La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AL MIAJ LEGANTOJ

image-011

Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia “granda ekstera mondo”, ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz.

Tamen, “La Magio de Oz” vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aŭ priaŭdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kaŝas de ni La Landon Oz, eĉ dum la ĵusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke ĝi allogos vian amon je noveco.

Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi – escepte de kiam oni kunsendis poŝtmarkojn – sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti ĉiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.

Certigante al vi ke mia amo al vi neniam ŝanceliĝis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezurigos vin dum mi ankoraŭ povos verki ilin, mi estas

Ame via,
L. FRANK BAUM,
“Reĝa Historiisto de Oz.”

“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO
1919

image-012


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.