La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12 – Kiki Uzas Sian Magion

Nun fariĝis granda sonkonfuzo kiam ĉiuj bestoj komencis paroli unu al la alia. La simioj babilis kaj la ursoj grumblis kaj la voĉoj de la jaguaroj kaj leonoj tondris, kaj la lupoj bojis kaj la elefantoj devis trumpeti laŭte por aŭdigi sin. Tia bruego neniam antaŭe koniĝis en la arbaro, kaj ĉiu besto kverelis kun sia najbarulo ĝis ŝajnis ke la bruo neniam ĉesos.

La Knomo Rugedo svingis siajn brakojn kaj flirtigis siajn flugilojn penante aŭskulti ilin denove, sed la bestoj rifuzis atenti. Kelkaj volis batali la Ozulojn, kelkaj volis transformiĝi, kaj kelkaj volis fari tute nenion.

La muĝado kaj konfuzo eĉ pli grandiĝis sed subite silento kvazaŭ fulme trafis ĉiujn bestojn, la kvereloj ĉesis aŭdiĝi, kaj ĉiuj miroplene rigardis strangan vidaĵon.

Ĉar en la cirklon paŝis granda Leono – pli granda kaj pli forta ol ĉiu alia leono ĉeestanta – kaj sur lia dorso rajdis knabineto kiu ridetis sentime al la arego da bestoj. Kaj post la Leono kaj la knabineto venis alia besto – monstra Tigro, kiu portis sur sia dorso kuriozaspektan vireton kiu havis nigran valizon. Preter la vicojn de mirantaj bestoj la strangaj bestoj marŝis, antaŭenirante ĝis ili staris tuj antaŭ la roka trono de Gugu.

La knabineto kaj la kurioza vireto deiris de la bestoj, kaj la Leono demandis per laŭta voĉo:

“Kiu estas Reĝo en ĉi tiu arbaro?”

“Mi!” respondis Gugu, rigardante firme la alian.

“Mi estas Gugu la Leopardo, kaj mi estas Reĝo de ĉi tiu arbaro.”

“Do kun granda respekto mi salutas Vian Moŝton,” diris la Leono. “Eble vi aŭdis pri mi, Gugu. Mi nomiĝas la ‘Malkuraĝa Leono,’ kaj mi estas Reĝo de ĉiuj Bestoj en la tuta mondo.”

La okuloj de Gugu fulme koleris.

“Jes,” diris li, “mi aŭdis pri vi. Vi delonge pretendas esti Reĝo de Bestoj, sed neniu besta malkuraĝulo povas regi min.”

“Li ne estas malkuraĝulo, Via Moŝto,” asertis la knabineto, “li estas nur malkuraĝa, nur tia.”

Gugu rigardis ŝin. Ĉiuj aliaj bestoj ankaŭ rigardis ŝin.

“Kiu vi estas?” demandis la Reĝo.

“Mi? Nu, mi estas nur Doroteo,” ŝi respondis.

“Kiel vi kuraĝas veni ĉi tien?” muĝis la Reĝo.

“Nu, mi ne timas ien iri se la Malkuraĝa Leono estas kun mi,” ŝi diris. “Mi sufiĉe bone konas lin, do mi povas fidi lin. Li ĉiam timas, kiam ni endanĝeriĝas, kaj tial li estas malkuraĝa; sed li estas terura batalisto, kaj tial li ne estas malkuraĝulo. Li ne amas batali, sciu, sed kiam li devas batali, neniu vivanta besto povas venki lin.”

Gugu la Reĝo rigardis la grandan, fortegan formon de la Malkuraĝa Leono, kaj sciis ke ŝi diras la veron.

image-066image-067

Ankaŭ la aliaj Leonoj de la arbaro nun antaŭenpaŝis kaj klinis sin antaŭ la fremda Leono.

“Ni bonvenigas Vian Moŝton,” diris unu. “Ni konis vin antaŭ multaj jaroj, antaŭ ol vi komencis loĝi en la Smeralda Urbo, kaj ni vidis vin batali la terurajn Kolizulojn kaj venki ilin, do ni scias ke vi estas la Reĝo de ĉiuj Bestoj.”

“Vi pravas,” respondis la Malkuraĝa Leono; “sed mi ne venis ĉi tien por regi la bestojn de ĉi tiu arbaro. Gugu estas Reĝo ĉi tie, kaj mi kredas lin bona Reĝo kaj justa kaj saĝa. Mi venis kun miaj amikoj por esti gasto de Gugu, kaj mi esperas ke ni estas bonvenaj.”

Tio plaĉis al la granda Leopardo, kiu diris tre rapide:

“Jes; almenaŭ vi estas bonvena en mia arbaro. Sed kiuj estas la fremduloj kun vi?”

“Doroteo jam konigis sin,” respondis la Leono, “kaj nepre vi amos ŝin kiam vi pli bone konos ŝin. Ĉi tiu viro estas la Sorĉisto de Oz, amiko mia kiu povas fari mirigajn trukojn de magio. Kaj jen mia fidela kaj pruvita amiko, la Malsata Tigro, kiu loĝas kun mi en la Smeralda Urbo.”

“Ĉu li ĉiam malsatas?” demandis Loo la Unukornulo.

“Jes,” respondis la Tigro, mem respondante. “Mi ĉiam malsatas dezirante manĝi dikajn bebojn.”

“Ĉu vi ne povas trovi manĝeblajn dikajn bebojn en Oz?” demandis Loo la Unukornulo.

“Estas multaj tiaj, kompreneble,” diris la Tigro, “sed domaĝe mia konscienco estas tiom delikata ke ĝi ne permesas min manĝi bebojn. Do mi ĉiam malsatas je ili kaj neniam povas manĝi ilin, ĉar mia konscienco ne permesas.”

Nu, el ĉiuj surprizitaj bestoj en tiu libera spaco estis neniu pli surprizita de la subita apero de tiuj kvar fremduloj ol Rugedo la Knomo. Li ankaŭ timis, ĉar li rekonis ke ili estas liaj plej potencaj malamikoj; sed li ankaŭ komprenis ke ili ne povas scii ke li estas la eksreĝo de la Knomoj, pro la besta formo kiun li havas, kiu maskas lin tre efike. Do li kuraĝiĝis kaj decidis ke la Sorĉisto kaj Doroteo nepre ne fiaskigu liajn planojn.

Ankoraŭ estis malfacile scii kion opinias la bestogrupo pri la novevenintoj. Kelkaj rigardis tre kolere al ili, sed pli da ili aspektis scivolemaj kaj demandemaj. Ĉiuj sentis interesiĝon tamen kaj ili zorge silentis kaj aŭskultis atente ĉion diratan.

Kiki Aru, kiu restis nerimarkate en la ombro de la roko, unue estis pli alarmita de la alveno de la fremduloj ol eĉ Rugedo, kaj la knabo diris al si ke se li ne rapide agos sen atendi por peti konsilon de la maljuna Knomo, ilia konspiro verŝajne troviĝos kaj ĉiuj iliaj planoj konkeri kaj regi Ozon verŝajne fiaskos.

Kiki ankaŭ ne amis la manieron de la agado de Rugedo, ĉar la eksreĝo de la Knomoj volis fari ĉion siamaniere, kaj devigis la knabon, kiu sola posedis la povon fari transformojn, obei liajn ordonojn kvazaŭ sklavo.

Krome ĝenis Kikin Arun la fakto ke reala Sorĉisto alvenis, kiu laŭdire havas multajn magiajn povojn, kaj tiu Sorĉisto kunportas siajn ilojn en nigra valizo, kaj estas amiko de la Ozuloj, do verŝajne klopodos malebligi la militon inter la arbaraj bestoj kaj la Ozuloj.

Ĉio ĉi trapasis la menson de la Altula knabo dum la Malkuraĝa Leono kaj Gugu la Reĝo interparolis, kaj tial li nun komencis fari plurajn strangajn agojn.

Li trovis lokon proksiman al la punkto kie li staris, kie estas profunda niĉo en la roko, do li metis sian vizaĝon en tiun niĉon kaj flustris nelaŭte, por ke oni ne aŭdu lin:

“Mi volas ke la Sorĉisto de Oz fariĝu vulpo – Pyrzqxgl!”

La Sorĉisto, kiu ĝis tiam staris ridetante apud siaj amikoj, subite sentis sian formon ŝanĝiĝi al tiu de vulpo, kaj lia nigra valizo falis sur la teron. Kiki etendis brakon kaj prenis la valizon, kaj la Vulpo kriis laŭeble plej laŭte:

“Perfido! Estas perfidulo ĉi tie kun magiaj povoj!”

Ĉiun alarmis tiu krio, kaj Doroteo, vidante la misiĝon de sia malnova amiko, kriegis: “Jadi!”

Sed jam tuj la formo de la knabineto ŝanĝiĝis en tiun de ŝafido kun felo el blanka lano, kaj Doroteo sentis tiom da perplekso ke ŝi nur povis ĉirkaŭrigardi miroplene.

La okuloj de la Malkuraĝa Leono nur ardis; li kaŭriĝis kaj bategis la teron per sia vosto kaj li ĉirkaŭrigardis por trovi kiu povas esti la perfida magiisto. Sed Kiki, kiu tenis sian vizaĝon proksima al la roka niĉo, denove flustris la magian vorton, kaj la granda leono ekmalaperis kaj anstataŭ li staris knabeto vestita per la Manĝtula kostumo. La Manĝtula knabeto estis kolera same kiel la Leono, sed li estis malgranda kaj senpova.

Rugedo la Knomo vidis kio okazas kaj timis ke Kiki fiaskigos ĉiujn liajn planojn, do li kliniĝis trans la rokon kaj kriis: “Ĉesu, Kiki – ĉesu!”

Tamen Kiki rifuzis ĉesi agi. Anstataŭe, li transformis la Knomon en anseron, kio teruris kaj senesperigis Rugedon. Sed la Malsata Tigro vidis ĉiujn transformojn, kaj li atente rigardis por vidi kiu ĉeestanto kulpas. Kiam Rugedo parolis al Kiki, la Malsata Tigro eksciis ke li estas la magiisto, do li eksaltis kaj ĵetis sian grandan korpon sur la formon de la Le-Sim-Ago kaŭranta sur la roko.

Kiki ne vidis la tigron veni ĉar lia vizaĝo ankoraŭ estis en la niĉo, kaj la peza korpo de la tigro puŝis lin sur la teron ĝuste kiam li diris “Pyrzqxgl!” la kvinan fojon.

Do nun la tigro kiu premegas lin fariĝis kuniklo, kaj, nun libera de ĝia pezo, Kiki eksaltis kaj, etendinte siajn aglajn flugilojn, flugis inter la branĉojn de arbo, kie neniu besto povos facile atingi lin. Li neniom tro rapidis pri tio, ĉar Gugu la Reĝo jam kaŭriĝis sur la rando de la roko por ĵeti sin sur la knabon.

El sia arbo Kiki transformis Gugun en dikan virinon Gilikulan, kaj ridis vidante kiel la virino saltetadas pro furiozo, kaj kiel miregas ĉiuj bestoj pro la nova formo de ilia Reĝo.

La bestoj ankaŭ timis, ĉar ili timis ke ili ankaŭ suferos la faton de Gugu, do alarmite ili komencis komunan forkuron. Unue Rango la Griza Simio forsaltis en la arbaron, kaj Bru la Urso kaj Loo la Unukornulo sekvis lin laŭeble plej rapide. La elefantoj retrenpaŝis en la arbaron, kaj ĉiuj aliaj bestoj, grandaj kaj malgrandaj, rapidis sekvi ilin, disirante tra la ĝangalojn ĝis la libera spaco estis longe malantaŭ ili. La simioj grimpis en la arbojn kaj svingis sin de branĉo al branĉo, por ke la pli grandaj bestoj ne surtretu ilin, kaj ili tiom rapidis ke ili antaŭeniris ĉiujn aliajn. Timpaniko ŝajne kovris la arbarularon kaj ili laŭeble plej fordistancigis sin de la terura Magiisto.

image-068

Sed la transformitoj restis en la libera spaco, ĉar ili tiom miris kaj perpleksiĝis pro siaj novaj formoj ke ili nur povis rigardi unu la alian senkomprene kaj senpove, kvankam ĉiu multe ĉagreniĝis pro sia ruza superfortiĝo.

image-069

“Kiu vi estas?” la Manĝtula knabo demandis al la Kuniklo; kaj “Kiu vi estas?” la Vulpo demandis al la Ŝafido; kaj “Kiu vi estas?” la Kuniklo demandis al la dika Gilikulino.

“Mi estas Doroteo,” diris la lanhara Ŝafido.

“Mi estas la Sorĉisto,” diris la Vulpo.

“Mi estas la Malkuraĝa Leono,” diris la Manĝtula knabo.

“Mi estas la Malsata Tigro,” diris la Kuniklo.

“Mi estas la Reĝo Gugu,” diris la Dikulino.

Sed kiam ili demandis al la Ansero kiu li estas, la Knomo Rugedo rifuzis informi ilin.

“Mi estas nur Ansero,” li respondis, “kaj kio mi estis antaŭe, tion mi ne povas memori.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.