La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RINKITINKO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13. Zella Savas la Princon

image-064

La fia Reĝino de Koregoso estis tre malbonhumora ĉimatene, ĉar unu el ŝiaj sklavestroj venis de la kampoj por diri ke nombro de ŝiaj sklavoj ribelis kaj rifuzas labori.

“Venigu ilin al mi!” ŝi kriis sovaĝe. “Vigla vipado eble ŝanĝos ilian decidon.”

Do la sklavestro foriris alvenigi la ribelantojn kaj Reĝino Koro sidiĝis por matenmanĝi, kun fimieno.

Princo Ingo ricevis ordonon stari malantaŭ sia nova mastrino kun granda ventumilo el pavplumoj, sed li tiom malkutimis al tia servado ke li mallerte tuŝetis ŝian orelon per la ventumilo. Tuj ŝi ekkoleregis kaj frapis la Princon dufoje per sia mano – kaj la frapoj lasis postan senton, ĉar ŝia mano estis granda kaj malmola kaj ŝi ne emis milde agi. Ingo suferis la frapojn sen retiri sin aŭ krieti, kvankam ili vundis lian fieron multe pli ol lian korpon. Sed Reĝo Rinkitinko, kiu agis kiel servisto de la Reĝino kaj ĵus enportis ŝian kafon, estis tiom surprizita kiam li vidis la junan Princon punata ke li renversis la ujon kaj la varmega kafo fluis trans la sinon de la plej bona matenrobo de la Reĝino.

Koro saltis el sia seĝo kriegante pro kolero kaj povra Rinkitinko sendube ricevus teruran batadon se ne revenus la sklavestro je tiu momento kaj altirus la atenton de la virino. La estro alkondukis ĉiujn sklavinojn el Pingario, kiuj estis ŝarĝitaj per ĉenoj kaj estis tiel feblaj kaj malsanaj ke ili apenaŭ povis marŝi, kaj tute ne labori en la kampoj.

La okuloj de Princo Ingo obskuriĝis per lamentolarmoj kiam li trovis kiel lia povra regataro estis mistrakata, sed lia propra embaraso estis tiel senhelpa ke li ne povis helpi ilin. Bonfortune la patrino de la knabo, Reĝino Gario, ne estis inter la slavoj, ĉar Reĝino Koro metis ŝin en la reĝan laktejon por fari buteron.

“Kial vi rifuzas labori?” demandis Koro per severa voĉo, ĉar la sklavinoj el Pingario staris antaŭ ŝi, tremante kaj kun subenklinitaj okuloj.

“Ĉar mankas al ni forto por fari la taskojn kiujn viaj estroj postulas,” respondis unu el la virinoj.

“Do vi estos vipataj ĝis revenos via forto!” kriis la Reĝino, kaj turninte sin al Ingo, ŝi ordonis: “Alportu al mi la vipon kun la sep ŝnuroj.”

Elirinte la ĉambron, demandante al si kiel li povos savi la malfeliĉulinojn el ilia nemeritita puniĝo, Ingo renkontis knabinon kiu eniradis tra la malantaŭa pordo, kiu demandis:

“Ĉu vi povas diri al mi kie mi trovos Ŝian Moŝton, Reĝinon Koron?”

“Ŝi estas en la ĉambro kun la ruĝa kupolo, kie verdaj drakoj estas pentritaj sur la muroj,” respondis Ingo; “sed ŝi havas koleran kaj malgracan humoron hodiaŭ. Kial vi deziras vidi ŝin?”

“Mi havas mielon vendotan,” respondis la knabino, kiu estis Zella, ĵus veninta de la arbaro. “La Reĝino multe amas mian mielon.”

“Vi povas iri al ŝi, se vi deziras,” diris la knabo, “sed atentu ne kolerigi la kruelan Reĝinon, alie ŝi eble mistraktos vin fie.”

“Kial ŝi mistraktus min, kiu portas al ŝi la mielon kiun ŝi tiom amas?” demandis la infano naive. “Sed mi dankas vin pro via averto; kaj mi penos ne kolerigi la Reĝinon.”

Kiam Zella komencis foriri, la okuloj de Inga subite ekvidis ŝiajn ŝuojn kaj tuj li rekonis ilin kiel siajn. Ĉar nur en Pingario estis ŝuoj tiel formitaj: kun altaj kalkanumoj kaj pintaj piedfingrejoj.

“Haltu!” li kriis per voĉo de ekscitiĝo, kaj la knabino obeis, mirante. “Diru al mi,” li pludiris, pli milde, “el kie vi akiris tiujn ŝuojn?”

“Mia patro portis ilin al mi el Regoso,” ŝi respondis.

“El Regoso!”

“Jes. Ili estas belaj, ĉu ne?” demandis Zella, rigardante siajn piedojn por admiri ilin. “Mia patro trovis unu el ili apud la muro de la palaco, kaj la alian sur rubaĵaro. Do li portis ilin al mi kaj ili taŭgas al miaj piedoj perfekte.”

Jam Ingo tremadis pro fervora ĝojo, kiun kompreneble ne povis kompreni la knabino.

“Kiel vi nomiĝas, fraŭlineto?” li demandis.

“Mi nomiĝas Zella, kaj mia patro estas Nikoroĉjo, la braĝobruligisto.”

“Zella estas bela nomo. Mi estas Ingo, Princo de Pingario,” diris li, “kaj la ŝuoj kiujn vi nun portas, Zella, apartenas al mi. Ili ne estis forĵetitaj, kiel supozis via patro, sed ili estis perditaj. Ĉu vi bonvolos permesi ke mi rehavu ilin?”

La okuloj de Zella pleniĝis per larmoj.

“Ĉu do mi devos fordoni miajn belajn ŝuojn?” ŝi demandis. “Ili estas la solaj ŝuoj kiujn iam mi posedis.”

Ingo kompatis la povran infanon, sed li sciis kiom grave estas reposedi la Magiajn Perlojn. Do li diris, petegante:

“Bonvolu permesi ke mi havu ilin, Zella. Vidu! Mi interŝanĝos por ili la ŝuojn kiujn mi nun surhavas, kiuj estas pli novaj kaj pli belaj ol la aliaj.”

La knabino hezitis. Ŝi volis plaĉi al la knaba Princo, tamen ŝi malvolis interŝanĝi la ŝuojn kiujn ŝia patro portis al ŝi kiel donacon.

“Se vi donos al mi la ŝuojn,” daŭrigis la knabo, maltrankvile, “mi promesas riĉigi kaj prosperigi vin kaj viajn patron kaj patrinon. Efektive, mi promesas plenumi kian ajn peton vi faros al mi,” kaj li sidiĝis sur la planko kaj detiris la ŝuojn kiujn li surhavas kaj etendis ilin al la knabino.

image-065

“Mi provos ĉu ili taŭgos al mi,” diris Zella, deprenante sian maldekstran ŝuon – tiun en kiu estis la Palruĝa Perlo – kaj komencante surmeti unu el la ŝuoj de Ingo.

Ĝuste tiam Reĝino Koro, kolera pro la devo atendi sian vipon kun la sep ŝnuroj, kuris en la ĉambron kaj trovis Ingon. Vidante la knabon sidanta sur la planko apud Zella, la virino saltis cele lin por bati lin per siaj firmaj pugnoj; sed Ingo nun jam surmetis la ŝuon kaj la batoj de la Reĝino ne povis atingi lian korpon.

Tiam Koro ekvidis la vipon kuŝantan apud Ingo kaj preninte ĝin ŝi penis vipi lin per ĝi – tute vane.

Dum Zella sidis hororoplena pro tiu sceno, la Princo, kiu komprenis ke li devas ne malŝpari tempon, etendis sian manon kaj tiris la dekstran ŝuon de la piedo de la knabino, kaj rapide metis ĝin sur sian piedon. Post tio li stariĝis kaj, frontante la furiozan sed miregantan Reĝinon, li diris al ŝi per trankvila voĉo:

“Sinjorino, bonvolu doni al mi tiun vipon.”

“Mi rifuzas!” respondis Koro. “Mi vipos tiujn Pingariajn virinojn per ĝi.”

La knabo ekkaptis la vipon kaj per nerezistebla forto li tiris ĝin el la mano de la Reĝino. Sed ŝi tiris el sia mamzono akran ponardon kaj rapide kiel fulmo ŝi celis piki la koron de Ingo. Li nur staris senmove kaj ridetis, ĉar la klingo resaltis kaj falis brue sur la plankon.

Tiam, fine, Reĝino Koro komprenis la magian povon kiu teruris ŝian edzon sed kiun ŝi mokis pro sia senscio, ne kredante je ĝi. Ŝi ne sciis ke la povo de Ingo estis antaŭe perdita kaj nun estas retrovita, sed ŝi komprenis ke la knabo ne estas ordinara malamiko kaj krom se ŝi ankoraŭ sukcesos superruzi lin ŝia regado en la Insulo Koregoso finiĝis. Por gajni tempon, ŝi reiris al la ruĝkupola ĉambro kaj sidigis sin en sian tronon, antaŭ kiu grupiĝis la plorantaj sklavinoj el Pingario.

Ingo estis preninta manon de Zella kaj helpis ŝin surmeti la ŝuojn kiujn li estis doninta al ŝi interŝanĝe por siaj propraj. Ŝi trovis ilin tre komfortaj kaj ne sciis ke ŝi perdis ion per la transdono.

“Venu kun mi,” tiam diris la knaba Princo, kaj li gvidis ŝin antaŭ Reĝinon Koron, kiu tiumomente riproĉadis Rinkitinkon. Al la estro Ingo diris:

“Donu al mi la ŝlosilojn kiuj malŝlosas tiujn ĉenojn, por ke mi liberigu ĉi tiujn povrulinojn.”

“Ne faru tion!” kriegis Reĝino Koro.

“Se vi intermiksos vin, sinjorino,” diris la knabo, “mi metos vin en karceron.”

Per tio Rinkitinko sciis ke Ingo jam reakiris siajn Magiajn Perlojn kaj la malgranda dika Reĝo tiom ĝojegis ke li dancis kaj saltadis tra la tuta ĉambro.

Sed la Reĝinon alarmis la minaco kaj la sklavestro, timante la konkerinton de Regoso, tremante transdonis la ŝlosilojn.

Ingo rapide deprenis ĉiujn ligilojn de la virinoj de sia lando kaj konsolis ilin, dirante al ili ke ili ne plu laboros sed baldaŭ retrovos sin en siaj hejmoj en Pingario. Post tio li ordonis ke la sklavestro iru venigi ĉiujn sklavigitajn infanojn, kaj konduki ilin al iliaj patrinoj. La viro obeis kaj foriris tuj por plenumi sian taskon, sed Reĝino Koro, fariĝante pli kaj pli maltrankvila, eksaltis de sia trono kaj antaŭ ol Ingo povis haltigi ŝin jam kuris tra la ĉambron kaj tra la pordon en la korton de la palaco, intencante eskapi.

Rinkitinko sekvis ŝin, kurante laŭeble rapide.

Ĝuste tiumomente Bilbilo, sovaĝe fuĝante el Regoso, turnis sin tra la pordegojn de la korto, kaj ĉar li venis el unu direkto kaj Reĝino Koro iris laŭ la kontraŭa direkto, ili ekbatis unu la alian tre forte.

La virino ekflugis tra la aero, trans la kapon de Bilbilo, kaj surteriĝis ekster la pordegoj, kie ŝia krono ruliĝis en fosaĵon kaj ŝi stariĝis, duonkonscie, kaj daŭrigis sian fuĝon. Bilbilon ankaŭ iomete konfuzis la neanticipita renkonto, sed li daŭrigis sian kuron iom blinde kaj tial batis povan Rinkitinkon, kiu ĉasadis Reĝinon Koron. Ili ruliĝis unu super la alian plurfoje kaj post tio Rinkitinko sidiĝis kaj Bilbilo sidiĝis kaj ili rigardis unu la alian miregante.

“Bilbilo,” diris la Reĝo, “vi mirigas min!”

“Via Moŝto,” diris Bilbilo, “mi anticipis ke vi pli afable traktos min.”

“Vi interrompis min,” diris Rinkitinko.

“Estis multa spaco tiel ke vi ne bezonis uzi mian vojon,” deklaris la kapro.

Ekvenis Ingo elkurante kaj li diris: “Kie estas la Reĝino?”

“Ŝi foriris,” respondis Rinkitinko, “sed ŝi ne povas iri multe foren, ĉar ĉi tiu estas insulo. Tamen, mi trovis Bilbilon, kaj nia grupo denove unuiĝis. Vi retrovis viajn magiajn povojn, kaj denove ni mastras la situacion. Do ni estu dankemaj.”

Dirinte tion, la bona malgranda Reĝo surpiediĝis kaj relamis en la tronĉambron por helpi konsoli la virinojn.

Baldaŭ la infanoj de Pingario, kiujn la sklavestro kungrupigis, estis enkondukitaj kaj redonitaj al siaj patrinoj, kaj okazis granda ĝojado inter ili, estu certa pri tio.

“Sed kie estas Reĝino Gario, mia kara patrino?” demandis Ingo; sed la virinoj ne sciis kaj pasis iom longa tempo antaŭ ol la sklavestro memoris ke unu el la sklavinoj el Pingario estis metita en la reĝan laktejon. Eble tiu estis la virino kiun serĉas la knabo.

Ingo tuj ordonis ke li gvidu ilin al la buterdomo, sed kiam ili alvenis tien Reĝino Gario estis nenie en la loko, kvankam la knabo trovis silkan skarpon kiun li rekonis kiel skarpon kiun iam surportadis lia patrino. Post tio ili komencis traserĉi la tutan insulon Koregoson, sed ili nenie povis trovi la patrinon de Ingo.

Kiam ili reiris al la palaco de Reĝino Koro, Rinkitinko trovis ke la ponto el boatoj estis denove forprenita, apartigante ilin de Regoso, kaj pro tio ili suspektis ke Reĝino Koro fuĝis al la insulo de sia edzo kaj kunprenis Reĝinon Garion. Ingo multe perpleksis pri kion fari kaj reiris kun siaj amikoj al la palaco por diskuti la aferon.

Zella nun ploradis ĉar ŝi ne vendis sian mielon kaj ne povis reiri al siaj gepatroj sur la insulo Regoso, sed la knaba Princo konsolis ŝin kaj promesis ke ŝi estos protektata ĝis ŝi povos reesti en sia hejmo.

Rinkitinko trovis la monujon de Reĝino Koro, kiun pro manko de tempo ŝi ne kunprenis, kaj donis al Zella plurajn orajn pecojn por la mielo. Post tio Ingo ordonis al la servistoj en la palaco ke ili preparu festenon por ĉiuj virinoj kaj infanoj el Pingario kaj preparu por ili litojn en la granda palaco, kiu estis sufiĉe granda por loĝigi ilin ĉiujn.

Post tio la knabo kaj la kapro kaj Rinkitinko kaj Zella eniris privatan ĉambron por pripensi kion sekve fari.

image-066


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.