La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16. Nikoroĉjo Rifuzas Kronon

image-076

Preskaŭ la unuaj personoj vidataj de Zella kiam ŝi surteriĝis el la arĝente tegita boato ĉe Regoso estis ŝiaj patro kaj patrino. Nikoroĉjon kaj lian edzinon multe maltrankviligis la nereveno de sia filineto el Koregoso, do ili eliris por trovi kio okazis al ŝi. Kiam ili atingis la Urbon Regoson, tiun matenon mem, ilin mirigis aŭdi informojn pri la multaj strangaj eventoj okazintaj; tamen, ilin konsolis la informo ke oni vidis Zellan en la boato de Princo Ingo, kiu iris norden.

Poste, dum ili demandis al si kion povas signifi tio, la arĝente tegita boato reaperis, kun ilia filino en si, kaj ili kuris al la bordo por bonvenigi ŝin kaj multe ĝoje kisi ŝin.

Ingo invitis la du bonulojn al la palaco de Reĝo Goso, kie li konsiliĝis kun ili, ankaŭ kun Rinkitinko kaj Bilbilo.

“Nun post la forkuro de la Reĝo kaj Reĝino de Regoso kaj Koregoso,” li diris, “estas neniu reganto por ĉi tiuj insuloj. Do mi devas nomumi novan reganton, kaj ĉar Nikoroĉjo, la patro de Zella, estas honesta kaj fidinda persono, mi nomumos lin la Reĝo de la Ĝemelaj Insuloj.”

“Min?” kriis Nikoroĉjo, mirigita pro tiu parolo.

“Mi petegas Vian Moŝton, sur miaj genuoj, ne tiele kruele trakti min, ne faru el mi Reĝon!”

“Kial ne?” demandis Rinkitinko. “Mi estas Reĝo, kaj mi konas la senton. Mi certigas al vi, bona Nikoroĉjo, ke mi multe ĝuas mian altan rangon, kvankam juveloplena krono ja estas iom peza surkapaĵo dum la varmega vetero.”

“Por vi, nobla sinjoro, estas malsimile,” diris Nikoroĉjo, “ĉar vi estas tre for de via regno kaj ĝiaj ĉagrenoj kaj ĝenoj kaj povas fari kion ajn vi volas. Sed resti en Regoso, kiel Reĝo de ĉi tiuj ferocaj kaj senordaj batalistoj, signifus vivi konstante maltrankvile kaj en ĉiama danĝero, kaj plej verŝajne ili murdus min jam antaŭ la forpaso de sola monato. Ĉar mi faris nenian damaĝon al iu ajn kaj mi penis esti bona kaj justa persono, mi ne opinias ke mi devus esti kondamnita al tia terura fato.”

“Tute bone,” respondis Ingo, “ni ne plu parolos pri via reĝiĝo. Mi nur volis riĉigi kaj prosperigi vin, laŭ mia promeso al Zella.”

“Bonvolu forgesi tiun promeson,” petegis la braĝobruligisto, tre serioze; “jam de multaj jaroj mi estas sekura kontraŭ molestado, ĉar mi estas malriĉa kaj posedas nenion kion povus envii alia persono. Sed se vi riĉigos kaj prosperigos min mi tuj fariĝos predoto de ŝtelistoj kaj perfortistoj kaj verŝajne perdos mian vivon penante protekti mian riĉon.”

Ingo rigardis la viron surprizite.

“Kion, do, mi povos fari plaĉe al vi?” li demandis.

“Nenion pli ol permesi ke mi iru al mia povra kabano,” diris Nikoroĉjo.

“Eble,” komentis Reĝo Rinkitinko, “la braĝobruligisto havas pli da saĝo kaŝita en tiu malmola kapo lia ol ni supozis pri li. Sed ni uzu tiun saĝon, nune, por akiri konsilon pri kion fari dum ĉi tiu krizo.”

image-077

“Kion vi nomas mia saĝo,” diris Nikoroĉjo, “estas nur simpla bonracio. Mi rimarkis ke kelkaj homoj riĉiĝas, kaj estas malestimataj de kelkaj kaj rabataj de aliaj. Aliaj homoj famiĝas, kaj estas mokataj kaj priridataj de siaj kunuloj. Sed la malriĉa humilulo kiu vivas nerimarkate kaj nekonate eskapas el ĉiuj tiuj ĝenoj kaj estas la sola persono kiu povas vere ĝui la vivon.”

“Se mi havus manon, anstaŭ fenditan hufon, mi volonte premus vian manon, Nikoroĉjo,” diris Bilbilo la kapro. “Sed la malriĉulo nepre ne havu kruelan mastron, alie li ja suferus.”

Dum la interkonsiliĝo ili trovis, efektive, ke la konsilo de la braĝobruligisto estas kaj sagaca kaj bonsenca, kaj ili multe profitis per liaj vortoj.

Ingo donis al Kapitano Buzubo la rajton komandi la batalistojn kaj devigis lin promesi kvietigi kaj bonordigi siajn soldatojn – se eble. Post tio la knabo permesis ĉiujn ekssklavojn de Reĝo Goso, escepte de tiuj venintaj el Pingario, elekti kiujn boatojn ili bezonas kaj stoki ilin per provizaĵoj kaj forremi al siaj propraj landoj. Kiam ili estis foririntaj, elkore dankinte kaj multe beninte la knaban Princon kiu liberigis ilin, Ingo faris preparojn por sendi sian propran popolon hejmen, kie, laŭ lia ordono, ili rekonstruu siajn domojn kaj poste starigu novan reĝan palacon. Ili post tio atendu pacience la venon de Reĝo Kitikuto aŭ de Princo Ingo.

“Min plej maltrankviligas,” diris la knabo al siaj amikoj, “la demando kiun nomumi kiel estron de tiu laboro restarigi Pingarion laŭ ĝia antaŭa stato. Ĉiuj miaj homoj estas perlofiŝistoj, kaj kvankam volontaj kaj honestaj, ili ne havas talenton estri la laboradon de aliaj personoj.”

Dum oni faris la preparojn por foriro, Nikoroĉjo proponis sin por estri la homojn el Pingario, kaj faris tion tre kompetente. Ĉar el la insulo estis ŝtelitaj ĝiaj tutaj valoraj meblaro kaj drapiraĵaro kaj ĝiaj riĉaj tukoj kaj pentraĵoj kaj statuaro k.c., ankaŭ la oro kaj arĝento kaj ornamaĵaro, Ingo opiniis ke estas tute juste ke la ŝtelintoj donu anstataŭaĵojn. Do li direktis sian popolon traserĉi la magazenojn de Reĝo Goso kaj repreni ĉiujn siajn posedaĵojn kaj meblaĵojn troveblajn. Ankaŭ li ordonis al ili ke ili prenu tiom ajn pli, kiom ili bezonos por komfortigi siajn novajn hejmojn, tiel ke multaj boatoj estis plene ŝarĝitaj per varoj kiuj ebligos ke la popolo redonu al Pingario ĝian antaŭan komforton.

Por la nova palaco de sia patro la knabo rabis el la palacoj de kaj Reĝino Koro kaj Reĝo Goso, forsendante kun sia popolo sufiĉajn varojn por estigi la novan loĝejon de Reĝo Kitikuto egale bele ornamita kaj meblita kiel tiu kiun la senkompataj invadintoj el Regoso detruis.

La amaso da boatoj estis granda, forvelante dum hela, sunoplena mateno veture al Pingario, portante ĉiujn virojn, virinojn kaj infanojn kaj ĉiujn varojn por repretigi iliajn hemojn. Dum li rigardis la boataron foriri, Princo Ingo sentis ke li jam sukcese plenumis parton de sia misio, sed li ĵuris neniam mem reiri al Pingario antaŭ ol povi kunpreni siajn patron kaj patrinon tien; krom se, efektive, Reĝo Goso fie detruis liajn amatajn gepatrojn, kiuokaze Ingo fariĝus la Reĝo de Pingario kaj li devus iri al sia popolo kaj regi ĝin.

Dum la lastaj boatoj pretiĝis veli al Pingario, Nikoroĉjo, kiu multe servis pri ilia pretigado, venis al Ingo penseme kaj diris:

“Via Moŝto, mia edzino kaj mia filino urĝas min foriri de Regoso kaj ekloĝi en via insulo, en nova hejmo. Laŭ tio kion diras via popolo al mi, Pingario estas pli bona loĝejo ol Regoso, kaj ne ekzistas tie kruelaj batalistoj nek sovaĝaj bestoj kiuj konstante timigas pri la sekureco de la amatoj. Tial, mi venis por peti permeson iri kun mia familio en unu el tiuj boatoj.”

image-078

Al Ingo multe plaĉis tiu propono kaj li ne nur donis al Nikoroĉjo permeson iri al Pingario por loĝi tie, sed li instrukciis ke li kunprenu sufiĉajn varojn por komforte mebligi sian novan hejmon. Aldone al tio, li nomumis Nikoroĉjon ĝenerala intendanto de la konstruaĵoj kaj de la perlofiŝejoj, ĝis lia patro aŭ li mem alvenos, kaj la popolo aprobis tiun ordonon ĉar ili amis Nikoroĉjon kaj sciis ke li estas justa kaj honesta.

Tuj kiam la lasta boato de la granda floto malaperis el la vidkapablo de la personoj restantaj en Regoso, Ingo kaj Rinkitinko preparis mem foriri de la insulo.

La knabo fervoris atingi la boaton de Reĝo Goso, se eble, kaj Rinkitinko tute ne deziris resti en Regoso.

Buzubo kaj la batalistoj staris silente sur la bordo kaj rigardis dum la nigra boato kun sia arĝenta tegaĵo foriris, kaj mi estas certa ke ili tiom ĝojis pro la foriro de iliaj nebonvenaj vizitintoj kiom Ingo kaj Rinkitinko kaj Bilbilo ĝojis foriri.

La knabo demandis al la Blanka Perlo kiun direkton elektis la boato de Reĝo Goso kaj konforme li sekvis ĝin, remante forte kaj senpaŭze dum ok tagoj tute sen laciĝi. Sed, kvankam la nigra boato moviĝis tre rapide, ĝi malsukcesis atingi la barĝon kiun remas la kvardek elektitaj remistoj de Reĝino Koro.

image-079


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.