La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La matenon post la naskiĝtaga festo, dum la Sorĉisto kaj Doroteo promenis en la ĝardenoj de la palaco, Ozma elvenis por akompani ilin, dirante:
“Mi volas aŭdi pli pri viaj aventuroj en la Arbaro de Gugu, kaj kiel vi sukcesis akiri tiujn karajn simietojn por utiligo en la Surprizkuko de Doroteo.”
Do ili sidiĝis sur marmora benko apud la Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj inter si Doroteo kaj la Sorĉisto rakontis siajn aventurojn.
“Mi estis ege iritiĝema dum mi estis lankovrita ŝafido,” diris Doroteo, “ĉar mi tute ne sentis min komforta. Kaj mi ne estis tute certa, komprenu, ke mi iam refariĝos knabino.”
“Vi eble ankoraŭ estus lankovrita ŝafido, se mi ne trovus tiun Magian Transforman Vorton,” deklaris la Sorĉisto.
“Sed kio okazis al la juglando kaj al la hikorinukso en kiujn vi transformis tiujn aĉajn bestomagiistojn?” demandis Ozma.
“Nu, mi preskaŭ jam forgesis ilin,” estis la respondo; “sed mi kredas ke ili ankoraŭ restas ĉi tie en mia poŝo.”
Li serĉis en siaj poŝoj kaj eltiris la du nuksojn kaj montris ilin al ŝi.
Ozma rigardis ilin penseme.
“Ne estas juste, lasi iajn vivantojn en tiaj senhelpaj formoj,” diris ŝi. “Mi kredas, Sorĉisto, ke vi devus retransformi ilin en iliajn naturajn formojn.”
“Sed mi ne scias kio estas iliaj naturaj formoj,” li obĵetis, “ĉar kompreneble la formoj de miksbestoj kiujn ili surprenis ne estis naturaj por ili. Kaj ne forgesu, Ozma, ke iliaj naturoj estis kruelaj kaj petolaj, tiel ke se mi revivigos ilin ili eble kaŭzos multajn problemojn por ni.”
“Malgraŭ tio,” diris la Regantino de Oz, “ni devas liberigi ilin de iliaj aktualaj sorĉiĝoj. Kiam vi redonos al ili iliajn naturajn formojn ni trovos kiuj ili vere estas, kaj certe ni ne bezonas timi iujn du homojn, eĉ kvankam ili eble montriĝos magiistoj kaj niaj malamikoj.”
“Mi ne estas egale certa pri tio,” protestis la Sorĉisto, kun skuiĝo de sia kalva kapo. “La unusola peco de magio kiun mi forprenis de ili – nome, la Vorto de Transformo – estas tre simpla, tamen tre potenca, tiom ke nek Glinda nek mi povas fari ion egalan. Ne efikas nur la vorto, komprenu, efikas la prononcmaniero. Do se la du fremdaj magiistoj havas alian similan magion, ili eble montriĝos tre danĝeraj por ni, se ni liberigos ilin.”
“Mi havas ideon!” kriis Doroteo. “Mi ne estas sorĉisto, nek feino, sed se vi plenumos mian konsilon, ni tute ne bezonos timi tiujn homojn.”
“Kion vi pensas, karulino?” demandis Ozma.
“Nu,” respondis la knabino, “jen ĉi tiu Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj tio donis al mi la nocion. Kiam la Sorĉisto parolos tiun teruran vorton kiu reŝanĝos ilin en iliajn realajn formojn, li povos ankaŭ ege soifigi ilin, kaj ni metos tason ĝuste ĉi tie apud la fonto, tiel ke ĝi estos facile prenebla. Poste ili trinkos la akvon kaj forgesos ĉiun magion kiun iam ili sciis – kaj ankaŭ ĉion alian.”
“Ne malbona ideo,” diris la Sorĉisto, rigardante Doroteon aprobe.
“Ĝi estas tre bona ideo,” deklaris Ozma. “Kuru alporti tason, Doroteo.”
Do Doroteo kuris alporti tason, kaj dum ŝi forestis la Sorĉisto diris:
“Mi ne scias ĉu la realaj formoj de tiuj magiistoj estas de homoj aŭ de bestoj. Se ili estas bestoj, ili ne trinkos el taso sed eble tuj atakos nin kaj trinkos poste. Do eble estos pli sendanĝere por ni se la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro ĉeestos por eventuale protekti nin.”
Ozma eltiris arĝentan fajfilon kiu estis ligita al mallarĝa ora ĉeno kaj blovis per la fajfilo du akrajn sonojn. La sono, kvankam ne severa, estis tre penetra, kaj tuj kiam ĝi atingis la orelojn de la Malkuraĝa Leono kaj de la Malsata Tigro, la du grandegaj bestoj rapide venis saltante cele ilin. Ozma klarigis al ili kion la Sorĉisto faros, kaj ordonis ke ili restu kvietaj krom se minacos danĝero. Do la du potencaj gardistoj de la Regantino de Oz kaŭris apud la fonto kaj atendis.
Doroteo revenis kaj metis la tason sur la randon de la fonto. Tiam la Sorĉisto metis la hikorinukson apud la fonton kaj diris per solena voĉo: “Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa – Pyrzqxgl!”
Tuj ekaperis, anstataŭ la hikorinukso, la formo de Kiki Aru, la Altula knabo. Li ŝajnis perpleksa, unue, kvazaŭ klopodante memori kio okazis al li kaj kial li estas en ĉi tiu nekonata loko. Sed li frontis la fonton, kaj la bobelanta akvo memorigis al li ke li soifas. Sen rimarki Ozman, la Sorĉiston kaj Doroteon, kiuj estis malantaŭ li, li prenis la tason, plenigis ĝin per la Akvo de Forgeso, kaj trinkis ĝin ĝis la lasta guto.
Li nun ne plu soifis, sed li sentis sin eĉ pli perpleksa, ĉar nun li povis memori tute nenion – eĉ ne sian nomon aŭ el kie li venis. Li ĉirkaŭrigardis la belan ĝardenon kun mieno de plaĉiĝo, kaj poste, turninte sin, li vidis Ozman kaj la Sorĉiston kaj Doroteon rigardantaj lin scivoleme kaj la du grandajn bestojn kaŭrantajn malantaŭ ili.
Kiki Aru ne sciis kiuj ili estas. sed li opiniis Ozman tre bela kaj Doroteon tre agrabla. Do li ridetis al ili – la sama senkulpa feliĉa rideto kiun bebo havus, kaj tio plaĉis al Doroteo, kiu ekprenis lian manon kaj gvidis lin sidiĝi apud ŝi sur la benko.
“Ho, mi kredis ke vi estas terura magiisto,” ŝi kriis, “sed vi estas nur knabo!”
“Kio estas magiisto?” li demandis, “kaj kio estas knabo?”
“Ĉu vi ne scias?” demandis la knabino.
Kiki kapneis. Poste li ridis.
“Ŝajne mi scias nenion,” li respondis.
“Estas tre kurioze,” komentis la Sorĉisto. “Li surhavas Manĝultajn vestojn, do iam li loĝis en la Lando de la Manĝtuloj. Kompreneble la knabo povas diri al ni neniom da sia historio aŭ familio, ĉar li forgesis ĉion kion iam li sciis.”
“Li ŝajnas aminda knabo, nun post la eliĝo de ĉiu lia malboneco,” diris Ozma. “Do ni restigos lin ĉi tie kun ni kaj instruos al li niajn kutimojn – esti fidinda kaj atenti la bezonojn de aliuloj.”
“Nu, tiukaze estas bonfortune por li ke li trinkis la Akvon de Forgeso,” diris Doroteo.
“Jes, vere,” akordis la Sorĉisto. “Sed plej rimarkinde, laŭ mi, estas ke tia juna knabo povis lerni la sekreton de la Magia Vorto de Transformo. Eble lia akompananto, kiu estas nun ĉi tiu juglando, estis la vera magiisto, kvankam mi ŝajne memoras ke ĉi tiu knabo dum li havis la bestan formon flustris la Magian Vorton en la kavan arbon, kie mi aŭdis ĝin.”
“Nu, ni baldaŭ scios kiu la alia estas,” sugestis Ozma. “Eble li montriĝos ankaŭ Manĝtula knabo.”
La sorĉisto metis la juglandon apud la fonton kaj diris, same malrapide kaj solene kiel antaŭe:
“Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa – Pyrzqxgl!”
La juglando malaperis kaj Rugedo la Knomo staris en ĝia loko. Li ankaŭ frontis la fonton, kaj li etendis manon por preni la tason, plenigis ĝin, kaj estis trinkonta kiam Doroteo kriis:
“Ho, estas la maljuna Reĝo de la Knomoj!”
Rugedo ekturnis sin kaj frontis ilin, kun la taso ankoraŭ en sia mano.
“Jes,” li diris per kolera voĉo, “estas la maljuna Reĝo de la Knomoj, kaj mi konkeros la tutan Ozon kaj venĝos vian forpelon de mi de mia trono.” Li ĉirkaŭrigardis dum momento, kaj daŭrigis: “Neniu ovo videblas, kaj mi estas pli forta ol ĉiuj vi homoj kune! Mi ne scias kiel mi venis ĉi tien, sed mi batalos la batalon de mia vivo – kaj mi venkos!”
Liaj longa blanka hararo kaj barbo flirtis en la venteto; liaj okuloj brilis malame kaj venĝeme, kaj tiom surprizitaj kaj ŝokitaj ili estis de la subita ekapero de tiu malnova malamiko de la popolo de Oz, ke ili nur povis rigardadi lin silente kaj retiri sin de lia sovaĝa rigardo.
Rugedo ridis. Li trinkis la akvon, ĵetis la tason sur la teron kaj diris feroce:
“Kaj nun – kaj nun – kaj –”
Lia voĉo mildiĝis. Li frotis sian frunton perpleksite kaj karesis sian longan barbon.
“Kion mi intencis diri?” li demandis pledeme.
“Ĉu vi ne memoras?” diris la Sorĉisto.
“Ne; mi forgesis.”
“Kiu vi estas?” demandis Doroteo.
Li penis pensi. “Mi – mi estas certa ke mi ne scias,” li balbutis.
“Ĉu vi ankaŭ ne scias kiuj ni estas?” demandis la knabino.
“Mi tute ne scias,” diris la Knomo.
“Diru al ni kiu estas ĉi tiu Manĝtula knabo,” sugestis Ozma.
Rugedo rigardis la knabon kaj kapneis.
“Lin mi ne konas. Vi ĉiuj estas nekonatoj. “Mi – mi eĉ ne konas min mem.”
Post tio li karesis la kapon de la Leono kaj murmuris, “Bona hunĉjo!” kaj la Leono muĝetis indigne.
“Kion ni faru pri li?” demandis la Sorĉisto, perplekse.
“Foje antaŭ nun la fia maljuna Knomo venis ĉi tien por konkeri nin, kaj tiam, kiel nun, li trinkis la Akvon de Forgeso kaj fariĝis malminaca. Sed ni resendis lin al la Regno de la Knomoj, kie li baldaŭ relernis siajn malnovajn fikutimojn.”
“Tial,” diris Ozma, “ni devas trovi por li lokon en la Lando Oz, kaj restigi lin ĉi tie. Ĉar ĉi tie li ne lernos fiecon kaj ĉiam estos senkulpa kiel nia propra popolo.”
Do la vaganta eksreĝo de la Knomoj trovis novan hejmon, pacan kaj feliĉan hejmon, kie li estis tute kontenta kaj pasigis siajn tagojn kun senkulpa ĝuo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.