La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MAGIO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2 – La Falko

image-016

Eĉ falko devas alte flugi por transiri la Mortigan Deserton, de kiu konstante leviĝas venenaj fumoj. Kiki Aru sentis malsanon kaj malfortecon jam antaŭ ol reatingi bonan teron, ĉar li ne povis tute eskapi de la efikoj de la venenoj. Sed la freŝa aero baldaŭ resanigis lin kaj li surteriĝis en granda plata loko nomata Altlando. Tuj preter ĝi estas valo nomata Sublando, ambaŭ landojn regas la Zingibrokuka Viro, Johano Past (Ĉi tiu nomo en la Angla originalo estas vortludo netradukebla), kies ĉefministro estas Kokideto la Kerubo. La Falko haltis tie nur sufiĉe longe por ripozi, kaj poste li flugis norden kaj superpasis belan landon nomatan Gajlando, kiun regas bela Vaksa Pupo. Post tie, sekvante la kurban formon de la Deserto, li ekiris norden kaj malleviĝis sur arbosupron en la Regno Nenilando.

Kiki nun estis laca, kaj la suno nun komencis subiĝi, do li decidis resti tie ĝis la mateno. De sia arbosupro li povis vidi proksiman domon, kiu aspektis tre komforta. Viro melkadis bovinon en la korto kaj plaĉaspekta virino venis al la pordo kaj vokis lin por ke li tagmanĝu.

Tio estigis demandon en la menso de Kiki pri kiaj estas la manĝaĵoj de falkoj. Li sentis sin malsata, sed li ne sciis kion manĝi aŭ kie akiri manĝaĵon. Li ankaŭ pensis ke lito estus pli komforta dormejo ol la supro de arbo, do li saltetis al la tero kaj diris: “Mi volas refariĝi Kiki Aru – Pyrzqxgl!”

Tuj li reakiris sian naturan formon, kaj irinte al la domo, li frapetis sur la pordon kaj petis iom da tagmanĝo.

“Kiu vi estas?” demandis la virestro de la domo.

“Fremdulo el la Lando Oz,” respondis Kiki Aru.

“Do vi estas bonvena,” diris la viro.

Kiki ricevis bonan manĝon kaj bonan liton, kaj li tre bone kondutis, kvankam li rifuzis respondi ĉiujn demandojn de la bonaj homoj de Nenilando.

Eskapinte de sia hejmo kaj trovinte metodon vidi la mondon, la junulo ne plu estis malfeliĉa, do li ne plu estis kolerema kaj malagrabla. La homoj opiniis lin tre respektinda persono kaj donis al li matenmanĝon la sekvan matenon, kaj post tio li rekomencis sian veturon sentante plenan kontenton.

Marŝinte dum unu aŭ du horoj tra la bela lando regata de Reĝo Burĝon’, Kiki Aru decidis ke li pli rapide veturos kaj vidos estante birdo, do li transformis sin en grandan kolombon kaj vizitis la grandan urbon Nenilo kaj vidis la palacon kaj ĝardenojn de la Reĝo kaj multajn interesajn lokojn. Poste li flugis okcidenten en la Regnon Iks, kaj post tago en la lando de Reĝino Ziksi li plu iris okcidenten en la Landon Ev. Ĉiun landon vizititan li opiniis multe pli agrabla ol la pelvolando de la Altuloj, kaj li decidis ke kiam li atingos la plej belan landon li ekloĝos tie kaj plenĝuos sian estontan vivon.

En la lando Ev li reprenis sian propran formon, ĉar la urboj kaj vilaĝoj estis proksimaj unuj al la aliaj kaj li facile promenos de unu al alia.

Kiam proksimiĝis la vespero li atingis bonan Hotelon kaj petis de la Hotelestro manĝon kaj tranokton.

“Jes, se vi povos pagi per mono,” diris la viro, “se ne, do vi devos iri aliloken.”

Tio surprizis Kikin, ĉar en la Lando Oz oni tute ne uzas monon, ĉiu rajtas preni kion li deziras sen pago. Do li ne havis monon, kaj tial li forturnis sin por trovi gastiganton aliloke. Trarigardante malferman fenestron en la Hotelon, dum li pretermarŝis, li vidis maljunulon kalkulanta grandan amason da oraj pecoj sur tablo, kaj Kiki decidis ke ili estas mono. Unu el ili aĉetos por li manĝon kaj litripozon, li pensis, do li transformis sin en pigon kaj, fluginte tra la malferman fenestron, li ekbekis unu el la oraj pecoj kaj elflugis antaŭ ol la viro povis haltigi lin. Efektive, la prirabita maljunulo estis tute senpova, ĉar li ne aŭdacis forlasi sian amason da oro por ĉasi la pigon, kaj antaŭ ol li povis meti la oron en sakon kaj la sakon en poŝon la rabobirdo estis ne plu videbla kaj estus stulte serĉi ĝin.

Kiki Aru flugis al grupo de arboj kaj, faliginte la oran pecon al la tero, li reprenis sian naturan formon, kaj poste prenis la moneron kaj metis ĝin en sian poŝon.

“Vi bedaŭros pro tio!” kriis malgranda voĉo tuj super lia kapo.

image-018

Kiki suprenrigardis kaj vidis ke pasero, staranta sur branĉo, rigardas lin.

“Bedaŭros pro kio?” li demandis.

“Ho, mi vidis ĉion,” asertis la pasero. “Mi vidis vin rigardi la oron tra la fenestro, kaj transformi vin en pigon kaj ŝteli de la kompatinda viro, kaj post tio mi vidis vin flugi ĉi tien kaj ŝanĝi la birdon en vian antaŭan formon. Tio estas magio, kaj magio estas fia kaj kontraŭleĝa; kaj vi ŝtelis monon, kaj tio estas ankoraŭ pli granda krimo. Vi bedaŭros, iam.”

image-019

“Ne gravas al mi,” respondis Kiki Aru, sulkante sian frunton.

“Ĉu vi ne timas esti fia?” demandis la pasero.

image-020

“Ne, mi ne sciis ke mi agas fie,” diris Kiki, “sed se tiel estis, mi ĝojas pro tio. Mi malamas bonajn personojn. Mi de ĉiam volas esti fia, sed ĝis nun mi ne sciis la kielon.”

“Ha, ha, ha!” ridis iu malantaŭ li, grandavoĉe; “jen la ĝusta sento, knabo mia! Agrablas al mi renkonti vin; premu mian manon.”

La pasero timoplene pepis kaj forflugis.

image-021


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.