La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA MAGIO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Belega kungrupiĝo de sovaĝaj bestoj okazis en la Arbaro de Gugu la sekvan sunleviĝon.
Rango, la Griza Simio, eĉ vokis siajn simiajn sentinelojn de la rando de la arbaro, kaj ĉiu besto, malgranda kaj granda, estis en la granda libera spaco kie okazis kunvenoj tre gravaj.
En la centro de la libera spaco staris granda bretroko, kun plata, klinita surfaco, kaj sur tio sidis la digna Leopardo Gugu, kiu estis la Reĝo de la Arbaro. Sur la tero sub li kaŭris Bru la Urso, Loo la Unukornulo, kaj Rango la Griza Simio, la tri Konsilistoj de la Reĝo, kaj antaŭ ili staris la du strangaj bestoj kiuj nomis sin Le-Sim-Agoj, sed vere estis la transformiĝintaj Knomo Rugedo kaj la Altulo Kiri Aru.
Malantaŭ ili estis la bestoj – vicoj kaj vicoj kaj vicoj da ili! La plej malgrandaj bestoj estis plej proksimaj al la roka trono de la Reĝo; malantaŭ ili estis vulpoj kaj lupoj, linksoj kaj hienoj, kaj similaj bestoj; malantaŭ ili grupiĝis la simitriboj, kiujn oni malfacile ordigis ĉar ili amis inciti la aliajn bestojn kaj estis tre petolemaj.
Malantaŭ la simioj estis la pumoj, jaguaroj, tigroj kaj leonoj, kaj similaj bestoj; malantaŭ ili la ursoj, ĉiudimensiaj kaj ĉiakoloraj; malantaŭ ili bizonoj, sovaĝaj azenoj, zebroj kaj unukornuloj; poste la rinoceroj kaj hipopotamoj, kaj ĉe la fora rando de la arbaro, proksime al la arboj kiuj ĉirkaŭis la liberan spacon, estis vico de dikhaŭtaj elefantoj, senmovaj kiel statuoj, sed kun okuloj brilantaj kaj inteligentaj.
Multaj aliaj specioj de bestoj, tro multenombraj por mencio, estis tie, kaj kelkaj estis malsimilaj al ĉiuj bestoj kiujn ni vidas en la menaĝerioj kaj zoologiaj ĝardenoj en nia lando. Kelkaj estis de la montoj okcidente de la arbaro, kaj kelkaj de la ebenaĵoj oriente, kaj kelkaj de la rivero; sed ĉiuj ĉeestantoj akceptis la estrecon de Gugu, kiu de multaj jaroj regas ilin saĝe kaj devigas ke ĉiuj obeu la leĝojn.
Kiam la bestoj jam prenis siajn lokojn en la libera spaco kaj la leviĝanta suno komencis elsendi siajn unuajn brilantajn radiojn trans la arbosuprojn, Reĝo Gugu levis sin sur sia trono. La giganta formo de la Leopardo, turante super ĉiuj aliaj, trudis subitan ĉiton al la ĉeestantaro.
“Fratoj,” li diris per sia basa voĉo, “fremdulo venis inter nin, kuriozforma besto kiu estas granda magiisto kaj kapablas ŝanĝi la formojn de homoj aŭ bestoj laŭvole. Tiu fremdulo venis al ni, kun alia samspeculo, el la ĉielo, por averti pri danĝero kiu minacas nin ĉiujn, kaj por proponi al ni metodon eskapi de tiu danĝero. Li diras ke li estas nia amiko, kaj li pruvis al mi kaj al miaj Konsilistoj sian magiajn povojn. Ĉu vi aŭskultos tion kion li diros al vi – la mesaĝon kiun li alportis de la ĉielo?”
“Li parolu!” venis en granda kriego de la granda grupo de ĉeestantaj bestoj.
Do la Knomo Rugedo saltis sur la platan rokon apud la Reĝo Gugo, kaj alia muĝo, afabla nun, montris kiom miras la bestoj pro lia kurioza formo.
Lian leonvizaĝon ĉirkaŭis pure blanka hararo, liaj agloflugiloj estis fiksitaj al la ŝultroj de lia simikorpo kaj estis tiom longaj ke ili preskaŭ tuŝis la teron; li havis fortegajn brakojn kaj krurojn krom la flugilojn, kaj ĉe la fino de lia longa forta vosto estis ora pilko.
Neniam antaŭe iu besto vidis tiel kuriozan beston, do la aspekto mem de la fremdulo, kiu laŭdire estis granda magiisto, plenigis ĉiujn ĉeestantojn per respekto kaj miro.
Kiki restis sube kaj, duone kaŝate de la roka breto, estis apenaŭ rimarkata. La knabo sciis ke la maljuna Knomo estas senpova sen lia magia povo, sed li ankaŭ sciis ke Rugedo estas la plej bona parolisto. Do li volonte konsentis ke la Knomo estu la porparolanto.
“Bestoj de la Arbaro de Gugu,” komencis la Knomo Rugedo, “mia kamarado kaj mi estas viaj amikoj. Ni estas magiistoj, kaj de nia hejmo en la ĉielo ni povas subrigardi en la Landon Oz kaj vidi ĉion okazantan. Ankaŭ ni povas aŭdi kion la subaj homoj diras. Tiel ni aŭdis Ozman, kiu regas la Landon Oz, diri al sia popolo: ‘La bestoj en la Arbaro de Gugu estas pigraj kaj tute ne utilas al ni. Ni iru al ilia arbaro kaj kaptu ilin ĉiujn. Ni ligu ilin per ŝnuroj, kaj batu ilin per vergoj, ĝis ili laboros por ni kaj volonte fariĝos niaj sklavoj.’ Kaj kiam la popolo aŭdis Ozman de Oz diri tion, ili ĝojis kaj laŭte kriis kaj diris: ‘Ni faros tion! Ni sklavigos la bestojn de la Arbaro de Gugu!’”
La fiknomo maljuna ne povis pli paroli, ĝuste tiam, ĉar feroca muĝo de kolerego aŭdiĝis el la aro da bestoj kaj ĝi dronigis lian voĉon. Fine la muĝo silentiĝis, kvazaŭ la sono de malproksima tondro, kaj la Knomo Rugedo daŭrigis sian paroladon.
“Aŭdinte la Ozulojn komploti kontraŭ via libereco, ni atendis por vidi kion ili faros, kaj ni vidis ilin ĉiujn komenci fari ŝnurojn – ŝnurojn longajn kaj mallongajn – per kiuj ili intencas kapti niajn amikojn la bestojn. Vi koleras, sed ankaŭ ni koleris, ĉar kiam la Ozuloj fariĝis la malamikoj de la bestoj ili ankaŭ fariĝis niaj malamikoj; ĉar ankaŭ ni estas bestoj, kvankam ni loĝas en la ĉielo. Kaj mia kamarado kaj mi diris: ‘Ni savos niajn amikojn kaj venĝos kontraŭ la Ozuloj’, do ni venis ĉi tien por informi vin pri la danĝero kaj pri nia plano savi vin.”
“Ni povas mem savi nin,” kriis maljuna Elefanto.
“Ni povas batali.”
“La Ozuloj estas feoj, kaj vi ne povas batali kontraŭ magio se vi ne ankaŭ havas magion,” respondis la Knomo.
“Diru al ni vian planon!” kriis la grandega Tigro, kaj la aliaj bestoj eĥis liajn vortojn, kriante: “Diru al ni vian planon.”
“Mia plano estas simpla,” respondis Rugedo. “Per nia magio ni transformos vin ĉiujn, la bestojn, en virojn kaj virinojn – kiaj la Ozuloj – kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en bestojn. Vi povos tiam loĝi en la belaj domoj de la Lando Oz, kaj manĝi la bonajn manĝaĵojn de la Ozuloj, kaj surporti iliajn belajn vestojn, kaj kanti kaj danci kaj feliĉi. Kaj la Ozuloj, fariĝinte bestoj, devos loĝi ĉi tie en la arbaro kaj ĉasi kaj batali por akiri manĝaĵojn, kaj ofte malsati, same kiel vi nuntempe, kaj havi nenian dormolokon escepte de lito el folioj aŭ truo en la tero. Fariĝinte viroj kaj virinoj, vi la bestoj havos ĉian deziratan komforton, kaj fariĝinte bestoj la Ozuloj estos tre mizeraj. Jen nia plano, kaj se vi konsentos pri ĝi, ni tuj marŝos en la Landon Oz kaj rapide konkeros niajn malamikojn.”
Kiam la fremdulo ĉesis paroli, granda silento trafis la grupon, ĉar la bestoj pripensis kion li diris. Fine unu el la rosmaroj demandis:
“Ĉu vi vere povas transformi bestojn en homojn, kaj homojn en bestojn?”
“Li povas – li povas!” kriis Loo la Unukornulo, dancante tien kaj tien ekscitite. “Li transformis min, jam hieraŭ vespere, kaj li povas transformi nin ĉiujn.”
Gugu la Reĝo nun antaŭenpaŝis.
“Vi aŭdis la fremdulon paroli,” diris li, “kaj nun vi devos respondi lin. Via estos la decido. Ĉu ni akceptu tiun planon, aŭ ne?”
“Jes!” kriis kelkaj bestoj.
“Ne!” kriis aliaj.
Kaj kelkaj silentis.
Gugu rigardis la grandan cirklon da bestoj.
“Uzu pli da tempo por pensado,” li sugestis. “Via respondo estas tre grava. Ĝis nun neniom ĝenis nin la Ozuloj, sed ni estas fieraj kaj liberaj, kaj neniam ni fariĝos sklavoj. Pripensu zorge, kaj kiam vi estos pretaj respondi, mi aŭskultos vin.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.