La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiki turnis sin kaj vidis strangaspektan viron starantan proksime. Li ne staris rekte, ĉar li estis lama.
Li havis dikan korpon kaj maldikajn kr urojn kaj brakojn. Li havis grandan rondan vizaĝon kun dika blanka barbo kiu pintiĝis sub lia talio, kaj blankan hararon kiu pintiĝis sur la supro de lia kapo. Li surportis malhelĈapitro Tri grizajn tre striktajn vestojn, kaj liaj poŝoj ŝvelis kvazaŭ plenigite per io.
“Mi ne sciis ke vi estas tie,” diris Kiki.
“Mi venis nur post vi,” diris la stranga maljunulo.
“Kiu vi estas?” demandis Kiki.
“Mi nomiĝas Rugedo. Mi iam estis la Reĝo de la Knomoj; sed oni pelis min el mia lando kaj nun mi estas vaganto.”
“Kial oni elpelis vin?” demandis la Altula knabo.
“Nu, estas modo nuntempe elpeli reĝojn. Mi estis sufiĉe bona Reĝo – laŭ mi – sed tiuj aĉaj Ozuloj rifuzis lasi min. Do mi devis abdiki.”
“Kion tio signifas?”
“Ĝi signifas ke oni elpelis min. Sed ni parolu pri io agrabla. Kiu estas vi kaj el kie vi venis?”
“Mi nomiĝas Kiki Aru. Iam mi loĝis sur Monto Manĝto en la Lando Oz, sed nun mi estas vaganto kia vi.”
La Reĝo de la Knomoj ruze rigardis lin.
“Mi aŭdis tiun birdon diri ke vi transformis vin en pigon kaj inverse. Ĉu tio estas vera?”
Kiki hezitis, sed li ne trovis kialon nei la aferon.
Kaj li sentis ke agnosko ŝajnigos lin pli grava.
“Nu – jes,” li diris.
“Do vi estas sorĉisto?”
“Ne; mi kapblas nur transformadon,” li konfesis.
“Nu, tamen tio estas tre utila magio,” deklaris maljuna Rugedo. “Iam ankaŭ mi kapablis tre bonan magion, sed miaj malamikoj forprenis ĝin de mi. Kien vi nun iras?”
“Mi eniros la Hotelon, por manĝo kaj dormo,” diris Kiki.
“Ĉu vi havas sufiĉan monon por pagi por tio?” demandis la Knomo.
“Mi havas unu oran pecon.”
“Kiun vi ŝtelis. Tre bone. Kaj vi ĝojas ke vi estas fia. Des pli bone. Vi plaĉas al mi, junulo, kaj mi eniros kun vi en la Hotelon se vi promesos ne manĝi ovojn tie.”
“Ĉu al vi ne plaĉas ovoj?” demandis Kiki.
“Mi timas ilin; ili estas danĝeraj!” diris Rugedo, iom timtreme.
“Bone,” konsentis Kiki; “mi ne petos ovojn.”
“Do venu,” diris la Knomo.
Kiam ili eniris la Hotelon, la estro sulkigis sian frunton pro Kiki kaj diris:
“Mi diris al vi ke mi ne manĝos vin krom se vi pagos.”
Kiki montris al li la oran pecon.
“Kaj vi?” demandis la estro, turninte sin al Rugedo.
“Ĉu vi havas monon?”
“Mi havas ion pli bonan,” respondis la maljuna Knomo, kaj preninte sakon el unu el siaj poŝoj li verŝis el ĝi sur la tablon amason da brilantaj gemoj – diamantoj, rubioj kaj smeraldoj.
La estro estis tre ĝentila al la fremduloj post tio. Li donis al ili bonegan manĝon, kaj dum ili manĝis ĝin la Altula knabo demandis al sia akompananto:
“Kiel vi akiris tiom da juveloj?”
“Nu, mi diros al vi,” respondis la Knomo. “Kiam tiuj Ozuloj forprenis de mi mian regnon – nur ĉar ĝi estis mia regno kaj mi deziris estri ĝin laŭ mia volo – ili diris ke mi rajtos kunpreni tiom da valoraj ŝtonoj kiom mi povos porti. Do mi kudrigis multajn poŝojn en miaj vestoj kaj plenigis ilin. Juveloj estas tre utilaj kiam oni veturas; oni povas interŝanĝi ilin por kio ajn.”
“Ĉu pli valoraj ol oraj pecoj?” demandis Kiki.
“La plej malgranda el ĉi tiuj juveloj valoras cent orajn pecojn kian vi ŝtelis de la maljunulo.”
“Ne parolu tiom laŭte,” petis Kiki, maltrankvile.
“Iu alia eble aŭdus kion vi diras.”
Post la manĝo ili kune promenis, kaj la eksreĝo de la Knomoj diris:
“Ĉu vi konas la Vilulon, kaj la Birdotimigilon, kaj la Stanan Lignohakiston, kaj Doroteon, kaj Ozman, kaj ĉiujn aliajn Ozulojn?”
“Ne,” respondis la knabo, “mi neniam estis for de Monto Manĝto antaŭ ol mi transflugis la Mortigan Deserton antaŭ nelonge en la formo de falko.”
“Do vi neniam vidis la Smeraldan Urbon de Oz?”
“Neniam.”
“Nu,” diris la Knomo, “mi konis ĉiujn Ozulojn, kaj vi povas diveni ke mi ne amas ilin. Dum ĉiuj miaj vagadoj mi kontempladis pri kiel venĝi min je ili. Nun, renkontinte vin, mi povas vidi metodon konkeri la Landon Oz kaj mem esti Reĝo tie, kaj tio estas pli bona ol esti Reĝo de la Knomoj.”
“Kiel vi povos fari tion?” demandis Kiki Aru, miroplene.
“Ne gravas al vi la kielo. Unue, mi faros interkonsenton kun vi. Diru al mi la sekreton kiel fari transformojn kaj mi donos al vi poŝon da juveloj, la plej grandaj kaj plej bonaj kiujn mi posedas.”
“Ne,” diris Kiri, kiu komprenis ke partoprenigi alian personon en sia potenco estus danĝere por li.
“Mi donos al vi du poŝojn da juveloj,” diris la Knomo.
“Ne,” respondis Kiki.
“Mi donos al vi ĉiun juvelon posedatan de mi.”
“Ne, ne, ne!” diris Kiki, kiu komencis timi.
“Nu,” diris la Knomo, fie rigardante la knabon, “Mi informos la Hoteliston ke vi ŝtelis tiun oran pecon kaj li enkarcerigos vin.”
Kiki ridis pro tio.
“Antaŭ ol li povos fari tion,” diris li, “mi transformos min en leonon kaj disŝiros lin, aŭ en urson kaj manĝos lin, aŭ en muŝon kaj forflugos kien li ne povos trovi min.”
“Ĉu vi vere povas fari tiajn mirindajn transformojn?” demandis la maljuna Knomo, rigardante lin scivoleme.
“Kompreneble,” deklaris Kiki. “Mi povas transformi vin en vergon, rapide kiel fulmo, aŭ en ŝtonon, kaj lasi vin ĉi tie apud la vojo.”
La fiknomo timtremetis, aŭdante tion, sed eĉ pli li nun sopiris posedi tiun grandan sekreton. Post paŭzo li diris:
“Jen kion mi faros. Se vi helpos min konkeri Ozon kaj transformi la Ozulojn, kiuj estas miaj malamikoj, en vergojn aŭ ŝtonojn, dirante al mi vian sekreton, mi konsentos fari vin la Reganto de la tuta Oz, kaj mi estos via Ĉefministro kaj certigos ke oni obeos viajn ordonojn.”
“Mi helpos pri tio,” diris Kiki, “sed mi ne diros al vi mian sekreton.”
La Knomo tiom furiozis pro tiu rifuzo ke li saltadis pro kolerego kaj ŝprucbalbutis sufokiĝe dumlonge antaŭ ol povi regi sian pasion. Sed tio tute ne timigis la knabon. Li ridis pro la fia maljuna Knomo, kio eĉ pli furiozigis lin.
“Ni forgesu la planon,” li proponis, kiam Rugedo iom trankviliĝis. “Mi ne konas la Ozulojn menciitajn de vi, do ili ne estas miaj malamikoj. Ke ili pelis vin el via regno, nu, jen via afero, ne mia.”
“Ĉu vi ne dezirus esti reĝo de tiu belega felando?” demandis Rugedo.
“Tion mi ja dezirus,” respondis Kiki Aru; “sed vi mem volas esti reĝo, kaj ni kverelus pro tio.”
“Ne,” diris la Knomo, klopodante trompi lin. “Post pripenso, mi ne deziras esti Reĝo de Oz. Mi eĉ ne deziras loĝi en tiu lando. Mia unua deziro estas venĝo. Se ni povos konkeri Ozon, mi akiros sufiĉe da mono por konkeri mian propran Regnon de la Knomoj, kaj mi reiros kaj loĝos en miaj subteraj kavernoj, kiuj estas pli hejmecaj ol la supro de la tero. Do jen mia propono: Helpu min konkeri Ozon kaj venĝi min, kaj helpu min forpreni la magion de Glinda kaj la Sorĉisto, kaj mi permesos ke vi estu la Reĝo de Oz por ĉiam.”
“Mi pripensos tion,” respondis Kiki, kaj li rifuzis diri pli dum tiu vespero.
Dum la nokto kiam ĉiuj en la Hotelo dormis escepte de li mem, maljuna Rugedo la Knomo levis sin senbrue de sia kuŝejo kaj eniris la ĉambron de Kiki Aru la Altulo, kaj serĉis ĉie la magiilon kiu efektivigis la transformojn. Kompreneble tia magiilo ne ekzistis, kaj kvankam Rugedo traserĉis ĉiujn poŝojn, li trovis tute nenion magian. Do li reenlitiĝis kaj komencis dubi ke Kiki ja povas fari transformojn.
La sekvan matenon li diris:
“Kien vi intencas veturi hodiaŭ?”
“Mi emas viziti la Regnon de Rozoj,” respondis la knabo.
“Longa veturo,” deklaris la Knomo.
“Mi transformos min en birdon,” diris Kiki, “do mi povos flugi al la Regno de la Rozoj dum horo.”
“Do transformu ankaŭ min en birdon, kaj mi akompanos vin,” sugestis Rugedo. “Sed tiuokaze, ni kune flugu al la Lando Oz, por vidi kia ĝi aspektas.”
Kiki pripensis tion. Kvankam la landoj vizititaj estis plaĉaj, li ĉie aŭdis ke la Lando Oz estas pli bela kaj pli plaĉa. Kaj la Lando Oz estis lia propra lando, kaj se ja ekzistis eblo por li fariĝi ĝia Reĝo, li bezonos scii iom pri ĝi.
Dum Kiki la Altulo pensis, Rugedo la Knomo ankaŭ pensis. Tiu knabo posedis mirigan povon; kaj kvankam tre simpla kelkmaniere, li estis firme decidinta ne konigi sian sekreton. Tamen, se Rugedo povos konvinki lin transporti la ruzan maljunan Knomon al Oz, kiun li ne povos atingi alimaniere, eble li tiam povos instigi la knabon plenumi lian konsilon kaj partopreni en la plano efektivigi venĝon, kion li jam planis en sia fia koro.
“Ekzistas sorĉistoj kaj magiistoj en Oz,” komentis Kiki, post iom da tempo. “Eble ili trovos nin, malgraŭ niaj transformiĝoj.”
“Ne se ni zorge atentos,” Rugedo certigis lin.
“Ozma havas Magian Bildon per kiu ŝi povas vidi kion ŝi volas vidi; sed Ozma nenion scios pri nia veturo al Oz, do ŝi ne ordonos al sia Magia Bildo montri kie ni estas aŭ kion ni faras. Glinda la Bona havas Grandan Libron nomatan la Libro de Arkivoj, en kiu magie skribiĝas ĉio farata de homoj en la Lando Oz, tuj kiam ili faras ĝin.”
“Sekve,” diris Kiki, “ne utilus nia provo konkeri la landon, ĉar Glinda legus en sia libro ĉion faratan de ni, kaj ĉar ŝia magio estas pli granda ol mia, ŝi baldaŭ ĉesigus niajn planojn.”
“Mi diris ‘homoj’, ĉu ne?” kolere respondis la Knomo. “La libro ne arkivigas kion faras birdoj, aŭ bestoj. Ĝi nur informas pri la agado de homoj. Do, se ni flugos en la landon en birda formo, Glinda nenion scios pri tio.”
“Du birdoj ne povus konkeri la Landon Oz,” asertis la knabo, senestime.
“Ne; vi pravas,” agnoskis Rugedo, kaj post tio li frotis sian frunton kaj palpadis sian longan pintan barbon kaj pli pensadis.
“Ha, nun mi trovis ideon!” li deklaris. “Mi supozas ke vi povas transformi nin en bestojn kaj ne nur birdojn?”
“Kompreneble.”
“Kaj ĉu vi povas fari beston el birdo, kaj denove ŝanĝi tiun beston en birdon, sen neceso ke ĝi estu homo inter la transformoj?”
“Certe,” diris Kiki. “Mi povas transformi min aŭ aliajn en ion ajn kapablan paroli. Magia vorto estas direnda por efektivigi la transformojn, kaj ĉar bestoj kaj birdoj kaj drakoj kaj fiŝoj kapablas paroli en Oz, ni povas fariĝi iu ajn el ili laŭdezire. Tamen, se mi transformus min en arbon, mi por ĉiam restus arbo, ĉar tiuoaze mi ne povus paroli la magian vorton por ŝanĝi la transformon.”
“Mi komprenas; mi komprenas,” diris Rugedo, gestante per sia densa, blanka kapo ĝis la pinto de lia hararo flank-al-flanke balanciĝis kvazaŭ pendolo. “Tio akordas kun mia ideo, precize. Nun, aŭskultu, kaj mi klarigos al vi mian planon. Ni flugos al Oz kiel birdoj kaj surteriĝos en unu el la dikaj arbaroj en la Lando de la Gilikuloj. Tie vi transformos nin en fortegajn bestojn, kaj ĉar Glinda ne atentas la agadon de bestoj ni povos agi sen troviĝi.”
“Sed kiel du bestoj povus starigi armeon por konkeri la potencan popolon de Oz?” demandis Kiki.
“Facile. Sed ne armeon de homoj, komprenu. Tio tre rapide troviĝus. Kaj dum ni estos en Oz vi kaj mi neniam reprenos niajn homajn formojn antaŭ ol konkeri la landon kaj detrui Glindan, kaj Ozman, kaj la Sorĉiston, kaj Doroteon, kaj ĉiujn aliajn, tiel ke ni ne bezonos pli timi ilin.”
“Estas neeble mortigi iun en la Lando Oz,” deklaris Kiki.
“Ne necesas mortigi la Ozulojn,” respondis Rugedo.
“Do mi ne komprenas vin,” obĵetis la knabo. “Kio okazos al la Ozuloj, kaj kian armeon ni povus starigi se ne el homoj?”
“Mi diros al vi. La arbaroj de Oz estas plenaj de bestoj. Kelkaj el ili, en la tre distancaj lokoj, estas sovaĝaj kaj kruelaj, kaj volonte sekvus estron egale sovaĝan. Ili neniam multe ĝenis la Ozulojn, ĉar neniu estro urĝis ilin, sed ni ordonos ke ili helpu nin konkeri Ozon kaj kiel rekompencon ni transformos ĉiujn bestojn en virojn kaj virinojn, kaj ili rajtos loĝi en la domoj kaj ĝui la multajn bonaĵojn, kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en diversspecajn bestojn, kaj sendos ilin loĝi en la arbaroj kaj ĝangaloj. Jen bonega ideo, certe vi agnoskas tion, kaj tiom facila ĝi estas ke nenian ĝenon ni spertos sukcesigante ĝin.”
“Ĉu la bestoj konsentos, vi kredas?” demandis la knabo.
“Certe ili konsentos. Ni povos instigi ĉiun beston en Oz helpi nin – escepte de kelkaj malmultaj kiuj loĝas en la palaco de Ozma, sed ili ne estas atentindaj.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.