La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11. Zella Iras al Koregoso

image-057

La arbaro en kiu loĝis Nikoroĉjo kun siaj edzino kaj filino situis inter la montoj kaj la Urbo Regoso, kaj multe uzata pado serpentumis inter la arboj, kondukante de la urbo al la minoj. Tiun padon uzis la mesaĝistoj de la Reĝo, kaj kaptitoj estis ankaŭ sendataj laŭ tiu vojo el Regoso por labori en la subteraj kavernoj.

Nikoroĉjo konstruis sian kabanon ĉ. du kilometrojn for de tiu pado, por ke lin ne fiĝenu la sovaĝaj kaj senleĝaj soldatoj de Reĝo Goso, sed la familion de la braĝobruligisto ĉirkaŭis multaj bestoj apenaŭ malpli danĝere renkonteblaj, kaj ofte dum la nokto ili povis aŭdi sovaĝajn bestojn muĝadi kaj ĉirkaŭpaŝadi proksime al la kabano. Ĉar Nikoroĉjo atentis siajn proprajn aferojn kaj neniam ĉasis la sovaĝajn bestojn por damaĝi ilin, la bestoj jam konsideris lin unu el la naturaj loĝantoj de la arbaro kaj ne ĝenis lin aŭ lian familion. Tamen Zella kaj ŝia patrino malofte vagis tre for de la hejmo, escepte de kiam ili faris taskojn kiaj portado de mielo al Koregoso, kaj tiam Nikoroĉjo avertis ilin esti tre zorgatentaj.

Do kiam Zella komencis sian veturon al Reĝino Koro, portante la du sitelojn da mielo per siaj manoj, ŝi entreprenis danĝeran aventuron kaj estis nenia certo ke ŝi revenos sekura al siaj amantaj gepatroj.

Sed ili estis malriĉaj, kaj la mono de Reĝino Koro, kiun ili anticipis ricevi pro la mielo, ebligus ke ili aĉetu multajn bezonaĵojn; do ili opiniis ke estas plej bone ke Zella iru. Ŝi estis kuraĝa knabineto kaj malriĉuloj ofte devas riski hazardojn kiajn riĉuloj ne devas.

Pasanta lignohakisto jam alportis la informon al la kabano de Nikoroĉjo ke Reĝino Koro kaptis la konkerintan Princon de Pingario kaj ke Goso kaj liaj batalistoj denove estas en sia urbo Regoso; sed tiuj baraktoj kaj konkeroj estis aferoj kiuj, kvankam interesaj, ne rilatis al la malriĉa braĝobruligisto aŭ lia familio. Ili pli maltrankvilis pro la raporto ke la batalistoj fariĝis pli senzorgemaj ol eĉ antaŭe, kaj ĝoje ĝenas ĉiujn vulgarulojn; do ili diris al Zella ke ŝi detenu sin de la ordinara pado laŭeble, por ke ŝi ne renkontu iun el la soldatoj de la Reĝo.

image-058

“Kiam necesos elekti inter la batalistoj kaj la sovaĝaj bestoj,” diris Nikoroĉjo, “vi trovos la bestojn pli kompatemaj.”

La knabineto plej bone vestis sin por la veturo kaj ŝia patrino ĵetis bluan silkan ŝalon sur ŝiajn kapon kaj ŝultrojn. Sur ŝiaj piedoj estis la belaj ruĝaj ŝuoj kiujn ŝia patro portis al ŝi el Regoso. Tiel preparite, ŝi kisadiaŭis siajn gepatrojn kaj eliris leĝerkore, portante la sitelojn da mielo per ambaŭ manoj.

Necesis ke Zella transiru la padon kondukantan de la minoj al la urbo, sed jam estante aliflanke ŝi verŝajne neniun renkontos, ĉar ŝi decidis trairi la arbaron kaj tiel atingi la ponton el boatoj sen eniri la Urbon Regoson, kie oni eble interrompus ŝin. Dum unu-du horoj ŝi trovis la marŝadon sufiĉe facila, sed poste la arbaro, kiu tiuloke estis nekonata de ŝi, fariĝis multe interplektita. La arboj estis pli densaj kaj grimpoplantoj interplektiĝis inter ili. Ŝi devis turni sin tien kaj tien por povi trairi, kaj fine ŝi atingis lokon kie reto da grimpoplantoj kaj branĉoj efike baris ŝian pluiron.

Zella ĉagreniĝis, unue, kiam ŝi renkontis tiun obstaklon, sed demetinte siajn sitelojn ŝi provis forpuŝi la branĉojn. Je ŝia tuŝo ili apartiĝis kvazaŭ magie, disrompiĝante kvazaŭ sekiĝintaj vergetoj, kaj ŝi trovis sin kapabla facile trapasi. Aliloke granda ŝtipo estis falinta trans ŝian padon, sed la knabineto facile levis ĝin kaj forĵetis ĝin, kvankam ses ordinaraj viroj apenaŭ povus movi ĝin.

La infanon iom maltrankviligis tiu atesto pri forto pri kiu ŝi antaŭe ne sciis ke ŝi posedas ĝin. Por certigi al si ke ne temas pri iluzio, ŝi provis sian nove trovitan povon multmaniere, trovante ke nenio estas tro granda nek tro peza por ke ŝi povu levi ĝin. Kaj, sufiĉe nature, la knabino kuraĝiĝis pro tiuj eksperimentoj kaj komencis fidi ke ŝi povos protekti sin negrave kia katastrofo okazos. Kiam, post kelka tempo, sovaĝa apro kuris kontraŭ ŝin, muĝante terure kaj minacante ŝin per siaj grandaj elstaraj pintodentoj, ŝi ne grimpis arbon por eskapi, kiel antaŭe ĉiam kiam ŝi renkontis tiajn bestojn, sed staris senmove kaj frontis la apron. Kiam ĝi estis tre proksima kaj Zella vidis ke ĝi ne povas damaĝi ŝin – fakto kiu miregigis kaj la beston kaj la knabinon – ŝi subite subetendis manon kaj kaptis ĝin per unu orelo kaj ĵetis la grandan beston tre foren inter la arboj, kie ĝi falis kapantaŭe sur la teron, muĝante pli laŭte ol antaŭe pro surpriziĝo kaj timo.

La knabino ridis gaje pro tiu evento kaj, preninte siajn du sitelojn, rekomencis sian veturon tra la arbaro. Ne estas kronikite ĉu la sovaĝa apro rakontis sian aventuron al la aliaj bestoj aŭ ĉu ili hazarde vidis lian venkiĝon, sed estas certe ke Zella ne estis denove ĝenita. Bruna urso rigardis ŝin preteriri tute sen moviĝi ŝiadirekten kaj granda pumo – besto timegata de ĉiuj homoj – forrampis de la pado dum ŝi proksimiĝis, kaj ekmalaperis inter la arbojn.

image-059

Tiel ĉio favoris la veturon de la knabino kaj ŝi tiel bone rapidis ke je la tagmezo ŝi eliris el la rando de la arbaro kaj trovis sin tre proksima al la ponto el boatoj kondukanta al Koregoso. Tion ŝi transiris sekure kaj sen renkonti iujn el la krudaj batalistoj kiujn ŝi tiom timis, kaj kvin minutojn poste la filino de la braĝobruligisto petis eniron ĉe la malantaŭa pordo de la palaco de Reĝino Koro.

image-060


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.