La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis konfliktoj en la Arbaro de Gugu tiumatene.
Ĉipo la Sovaĝa Apro demordis la voston de Arks la Ĝirafo dum ĉi tiu tenis sian kapon inter la folioj de arbo, matenmanĝante. Arks batis per siaj kalkanoj kaj trafis Tiripon, la grandan Kanguruon, kiu portis novan bebon en sia poŝo. Tiripo sciis ke kulpas la Sovaĝa Apro, do ŝi renversis lin per unu fortega bato kaj poste forkuris por eskapi de la akraj kornoj de Ĉipo.
Dum la sekva ĉaso giganta histriko puŝis kvindek akrajn pikilojn en la Apron kaj ĉimpanzo en arbo ĵetis kokoson je la histriko kaj tiel puŝis ĝian kapon en ĝian korpon.
Ĉio ĉi estis kontraŭ la Leĝoj de la Arbaro, kaj kiam la ekscito ĉesis, Gugu la Reĝo de la Leopardoj kunvokis siajn reĝajn Konsilistojn por decidi la plej bonan metodon puni la ofendintojn.
La kvar nobeloj de la arbaro solene interkonsiliĝadis en malgranda libera spaco kiam ili vidis du fremdajn bestojn alproksimiĝi – bestojn kiajn ili neniam antaŭe vidis.
Tamen, neniu el la kvar delasis sian dignon aŭ montris per moviĝeto perturbiĝon. La granda Leopardo kaŭris plene etendite sur falinta arbotrunko.
Bru la Urso sidis surkokse antaŭ la Reĝo; Rango la Griza Simio staris kun siaj muskolaj brakoj kunplektitaj, kaj Loo la Unukornulo kuŝis, tre simile al ĉevalo, inter siaj kunkonsilantoj. Unuakorde ili silentis, rigardante firme la entrudiĝintojn, kiuj promenis en ilian arbaran regnon.
“Bonvenon, Fratoj!” diris unu el la fremdaj bestoj, haltante apud la grupo, dum lia kamarado heziteme poststaris.
“Ni ne estas fratoj,” respondis la Griza Simio severe. “Kiu vi estas, kaj kial vi venis en la arbaron de Gugu?”
“Ni estas du Le-Sim-Agoj,” diris Rugedo, inventante la nomon. “Nia hejmo estas en Ĉielinsulo, kaj ni alteriĝis por averti la arbarajn bestojn ke la Ozuloj pretas militi ilin kaj sklavigi ilin, tiel ke ili fariĝos laborbestoj por ĉiam kaj obeos nur la volon de siaj duLa Magio de Oz kruraj estroj.”
Nelaŭta muĝo de kolero leviĝis de la Koncilio de Bestoj.
“Kiuj faros tion?” demandis Loo la Unukornulo, per alta, grinca voĉo, samtempe surpiediĝante.
“La Ozuloj,” diris Rugedo.
“Sed kion ni faros?” demandis la Unukornulo.
“Ĝuste pri tio mi venis diskuti kun vi.”
“Vi ne parolu! Ni batalos la Ozulojn!” kriegis la Unukornulo. “Ni frakasos ilin; ni tretos ilin; ni pikos ilin; ni – ”
“Silentu!” muĝis Gugu la Reĝo, kaj Loo obeis, kvankam li plu tremis pro kolero. La malvarma, firma rigardado de la Leopardo vagis al la du fremdaj bestoj. “La Ozuloj,” diris li, “ne estas niaj amikoj; kaj ili ne estas niaj malamikoj. Ili ne ĝenas nin, kaj ni ne ĝenas ilin. Ne estas kialo por milito inter ni. Ili ne havas sklavojn. Ili ne povus utiligi nin kiel sklavojn se ili konkerus nin. Mi kredas ke vi mensogas al ni, vi stranga Le-Sim-Ago – kunmiksita besto kiu estas nek de unu specio nek de alia.”
“Ho, mi ĵuras, mi diras la veron!” protestis la bestoforma Knomo. “Mi nenial mensogus; mi – ”
“Silentu!” denove muĝis Gugu la Reĝo; kaj, ial, eĉ Rugedo hontiĝis kaj obeis la edikton.
“Kion vi opinias, Bru?” demandis la Reĝo, turninte sin al la granda Urso, kiu ĝis nun diris nenion.
“Kiel la Kunmiksita Besto scias ke lia parolo estas vera?” demandis la Urso.
“Nu, mi povas flugi, sciu, ĉar mi havas aglajn flugilojn,” klarigis la Knomo. “Mi kaj mia jena kamarado,” indikante Kikin, “flugis al arbareto en Oz, kaj tie ni aŭdis la homojn paroli pri kiel ili faros multajn ŝnurojn por kapti vin, la bestojn, kaj poste ili ĉirkaŭos ĉi tiun arbaron, kaj ĉiujn aliajn arbarojn, kaj kaptos vin. Do ni venis ĉi tien por averti vin, ĉar ni mem estas bestoj, kvankam ni loĝas en la ĉielo, kaj ni estas viaj amikoj.”
La lipo de la Leopardo kurbiĝis kaj montris liajn enormajn dentojn, akrajn kiel kudriloj. Li turnis sin al la Griza Simio.
“Kion vi opinias, Rango?” li demandis.
“Forsendu tiujn kunmiksitajn bestojn, via Moŝto,” respondis la Griza Simio. “Ili estas misaguloj.”
“Ne agu tiel – ne agu tiel!” kriis la Unukornulo, nervoze. “La fremdulo diris ke li diros al ni kion fari.
Li diru al ni, do. Ĉu ni estas malsaĝuloj kaj ne atentu la averton?”
Gugu la Reĝo turnis sin al Rugedo.
“Parolu, Fremdulo,” li ordonis.
“Nu,” diris la Knomo, “estas ĉi tiel: La Lando Oz estas bonega lando. La homoj de Oz havas multajn bonaĵojn – domojn kun molaj litoj, ĉiaj bongustaĵoj, belaj vestoj, belaj juveloj, kaj multaj aliaj objektoj kiujn tute ne konas bestoj. Ĉi tie en la senlumaj arbaroj la kompatindaj bestoj devas multe strebi por akiri sufiĉajn manĝaĵojn kaj por trovi litojn en kiuj ripozi. Sed la bestoj estas pli bonaj ol la homoj, kaj kial ili ne havu la multajn bonaĵojn kiujn havas la homoj? Do mi proponas ke antaŭ ol la Ozuloj havos sufiĉan tempon por fari la ŝnurojn per kiuj ili kaptos vin, ke ĉiuj ni bestoj kuniĝu kaj marŝu kontraŭ la Ozulojn kaj kaptu ilin. Tiam la bestoj estos la estroj kaj la homoj estos iliaj sklavoj.”
“Kiel tio utilos al ni?” demandis Bru la Urso.
“Ĝi savos vin de sklaveco, unuflanke, kaj vi povos ĝui ĉiujn bonaĵojn kiujn havas la Ozuloj.”
“Sed ni ne scius kion fari per homaĵoj,” diris la Griza Simio.
“Sed tio estas nur parto de mia plano,” insistis la Knomo. “Aŭskultu la ceteron. Ni du Le-Sim-Agoj estas potencaj magiistoj. Kiam vi konkeris la Ozulojn ni transformos ilin ĉiujn en bestojn, kaj sendos ilin en la arbarojn ke ili loĝu tie, kaj ni transformos ĉiujn bestojn en homojn, por ke ili ĝuu ĉiujn mirindajn plezuraĵojn de la Smeralda Urbo.”
Dum momento neniu besto parolis. Poste la Reĝo diris: “Pruvu.”
“Pruvu kion?” demandis Rugedo.
“Pruvu ke vi povas transformi nin. Se vi estas magiisto transformu la Unukornulon en homon. Tiam ni kredos vin. Se vi malsukcesos, ni detruos vin.”
“Bone,” diris la Knomo. “Sed mi estas laca, do mi lasos ke mia kamarado efektivigu la transformon.”
Kiki Aru staris malantaŭ la cirklo, sed li aŭdis ĉion diritan. Li nun komprenis ke li devos plenumi la fanfaronon de Rugedo, do li retrenpaŝis al la rando de la libera spaco kaj flustris la magian vorton.
Tuj la Unukornulo fariĝis dika, larĝavanga vireto, vestita per la purpura Gilikula kostumo, kaj estis malfacile konstati kiu plej miris, la Reĝo, la Urso, la Simio aŭ la eksunukornulo.
“Estas vere!” kriis la homo-besto. “Jadi, rigardu kia mi estas! Estas mirige!”
La Reĝo de la Bestoj nun parolis al Rugedo pli afable:
“Ni devas kredi vian informon, ĉar vi pruvis al ni vian potencon,” diris li. “Sed kial, se vi estas tiom granda magiisto, vi ne povos konkeri la Ozulojn sen nia helpo, kaj tiel ŝparos al ni la penon?”
“Ve!” respondis la ruza maljuna Knomo, “neniu magiisto povas fari ĉion. La transformoj estas facilaj por ni, ĉar ni estas Le-Sim-Agoj, sed ni ne kapablas batali, aŭ eĉ konkeri feblulojn kiaj estas la Ozuloj. Sed ni restos kun vi kaj konsilos kaj helpos vin, kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en bestojn, kiam la ĝusta momento venos, kaj ĉiujn bestojn en homojn.”
Gugu la Reĝo turnis sin al siaj Konsilistoj.
“Kiel ni respondu al ĉi tiu amika fremdulo?” li demandis.
Loo la eksunukornulo dancadis kaj gimnastikadis kvazaŭ klaŭno.
“Jadi, via Moŝto,” li diris, “estas multe pli distre esti homo ol esti Unukornulo.”
“Vi aspektas stultulo,” diris la Griza Simio.
“Nu, mi sentas min bonega!” deklaris la homobesto.
“Mi kredas preferi esti Urso,” diris Granda Bru.
“Mi naskiĝis Urso, kaj mi scias la konduton de Urso. Do mi estas kontenta vivi kiel Urso.”
“Tio,” diris la maljuna Knomo, “estas ĉar vi nenion pli bonan konas. Kiam ni konkeris la Ozulojn, kaj vi fariĝos homo, vi ĝojos.”
La grandega Leopardo apogis sian mentonon per la ŝtipo kaj aspektis pensema.
“La bestoj de la arbaro devas decidi pri ĉi tio por si mem,” li diris. “Vi iru, Rango la Griza Simio, kaj diru al via simitribo ordoni ke ĉiuj arbarbestoj kunvenu en la Granda Libera Spaco je la sunleviĝo morgaŭ. Kiam ni ĉiuj kunvenos, ĉi tiu kunmiksita Besto kiu estas magiisto parolos al ili kaj diros al ili kion li diris al ni. Tiam, se ili decidos batali la Ozulojn, kiuj militas kontraŭ nin, mi komandos la bestojn en batalado.”
Rango la Griza Simio sin turnis tuj kaj glitis rapide tra la arbaro por sia misio. La Urso muĝetis kaj formarŝis. Gugu la Reĝo levis kaj etendis sin. Li diris al Rugedo: “Renkontu nin je la sunleviĝo morgaŭ,” kaj digne paŝante li malaperis inter la arbojn.
La homo-unukornulo, sola kun la fremduloj, subite ĉesigis sian malsaĝan fuŝdancadon.
“Bonvolu refari min Unukornulo,” li diris. “Al mi plaĉas esti homo, sed la arbaraj bestoj ne scios ke mi estas ilia amiko, Loo, kaj ili eble disŝiros min antaŭ la mateno.”
Do Kiki reŝanĝis lin en lian antaŭan formon, kaj la Unukornulo foriris por rekunesti kun sia popolo.
Al Rugedo la Knomo multe plaĉis lia sukceso.
“Morgaŭ,” li diris al Kiki Aru, “ni konvinkos ĉi tiujn bestojn kaj pretigos ilin batali kaj konkeri la Ozulojn. Tiam mi venĝos min kontraŭ Ozma kaj Doroteo kaj ĉiuj ceteraj malamikoj miaj.”
“Sed mi faras la tutan laboron,” diris Kiki.
“Ne gravas; vi estos Reĝo de Oz,” promesis Rugedo.
“Ĉu la granda Leopardo permesos ke mi estu Reĝo?” demandis la knabo maltrankvile.
La Knomo proksimiĝis al li kaj flustris:
“Se Gugu la Leopardo oponos nin, vi transformos lin en arbon, kaj li estos senpova.”
“Kompreneble,” konsentis Kiki, kaj li diris al si:
“Mi ankaŭ transformos ĉi tiun trompeman Knomon en arbon, ĉar li mensogas kaj mi ne povas fidi lin.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.