La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5 – Feliĉa Angulo de Oz

Ne ekzistas alia lando egale bela kiel la Lando Oz. Neniu alia popolo estas egale feliĉa kaj kontenta kaj prospera kiel la popolo de Oz. Ili havas ĉion deziratan; ili amas kaj admiras sian belan knabinan Reganton, Ozma de Oz, kaj ili kombinas laboron kaj ludadon tiel juste ke ambaŭ estas ĝuplenaj kaj kontentigaj kaj neniu havas kaŭzon plendi.

Fojfoje io okazas en Oz kiu ĝenas la feliĉecon de la popolo dum nelonga tempo, ĉar tiom riĉa kaj alloga felando neeviteble enviigas kelkajn egoismajn kaj avidajn eksterulojn, kaj tial certaj misaguloj perfide komplotas konkeri Ozon kaj sklavigi ĝian popolon kaj detrui ĝian knabinan Reganton, kaj tiel gajni la riĉon de Oz por si. Sed ĝis la tempo kiam la kruela kaj ruza Knomo, Rugedo, konspiris kun Kiki Aro, la Altulo, ĉiu tia provo malsukcesis. La popolo de Oz suspektis nenian danĝeron. Vivo en la plej agrabla felando de la mondo estis senfina ciklo de gajaj, feliĉaj tagoj.

En la centro de la Smeralda Urbo de Oz, la ĉefurbo de la regno de Ozma, estas vasta kaj bela ĝardeno, kiun ĉirkaŭas muro inkrustita per brilantaj smeraldoj, kaj en la centro de tiu ĝardeno staras la Reĝa Palaco de Ozma, la plej bela konstruaĵo iam konstruita. De cent turoj kaj kupoloj flirtis la standardoj de Oz, kiu inkluzivis la Ozmojn, la Manĝtulojn, la Gilikulojn, la Palpbrumojn kaj la Kvelulojn. La standardo de la Manĝtuloj estas blua, tiu de la Palpbrumoj flava; la standardo de la Gilikuloj estas purpura, kaj tiu de la Kveluloj estas ruĝa. La flago de la Smeralda Urbo estas kompreneble verda. La standardo de Ozma mem havas verdan centron, kaj estas dividita en kvar egalajn partojn. Tiuj kvaronoj estas koloritaj blua, purpura, flava kaj ruĝa, indikante ke ŝi regas ĉiujn landojn de la Lando Oz.

Tiu felando, tamen, estas tiom granda ke ĝia tuto ankoraŭ ne estas konata de ĝia knabina Reganto, kaj oni diras ke en kelkaj malproksimaj partoj de la lando, en arbaroj kaj montaraj fortikaĵoj, en kaŝitaj valoj kaj densaj ĝangaloj, estas homoj kaj bestoj kiuj scias tiom malmulte pri Ozma kiom ŝi pri ili. Sed tiuj nekonataj regatoj estas neniel tiom multaj kiom la konataj loĝantoj de Oz, kiuj okupas ĉiujn landojn proksimajn al la Smeralda Urbo. Efektive, mi estas certa ke post nelonge ĉiuj partoj de la felando Oz estos esploritaj kaj iliaj loĝantoj konatiĝos kun sia Reganto, ĉar en la palaco de Ozma estas pluraj amikoj ŝiaj kiuj tiom scivolemas ke ili konstante trovas novajn kaj eksterordinarajn lokojn kaj loĝantojn.

Unu el la plej aktivaj trovantoj de tiuj kaŝitaj lokoj en Oz estas malgranda knabino el Kansas nomita Doroteo, kiu estas la plej intima amikino de Ozma kaj loĝas en luksaj ĉambroj en la Reĝa Palaco. Doroteo estas, efektive, Princino de Oz, sed al ŝi malplaĉas esti nomata princino, kaj ĉar ŝi estas simpla kaj dolĉa kaj ne pretendas esti io alia ol ordinara knabineto, ĉiu nomas ŝin simple “Doroteo” kaj ŝi estas la plej populara persono, post Ozma, en la tuta Lando Oz.

Unu matenon Doroteo transiris la koridoron de la palaco kaj frapis sur la pordon de alia knabino nomita Trot, ankaŭ gastino kaj amikino de Ozma. Petite eniri, Doroteo trovis ke kun Trot estas amiko, maljuna velisto kun unu ligna kruro kaj unu vianda kruro, kiu sidis apud la malferma fenestro fumante pipon el maizspiko.

image-031

Tiu velisto nomiĝis Kap’tano Vilĉjo, kaj li akompanis Troton al la Lando Oz kaj estis ŝia plej malnova kaj plej fidela kamarado kaj amiko. Ankaŭ Doroteo amis Kap’tanon Vilĉjo, kaj salutinte lin, ŝi diris al Trot:

“Sciu, la datreveno de la naskiĝtago de Ozma okazos venontmonate, kaj mi demandis al mi kion mi povos doni al ŝi kiel naskiĝtagan donacon. Ŝi estas komplezega al ni, kaj certe ni devus memorigi ŝian naskiĝtagon.”

“Vi pravas,” konsentis Trot. “Ankaŭ mi demandis al mi kion mi povos doni al Ozma. Estas malfacile decidi, ĉar ŝi jam havas ĉion deziratan, kaj ĉar ŝi estas feino kaj scias multan magion, ŝi povos kontentigi kian ajn volon.”

“Mi scias,” respondis Doroteo, “sed tio ne estas grava. Estas vere ke Ozma nenion bezonas, sed al ŝi plaĉos scii ke ni memoras ŝian naskiĝtagon. Sed kion ni donu al ŝi?”

Trot skuis sian kapon senespere.

“Mi strebis pensi, sed mi ne povas,” ŝi deklaris.

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo.

“Mi konas unu aferon kiu plaĉus al ŝi,” komentis Kap’tano Vilĉjo, turnante sian rondan vizaĝon kun ĝia barba franĝo al la du knabinoj kaj firme rigardante ilin per siaj grandaj, palbluaj okuloj larĝe malfermitaj.

“Kio estas tio, Kap’tano Vilĉjo?”

“Sorĉita Floro,” diris li. “Ĝi estas bela planto kiu staras en ora florpoto kaj produktas ĉiajn florojn, unu post alia. Unu minuton ĝi produktas belajn rozburĝonojn kaj florojn, poste tulipon, kaj poste kriz – kriz –”

“– antemon,” diris Doroteo, helpante lin.

“Tiel; kaj sekvas dalio, kaj poste dafodilo, kaj ĉiaj aliaj floroj. Tuj kiam unu malfreŝiĝas, alia venas, alispeca, kaj la parfumo de ili estas ege bonodora, kaj ili plu floradas nokte kaj tage, jaron post jaro.”

“Mirinde!” krietis Doroteo. “Certe ĝi plaĉus al Ozma.”

“Sed kie estas la Magia Floro, kaj kiel ni akiros ĝin?” demandis Trot.

“Ne scias, ’cize,” malrapide respondis Kap’tano Vilĉjo. “La Vitra Kato parolis al mi pri ĝi nur hieraŭ, kaj diris ke ĝi ’stas en iu soleca loko nor’iente (Nordoriente, (Velista ĵargono)) de ĉi tie. La Vitra Kato trairas la tutan Ozon, sciu, kaj la besteto vidas multon kion vidas neniu alia.”

“Vi pravas,” diris Doroteo, penseme. “Nordoriente de ĉi tie devas esti en la Manĝtula Lando, kaj eble tre malproksime, do ni petu la Vitran Katon informi nin pri kiel atingi la Magian Floron.”

Do la du knabinoj, sekvate de Kap’tano Vilĉjo kiu lamiris sur sia ligna kruro, eliris en la ĝardenon, kaj post iom longa serĉo ili trovis la Vitran Katon volviĝinta en la sunbrilo apud arbusto, profunde dormanta.

La Vitra Kato estas unu el la plej kuriozaj bestoj en la tuta Oz. Ĝin faris fama magiisto nomita D-ro Pipt antaŭ ol Ozma malpermesis ke ŝiaj regatoj magie agu. D-ro Pipt faris la Vitran Katon por ke ĝi kaptu musojn, sed la Kato rifuzis kapti musojn kaj oni konsideris ĝin pli kurioza ol utila.

image-032

Tiu eksterordinara kato konsistis sole el vitro kaj estis klara kaj travidebla tiel ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. Tamen en la supro de ĝia kapo estis aro da delikataj palruĝaj pilketoj kiuj similis juvelojn sed devis servi kiel cerbo. Ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj konsistis el du grandaj smeraldoj. Sed, aparte de tiuj koloroj, la cetero de la besto estis el klara vitro, kaj ĝi havis ŝpinvitran voston kiu estis vere bela.

“He, vekiĝu,” diris Kap’tano Vilĉjo. “Ni volas paroli kun vi.”

Malrapide la Vitra Kato surpiediĝis, oscedis kaj poste rigardis la trion starantan antaŭ ĝi.

“Kial vi aŭdacas ĝeni min?” ĝi demandis per iritiĝema voĉo. “Hontu!”

“Forgesu tion,” respondis la Velisto. “Ĉu vi memoras ke vi parolis al mi hieraŭ pri Magia Floro en Ora Poto?”

“Ĉu vi kredas min stulta? Rigardu mian cerbon – vi povas vidi ĝin funkcii. Kompreneble mi memoras!” diris la kato.

“Nu, kie ni povos trovi ĝin?”

“Vi ne povos. Krome, tio tute ne rilatas al mi. Foriru kaj lasu min dormi,” konsilis la Vitra Kato.

“Atentu,” diris Doroteo; “ni volas la Magian Floron por doni ĝin al Ozma dum ŝia naskiĝtago. Vi deziras komplezi al Ozma, ĉu ne?”

“Mi ne estas certa,” respondis la besto. “Kial mi volus komplezi iun ajn?”

image-033

“Vi havas koron, ĉar mi povas vidi ĝin en vi,” diris Trot.

“Jes; ĝi estas bela koro, kaj mi amas ĝin,” diris la Kato, tordante sin por rigardi sian propran korpon. “Sed ĝi konsistas el rubio, kaj estas malmola kiel najloj.”

“Ĉu vi neniel utilas?” demandis Trot.

“Jes, mi estas belaspekta, kaj oni ne povas diri tion pri vi,” kolere respondis la besto.

Trot ridis pro tio, kaj Doroto, kiu sufiĉe bone komprenis la Vitran Katon, diris trankvilige:

“Jes, vi vere estas bela, kaj se vi povos diri al Kap’tano Vilĉjo kie trovi la Magian Floron, ĉiuj homoj en Oz laŭdos vian lertecon. La Floro apartenos al Ozma, sed ĉiu scios ke la Vitra Kato trovis ĝin.”

Tia laŭdo plaĉis al la kristala besto.

“Nu,” ĝi diris, dum la palruĝa cerbo videble funkciis, “mi trovis la Magian Floron en la tre fora nordo de la Manĝtula Lando kie malmultaj personoj loĝas nek iras tien. Rivero tie fluas tra arbaro, kaj en la mezo de la rivero en la mezo de la arbaro estas malgranda insulo sur kiu staras la ora poto en kiu kreskas la Magia Floro.”

“Kiel vi atingis la insulon?” demandis Doroteo.

“Vitraj katoj ne kapablas naĝi.”

“Ne, sed mi ne timas akvon,” estis la respondo. “Mi nur tramarŝis la riveron sur ĝia fundo.”

“Subakve?” kriis Trot.

La Kato malestime rigardis ŝin.

“Ĉu mi povus marŝi super la akvo sur la fundo de la rivero? Se vi estus travidebla, ĉiu ajn povus vidi ke via cerbo ne funkcias. Sed mi estas certa ke vi solaj neniam povus trovi la lokon. Ĝi estas de ĉiam kaŝita for de la Ozuloj.”

image-034

“Sed vi, kun via bonega palruĝa cerbo, povus retrovi ĝin, mi s’pozas,” komentis Doroteo.

“Jes, kaj se vi volas tiun Magian Floron por Ozma, mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon.”

“Vi komplezegas!” deklaris Doroteo. “Trot kaj Kap’tano Vilĉjo iros kun vi, ĉar tio devos esti ilia naskiĝtaga donaco al Ozma. Dum vi estos for mi devos trovi ion alian donotan al ŝi.”

“Bone. Venu, do, Kap’tano,” diris la Vitra Kato, komencante formoviĝi.

“Atendu minuton,” petis Trot. “Kiom longe ni forestos?”

“Ho, eble semajnon.”

“Do mi metos kelkajn kunprenotaĵojn en korbon,” diris la knabino, kaj ŝi kuris en la palacon por fari preparojn por la veturo.

image-035


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.