La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1 – Monto Manĝto

image-013

Ĉe la orienta bordo de la Lando Oz, en la Lando de la Manĝtuloj, estas granda, alta monteto nomata Monto Manĝto. Unuflanke la malsupro de tiu monteto tuŝas la Mortigan Sablan Deserton kiu apartigas la Felandon Oz de la cetero de la mondo, sed aliflanke la monteto tuŝas la belan fekundan Landon de la Manĝtuloj.

La Manĝtula popolo, tamen, nur staras iom for kaj rigardas Monton Manĝto kaj scias malmulton pri ĝi; ĉar proksimume trionon de la vojo supren ĝiaj flankoj fariĝas negrimpeble krutaj, kaj se homoj loĝas sur la supro de tiu granda turanta pinto kiu laŭaspekte preskaŭ atingas la ĉielon, la Manĝtuloj ne konscias pri tio.

Malgraŭ tio, homoj ja loĝas tie. La supro de Monto Manĝto laŭforme similas pelvon, larĝan kaj profundan, kaj en la pelvo estas kampoj kie kreskas grenoj kaj legomoj, kaj oni paŝtas brutojn kaj riveretoj fluas kaj arboj produktas ĉiajn aĵojn. Dise troviĝas domoj, kaj en ĉiu el ili loĝas familio de Altuloj, tiel la homoj nomas sin. La Altuloj malofte malsupreniras la monton, pro la sama kaŭzo kiu persvadas la Manĝtulojn ne grimpi ĝin: la flankoj estas tro krutaj.

En unu el la domoj loĝis saĝa maljuna Altulo nomita Bini Aru, kiu iam estis lerta Sorĉisto. Sed Ozma de Oz, kiu regas ĉiun en la Lando Oz, dekretis ke neniu praktiku magion en ŝia regno escepte de Glinda la Bona kaj la Sorĉisto de Oz, kaj kiam Glinda sendis tiun reĝan ordonon al la Altuloj per fortflugila Aglo, maljuna Bini Aru tuj ĉesis praktiki magiajn artojn. Li detruis multajn el siaj magiaj pulvoroj kaj magiiloj, kaj post tio li honeste obeis la leĝon. Li neniam vidis Ozman, sed li sciis ke ŝi estas lia Reganto kaj estas obeenda.

Nur unu afero malfeliĉigis lin. Li trovis novan kaj sekretan metodon fari transformojn nekonatan de ĉiu alia Sorĉisto. Glinda la Bona ne konis ĝin, nek la malgranda Sorĉisto de Oz, nek D-ro Pipt nek maljuna Mombi, nek iu alia magipraktikanto. Ĝi estis sekreto de Bini Aru. Per ĝi, estis ege simple transformi iun ajn en beston, birdon aŭ fiŝon, aŭ ion alian, kaj retransformi tiun personon, kiam oni scipovas prononci la mistikan vorton: “Pyrzqxgl”.

Bini Aru uzis tiun sekreton multfoje, sed ne por kaŭzi malbonon aŭ suferon al aliaj. Kiam li forvagis tre malproksimen de sia hejmo kaj malsatis, li kutimis diri: “Mi volas fariĝi bovino – Pyrzqxgl!” Tuj li fariĝis bovino, kaj tiam li manĝis herbon kaj satigis sin. Ĉiuj bestoj kaj birdoj scipovas paroli en la Lando Oz, do kiam la bovino ne plu malsatis, ĝi diris: “Mi volas ree esti Bini Aru: Pyrzqxgl!” kaj la magia vorto, ĝuste prononcite, tuj redonis al li lian naturan formon.

Kompreneble, mi ne aŭdacus skribi tiun magian vorton tiel klare se mi supozus ke miaj legantoj povos ĝuste prononci ĝin kaj tiel povos transformi sin kaj aliajn, sed efektive neniu en la tuta mondo, escepte de Bini Aru, iam (ĝis la komenco de ĉi tiu rakonto) sukcesis prononci “Pyrzqxgl” ĝuste, do mi kredas ke estas sendanĝere doni ĝin al vi. Malgraŭ tio, verŝajne estos plej bone ke, voĉlegante ĉi tiun rakonton, vi evitu ĝuste prononci “Pyrzqxgl”, kaj tiel vi povos eviti ĉian riskon ke la sekreto misagos.

Bini Aru, trovinte la sekreton de tuja transformo, kiu ne necesigis ilojn aŭ pulvorojn aŭ aliajn kemiaĵojn aŭ herbojn kaj ĉiam funkciis perfekte, malvolontis ke tiu mirinda trovaĵo estu tute nekonata aŭ perdita el la tuta homa sciaro. Li decidis ne denove uzi ĝin, ĉar Ozma malpermesis ke li faru tion, sed li pensis ke Ozma estas knabino kaj iam eble ŝanĝos sian decidon kaj permesos ke ŝiaj regatoj praktiku magion, kaj tiuokaze Bini Aru denove povos transformi sin kaj aliajn laŭvole, – krom se, kompreneble, li intertempe forgesos la metodon prononci “Pyrzqxgl”.

Tre zorge pripensinte la aferon, li decidis skribi la vorton, kaj la metodon prononci ĝin, en iu sekreta loko, tiel ke li povos trovi ĝin post multaj jaroj, sed kie neniu alia iam povos trovi ĝin.

Tiu ideo estis lerta, sed kio ĝenis la maljunan Sorĉiston estis kiel trovi sekretan lokon. Li vagis tra la tuta Pelvo ĉe la supro de Monto Manĝto, sed li trovis neniun lokon kie li povos skribi la sekretan vorton sed kie aliaj verŝajne ne akcidente trovos ĝin.

Do fine li decidis ke ĝi devos skribiĝi ie en lia propra domo.

Bini Aru havis edzinon nomatan Mopsi Aru kiu estis fama pro siaj bongustegaj gajlusacaj tortoj, kaj li havis filon nomatan Kiki Aru kiu tute ne estis fama. Oni sciis pri li ke li estas kolerema kaj malagrabla ĉar li ne estas feliĉa, kaj ke li ne estas feliĉa ĉar li volas malsupreniri la monton kaj viziti la grandan suban mondon sed lia patro ne permesas.

Tute neniu atentis Kikin Arun, ĉar li estis tute malgrava.

Unufoje dum ĉiu jaro okazis festo sur Monto Manĝto en kiu partoprenis ĉiuj Altuloj. Oni okazigis ĝin en la centro de la pelvoforma lando, kaj oni dediĉis la tutan tagon al festenoj kaj gajeco. La junuloj dancis kaj kantis; la virinoj kovris la tablojn per plaĉaj manĝaĵoj, kaj la viroj ludis muzikajn instrumentojn kaj rakontis ferakontojn.

Kiki Aru kutime partoprenis en tiuj festoj kun siaj gepatroj, kaj tie li sidis paŭte ekster la cirklo kaj rifuzis danci aŭ kanti aŭ eĉ paroli kun la aliaj junuloj. Do la festo ne plifeliĉigis lin pli ol aliaj tagoj, kaj ĉifoje li diris al Bini Aru kaj Mopsi Aru ke li ne partoprenos. Li preferas resti ĉehejme kaj esti malfeliĉa tute sole, li diris, do ili volonte lasis lin.

Sed post kiam oni lasis lin sola Kiki decidis eniri la privatan ĉambron de sia patro, kvankam li estis malpermesita eniri ĝin, por serĉi iujn magiilojn kiujn Bini Aru uzadis kiam li praktikis sorĉadon. Dum li eniris li preskaŭ stumblis pro unu el la plankotabuloj.

Li serĉis ĉie sed trovis neniun spuron de la magio de sia patro. Ĉio estis detruita.

Multe senesperigite, li komencis reelforiri, sed li denove stumbletis pro la sama plankotabulo. Tio pensigis lin. Ekzamenante la tabulon, Kiki trovis ke ĝi estis eligita kaj poste reenigita kaj renajlita tiel ke ĝi estis iomete pli alta ol la aliaj tabuloj. Sed kial lia patro eligis la tabulon? Ĉu li kaŝis kelkajn el siaj magiiloj sub la planko?

Kiki alportis ĉizilon kaj eligis la tabulon, sed li trovis nenion sub ĝi. Li estis tuj remetonta la tabulon kiam ĝi glitis el lia mano kaj renversiĝis, kaj li vidis ion skribitan sur ĝia malsupro. La lumo estis iom nebrila, do li portis la tabulon al la fenestro kaj ekzamenis ĝin, kaj trovis ke la skribo instruas precize prononci la magian vorton Pyrzqxgl, kiu tuj transformos iun ajn en ion ajn, kaj inversigos la transformon kiam oni ripetos la vorton.

image-015

Nu, unue Kiki Aru ne komprenis kia mirinda sekreto estas trovita; sed li opiniis ke eble ĝi utilos al li do li prenis paperpecon kaj skribis sur ĝin ekzaktan kopion de la instrukcioj por prononci Pyrzqxgl. Post tio li faldis la folion kaj metis ĝin en sian poŝon, kaj remetis la tabulon en la plankon tiamaniere ke neniu suspektus ke ĝi estis eligita.

Post tio Kiri eniris la ĝardenon kaj sidante sub arbo li zorge studis la folion. Li ĉiam volis foriri de Monto Manĝto kaj viziti la grandan mondon – precipe la Landon Oz – kaj li nun ekpensis ke se li povos transformi sin en birdon, li povos flugi kien ajn li volos kaj reflugi kiam ajn li volos. Tamen, unue necesos parkeri la metodon ĝuste prononci la magian vorton, ĉar birdo ne kapablus kunporti la folion sur kiu ĝi estis skribita, kaj Kiki ne povus regajni sian naturan formon se li forgesus la vorton aŭ ĝian prononcon.

Do li longe studis ĝin, ripetante ĝin centfoje en sia menso ĝis li estis certa ke li ne forgesos ĝin. Sed por esti duoble certa li metis la folion en stanan skatolon en neglektita parto de la ĝardeno kaj kovris la skatolon per malgrandaj ŝtonoj.

Jam fariĝis malfrue en la tago kaj Kiki volis provi sian unuan transformon antaŭ ol liaj gepatroj revenos de la festo. Do li staris sur la antaŭa verando de sia hejmo kaj diris:

“Mi volas fariĝi granda forta birdo, kia falko – Pyrzqxgl!” Li prononcis ĝin ĝuste, do tuj li sentis ke li plene aliformiĝis. Li batetis per siaj flugiloj, saltetis al la balustrado kaj diris: “Gra-ak! Gra-ak!”

Tiam li ekridis kaj diris, duonvoĉe: “Mi supozas ke tia birdo faras tiun kuriozan sonon. Sed nun mi provu miajn flugilojn kaj trovu ĉu mi estas sufiĉe forta por flugi trans la dezerton.”

Ĉar li decidis unuafoje veturi al la lando ekster la Lando Oz. Li ŝtelis ĉi tiun sekreton de transformo kaj li sciis ke li malobeis la leĝojn de Oz pro sia uzo de magio. Eble Glinda aŭ la Sorĉisto de Oz trovos kaj punos lin, do estos bone tute forresti de Oz.

Malrapide Kiki leviĝis en la aeron, kaj apogate de siaj larĝaj flugiloj li flosis laŭ graciaj cirkloj super la pelvoforma montosupro. De sia alto li povis vidi, tre for trans la brulantaj sabloj de la Mortiga Deserto, alian landon kiun eble estos plezurige esplori, do li celis tiun direkton, kaj per fortaj, regulaj flugilbatoj li komencis la longan flugon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.