La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15. La Fuĝo de la Regantoj

image-073

Nu ŝajnas ke kiam Reĝino Koro fuĝis el sia insulo al Regoso, ŝi estis sufiĉe lerta, kvankam multe timanta, halti ĉe la reĝa laktejo, kiu estis proksima al la ponto, kaj treni povran Reĝinon Garion el la laktodomo kaj transen kun si al Regoso. La batalistoj de Reĝo Goso neniam antaŭe vidis la teruran Reĝinon Koron tima, kaj tial kiam ŝi venis kurante trans la ponton el boatoj, trenante la Reĝinon de Pingario per unu brako, la efiko de la timego de la virino estis terurigi la atendantajn batalistojn.

“Ek!” kriis Koro. “Detruu la ponton, alie ni pereos.”

Dum la viroj fortiris la ponton el boatoj la Reĝino kuris al la palaco de Goso, kie ŝi renkontis sian edzon.

“Tiu knabo estas sorĉisto!” ŝi elspiregis. “Ne eblas kontraŭstari lin.”

“Ho, ĉu fine vi trovis lian magion?” respondis Goso, ridante al ŝia vizaĝo. “Kiu, nun, do estas la kovardo?”

“Ne ridu!” kriis Reĝino Koro. “Nenio komika okazas. Ambaŭ niaj insuloj estas en la vero konkeritaj, jam ĉi-minute. Kion ni faru, Goso?”

“Envenu,” li diris, serioziĝante, “kaj ni diskutu.”

Do ili eniris ĉambron de la palaco kaj diskutis longe kaj tre serioze.

“La knabo intencas liberigi siajn patron kaj patrinon, kaj la tutan popolon el Pingario, kaj reporti ilin al ilia insulo,” diris Koro. “Li eble ankaŭ detruos niajn palacojn kaj sklavigos nin. Mi vidas nur unu metodon, Goso, por malebligi ke li faros ĉion ĉi, kaj kion ajn alian li deziras.”

“Kiu metodo estas?” demandis Reĝo Goso.

“Ni devas forkonduki la gepatrojn el ĉi tie kiel eble plej rapide. Mi havas kun mi la Reĝinon de Pingario, kaj vi kuru al la minoj kaj elprenu la Reĝon. Post tio ni forkondukos ilin en boato kaj kaŝos ilin kie la knabo ne povos trovi ilin, malgraŭ lia multa magio. Ni uzos la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario kiel ostaĝojn, kaj sendos mesaĝon al la knaba sorĉisto ke se li ne foriros de niaj insuloj kaj permesos nin regi ilin neĝenate, laŭ nia propra maniero, ni mortigos liajn patron kaj patrinon. Ankaŭ ni diros ke nur dum li lasos nin neĝenataj restos sekuraj liaj gepatroj, kvankam ankoraŭ sekure kaŝitaj. Mi kredas, Goso, ke tiumaniere ni povos devigi Princon Ingon obei nin, ĉar ŝajne li multe amas siajn gepatrojn.”

“Ne malbona ideo,” diris Goso, penseme; “sed kie ni povos kaŝi la Reĝon kaj Reĝinon, tiel ke la knabo ne povos trovi ilin?”

“En la lando de la Reĝo de la Knomoj, sur la ĉeftero tre sude,” ŝi respondis. “La Knomoj estas amikoj niaj, kaj ili posedas magiajn povojn kiuj ebligos al ili protekti la kaptitojn kontraŭ troviĝo. Se ni povos sukcese konduki la Reĝon kaj Reĝinon de Pingario al la Regno de la Knomoj antaŭ ol la knabo scios kion ni faras, mi estas certa ke nia komploto sukcesos.”

image-074

Goso multe pripensis la planon dum la sekvaj kvin minutoj, kaj ju pli li pripensis ĝin des pli lerta kaj racia ĝi ŝajnis. Do li konsentis agi laŭ la sugesto de Reĝino Koro kaj tuj li forrapidis al la minoj, kie li alvenis antaŭ ol Princo Ingo. La sekvan matenon li rekondukis Reĝon Kitikuton al Regoso.

Dum Goso estis for, Reĝino Koro okupis sin per preparado de granda rapida boato por la veturo. Ŝi metis en ĝin plurajn sakojn da oro kaj juveloj per kiuj ŝi subaĉetos la knomojn, kaj elektis kvardek el la plej fortaj remistoj en Regoso por remi la boaton. Tuj kiam Reĝo Goso revenis kun sia reĝa kaptito ĉio estis preta por foriro. Ili rapide eniris la boaton kun siaj du gravaj kaptitoj kaj sen ia ajn ekspliko al iu el sia popolo kaj ordonis ke la remistoj komencu, kaj baldaŭ ili estis nevideble for sur la larĝa surfaco de la Nonesta Oceano.

Ingo venis al la urbo kelkajn horojn poste kaj lin multe ĉagrenis la sciiĝo ke liaj patroj kaj patrino estis kaŝe forprenitaj for de la insuloj.

“Mi sekvos ilin, kompreneble,” diris la knabo al Rinkitinko, “kaj se mi ne povos atingi ilin sur la oceano mi traserĉos la tutan mondon ĝis trovi ilin. Sed antaŭ ol foriri el ĉi tie mi devas aranĝi resendi nian popolon al Pingario.”

image-075


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.