŝajnis indiki ke la voĉo venis el la fundo de la puto, do Ingo subenrigardis. Nenio estis videbla, pro la mallumo.

“Kiu vi estas?” li kriis.

“Estas mi – Rinkitinko,” venis la respondo, kaj la fundo de la puto eĥis: “Tink-i-tink-i-tink!” fantomece.

“Ĉu vi estas en la puto?” demandis la knabo, multe surprizite.

“Jes, kaj preskaŭ droninta. Mi enfalis dum mi forkuris de tiuj teruraj batalistoj, kaj ekde tiam mi staras en ĉi tiu malseka truo, kun la kapo tuj super la akvo. Estas bonfortune ke la puto ne estas pli profunda, ĉar se mia kapo estus sub la akvo, anstataŭ super ĝi – hu, hu, hu, kik, ik! – sub anstataŭ super, pensu – nu, tiuokaze mi ne parolus al vi nun! Ha, hu, hi!” Kaj la puto morne eĥis: “Ha, hu, hi!” kio, kiel vi sendube komprenas, estis rido duone gaja kaj duone malgaja.

“Mi multe bedaŭras,” diris la knabo responde.

“Mirigas min ke vi havas emon eĉ iomete ridi. Sed kiel mi eligu vin?”

“Mi konsideradis tion dum la tuta nokto,” diris Rinkitinko, “kaj mi kredas ke plej bone estos ke vi subenlasu la sitelon al mi, kaj mi kroĉos min al ĝi dum vi vindos la ĉenon kaj tiel tiros min supren.”

“Mi penos fari tion,” respondis Ingo, kaj li suben lasis la sitelon tre zorge ĝis li aŭdis la Reĝon voki:

“Mi havas! Nun tiru min – malrapide, mia knabo, malrapide – por ke mi ne frotiĝu kontraŭ la malglatajn flankojn.”

Ingo komencis vindi la ĉenon, sed Reĝo Rinkitinko estis tiom dika ke li estis tre peza kaj kiam la knabo sukcesis tiri lin duone supren en la puto lia forto estis jam elĉerpita. Li firmtenis la ĉenon laŭeble longe, sed subite ĝi glitis de lia teno kaj la sekvan minuton li aŭdis Rinkitinkon refali “plump!” en la akvon.

“Domaĝe!” vokis Ingo, vere malfeliĉe; “sed vi estis tiel peza ke mi ne povis malhelpi.”

“Ve!” anheletis la Reĝo, el la suba mallumo, dum li ŝprucis kaj tusis por eligi la akvon el sia buŝo. “Kial vi ne informis min ke vi delasos ĝin?”

“Mi ne havis sufiĉan tempon,” diris Ingo morne.

“Nu, mi ne suferas pro soifo,” deklaris la Reĝo, “ĉar estas sufiĉa akvo en mi por flosigi ĉiujn boatojn de Regoso kaj Koregoso – almenaŭ tiel ŝajnas al mi. Sed ne gravas! Mi ja ne efektive dronis, do kiel gravas?”

“Kion ni sekve faru?” demandis la knabo malkviete.

“Voku ke iu helpu vin,” estis la respondo.

“Estas neniu sur la insulo krom mi mem,” diris la knabo; “ – kaj krom vi,” li pludiris, post aldona penso.

“Mi ne estas sur ĝi – ja domaĝe! – sed en ĝi,” respondis Rinkitinko. “Ĉu ĉiuj batalistoj jam foriris?”

“Jes,” diris Ingo, “kaj ili kunprenis miajn patron kaj patrinon, kaj nian tutan popolon, ke ili estu iliaj sklavoj,” li aldonis, vane penante depremi ploron.

“Do – do!” diris Rinkitinko softe; li paŭzis momenton, kvazaŭ pensante. Fine li diris: “Ekzistas aferoj pli mavaj ol sklaveco, sed mi neniam imagis ke puto povas esti unu el ili. Diru al mi, Ingo, ĉu vi povus delasi kelkajn manĝaĵojn por mi? Mi estas preskaŭ morta pro malsato, kaj se vi povus suben sendi al mi kelkajn manĝaĵojn, mi estus enpute entute sata – hu, hu, hik, kik, ik! – entute sata. Ĉu vi komprenas la ŝercon, Ingo?”

“Ne petu min ĝui ŝercon ĝuste nun, Via Moŝto,” petis Ingo per malfeliĉa voĉo; “sed se vi estos pacienca mi provos trovi ion manĝeblan por vi.”

Li rekuris al la ruinaĵoj de la palaco kaj komencis serĉi erojn da manĝaĵoj per kiuj satiĝos la malsato de la Reĝo, kaj subite li surpriziĝis vidante la kapron Bilbilon, vaganta inter la marmoraj blokoj.

“Kio!” kriis Ingo. “Ĉu la batalistoj ankaŭ ne kaptis vin?”

“Se ili kaptus min,” trankvile respondis Bilbilo, “mi ne estus ĉi tie.”

“Sed kiel vi eskapis?” demandis la knabo.

“Sufiĉe facile. Mi tenis mian buŝon fermita kaj restis for de la friponoj,” diris la kapro. “Mi sciis ke la soldatoj ne atentos maldikan oldan beston kia mi, ĉar al la okulo de fremdulo mi aspektas tute senvalora. Se ili scius ke mi kapablas paroli, kaj ke mia kapo enhavas pli da saĝeco ol cent iliaj propraj pensiloj, mi eble ne eskapus tiel facile.”

“Eble vi pravas,” diris la knabo.

“Mi supozas ke ili kaptis la oldulon?” senzorge komentis Bilbilo.

“Kiun oldulon?”

“Rinkitinkon.”

“Ho, ne! Lia Moŝto estas sur la fundo de la puto,” diris Ingo, “kaj mi ne scias kiel reeligi lin.”

“Do li restu tie,” proponis la kapro.

“Estus kruele. Mi certas, Bilbilo, ke vi amas la bonan Reĝon, vian mastron, kaj ne intencas kion diras viaj vortoj. Kune ni trovu ian metodon savi povran Reĝon Rinkitinkon. Li estas tre gaja kompano, kaj li havas koron ege afablan kaj molan.”

“Ho, nu; la oldulo ne estas tre malbona, ensume,” agnoskis Bilbilo, parolante per pli amika tono. “Sed liaj ŝercaĉoj kaj dika rido ege enuigas min, kelkfoje.”

Princo Ingo nun rekuris al la puto, dum la kapro sekvis pli nehaste.

“Jen Bilbilo!” vokis la knabo al la Reĝo. “Ŝajnas ke la malamikoj ne prenis lin.”

“La malamikoj estis bonfortunaj,” diris Rinkitinko. “Sed ankaŭ mi, ĉar eble la besto povos helpi min el ĉi tiu truo. Se vi povos delasi ŝnuron en la puton, mi estas certa ke vi kaj Bilbilo, kuntirante, povos treni min al la tersurfaco.”

image-026

“Estu pacienca kaj ni provos,” respondis Ingo kuraĝige, kaj li kuris serĉi ŝnuregon inter la ruinaĵoj.

Baldaŭ li trovis ŝnuregon uzitan de la batalistoj kiam ili faligis la turojn, kiun pro sia hasto ili forgesis forpreni, kaj iom malfacile li malligis la nodojn kaj portis la ŝnuregon al la buŝo de la puto.

Bilbilo jam kuŝigis sin por dormi kaj la rekantaĵo de gaja kanto sonis neklare el la puto, pruvante ke Rinkitinko pacience strebas distri sin.

“Mi trovis ŝnuregon!” Ingo suben vokis al li; kaj la knabo faris maŝon en unu finaĵo de la ŝnurego, tra kiun la Reĝo metu siajn brakojn, kaj la alian finaĵon li metis sur la bobenon de la vinĉo. Nun li vekis Bilbilon kaj ligis la ŝnuregon firme ĉirkaŭ la ŝultrojn de la kapro.

“Ĉu vi estas preta?” demandis la knabo, klinante sin super la puto.

“Jes,” respondis la Reĝo.

“Kaj mi ne,” grumblis la kapro, “ĉar mi ankoraŭ ne finis mian dormon. Olda Rinki estos sufiĉe sekura en la puto ĝis mi dormos unu-du horojn pli.”

“Sed estas malseke en la puto,” protestis la knabo, “kaj Reĝo Rinkitinko povos reŭmatismiĝi, tiel ke li devos rajdi sur via dorso kien ajn li iros.”

Aŭdinte tion Bilbio eksaltis tuj.

“Ni eligu lin,” li diris fervore.

“Tenu firme!” kriis Ingo al la Reĝo. Li kaptis la ŝnuregon kaj helpis Bilbilon tiri. Ili baldaŭ trovis la taskon pli malfacila ol ili antaŭsupozis. Unu-dufoje la pezo de la Reĝo minacis treni kaj la knabon kaj la kapron en la puton, por akompani Rinkitinkon.

Sed ili tiris firme, konsciante pri tiu danĝero, kaj fine la Reĝo ekeliĝis el la truo kaj falis sternite sur la teron.

Dum iom da tempo li kuŝis anhelante kaj spiregante por reakiri sian spiron, dum Ingo kaj Bilbilo estis simile lacigitaj pro sia longa peno tiri la ŝnuregon; tiel ke la trio ripozis senmove sur la herbo kaj rigardis silente unu la alian.

Fine Bilbilo diris al la Reĝo:

“Vi surprizis min. Kial vi tiel malsaĝe falis en tiun puton? Ĉu vi ne scias ke tio estas danĝera ago? Vi povus rompi vian kolon per la falo, aŭ droni en la akvo.”

“Bilbilo,” respondis la Reĝo solene, “vi estas kapro.

Ĉu vi imagas ke mi intence falis en tiun puton?”

“Mi imagas nenion,” koleris Bilbilo. “Mi scias nur ke tie vi estis.”

“Tie? He-he-hik-kik-ik! Tute vere tie mi estis,” ridis Rinkitinko. “Tie en senluma truo, kie ne estis lumo; tie en akvoplena puto, kie la malseko plenege malsekigis min – kik-ik-ik-ik! – plen-plenege!”

“Kiel okazis?” demandis Ingo.

“Mi fuĝadis de la malamikoj,” klarigis la Reĝo, “kaj mi senzorge rigardis trans mian ŝultron samtempe, por vidi ĉu ili ĉasas min. Do mi ne vidis la puton, sed paŝis en ĝin kaj trovis min falanta al la fundo. Mi batis la akvon tre nete kaj komencis barakti por deteni min de dronado, sed baldaŭ mi trovis ke kiam mi staras sur miaj piedoj sur la fundo de la puto, ke mia mentono estas tuj super la akvo. Do mi staris senmove kaj kriis ke oni helpu; sed neniu aŭdis min.”

“Se la batalistoj aŭdus vin,” diris Bilbilo, “ili eltirus vin kaj forportus vin por sklavigi vin. Vi devus labori por vivi, kaj tio estus por vi novaĵo.”

“Labori!” kriis Rinkitinko. “Mi labori? Hu, hu, hik-kik-ik! Absurde! Mi estas tro diketa – eĉ dika – eĉ dikega – mi apenaŭ povas marŝi, kaj mi ne povus perlabori mian salon. Do min ĝojigas ke la malamikoj ne trovis min, Bilbilo. Kiom da aliaj personoj eskapis?”

“Tion mi ne scias,” respondis la knabo, “ĉar mi ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por viziti la aliajn partojn de la insulo. Kiam vi estos ripozinta kaj satiginta vian reĝan apetiton, estos eble plej bone ke ni ĉirkaŭrigardu kaj vidu kion lasis al ni la ŝtelemaj batalistoj de Regoso kaj Koregoso.”

“Bonega ideo,” deklaris Rinkitinko. “Mi estas iom febla pro mia longa enkarceriĝo en la puto, sed mi povos rajdi la dorson de Bilbilo kaj ni do plej bone tuj komencu.”

Aŭdinte tion Bilbilo malafable rigardetis sian mastron sed diris nenion, ĉar ja estis la tasko de la kapro porti Reĝon Rinkitinkon kien ajn li deziras iri.

Ili unue traserĉis la ruinaĵojn de la palaco, kaj kie iam estis la kuirejo ili trovis malgrandan kvanton da manĝaĵoj kiujn duone kaŝis bloko da marmoro. Tion ili zorge metis en sakon por gardi ĝin por posta uzo, post kiam la malgranda dika Reĝo unue manĝis tiom da ĝi kiom li volis. Tio pasigis iom longan tempon, ĉar Rinkitinko estis ege malsata kaj amis manĝi nehaste. Fininte la manĝon li rajdsidis sur la dorson de Bilbilo kaj komencis esplori la insulon, dum Princo Ingo marŝis apud li.

Ili trovis ĉie ruinaĵojn kaj detruaĵojn. La domoj de la homoj estis senescepte priŝtelitaj kaj poste disbatitaj aŭ bruligitaj. Eĉ ne unu boato restis sur la bordo, nek estis unusola persono, viro aŭ virino aŭ infano, restanta sur la insulo, escepte de ili mem. La solaj loĝantoj de Pingario nun konsistis el dika malgranda Reĝo, knabo kaj kapro.

Eĉ Rinkitinko, malgraŭ sia gajkoreco, trovis malfacile ridi fronte al tiu ega katastrofo. Eĉ la kapro, kontraŭ sia kutimo, detenis sin de malagrablaj paroloj. Kaj rilate al la povra knabo kies hejmo nun estis dezerto, la larmoj ofte plenigis liajn okulojn dum li rimarkis la ruinitecon de sia kare amata insulo.

Kiam, je la noktiĝo, ili atingis la suban ekstremon de Pingario kaj trovis ĝin same vaka kiel la cetero, la malfeliĉo de Ingo estis preskaŭ pli granda ol li povis toleri. Ĉio estis forprenita forde li – gepatroj, hejmo kaj lando – en tiel malgranda tempopaso ke lia perplekso egalis lian malfeliĉon.

image-027

Ĉar neniu domo restis staranta, en kiu ili povos dormi, la tri vagantoj rampis sub la superpendantajn branĉojn de kasiarbo kaj laŭeble komfortigis sin. Tiel lacigitaj kaj elĉerpitaj estis ili de la maltrankvilo kaj doloroj de la tago ke iliaj ĉagrenoj baldaŭ fadis en la nebulojn de dormolando. Besto kaj Reĝo kaj knabo kune dormis pace ĝis ilin vekis la kantado de la birdoj salutantaj la krespuskon de nova tago.

image-028


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.