La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 22. La Bankedo de Ozma

image-101

Ozma vidis en sia Magia Bildo la liberiĝon de la gepatroj de Ingo kaj la foriron de la tuta grupo cele la Smeraldan Urbon, do laŭ sia kutima gastigemo ŝi ordonis prepari grandiozan bankedon kaj invitis ĉiujn siajn kuriozajn amikojn kiuj tiam estis en la Smeralda Urbo ĉeesti tiun vesperon por renkonti la fremdulojn kiu fariĝos ŝiaj gastoj.

Ankaŭ Glinda, per sia mirinda Libro de Arkivoj sciiĝis pri la eventoj okazintaj en la kavernoj de la Reĝo de la Knomoj, kaj ŝi precipe interesiĝis pri la sorĉiĝo de la Princo de Bobolando. Do ŝi haste preparis plurajn el siaj plej potencaj sorĉoj kaj post tio alvokis sian gregon de dek ses blankaj cikonioj, kiuj rapide portis ŝin al la palaco de Ozma. Ŝi alvenis tie antaŭ la Ruĝa Ĉarego kaj ŝin varme salutis la knabina Reganto.

Komprenante ke la kostumo de Reĝino Gario de Pingario sendube eluziĝis kaj ĉifiĝis, pro ŝiaj malfacilaĵoj kaj aventuroj, Ozma ordonis prepari konvenajn vestojn por la bona Reĝino kaj metigis ilin en ŝian ĉambron pretaj por ke ŝi surmetu ilin tuj post sia alveno, por ke ŝi ne hontu ĉe la bankedo. Novaj kostumoj ankaŭ proviziĝis al Reĝo Kitikuto kaj Reĝo Rinkitinko kaj Princo Ingo, ĉiuj tajlitaj kaj faritaj kaj ornamitaj laŭ la tre detala kaj belaspektiga stilo tiam kutima en la Lando Oz, kaj tuj kiam la grupo alvenis al la palaco, la gastojn de Ozma eskortis ŝiaj servistoj al la ĉambroj, por ke ili banu kaj vestu sin.

Glinda la Sorĉistino kaj la Sorĉisto de Oz speciale atentis Bilbilon la kapron kaj iris al privata ĉambro kie ili verŝajne ne estos interrompitaj. Glinda unue demandadis al Bilbilo longe kaj serioze pri kie li estis sorĉita kaj la rito uzita de la Magiisto kiu sorĉis lin.

Unue Bilbilo protestis ke li ne volas regajni sian natŭran formon, dirante ke li estis por ĉiam hontigita laŭ la vidpunkto de lia popolo kaj de la tuta mondo pro sia devo ekzisti kiel maldika, malneta kapro. Sed Glinda atentigis ke kiu ajn persono kiun malamikis fimagiisto riskas similan faton, kaj certigis al li ke lia misfortuno eĉ pli instigos liajn regatojn ami lin kiam li revenos al ili libera de sia missorĉiteco.

Bilbilo fine konvinkiĝis pri la vero de tiu aserto kaj akceptis partopreni en la eksperimentoj de Glinda kaj la Sorĉisto, kiuj sciis ke ili havas antaŭ si malfacilan taskon kaj estis tute ne certaj pri sukceso.

Ni scias ke Glinda estas la plej kompleta mastrino de magio iam ekzistinta, kaj ŝi estis sufiĉe saĝa por diveni ke la lerta sed fia magiisto kiu sorĉis Princon Bobon uzis sorĉon kiun nur tre perplekse ordinara sorĉisto provus rompi; tial ŝi tre sagace pripensis la aferon kaj esperis esti farinta planon kiu sukcesos.

Sed ĉar ŝi ne estis certa pri sukceso ŝi volis ke neniu ĉeestu dum la sorĉo escepte de ŝia helpisto, la Sorĉisto de Oz.

Unue ŝi transformis Bilbilon la kapron en ŝafidon, kaj tio fariĝis tre facile. Post tio ŝi transformis la ŝafidon en struton, donante al ĝi du krurojn kaj piedojn anstataŭ kvar. Post tio ŝi provis transformi la struton en la originalan Princon Bobon, sed tiu sorĉo plene fiaskis. Tamen Glinda ne perdis kuraĝon, sed per potenca sorĉo ŝi transformis la struton en totenhoton – kiu estas malpli alta formo de homo.

image-102

Poste la totenhoto transformiĝis en mifketon, kio estis granda paŝo antaŭen, kaj, fine, Glinda transformis la mifketon en belan junulon, altan kaj belforman, kiu surgenuiĝis antaŭ la granda Sorĉistino kaj dankeme kisis ŝian manon, agnoskante ke nun li rehavas sian naturan formon kaj estas tute vere Princo Bobo de Bobolando.

Tiu procedo de magio, kvankam fine sukcesa, necesigis tiom da tempo ke la bankedo nun atendis ilian ĉeeston. Bobo estis jam vestita per princaj vestoj kaj kvankam li ŝajnis tre multe humiligita pro sia antaŭnelonga malaltranga stato, ili fine persvadis lin partopreni en la festeno.

image-103

Kiam Rinkitinko vidis ke lia kapro nun fariĝis Princo, li ne sciis ĉu bedaŭri aŭ ĝoji, ĉar li kredis ke li sentos la mankon de la kompaneco de la kverelema besto sur kiu li tiom longe kutimis rajdi, tamen samtempe li ĝojis ke povra Bilbilo reakiris sian veran naturon.

Princo Bobo humile petis pardonon de Rinkitinko pro sia kelkfoja malafableco al li, dirante ke la naturo de kapro influis lin kaj la malagrabla humuro kiun li montris estis parto de lia ŝorĉiteco. Sed la gaja Reĝo certigis al la Princo ke vere li ĝuis la grumblemajn parolojn kaj volonte pardonas lin. Efektive, ili ĉiuj trovis la junan Princon Bobon ekstreme ĝentila kaj plaĉa persono, kvankam li estas iom sindetena kaj digna.

image-104

Ha, la festeno kiun Ozma disponigis en sia grandioza bankedhalo tiunokte estis vere granda kaj ĉiu estis kiel eble plej feliĉa. La Vilulo ĉeestis, kaj ankaŭ Joĉjo Kukurbokapo kaj la Stana Lignohakisto kaj Kap’tano Vilĉjo. Apud Princino Doroteo sidis Eta Trot kaj Betinjo Bobin, kaj la tri knabinetoj estis preskaŭ tiel dolĉaspektaj kiel Ozma, kiu sidis ĉe la kapo de sia tablo kaj superbrilis ĉiujn siajn gastojn per sia beleco.

image-105

Reĝo Rinkitinko multe ĝuis la kuriozulojn de Oz kaj ridis kaj ŝercis kun la stana viro kaj la kukurbokapa viro kaj trovis Kap’tanon Vilĉjon tre agrabla kompano. Sed kio plej amuzis la Reĝon estis la bestaj gastoj, kiujn Ozma ĉiam invitis al siaj bankedoj kaj sidigis ĉe tablo aparta, kie ili interparolis kaj babilis simile al homoj sed ricevis tiajn manĝaĵojn kiajn bezonas iliaj naturoj. La Malsata Tigro kaj la Malkuraĝa Leono kaj la Vitra Kato estis multe admirataj de Rinkitinko, sed kiam li renkontis mulon nomatan Hanĉjo, kiun Betinjo Bobin venigis al Oz, la Reĝo trovis la beston tiom komika ke li ridis kaj subridis ĝis liaj amikoj kredis ke li sufokiĝos. Poste, dum la bankedo plu daŭris, Rinkitinko komponis kaj kantis kanton al la mulo kaj ili ĉiuj partoprenis en la rekantaĵo, kiu estis iom tia:

Jen kia belo, la orelo
De Sinjor’ Azeno!
Sed ti’orelo, kia ŝelo
Por simio do malbeno.
Longa, dika, larĝa, pika,
Por aŭdi tre rapida,
Bonaspekta do sur Henĉjo
Sur feo tamen hida!

image-106

Tiun kanton oni tiom entuziasme akceptis ke Rinkitinko persvadiĝis kanti duafoje. Oni donis al li iom da tempo por pretigi la rimaĵon; li diris ke ĝi estus pli bona se li povus dediĉi unu-du monatojn al la verko, sed la sento kiun li esprimis estis tiom admirinda ke neniu kritikis la kanton aŭ la manieron laŭ kiu la gaja malgranda Reĝo kantis ĝin.

Doroteo skribis la vortojn sur pecon da papero, kaj jen ili:

Kamaradoj gajaj ĉiuj ni,
Ĉar venkis ni en lukto ĉi
Defion en homa formo.
Kaj ni nenion timas, do
Ni ridu gaje, kantu, ho,
Ĝis superfortos nin la dormo.

Ni ĉion deziratan havas,
Reĝ’ Goso siajn fiŝojn lavas
Kaj ankaŭ Reĝino Koro.
Reĝ’ Kitikuto trovis bonon,
Princ’ Bobo havos sian tronon,
Foriris la magi-hororo.

Forgesu ni la ĝenon lacan
Trafintan nian vivon pacan
Doloran pro la ĝen’;
Ĉar baldaŭ ni transmaren
Iros, kaj vivos ne plu sen
La Pingaria ben’.

image-107


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.