La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7 – La Arbaro de Gugu

En la centra okcidenta parto de la Lando de la Gilikuloj estas granda interplektaĵo de arboj nomata La Arbaro de Gugu. Ĝi estas la plej granda arbaro en la tuta Oz kaj etendiĝas multajn kilometrojn ĉiudirekte – norde, sude, oriente kaj okcidente. Apud ĝi oriente estas aro da severaj montoj kovritaj de vepro kaj malgrandaj malrektaj arboj.

Eblas trovi tiun lokon se oni rigardas la Mapon de la Lando Oz.

La Arbaro de Gugu estas la hejmo de la plej multaj sovaĝaj bestoj loĝantaj en Oz. Oni malofte ĝenas ilin en iliaj foliplenaj lokoj ĉar ne ekzistas kialo ke la homoj de Oz iru tien, krom por tre maloftaj celoj, kaj la plej multajn partojn de la arbaro neniam vidis okuloj krom la okuloj de la bestoj kiuj loĝas tie. La plej grandaj bestoj loĝas en la plej granda arbaro, dum la malpli grandaj loĝas plejparte en la monta vepro oriente.

Nu, necesas scii ke ekzistas leĝoj en la arbaroj, same kiel en ĉiu alia loko, kaj tiujn leĝojn faras la bestoj mem, kaj la leĝoj estas necesaj por ke ili ne batalu kaj disŝiru unu la alian. En la Arbaro Gugu estas Reĝo – enorma flava leopardo nomata “Gugu” – laŭ li la arbaro nomiĝis. Kaj tiu Reĝo havas tri aliajn bestojn kiuj konsilas lin pri plenumigo de la leĝoj kaj ekzistigo de ordo – Bru la Urso, Loo la Unukornulo kaj Rango la Griza Simio – kiuj kune nomiĝas la Konsilistoj de la Reĝo. Ĉiuj estas ferocaj bestoj, kaj havas siajn altajn oficojn ĉar ili estas pli inteligentaj kaj timataj ol iliaj kunbestoj.

Ekde kiam Oz fariĝis felando, neniu viro, virino aŭ infano mortas en tiu lando kaj neniu malsanas. Simile la arbaraj bestoj neniam mortas, tiel ke longaj jaroj aldonas al ilia ruzo kaj saĝo, kiel ankaŭ al ilia grandeco kaj forto. Eblas ke bestoj – aŭ eĉ homoj – detruiĝu, sed tiu tasko estas tiom malfacila ke oni malofte entreprenas ĝin. Parte pro tio ke ĝi estas libera de malsano kaj morto estas Oz felando, sed estas dubeble ĉu uloj el la ekstera mondo, kiaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto, vivos por ĉiam aŭ ne estas damaĝeblaj. Eĉ Ozma ne estas certa pri tio, do oni ĉiam protektas la gastojn de Ozma el aliaj landoj kontraŭ ĉia danĝero, por malebligi misfortunon.

Malgraŭ la leĝoj de la arbaroj ofte okazas bataloj inter la bestoj; kelkaj el ili perdis okulon aŭ orelon aŭ eĉ kruron. La Reĝo kaj la Konsilistoj de la Reĝo ĉiam punas la bestojn kiuj komencas batalon, sed tiom feroca estas la naturo de kelkaj bestoj ke ili kelkfoje batalas malgraŭ leĝoj kaj punoj.

Super tiu vasta sovaĝa Arbaro de Gugu flugis du agloj, unu matenon, kaj proksime al la centro de la ĝangalo la agloj subiris sur branĉon de alta arbo.

“Jen la loko kie ni komencu nian laboron,” diris unu, kiu estis Rugedo, la Knomo.

“Ĉu multaj bestoj loĝas ĉi tie?” demandis Kiki Aru, la alia aglo.

“La Arbaro estas plena de ili,” diris la Knomo.

“Estas sufiĉe da bestoj ĉi tie mem por ebligi ke ni konkeru la popolon de Oz, se ni povos instigi ilin konsenti unuiĝi kun ni. Por fari tion ni devos iri inter ilin kaj informi ilin pri niaj planoj, do ni devas nun decidi kiujn formojn ni prenu por nia restado en la arbaro.”

“Mi supozas ke ni devos preni la formon de bestoj?” diris Kiki.

“Kompreneble. Sed tio postulas iom da pripensado. Ĉiaj bestoj loĝas ĉi tie, kaj flava leopardo estas Reĝo. Se ni fariĝos leopardoj, la Reĝo ĵaluzos pro ni. Se ni prenos la formojn de kelkaj aliaj bestoj, ni ne ricevos adekvatan respekton.”

“Ĉu eble la bestoj atakos nin?” demandis Kiki.

“Mi estas Knomo, kaj senmorta, do nenio povos damaĝi min,” respondis Rugedo.

“Mi naskiĝis en la Lando Oz, do nenio povos damaĝi min,” diris Kiki.

“Sed, por efektivigi niajn planojn, ni devos konsentigi ĉiujn bestojn en la Arbaro.”

“Do kion ni faru?” demandis Kiki.

“Ni kumiksu la formojn de pluraj bestoj, tiel ke ni ne aspektos samaj kiel iuj el ili,” proponis la ruza maljuna Knomo. “Ni havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovaĝaj azenoj, kun oraj tuberoj ĉe la finoj de la vostoj anstataŭ haraĵoj.”

“Ĉu tio ne faros strangan kombinaĵon?” demandis Kiki.

“Ju pli stranga des pli bona,” deklaris Rugedo.

“Bone,” diris Kiki. “Vi restu ĉi tie, kaj mi forflugos al alia arbo kaj transformos nin ambaŭ, kaj poste ni malsuprengrimpos niajn arbojn kaj renkontiĝos en la Arbaro.”

“Ne,” diris la Knomo, “ni ne apartiĝu. Vi devos transformi nin dum ni estas kunaj.”

“Mi rifuzas fari tion,” asertis Kiki firme. “Vi volas ŝteli mian sekreton, kaj mi ne permesos tion.”

La okuloj de la alia aglo ardis pro kolero, sed Rugedo ne kuraĝis insisti. Se li ofendus tiun knabon, li eble devus resti aglo por ĉiam, kaj li ne ŝatus tion.

Iam, li esperas, li povos lerni la sekretan vorton de la magiaj transformoj, sed ĝuste nun li devas permesi ke Kiku agu laŭdezire.

“Bone,” li diris malafable; “agu laŭvole.”

Do Kiki flugis al arbo kiu estis sufiĉe for por ke Rugedo ne povu aŭdi lin kaj diris: “Mi volas ke Rugedo, la Knomo, kaj mi havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovaĝaj azenoj, kun oraj tuberoj ĉe la finoj de la vostoj anstataŭ haraĵoj – Pyrzqxgl!”

Li ĝustamaniere prononcis la magian vorton kaj tuj lia formo ŝanĝiĝis en tiun petitan. Li etendis siajn aglajn flugilojn kaj trovinte ke ili estas sufiĉe fortaj por subteni lian simian korpon kaj leonan kapon li flugis rapide al la arbo kie li lasis Rugedon. La Knomo ankaŭ estis transformita kaj malsupren grimpadis la arbon ĉar la branĉoj ĉirkaŭ li estis tiom dense interplektitaj ke ne estis sufiĉa spaco inter ili por ke li flugu.

Kiki rapide iris flanken de sia kamarado kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la teron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.