La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6. La Magia Boato

image-034

Princo Ingo ellitiĝis kun la suno kaj, akompanate de Bilbilo, li komencis marŝadi laŭ la bordo serĉe al la boato kiun la Blanka Perlo promesis al li. Eĉ ne dum momento li dubis ke li trovos ĝin kaj antaŭ ol li longe marŝis lia okulo ekvidis nigran objekton ĉe la akvorando.

“Jen la boato, Bilbilo!” li kriis ĝoje, kaj kurinte al ĝi li trovis ke efektive ĝi ja estas granda spacoplena boato. Kvankam drivinte sur la plaĝon, ĝi estis perfekte bonstata kaj neniel suferis pro la ŝtormo.

Ingo staris dum kelkaj momentoj gapante la belan veturilon kaj demandante al si el kie ĝi povus esti veninta. Certe ĝi estis malsimila al ĉiu boato kiun ĝis tiam li vidis. Ekstere ĝi estis pentrita brile nigra, tute sen alia koloraĵo; sed la tuta interno de la boato estis tegita per pura arĝento, polurita tiel forte ke la surfaco similis spegulon kaj brilegis pro la sunradioj. La ŝegoj havis sur si blankajn kusenojn kaj la kusenoj estis belege broditaj per oraj fadenoj.

Ĉe unu ekstremo, sub la larĝa benko, estis malgranda barelo kun arĝentaj ringoj, kiun la knabo trovis plena de freŝa dolĉa akvo. Granda kesto el sandalligno, ligita kaj ornamita per arĝento, staris en la alia ekstremo de la boato. Ingo levis la kovrilon kaj trovis la keston plena de marbiskvitoj, kukoj, viando en ladskatoletoj, kaj maturaj sukoplenaj melonoj; sufiĉaj bonsanigaj manĝaĵoj por nutri la grupon dum longa tempo.

Kuŝante sur la fundo de la boato estis du brilantaj remiloj, kaj supre, sed nun retrorulita, estis baldakeno el arĝenta ŝtofo por deteni la varmegon de la suno.

Ne mirigas ke la knabo ĝojegis pro la alveno de tiu bela boato; sed pripensinte li timis ke ĝi estos tro granda por ke li povu remi ĝin longan distancon.

Krom se, vere, la Blua Perlo donos al li nekutiman forton.

Dum li konsideris tiun aferon, Reĝo Rinkitinko venis anaspaŝante al li kaj diris:

“Nu, nu, nu, mia Princo, viaj vortoj plenumiĝis! Jen la boato, tute certe, sed kiel ĝi venis ĉi tien – kaj kiel vi sciis ke ĝi venos al ni – estas enigmo kiun mi ne povas solvi. Mi ne dubas nian bonfortunon, tamen, kaj mia koro bobeladas pro ĝojo, ĉar en ĉi tiu boato mi reiros tuj al mia Urbo Gilgado, de kiu mi restas jam multe tro longe for.”

“Mi ne deziras iri al Gilgado,” diris Ingo.

“Domaĝe, mia amiko, ĉar vi estus tre bonvena. Sed vi povos resti sur ĉi tiu insulo, se vi deziras,” pludiris Rinkitinko, “kaj reirinte hejmen mi sendos kelkajn miajn regatojn savi vin.”

“La boato estas mia, Via Moŝto,” diris Ingo trankvile.

“Eble, eble,” estis la senzorga respondo, “sed mi estas la Reĝo de grava lando, kaj vi estas knaba Princo sen menciinda regno. Sekve, ĉar mi estas pli grava ol vi, estas juste kaj dece ke mi prenos vian boaton kaj reiros per ĝi al mia propra lando.”

“Mi bedaŭras malsamopinii ol Via Moŝto,” diris Ingo, “sed anstataŭ iri al Gilgado mi opinias ke pli gravas ke ni iru al la insuloj Regoso kaj Koregoso.”

“He? Kio?” kriis la mirigita Reĝo. “Al Regoso kaj Koregoso! Por fariĝi sklavoj de la barbaroj, same kiel la Reĝo via patro? Ne, ne, mia knabo! Via Onĉjo Rinki eble havas vakan pensilon, kiel pretendas Bilbilo, sed li estas multe tro saĝa por meti sian kapon en buŝon de leono. Ne amuzas esti sklavo.”

“La popolo de Regoso kaj Koregoso ne sklavigos nin,” deklaris Ingo. “Male, mia intenco estas liberigi miajn karajn gepatrojn, ankaŭ mian tutan popolon, kaj revenigi ilin al Pingario.”

“Ĉik-ik-ik-ik-ik! Tre komike!” ridis Rinkitinko, palpebrumante al la kapro, kiu sulkis la frunton responde. “Via aŭdaco senspirigas min, Ingo, sed la aventuro estas tamen ĉarma, mi devas agnoski. Se mi ne estus tiel dika, mi tuj konsentus al via plano, kaj verŝajne povus konkeri tiun amason da ferocaj batalistoj tute sen helpo – tute sen – ĉu ne, Bilbilo? Sed malfeliĉigas min diri ke mi ja estas dika, kaj ne vere batalpreta. Kaj rilate al via intenco fari kion, laŭ mia agnosko, mi mem ne povas fari, Ingo, nu mi timas ke vi forgesas ke vi estas nur knabo, efektive iom malgranda knabo.”

“Ne, mi ne forgesas tion,” estis la respondo de Ingo.

“Do bonvolu pripensi ke vi kaj mi kaj Bilbilo estas ne sufiĉe fortaj, kiel armeo, por konkeri potencan nacion de spertaj militistoj. Ni povus provi, kompreneble, sed vi estas tro juna por morto, kaj mi estas tro maljuna. Venu kun mi al mia Urbo Gilgad, kie vi estos multe honoratos. Mi derigos ke miaj profesoroj instruu al vi bonan konduton. Nu kion vi diras?”

Ingo iom perpleksis pri kiel respondi al tiuj argumentoj, ĉar li sciis ke Reĝo Rinkitinko kredas ilin saĝaj; do, post iom da pensado, li diris:

“Mi faros interkonsenton kun Via Moŝto, ĉar mi ne deziras ke manku en mi respekto pri tiel inda persono kaj grava Reĝo kiel vi. Ĉi tiu boato estas mia, kiel mi diris, kaj dum la foresto de mia patro vi fariĝis mia gasto; tial mi pretendas ke mi meritas iom da konsidero, same kial vi.”

“Tute sendube,” akordis Rinkitinko. “Kiun interakordon vi proponas, Ingo?”

“Ni ambaŭ eniru la boaton, kaj vi unue provos remi nin al Gilgado. Se vi sukcesos, mi volonte akompanos vin; sed se vi malsukcesos, mi remos la boaton al Regoso, kaj vi devos veni kun mi sen plia protesto.”

“Justa kaj inda interkonsento!” kriis la Reĝo, multe plaĉite. “Tamen, kvankam mi estas heroeca persono, mi ne antaŭvidas ĝui remi tiel grandan boaton la tutan vojon al Gilgado. Sed mi faros mian plejeblon kaj akceptos la rezulton.”

Tiel pace decidinte la aferon, ili preparis enboatiĝi.

Plia provizo da fruktoj estis metita en la boaton kaj Ingo ankaŭ rastis kvanton da bongustegaj ostroj kiaj abundas sur la bordo de Pingario sed kiujn li ĝis nun ne povis atingi pro manko de boato. Tion li faris laŭ sugesto de la ĉiam malsata Rinkitinko, kaj kiam la ŝelhavaj ostroj estis jam metitaj malantaŭ la akvobarelon kaj abunda kvanto da herbo estis enboatigita por Bilbilo, ili decidis ke ili pretas komenci sian vojaĝon.

Montriĝis tute ne facila tasko enboatigi Bilbilon, ĉar li estis rimarkinde mallerta kapro kaj unufoje, kiam Rinkitinko puŝis lin, li falis en la akvon kaj preskaŭ dronis antaŭ ol ili povis elakvigi lin. Sed tute ne trafis ilin la penso postlasi la kuriozan beston. Lia parolkapablo preskaŭ homigis lin laŭ la vidpunkto de la knabo, kaj la dika Reĝo tiom kutimis al sia malafabla kompano ke nenio instigus lin apartiĝi de li. Fine Bilbilo falis sternite en la fundon de la boato, kaj Ingo helpis lin moviĝi al la antaŭa parto, kie estis sufiĉa spaco por ke li kuŝu tie.

Rinkitinko nun prenis lokon en la arĝente tegita veturilo kaj la knabo venis la lasta, forpuŝante la boaton dum li enboaten saltis, tiel ke ĝi flosis libere sur la akvo.

“Nu, nun ni iras al Gilgado!” kriis la Reĝo, prenante la remilojn kaj metante ilin en la ingojn.

Post tio li komencis remi laŭeble plej forte, samtempe kantante kuriozan kanton kies vortoj diris:

Voj’ al Gilgad’, bela pad’
Por dika Reĝo kaj knabo brava,
Por kolera kapro – malseka apro –
Kaj arĝenta ŝip’ kun ligna rip’.
Kun koro gaja, animo rava
Ni rapidas al bela Gilgad’!

“Ne, Rinkitinko; bonvolu, ne! Tio marmalsanigas min,” grumblis Bilbilo.

Rinkitinko ĉesis remi, ĉar jam li estis senspira kaj lia ronda vizaĝo estis kovrita de grandaj gutoj da ŝvito. Kaj kiam li rigardis trans sian ŝultron li trovis ĉagrenate ke la boato apenaŭ estas movinta sin eĉ tridek centimetrojn for de sia antaŭa pozicio.

Ingo diris nenion kaj ŝajnigis ne rimarki la malsukceson de la Reĝo. Do nun Rinkitinko, kun aspekto de seriozeco sur sia dika ruĝa vizaĝo, deprenis sian purpuran robon kaj suprenrulis la manikojn de sia tuniko kaj denove provis.

Tamen li ne sukcesis pli ol antaŭe kaj aŭdinte Bilbilon fari raŭkan ridon kaj vidinte rideton sur la vizaĝo de la knaba Princo, Rinkitinko subite faligis la remilojn kaj komencis krii ride pro sia propra malsukceso. Viŝante sian brovon per flava silka poŝtuko li kantis gajvoĉe:

Velista bravo, kapa kavo –
La boaton mi ne povas remi.
Do mi agnoskas: prave mokas
Min la senutila kapro.

“Bonvolu ellasi min el viaj versoj,” diris Bilbilo spiregante pro kolero.

“Kiam mi ridindigas min, Bilbilo, mi fariĝas kapro,” respondis Rinkitinko.

“Neniel,” insistis Bilbilo. “Nenio povus fari el vi anon de mia supera raso.”

“Supera? Nu, Bilbilo, kapro estas nur besto, sed mi estas Reĝo!”

“Mi pretendas ke supera estas inteligento,” diris la kapro.

Rinkitinko tute ne atentis tiun komenton, sed turninte sin al Ingo li diris:

“Plejbone ni reiru al la bordo, ĉar la boato estas tro peza por esti remita al Gilgado aŭ iu alia loko. Efektive, estos malfacile por ni reatingi la teron.”

image-035

“Mi prenu la remilojn,” sugestis Ingo. “Ne forgesu nian interakordon.”

“Tute ne,” respondis Rinkitinko. “Se vi povos remi nin al Regoso, aŭ al iu alia loko, mi senproteste iros kun vi.”

Do la Reĝo prenis la lokon de Ingo en la malantaŭo de la boato kaj la knabo prenis la remilojn kaj komencis remi. Kaj nun, mirigante Rinkitinkon – kaj eĉ Ingon – la remiloj fariĝis senpezaj kiel plumoj tuj kiam la Princo ekprenis ilin. Tujtuje la boato komencis glisadi rapide tra la akvo kaj, vidante tion, la knabo turnis la pruon cele la nordon. Li ne sciis precize kie situas Regoso kaj Koregoso, sed li ja sciis ke la insuloj situas norde de Pingario, do li decidis fidi ke la bonŝanco kaj la gvido fare de la perloj portos ilin tien.

image-036

Iom post iom la Insulo Pingario fariĝis malgranda en ilia vidpovo dum la boato rapidis antaŭen, ĝis je la fino de horo ili tute ne plu povis vidi ĝin kaj ilin ĉirkaŭis la purpura akvo de la Nonesta Oceano.

Princo Ingo ne laciĝis pro la tasko remadi; efektive, tute ne ŝajnis al li esti laboro. Unufoje li ĉesis sufiĉe longe por meti la stangojn de la baldakeno en la truojn faritajn por ili, en la randojn de la boato, kaj por etendi la arĝentan baldakenon super la stangojn, ĉar Rinkitinko plendis pro la varmego de la suno. Sed la baldakeno detenis la varmegajn radiojn kaj kaŭzis ke la interno de la boato estu plaĉe frideta.

“Jen glora veturo!” kriis Rinkitinko, dum li kuŝiĝis en la ombro. “Mi trovas granda senŝarĝiĝo nian foreston de tiu morna insulo Pingario.”

“Eble dum mallonga tempo estos senŝarĝiĝo,” diris Bilbilo, “sed vi iras al la lando de viaj malamikoj, kiuj verŝajne pikos vian tutan dikan korpon per lancoj kaj sagoj.”

“Ho, mi esperas ke ne!” kriis Ingo, kiun malfeliĉigis tiun penso.

“Ne gravas,” diris la Reĝo trankvile, “oni povas morti nur unufoje, memoru, kaj kiam la malamikoj mortigos min mi petos ankaŭ mortigi Bilbilon, tiel ke ni restos kunaj en la morto kiel en la vivo.”

“Ili eble estos kanibaloj; tiuokaze, ili rostos kaj manĝos nin,” sugestis Bilbilo, kiu volis timigi sian mastron.

“Kiu scias?” respondis Rinkitinko, timtreme. “Sed gajiĝu, Bilbilo; eble ili ja ne mortigos nin, eble eĉ ne kaptos nin; do ni ne anticipu niajn problemojn. Ne mienu tiel kolere, mia sprita kvarpiedulo, kaj mi kantos por distri vin.”

“Via kanto eĉ pli profunde kolerigus min,” grumblis la kapro.

“Tute neeble, kara Bilbilo. Vi ne povus esti pli malafabla eĉ se vi strebus. Do jen fama kanto por vi.”

Dum la knabo plu remadis senpaŭze kaj la boato rapidis trans la akvon, la gaja Reĝo, kiu neniam povis esti malgaja aŭ serioza dum multaj sinsekvaj minutoj, malantaŭen klinis sin sur siajn broditajn kusenojn kaj kantis tion:

Gaja knabino sur la mar’ –
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!
Sidis sur genuo de l’ ŝipcar’
Serĉo perokula ŝia far’
Tamen min ne vidis tie, ĉar –
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!”

“Ĉu plaĉas al vi tio, Bilbilo?”

“Al mi ĝi ne plaĉas,” plendis la kapro. “Ĝi memorigas min pri la aligatoro kiu provis fajfi.”

“Ĉu li sukcesis, Bilbilo?” demandis la Reĝo.

“Li fajfis egale bone kiel vi kantas.”

“Ha, ha, ha, ha, hik, kik, ik!” ridis la Reĝo. “Do sendube li belege fajfis, ĉu ne, mia amiko?”

“Mi ne estas via amiko,” respondis la kapro, skuante siajn orelojn malafable.

“Tamen mi estas via amiko,” estis la gaja respondo de la Reĝo, “kaj por pruvi tion mi kantos al vi plian verson.”

“Ne, mi petegas!”

Sed la Reĝo kantis tion:

La vento blovis ŝian ŝuon –
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!
La ŝu’ altflugis en la bluon
Knabino perdis la ŝuduon;
Ne povis sekvi post la pruon –
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!

“Ĉu ne dolĉa kanto, mia bela kapro?”

“Ĉu dolĉa, vi demandas?” koleris Bilbilo. “Mi opinias ĝin egale dolĉa kiel manĝaĵo el mustardo kaj vinagro.”

“Sed ne tiel dolĉa kiel via humoro, mi agnoskas.

Ha, Bilbilo, via humoro hontigus eĉ mielon.”

“Ne kverelu, mi petegas,” pledis Ingo. “Ĉu ni ne jam sufiĉe malĝojas?”

“Sed ĉi tiu kverelo estas gaja,” diris la Reĝo, “kaj tiel Bilbilo kaj mi ofte amuzas nin. Aŭskultu nun la plej lastan verson:

Knabino perdis ŝuon, ploris
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!
Kapitanon novedzin’ amoris
Kaj manĝi l’ larmojn ŝi fervoris
Kaj honton de l’ knabin’ ŝi voris
Kantu tu-ral-u-ral-i-do!

“Eĉ pli aĉe!” grumblis Bilbilo, tre malestime. “Min plezurigas ke tiu estis la lasta verso, ĉar plia verso tiuspeca eble svenigus min.”

“Mi timas ke via orelo ne komprenas muzikon,” diris la Reĝo.

“Mi ankoraŭ ne aŭdis muzikon,” deklaris la kapro.

“Certe vi havas fortan imagon, Reĝo Rinkitinko, se vi kredas viajn kantojn muziko. Ĉu vi memoras la rakonton pri la urso kiu dungiĝis kiel vartistino?”

“Mi ne memoras ĝin ĝuste nun,” diris Rinkitinko, palpebrumante al Ingo.

“Nu, la urso provis lulkanti por endormigi la bebon.”

“Kaj?” diris la Reĝo.

“Al la urso multe plaĉis ĝia propra voĉo, sed ĝi preskaŭ morttimigis la bebon.”

“He, he, he, he, hu, hu, hu! Vi estas gaja fripono, Bilbilo,” ridis la Reĝo; “gaja fripono malgraŭ viaj malgajaj mienoj. Tamen, se mi ne amuzis vin, mi almenaŭ plezurigis min, ĉar mi multege amas bonan kanton. Do ni ne plu parolu pri la afero.”

Tutdume la knaba Princo remadis la boaton. Li tute ne laciĝis, ĉar la remiloj kiujn li tenis ŝajne mem movis sin. Li malmulte atentis la konversacion inter Rinkitinko kaj la kapro, sed li plenigis siajn pensojn per kion li devos fari kiam li atingos la insulojn Regoso kaj Koregoso kaj frontos siajn malamikojn.

Kiam la aliaj fine silentiĝis, Ingo demandis:

“Ĉu vi scipovas batali, Reĝo Rinkitinko?”

image-037

“Mi neniam provis,” estis la respondo. “Kiam minacis danĝero mi ĉiam trovis ke estas pli facile forkuri ol fronti la malamikojn.”

“Sed ĉu vi povus batali?” demandis la knabo.

“Mi eble provus, se ne estus oportuno eskapi per forkurado. Ĉu vi havas taŭgan armilon per kiu mi batalus?”

“Mi havas nenian armilon,” agnoskis Ingo.

“Do ni uzu argumentojn kaj persvadon anstataŭ batali. Ekzemple, se ni povus persvadi la batalistojn de Regoso kuŝiĝi, por ke mi tretu sur ilin, ili dispremiĝus facile.”

Princo Ingo ne anticipis subtenon de la Reĝo, do lin ne senkuraĝigis tiu respondo. Efektive, li pensis, venko per batalo estus tute neebla, tamen la Blanka Perlo ja ne konsilus ke li iru al Regoso kaj Koregoso se la misio estus senespera. Ŝajnis al li, post plia pripenso, ke li devos fidi la cirkonstancojn por decidi siajn agojn kiam li atingos la insulojn de la barbaroj.

Jam Ingo sentis plenan fidon al la Magiaj Perloj.

La Blanka Perlo ja donis al li la boaton, kaj la Blua Perlo donis al li la forton por remi ĝin. Li kredis ke la Palruĝa Perlo protektos lin kontraŭ ĉia eventuala danĝero; do li maltrankvilis ne pri si sed pri siaj kompanoj. Reĝo Rinkitinko kaj la kapro ne havis protektan magion, do Ingo ĵuris al si fari ĉion eblan por eviti damaĝon al ili.

Tri tagojn kaj tri noktojn la boato arĝente tegita rapidis haste trans la oceanon. La matenon de la kvara tago, pro ilia rapidega veturado, Ingo vidis antaŭ si la bordojn de la du grandaj insuloj Regoso kaj Koregoso.

“La perloj ĝuste gvidis min!” li flustris al si. “Nun, se mi estos saĝa, kaj sinzorga, kaj brava, mi kredas povi savi miajn patron kaj patrinon kaj popolon.”

image-038


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.