La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12. La Ekscitiĝo de Bilbilo la Kapro

image-061

Nia rakonto nun devas reiri al unu el la rolantoj kiujn ni devis neglekti.

La temperamento de Bilbilo la kapro ĉiuokaze ne estis tre dolĉa, kaj kiam ajn li emis plendi li emis esti tre grumblema. Do, kiam lia mastro ekloĝis en la palaco de Reĝo Goso por trankvile vivi kun la knaba Princo, kaj pasigis sian tempon per damludado kaj manĝado kaj aliaj distraĵoj, li tute ne bezonis utiligi Bilbilon por io ajn, kaj enfermis la kapron en supraetaĝan ĉambron por malebligi ke li vagadu tra la urbo kaj kverelu kun la civitanoj. Sed tio tute ne plaĉis al Bilbilo. Li fariĝis tre kolerema kaj malagrabla pro sia soleco kaj ne parolis afable al la servistoj kiuj venis porti al li manĝaĵojn; tial tiuj personoj decidis ne plu servi lin, ĉar ili rankoris lian paroladon kaj al ili ne plaĉis ke ilin riproĉas maldika, neprizorgita kapro, eĉ kvankam ĝi apartenas al konkerinto. La servistoj forrestis de la ĉambro kaj Bilbilo fariĝis pli malsata kaj pli kolera ĉiuhore. Li provis manĝi la tapiŝojn kaj ornamaĵojn, sed trovis ilin tute sennutraj.

Ne estis herbo havebla krom se li eskapus el la palaco.

Kiam Reĝino Koro venis kapti Ingon kaj Rinkitinkon, ambaŭ kaptitoj tiom pleniĝis per malespero pro sia propra misfortuno ke ili tute ne pripensis la kapron, kiu restis sola en sia ĉambro. Nek Bilbilo sciis ion ajn pri la ŝanĝitaj fortunoj de siaj kamaradoj antaŭ ol li aŭdis kriojn kaj laŭtan ridadon el la suba korto. Rigardante el fenestro, intencante riproĉi tiujn kiuj aŭdacas tiel ĝeni lin, Bilbilo vidis la korton tute plena de batalistoj kaj sciis per tio ke la palaco iel denove falis en la manojn de la malamikoj.

Nu, kvankam Bilbilo estis ofte ege malafabla al Reĝo Rinkitinko, ankaŭ al la Princo, kaj kelkfoje li uzis severajn vortojn parolante al ili, li estis sufiĉe inteligenta por scii ke ili estas liaj amikoj, kaj por scii ke Reĝo Goso kaj liaj soldatoj estas liaj malamikoj.

image-062

Pro subita kolero, provokite de sia vido al la batalistoj kaj la scio ke li estas sub la regado de la danĝeraj viroj de Regoso, Bilbilo kapbatis la pordon de sia ĉambro kaj rompmalfermis ĝin. Post tio li kuris al la supro de la ŝtuparo kaj vidis Reĝon Goson grimpi la ŝtupojn sekvate de longa vico de siaj ĉefkapitanoj kaj batalistoj.

La kapro klinis sian kapon, tremante pro furiozo kaj ekscitiĝo, kaj ĝuste kiam la Reĝo atingis la plejsupran ŝtupon la besto kuris antaŭen kaj kapbatis Lian Moŝton tiom feroce ke la granda potenca Reĝo, kiu ne anticipis atakon, faldiĝis kaj falis surdorsen.

Lia granda pezo renversbatis la sekvan bataliston kaj li siavice batis la sekvan bataliston kaj renversis lin, tiel ke tuje la tuta vico de la malamikoj de Bilbilo faladis pied-super-kapen ĝis la fundo de la ŝtuparo, kie ili amasiĝis, baraktante kaj kriante kaj pro la konfuzo batante unu la alian per siaj pugnoj, ĝis ĉiu el ili estis kontuzita kaj doloroplena.

Fine Reĝo Goso sukcesis eligi sin el la amaso kaj rekuris supren laŭ la ŝtuparo, vere ege kolera. Bilbilo pretis por li kaj duafoje kapbatis la Reĝon tiel ke li falis al la fundo de la ŝtuparo; sed ĉifoje la kapro ankaŭ senekvilibriĝis kaj sekvis la Reĝon, falante plene sur la konfuzitan amason da soldatoj. Tie li piedbatis tiom ferocege per siaj kalkanoj ke li baldaŭ liberigis sin kaj kuris el la pordejo de la palaco.

“Haltigu lin!” kriis Reĝo Goso, kurante post li.

Sed la kapro estis nun tiom sovaĝa kaj ekscitita ke ne plu estis sekure por iu ajn, stari blokante lian kuron. Neniu el la viroj estis armita kaj kiam unudu provis forturni la kapron, Bilbilo sternis ilin sur la teron. La plej multaj batalistoj, tamen, estis sufiĉe saĝaj por ne provi influi lian fuĝon.

Kurante laŭ la strato, Bilbilo trovis sin proksimiĝanta al la ponto el boatoj kaj sen paŭzi por pensi pri kien ĝi kondukos lin li transiris kaj plukuris. Post kelkaj momentoj granda ŝtona konstruaĵo blokis lin. Ĝi estis la palaco de Reĝino Koro, kaj vidinte la pordegojn de la korto tute malfermaj, Bilbilo trarapidis sen malgrandigi sian rapidon.

image-063


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.