La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nu, la Ansero estis la transformita maljuna Rugedo, kiu iam estis Reĝo de la Knomoj, kaj li eĉ pli ol la aliaj transformitoj koleris kontraŭ Kiki Aru. La Knomo malamis ĉion birdecan, ĉar birdoj demetas ovojn kaj ovojn timas ĉiuj Knomoj pli ol ĉion alian en la mondo. Ansero estas ankaŭ malsaĝa birdo, kaj Rugedo ege hontis pro la formo kiun li nun devas surhavi. Kaj lin tremigis la penso ke la Ansero eble demetos ovon!
Do la Knomo timis sin mem kaj timis ĉion ĉirkaŭ li. Se ovo tuŝus lin li povus detruiĝi, kaj preskaŭ ĉiu besto renkontota en la arbaro povus facile konkeri lin. Kaj tiel finiĝus maljuna Rugedo la Knomo.
Aparte de tiuj timoj, tamen, lin plenigis kolero kontraŭ Kiki, kiun li intencis kapti per lerta ŝtelo for de li de la Magia Vorto. Sendube la knabo freneziĝinte fuŝis ĉion, sed Rugedo sciis ke la alveno de la Sorĉisto timigis Kikin, kaj li ne bedaŭris ke la knabo transformis la Sorĉiston kaj Doroteon kaj senpovigis ilin. Lia propra transformiĝo ĉagrenis lin kaj indignigis lin, do li kuris tra la arbaro serĉante Kikin, por akiri pli bonan formon kaj kaĵoli la knabon plenumi la planojn konkeri la Landon Oz.
Kiki Aru ne foriris tre malproksimen, ĉar li surprizis sin kaj ne nur la aliajn per la rapidaj transformoj kaj ne klare sciis kion fari. Rugedo la Knomo estis aroganta kaj ruza, kaj Kiki sciis ke ne eblas dependi de li; sed la Knomo povis plani kaj komploti, kaj la Altula knabo ne estis sufiĉe saĝa por fari tion, do, kiam li subrigardis tra la branĉoj de arbo kaj vidis Anseron anserpaŝadi sur la tero kaj aŭdis ĝin krii, “Kiki Aru! Kvak – kvak! Kiki Aru!” la knabo respondis nelaŭtavoĉe, “Jen mi,” kaj svingis sin al la plej malalta branĉo de la arbo.
La Ansero supren rigardis kaj vidis lin.
“Vi fuŝis ĉion terure!” kriis la Ansero. “Kial vi faris tion?”
“Ĉar mi volis,” respondis Kiki. “Vi agis kvazaŭ mi estas via sklavo, kaj mi volis montri al tiuj arbaruloj ke mi estas pli potenca ol vi.”
La Ansero siblis mallaŭte, sed Kiki ne aŭdis tion.
Maljuna Rugedo rapide resaĝigis sin kaj murmuris al si: “Vere ansermensa estas tiu knabo, kvankam mi havas la anseran formon. Mi milde traktos lin nun, kaj feroce kiam mi superfortos lin.” Li pervoĉe diris al Kiki:
“Nu, de nun mi kontente agnoskos ke vi estas la mastro. Vi fuŝis ĉion, kiel mi diris, sed ni ankoraŭ povos konkeri Ozon.”
“Kiel?” demandis la knabo.
“Unue redonu al mi la formon de la Le-Sim-Ago, kaj poste ni povos pli facile interparoli,” sugestis la Knomo.
“Atendu momenton, do,” diris Kiki, kaj li grimpis iom pli supren en la arbo. Tie li flustris la Magian Vorton kaj la Ansero fariĝis Le-Sim-Ago, kiel antaŭe.
“Bone!” diris la Knomo, al kiu tio multe plaĉis, dum Kiki alflankiĝis al li saltante de la arbo. “Nun ni trovu trankvilan lokon kie ni povos paroli kaj la bestoj ne povos aŭdi nin.”
Do la duo ekmarŝis kaj transiris la arbaron ĝis ili atingis lokon kie la arboj ne estis tiom altaj nek tiom proksimaj unuj al la aliaj, kaj inter tiuj disaj arboj estis alia libera spaco, ne tiel granda kiel la unua kie la bestoj kunrenkontiĝis. Starante ĉe la rando de tiu libera spaco kaj transrigardante, ili vidis la arbojn ĉe la transa flanko plenaj je simioj, kiuj interbabiladis tre vigle pri la eventoj kiujn ili vidis dum la kunveno.
La maljuna Knomo flustris al Kiki ke li ne eniru la liberan spacon nek lasu ke la simioj vidu lin.
“Kial ne?” demandis la knabo, retirante sin.
“Ĉar tiuj simioj estos nia armeo – la armeo konkeronta Ozon,” diris la Knomo. “Sidiĝu kun mi, Kiki, kaj silentu, kaj mi klarigos al vi mian planon.”
Nu, nek Kiki Aru nek Rugedo rimarkis ke ruza Lupo sekvis ilin jam de la arbo kie la Ansero estis transformita en Le-Sim-Agon. Efektive, tiu Lupo, kiu ja estis la Sorĉisto de Oz, vidis la transformiĝon de la Ansero kaj nun decidis rigardi la sekvon kaj trovi kion ili poste faros.
Lupo povas trairi arbaron tre rapide, sen fari bruon, do la malamikoj de la Sorĉisto ne suspektis lian ĉeeston. Sed kiam ili sidiĝis apud la rando de la libera spaco, por paroli, kun siaj dorsoj kontraŭ li, la Sorĉisto ne sciis ĉu riski vidiĝon, per alrampo al pli proksima pozicio por aŭdi iliajn parolojn, aŭ ĉu estus preferinde kaŝi sin ĝis ili formoviĝos.
Dum li pripensis tiun demandon li trovis apud si grandan arbon kiu havas kavan trunkon, kaj estas ronda truo en tiu arbo, ĉirkaŭ metron super la tero.
La Sorĉisto-Lupo decidis ke estos pli sekure por li kaŝi sin interne de la kava arbo, do li saltis en la truon kaj kaŭriĝis en la kavo, tiel ke liaj okuloj ĝuste atingis la randon de la truo per kiu li eniris, kaj de tie li rigardis la formojn de la du Le-Sim-Agoj.
“Jen mia plano,” diris la Knomo al Kiki, parolante tiel mallaŭte ke la Sorĉisto nur povis aŭdi la bruon de lia voĉo. “Ĉar vi povas transformi ion ajn en kiun ajn formon laŭvole, ni transformos tiujn simiojn en armeon, kaj per tiu armeo ni konkeros la Ozulojn.”
“La simioj ne faros grandan armeon,” obĵetis Kiki.
“Ni bezonas fortan armeon, sed ne multenombran,” respondis la Knomo. “Vi transformos ĉiun simion en gigantan viron, vestitan per bela uniformo kaj armitan per akra glavo. Estas kvindek simioj tie kaj kvindek gigantoj estos sufiĉe granda armeo.”
“Kion ili faros per la glavoj?” demandis Kiki.
“Nenio povas mortigi la Ozulojn.”
“Vi pravas,” diris Rugedo. “La Ozuloj ne estas mortigeblaj, sed eblas distranĉi ilin en eretojn, kaj kvankam ĉiu ereto estos vivanta, ni povos disŝuti la erojn tiel ke ili estos tute senpovaj. Tial la Ozuloj timos la glavojn de nia armeo, kaj ni facile konkeros ilin.”
“Tio sonas bona ideo,” respondis la knabo, aprobe.
“Kaj tiuokaze ni ne bezonos ĝeni nin pri la aliaj bestoj de la arbaro.”
“Prave; vi timigis la bestojn, kaj ili ne plu konsentus helpi nin konkeri Ozon. Sed tiuj simioj estas malsaĝuloj, kaj transformite en Gigantojn ili agos precize kiel ni volos kaj obeos niajn ordonojn. Ĉu vi povos transformi ilin ĉiujn samtempe?”
“Ne; mi devos transformi ilin unuope,” diris Kiki.
“Sed la kvindek transformoj estos fareblaj dum ĉirkaŭ unu horo. Restu ĉi tie, Rugedo, kaj mi ŝanĝos la unuan simion – tiun maldekstre, ĉe la finaĵo de la branĉo – en Giganton kun glavo.”
“Kien vi iros?” demandis la Knomo.
“Mi devas nepre ne paroli la Magian Vorton dum ĉeestas alia persono,” deklaris Kiki, kiu firme decidis ne permesi ke lia perfidema kunulo lernu lian sekreton, “do mi iros al loko kie vi ne povos aŭdi min.”
Rugedo la Knomo ĉagreniĝis, sed li ankoraŭ esperis surpriztrovi la knabon kaj kapti el li la Magian Vorton. Do li nur gestis jese per sia leonkapo, kaj Kiki levis sin kaj eniris iomete la arbaron. Tie li rimarkis kavan arbon, kaj hazarde ĝi estis la sama kava arbo en kiu la Sorĉisto de Oz, nun havanta formon de Vulpo, kaŝis sin.
Dum Kiki kuris al la arbo la Vulpo mallevis sian kapon tiel ke ĝi estis nevidebla en la obskura kavo sub la truo, kaj poste Kiki metis sian vizaĝon en la truon kaj flustris: “Mi volas ke tiu simio sur la maldekstra branĉo fariĝu Giganto dek kvin metrojn alta, vestita per uniformo kaj kun akra glavo – Pyrzqxgl!”
Post tio li rekuris al Rugedo, sed la Sorĉisto-Vulpo tute klare aŭdis ĉiun vorton diritan de li.
La simio tuj transformiĝis en la Giganton, kaj la Giganto estis tiom granda ke dum li staris sur la tero lia kapo estis pli alta ol la arboj de la arbaro. La simioj multe bruis sed ŝajne ne komprenis ke la Giganto estas unu el ili mem.
“Bone!” kriis la Knomo. “Rapidu, Kiki, transformu la aliajn.”
Do Kiki rekuris al la arbo kaj metinte sian vizaĝon al la kavo, flustris:
“Mi volas ke la sekva simio estu precize kia la unua – Pyrzqxgl!”
Denove la Sorĉisto-Vulpo aŭdis la Magian Vorton, kaj precize kiel ĝi estas prononcenda. Sed li sidis senmove en la kavo kaj atendis por denove aŭdi ĝin, tiel ke ĝi estos gravurita sur lia menso kaj li ne forgesos ĝin.
Kiki ripete kuris al la rando de la arbaro kaj reen al la kava arbo ĝis li flustris la Magian Vorton sesfoje kaj ses simioj estis transformitaj en ses grandegajn gigantojn. Tiam la Sorĉisto decidis eksperimenti kaj mem uzi la Magian Vorton. Do, dum Kiki rekuris al la Knomo, la Vulpo puŝis sian kapon el la kavo kaj diris nelaŭte: “Mi volas ke tiu besto kiu kuras fariĝu hikorinukso – Pyrzqxgl!”
Tuj la Le-Sim-Aga formo de Kiki Aru la Altulo malaperis kaj malgranda hikorinukso ruliĝis sur la tero dum momento kaj poste kvietiĝis.
La Sorĉisto multe ĝojis, kaj saltis el la kavo ĝuste kiam Rugedo ĉirkaŭrigardis por vidi kio okazis al Kiki. La Knomo vidis la Vulpon sed ne Kikin, do li rapide surpiediĝis. La Sorĉisto ne sciis kiom potenca la kurioza besto estas, do li decidis neniun riskon ebligi.
“Mi volas ke tiu besto fariĝu juglando – Pyrzqxgl!” li diris laŭte. Sed li ne tute ĝuste prononcis la Magian Vorton, kaj la formo de Rugedo ne ŝanĝiĝis. Sed la Knomo tuj komprenis ke
“Pyrzqxgl!” estas la Magia Vorto, do li kuris direkte al la Vulpo kriante:
“Mi volas ke vi fariĝu Ansero – Pyrzqxgl!”
Sed ankaŭ la Knomo misprononcis la vorton, ĉar ĝi ja nur unufoje aŭdis ĝin parolata, kaj tiam la prononcmaniero estis erara. Do la Vulpo ne transformiĝis, sed ĝi devis forkuri por ne kaptiĝi de la kolera Knomo.
Rugedo nun komencis prononci la Magian Vorton laŭ ĉiu maniero kiun li povis elpensi, esperante trovi la ĝustan, kaj la Vulpo, kaŝite de arbusto, iom timis ke eble li sukcesos. Tamen, la Sorĉisto, kiu kutimis je magiaj artoj, restis trankvila kaj baldaŭ memoris precize kiel Kiki Aru prononcis la vorton. Do li ripetis la frazon kiun li jam antaŭe diris kaj Rugedo la Knomo fariĝis ordinara juglando.
La Sorĉisto nun rampis de malantaŭ la arbusto kaj diris: “Mi volas rehavi mian naturan formon – Pyrzqxgl!”
Tuj li estis la Sorĉisto de Oz, kaj preninte la hikorinukson kaj la juglandon, kaj zorge metinte ilin en sian poŝon, li rekuris al la granda libera spaco.
Doroteo la Ŝafido blekis pro ĝojo kiam ŝi vidis sian malnovan amikon kun lia natura formo denove. La aliaj estis ĉiuj tie, ĉar ili ankoraŭ ne trovis la Anseron.
La dika Gilikulino, la Manĝtula knabo, la Kuniklo kaj la Vitra Kato tuj kuris al la Sorĉisto kaj demandis pri kio okazis.
Antaŭ ol klarigi al ili ion pri siaj aventuroj, li transformis ĉiujn – escepte de la Vitra Kato, kompreneble – en iliajn naturajn formojn, kaj kiam ilia ĝojo permesis ke ili trankviliĝu iomete, li parolis pri kiel li hazarde trovis la sekreton de la Magiisto kaj povis ŝanĝi la du Le-Sim-Agojn en formojn ne kapablajn paroli, tiel ke ili ne povos helpi sin. Kaj la malgranda Sorĉisto montris al siaj mirantaj amikoj la hikorinukson kaj la juglandon por pruvi ke li parolis la veron.
“Sed – atentu!” – kriis Doroteo. “Kio okazis al tiuj Gigantaj Soldatoj kiuj antaŭe estis simioj?”
“Mi tute forgesis ilin!” agnoskis la Sorĉisto; “sed mi supozas ke ili ankoraŭ staras en la arbaro.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.